The Project Gutenberg eBook of Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Kiel plaĉas al vi: komedio en kvin aktoj

Author: William Shakespeare

Translator: Ivy Kellerman Reed

Release date: January 4, 2020 [eBook #61103]
Most recently updated: October 17, 2024

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK KIEL PLAĈAS AL VI: KOMEDIO EN KVIN AKTOJ ***
Ivy Kellerman

D-ro Ivy Kellerman
la tradukinto de
Kiel Plaĉas al Vi

Robert Hickman

Robert Nugent Hickman
la direktoro de
“The Hickman Players”

SHAKESPEARE

KIEL PLAĈAS AL VI

KOMEDIO EN KVIN AKTOJ

Tradukis
DRO. IVY KELLERMAN

Speciale tradukita por, kaj ludita ĉe
La Sesa Internacia Kongreso de Esperanto

Washington, D. C., USONO.

MCMX

COPYRIGHT, 1910
By IVY KELLERMAN, Ph. D.
WASHINGTON, D. C.

La jena tradukaĵo estis ludata sur eksterdoma scenejo, je la dekkvina de aŭgusto, 1910a, en la urbo Washington, Distriko Kolumbio, Usono, de la “Hickman Players” sub la kontrolo de S-ro Robert Nugent Hickman, kiu estis dek du jarojn Scendirektoro por la trupoj de Charles Frohman, William Gillette, Annie Russell, k.t.p., el la Empire Teatro en Nov-Jorko, kaj kiu nun estas la Direktoro de la “Hickman Players” kaj Direktoro de la “Hickman School of Speech and Drama,” en Washington, Distrikto Kolumbio.

La ilustraĵoj de diversaj scenoj, kiuj estas en ĉi tiu libro, estas fotografaĵoj de la “Hickman Players” ludantaj Kiel Plaĉas al Vi.

Antaŭparolo.

Ĉe antaŭaj kongresoj oni jam rekonis la valoron de la drama arto kiel rimedo por prezenti la belecon kaj simplecon de Esperanto, ludinte scenojn kaj recitinte elektaĵojn teatrajn; kaj ĉe la Kvara kaj Kvina Kongresoj de Esperanto oni ludis tutajn dramojn.

Scenojn kaj recitaĵojn el Shakespeare oni jam donis, sed restis por la Sesa Kongreso prezenti je la unua fojo, kiel tutan teatraĵon en Esperanto, unu plej popularan el la verkaĵoj de tiu universale konata verkisto.

Por tia entrepreno estas bezonita la plej zorga preparado je la aranĝado de la teksto, je la tradukado, je la elektado de la aktoroj, kaj je la antaŭripetado. La sukceso de la entrepreno ni ŝuldas al la nelacemaj klopodoj de D-ro Kellerman kaj S-ro Robert Nugent Hickman. Al D-ro Kellerman ni ŝuldas la akuratecon kaj bonsonecon de la tradukaĵo, la fidelan altenadon al la originala verkaĵo, eĉ ĝis la plej malgranda detalo en versfarado de ĉi tiu miriadintenca poeto; al Direktoro Hickman ni ŝuldas la administradon de la ludo, la paciencan kontroladon de la antaŭripetoj, kaj la kunvenigadon de kapablaj volontaj aktoroj, je libertempa sezono, malproksime de la teatra centro de Usono.

Edwin C. Reed,
Sekretario de la Sesa Internacia
Kongreso de Esperanto.

PERSONOJ:

Sceno: La domo de Olivero; la kortego de Duko Frederiko; kaj la arbaro Ardeno.

Kiel Plaĉas Al Vi

AKTO I.

SCENO I.

Fruktoĝardeno apud la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo.

Orl.

Kiel mi rememoras, Adamo, okazis laŭ la jena maniero: li donis testamente al mi nur du mil kvincent spesmilojn, kaj, kiel vi diras, ordonis al mia frato ke li bone min eduku; kaj de tiam komenciĝas mia malĝojo. Mian fraton li sendis al la lernejo, kaj rumoro bonege parolas pri lia progreso: sed min mem li edukas kamparmaniere ĉi tie ĉehejme, aŭ, por diri pli precize, li min ĉi tie maledukas; ĉar ĉu oni nomus tion edukado, por sinjoro havanta mian rangon, kio ne malsimilas al la endomigo de bovviro? Liaj ĉevaloj estas pli bone edukitaj; ĉar krom tio, ke ili estas belaj pro bona nutraĵo, oni dresas ilin, kaj por tio oni dungas multekostajn rajdistojn: sed mi, lia frato, gajnas ĉe li nenion, krom altkreskadon; pro kio liaj bestoj en la farmokorto ŝuldas al li tiom, kiom mi. Aldone al ĉi tiu “nenio,” kiun li tiel sufiĉege donas al mi, lia konduto ŝajnas forpreni de mi tion, kion la Naturo donis al mi: li min lasas manĝi kun la servistoj, malpermesas al mi la rangon fratan, kaj laŭ sia eblo forprenas mian ĝentilecon per tia maledukado. Estas ĉi tio, Adamo, kio min ĉagrenas; kaj la spirito de mia patro, kiu, mi kredas, enestas en mi, komencas ribeli kontraŭ tia sklaveco: mi ne plu ĝin elportos, kvankam mi ankoraŭ ne konas ian ajn rimedon por ĝin eviti.

Adamo.

Jen venas mia mastro, via frato.

Orl.

Flanken iru, Adamo, kaj vi aŭdos kiamaniere li kondutos kontraŭ mi.

Eniras Olivero.

Oli.

Nu, vi! Kion vi faras ĉi tie?

Orl.

Nenion: oni ne instruis al mi kiel fari ion ajn.

Oli.

Do, kion vi difektas?

Orl.

Efektive, mi helpas al vi difekti per senokupeco tion, kion Dio faris, kompatindan malindan fraton vian.

Oli.

Nu, vin pli bone okupu, kaj estu pendigita!

Orl.

Ĉu mi paŝtu viajn porkojn, kaj manĝu maizoŝelojn kun ili? Kian trograndan porcion mi elspezis, ke mi suferu tian malriĉecon?

Oli.

Ĉu vi scias kie vi estas?

Orl.

Ho jes, tre bone: ĉi tie en via fruktoĝardeno.

Oli.

Ĉu vi scias antaŭ kiu vi staras?

Orl.

Jes, pli bone ol li min konas. Mi scias ke vi estas mia pli maljuna frato; kaj laŭ la kondiĉo de altranga deveno, vi devus min tia rekoni. La ĝentileco de nacioj faras vin pli altranga ol mi, pro tio, ke vi estas la unue naskita; sed la sama tradicio ne forprenas de mi mian parencecon, eĉ se naskiĝus dudek fratoj inter ni: mi havas en mi tiom de mia patro, kiom vi, kvankam, mi konfesas, via plifrua naskiĝo vin rajtigas al pli granda porcio da respekto.

Oli.

Kion, junulo!

Orl.

Nu, nu, pli maljuna frato, vi estas tro juna en ĉi tio.

Oli.

Ĉu vi metos la manon sur min, kanajlo?

Orl.

Mi ne estas kanajlo; mi estas la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz; li estis mia patro, kaj tiu, kiu diras ke tia patro naskis kanajlojn, estas trioble kanajlo. Se vi ne estus mia frato, mi ne forprenus la manon de via gorĝo, ĝis post la alia mano estus elŝirinta vian langon, kiu tion diris. Vi vin riproĉas.

Adamo.

Karaj mastroj, estu paciencaj: pro la rememoro pri via patro, estu pacemaj.

Oli.

Min lasu, mi diras!

Orl.

Mi ne vin lasos, ĝis kiam mi volos: vi devos min aŭdi. Mia patro ordonis en sia testamento ke vi bone min eduku; vi min edukis kiel kamparanon, malklarigante kaj kaŝante al mi ĉiun noblan econ. La spirito de mia patro fariĝas forta en mi, kaj mi ne plu tion elportos: tial, permesu al mi tiajn ekzercojn, kiaj decas al nobelo, aŭ donu al mi la malgrandan porcion kiun mia patro testamente lasis al mi; havante tion, mi iros por aĉeti mian bonŝancon.

Oli.

Kaj kion vi faros? Ĉu vi petos almozojn, post kiam vi estos elspezinta tion? Nu, do, eniru: mi ne min plu ĝenos je vi; vi ricevos iom, laŭ via volo: mi petas al vi, foriru de mi.

Orl.

Mi ne plu vin ĝenos ol estas necese por mia bonstato.

Oli.

Iru kun li, maljuna hundaĉo.

Adamo.

Ĉu “maljuna hundaĉo” estas mia rekompenco? Efektive ja, mi eluzis miajn dentojn servante al vi. Dio gardu mian maljunan mastron! Li ne estus tiamaniere parolinta.

[Orlando kaj Adamo foriras.]

Eniras Deniso.

Den.

Ĉu via moŝto vokis?

Oli.

Ĉu Karlo, la baraktisto de la Duko, ne ĵus ĉeestis por paroli kun mi?

Den.

Se plaĉas al vi, li jam ĉeestas ĉe la pordo, kaj petas permeson eniri ĉe vin.

Oli.

Envoku lin. [Deniso foriras.] Tio estos bona metodo; kaj morgaŭ okazos la barakta konkurso.

Eniras Karlo.

Kar.

Bonan matenon al via moŝto.

Oli.

Bona Sinjoro Karlo, kia novaĵo ĉe la nova kortego?

Kar.

Estas nenia novaĵo ĉe la kortego, Sinjoro, krom malnova novaĵo: tio estas, ke la maljuna Duko estas ekzilita de sia pli juna frato, la nova Duko; kaj kun li sin propravole ekzilis tri aŭ kvar amantaj lordoj, kies bienoj kaj rentoj riĉigas la novan Dukon; tial li volonte permesas ke ili forvagu.

Oli.

Ĉu vi povas diri ĉu Rozalindo, la filino de la Duko, estas ekzilita kun sia patro?

Kar.

Ho ne; ĉar la filino de la nova Duko tiel amas ŝin,—ĉar de infaneco ili estas kune edukitaj,—ke ŝi estus sekvinta ŝin en ekzilon, aŭ, restinte post ŝi, estus mortinta. Rozalindo estas ĉe la kortego, ne malpli amata de la Duko ol estas lia propra filino; kaj neniam du sinjorinoj tiom amis reciproke, kiom ili amas.

Oli.

Kie loĝas la maljuna Duko.

Kar.

Oni diras ke li jam estas en la arbaro Ardeno, kaj multe da bonaj viroj kun li; kaj tie ili loĝas, same kiel pratempa Robino Hood en Anglujo. Oni diras ke multe da junaj viroj iras amase al li, ĉiutage, kaj gaje pasigas la tempon tiel, kiel oni ĝin pasigis dum la ora epoko.

Oli.

Nu, ĉu vi baraktos ĉe la nova Duko?

Kar.

Jes, certe; kaj mi venis por diri ion al vi. Oni diris sekrete al mi, ke via pli juna frato, Orlando, deziras veni maskevestita, por provi la baraktadon kontraŭ mi. Morgaŭ, Sinjoro, mi baraktos por mia bona famo; kaj tiu, kiu forkuros de mi, ne havante rompitan kruron, estos bonega baraktanto. Via frato estas juna kaj delikata; kaj, pro amo al vi, mi ne volus lin faligi, se li enirus kontraŭ min; tamen, mi devos, pro mia propra honoro; tial, pro mia amo al vi, mi venis ĉi tien por vin sciigi, tiucele, ke vi povu lin deteni de lia intenco, aŭ bone elporti tian malhonoron, kian li suferos, ĉar li mem estos ĝin kaŭzinta, tute kontraŭ mia deziro.

Oli.

Mi dankas vin, Karlo, pro via amo al mi, kiun mi bone rekompencos. Min mem oni sciigis pri tiu intenco de mia frato, kaj mi per kaŝitaj modoj penis lin deturni de ĝi, sed li estas obstina. Mi diros al vi, Karlo: li estas la plej obstinaĉa junulo en Franclando, plena je ambicio, enviema imitanto de ĉies bonaj ecoj, kaŝema kaj malbonega konspiranto kontraŭ mi, sia propra frato: tial, agu laŭ via diskreteco; estas indiferente al mi ĉu vi rompos al li la kolon, ĉu la fingron. Kaj, atentu; ĉar se vi lin iomete hontigos, aŭ se li ne glore sukcesos kontraŭ vi, li venenos vin, enkaptiligos vin per ia perfida rimedo, kaj neniam ellasos vin, ĝis post li iamaniere estos vin mortiginta. Ĉar, mi certigas al vi, kaj preskaŭ kun larmoj mi ĝin diras, ke ne vivas nuntempe iu ajn, tiel juna kaj kanajla kiel li. Mi parolas nur frate pri li; sed se mi detale lin priskribus al vi, mi devus ruĝiĝi kaj plori, kaj vi paliĝus kaj miregus.

Kar.

Mi estas kore kontenta ke mi venis ĉi tien ĉe vin. Se li venos morgaŭ, mi donos al li pagadon! Se iam poste li povos marŝi nehelpate, mi ne plu baraktos por premio; tial, Dio gardu vian moŝton!

Oli.

Adiaŭ, bona Karlo. [Karlo foriras.] Nun mi incitos ĉi tiun petolulon: mi esperas ke mi vidos lian finiĝon; ĉar mia animo, mi ne scias kial, lin malamas kiel eble plej multe. Tamen li estas ĝentila, klera, kvankam neniam instruita, plena je nobla spirito, multe amata de personoj en ĉiu rango, kaj, efektive, tiel multe oni lin amas, precipe inter miaj propraj popolanoj, kiuj lin plej bone konas, ke oni tute malestimas min: sed ne longe tio daŭros; ĉi tiu baraktisto aranĝos ĉion; nenio restas por fari, escepte ke mi incitu la junulon al tio; kion mi nun ekfaros.

[Li foriras.]

Celio—Rozalindo—Tuŝ-ŝtono

SCENO II.

Herbejeto antaŭ la palaco de la Duko.

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Mi petas al vi, mia kara kuzineto, estu gaja.

Roz.

Kara Celio, mi jam montras pli multe da gajeco ol mi sentas; ĉu vi dezirus ke mi estu ankoraŭ pli gaja? Se vi ne povas instrui al mi kiel forgesi ekzilitan patron, vi ne devus instrui al mi kiel rememori ian eksterordinaran plezuron.

Cel.

Per tio mi vidas ke vi ne tiel multe min amas, kiel mi amas vin. Se mia onklo, via ekzilita patro, estus ekzilinta vian onklon, mian patron la Dukon, kondiĉe ke vi estu ankoraŭ ĉe mi, mi estus instruinta al mia amo akcepti vian patron kiel la mian: tiel vi estus lin akceptinta, se via amo al mi estus tiel hardigita kiel estas mia amo al vi.

Roz.

Nu, mi forgesos la staton de mia sorto, por ĝoji pri la via.

Cel.

Vi scias ke mia patro havas neniun infanon krom mi, kaj neniun havos, kaj, vere, kiam li mortos, vi estos lia heredanto, ĉar tion, kion perforte li forprenis de via patro, mi redonos ameme al vi. Je mia honoro, mi ĝin redonos; kaj kiam mi rompos tiun ĵuron, mi fariĝu monstro: tial, mia dolĉa Rozinjo, mia kara Rozo, estu gaja.

Roz.

De nun mi estos gaja, kuzineto, kaj elpensos amuzaĵojn; mi pensu: kion vi opinius pri la enamiĝado?

Cel.

Jes, certe, por nin amuzi: sed amu neniun serioze kaj vere; kaj, por vin amuzi, ne pli multe amu ol tiom, ke vi povos poste forkuri kun pura ruĝiĝo kaj kun plena honoro.

Roz.

Kiel, do, ni nin amuzos?

Cel.

Ni sidiĝos, kaj formokos de ŝia ŝpinilo la bonan mastrinon la Sorton, por ke ŝi de nun donu egale siajn donacojn.

Roz.

Mi volus ke ni povu tion fari, ĉar ŝi treege maljuste disdonas siajn bonfaraĵojn, kaj la donacema blindulino plej multe eraras je siaj donacoj al virinoj.

Cel.

Tio estas vera; ĉar tiun, kiun ŝi faras bela, ŝi apenaŭ faras honesta; kaj tiun, kiun ŝi faras honesta, ŝi faras malbela.

Roz.

Ne, vi pasas nun de la ofico de la Sorto, ĝis tiu de la Naturo; la Sorto regas je la donacoj mondaj, ne je la donacoj de la Naturo.

Eniras Tuŝ-ŝtono.

Cel.

Ĉu ne? Post kiam Naturo estas farinta belan kreitaĵinon, ĉu la Sorto ne povos faligi ŝin en la fajron? Kvankam la Naturo estas doninta al ni spritecon, per kiu ni povas moki je la Sorto, ĉu la Sorto ne estas sendinta al ni ĉi tiun ŝercemulon, por ĉesigi la argumentadon?

Roz.

Efektive, jen la Sorto estas tro ruza por la Naturo, kiam la Sorto faras el la kreitaĵo de la Naturo la ĉesigonton de ŝia spriteco.

Cel.

Eble ĉi tiun faris ne la Sorto, sed ja la Naturo: kiu trovas niajn naturajn spritecojn tro malspritaj por rezonadi pri tiaj diinoj, kaj sendas al ni ĉi tiun ŝercemulon por nia akrigilo; tial, ke ĉiam la malspriteco de ŝercemulo estas akrigilo por la spriteco. Ho, nu spritulo! Kien vi vagadas?

Tuŝ.

Mastrino, vi devos antaŭen veni, al via patro.

Cel.

Ĉu oni sendis vin kiel la dironton?

Tuŝ.

Ne, je mia honoro, sed oni ordonis al mi ke mi venu por vin venigi.

Roz.

Kie vi lernis tiun ĵuron, ŝercemulo?

Tuŝ.

De iu kavaliro, kiu ĵuris je sia honoro ke ili estas bonaj kukoj, kaj ĵuris je sia honoro ke la mustardo estas nenio; kaj nun, mi atestas ke la kukoj estis nenio, kaj ke la mustardo estis bona, tamen la kavaliro ne ĵurorompis.

Cel.

Kiel vi pruvas tion, per la granda amaso da via sciado?

Roz.

Jes, nun malbuŝumu vian saĝecon.

Tuŝ.

Nu, vi ambaŭ antaŭen paŝu: frotu la mentonojn, kaj ĵuru je la barboj ke mi estas fripono.

Cel.

Je la barboj, se ni havus tiujn, vi estas fripono.

Tuŝ.

Je mia friponeco, se mi havus tiun, mi ja estus fripono; sed, se oni ĵuras je tio, kio ne ekzistas, oni ne ĵurorompas; jes, pli multe ĵurorompis tiu kavaliro, ĵurinte je sia honoro, ĉar li havis neniom da honoro; aŭ, se li estis iom havinta, li ĝin forĵuris longtempe antaŭ ol li vidis tiujn kukojn kaj mustardon.

Cel.

Mi petas, kiun vi intencas?

Tuŝ.

Iun, kiun amas maljuna Frederiko, via patro.

Cel.

La amo al mia patro sufiĉas por lin honori: sufiĉe! Ne plu parolu pri li; oni vipos vin iam, pro insultema parolado.

Tuŝ.

Des pli domaĝe, ke ŝercemuloj ne estas permesataj diri saĝe tion, kion saĝuloj malsaĝe faras.

Cel.

Je mia honoro, vi diras la veron; ĉar depost kiam oni silentigis la malmultan spritecon de ŝercemuloj, la malmulta malspriteco de saĝaj viroj faras grandan bruon. Jen venas Sinjoro Labelo.

Roz.

Havante ia buŝon plena je novaĵo.

Cel.

Kiun li sammaniere liveros al ni, kiel kolomboj nutras la idojn.

Roz.

Tiam ni estos novaĵo-plenigita.

Cel.

Des pli bone; ni estos des pli vendeblaj.

Eniras Labelo.

Bonan tagon, Sinjoro Labelo. Kia novaĵo?

Lab.

Bela princino, vi forestis de multe da bona sporto.

Cel.

Sporto? Havanta kian koloron?

Lab.

Havanta kian koloron, Sinjorino! Kiel mi respondos al vi?

Roz.

Tiel, kiel spriteco kaj la Sorto deziras.

Tuŝ.

Aŭ tiel, kiel la Parcoj ordonas.

Cel.

Bone dirite! Tio estas surmetita per trulo.

Tuŝ.

Ne, se mi ne tenas mian rangon,—

Roz.

Vi ĝin perdos.

Lab.

Vi min konfuzas, sinjorinoj; mi volis rakonti al vi pri bona baraktado, kiun vi ne vidis.

Roz.

Tamen, rakontu al ni la manieron de la baraktado.

Lab.

Mi rakontos al vi la komencon; kaj, se plaĉos al viaj moŝtoj, vi povos vidi la finon; ĉar la plej bona baraktado estas ankoraŭ okazonta; kaj ĉi tien, kie vi estas, oni venos por ĝin okazigi.

Cel.

Nu, la komenco estas mortinta kaj enterigita.

Lab.

Venis maljunulo kaj liaj tri filoj,—

Cel.

Mi povus egali ĉi tiun komencon per malnova fabelo.

Lab.

Tri belaj junaj viroj, havantaj bonegajn staturon kaj mienon.

Roz.

Portantaj je la koloj afiŝojn “ĉiu sciiĝu per ĉi tio.”

Lab.

La plej maljuna el la tri baraktis kontraŭ Karlo, la baraktisto de la Duko; kaj post unu momento Karlo lin faligis, rompinte tri el liaj ripoj, tiel, ke estas malmulte da espero je lia vivo; sammaniere li faligis ia duan, kaj la trian. Jen ili tie kuŝas; la kompatinda maljunulo, ilia patro, tiel kortuŝe malĝojegas pri ili ke ĉiu rigardanto ploras pro kompato.

Roz.

Ho ve!

Tuŝ.

Sed kia estas la sporto, Sinjoro, kiun la sinjorinoj ne vidis?

Lab.

Ĉi tio, kion mi priparolas.

Tuŝ.

Tiamaniere oni povas fariĝi pli saĝa ĉiutage; nun, je la unua fojo, mi aŭdas ke la rompado de ripoj estas sporto por la sinjorinoj.

Cel.

Mi ankaŭ je la unua fojo, mi certigas al vi!

Roz.

Sed ĉu estas ankoraŭ alia kiu deziras aŭdi tian rompitan muzikon en siaj flankoj? Ĉu ankoraŭ alia ŝategas riporompadon? Ĉu ni rigardos ĉi tiun baraktadon, kuzino?

Lab.

Vi devos, se vi restos ĉi tie; ĉar tiu ĉi estas la loko decidita por la baraktado, kiun ili estas pretaj efektivigi.

Cel.

Jen, efektive, ili venas; ni restu kaj ĝin vidu.

Brumuziko. Eniras Duko Frederiko, lordoj, Orlando, Karlo, kaj sekvantoj.

Duko F.

Antaŭen venu; tial, ke oni ne povas forkonvinki la junulon, li ŝuldos la danĝeron al sia propra riskemo.

Roz.

Ĉu tiu estas la viro?

Lab.

Jes, Sinjorino, tiu estas la viro.

Cel.

Ho ve, li estas tro juna! Tamen li havas sukceseman vidiĝon.

Duko F.

Kiel, nu, filino kaj kuzino; ĉu vi venis ĉi tien por vidi la baraktadon?

Roz.

Jes, via moŝto, se vi afable permesos.

Duko F.

Malmulte vi ĝin ĝuos, mi certigas al vi, ĉar la viroj tute ne estas egalfortaj. Kompatante la junecon de la elvokinto, mi volonte lin forkonvinkus, sed li obstinas kontraŭ konvinkado. Parolu al li, kaj penu lin deturni de la intenco.

Cel.

Lin alvoku ĉi tien, bona Sinjoro Labelo.

Duko F.

Jes, alvoku lin; mi flanken iros.

Lab.

Sinjoro Elvokinto, la princino vin alvokas.

Orl.

Mi ĉeestos kun granda respekto, laŭ mia devo.

Roz.

Juna viro, ĉu vi elvokis Karlon, la baraktiston?

Orl.

Ne, bela princino; li estas la ĝenerala elvokinto: mi nur envenas, kiel la aliaj, por provi la forton de mia junaĝo.

Cel.

Juna sinjoro, via spirito estas tro kuraĝa por viaj jaroj. Vi vidis kruelan pruvon de ĉi ties forto: se vi vin vidus per viaj okuloj, aŭ vin konus per via propra prudento, la timo pri via aventuro vin konsilus al pli egala entrepreno. Ni petas vin, pro vi mem, ke vi kaptu vian propran sendanĝeron, kaj forlasu ĉi tiun provon.

Roz.

Jes, juna sinjoro; oni ne pro tio malestimos vian reputacion: ni petos al la Duko ke la baraktado ne daŭru.

Orl.

Mi petas al vi, ne min punu per severaj pensoj: je tio mi konfesas min tre kulpa, ke mi rifuzas ion ajn al tiaj belaj kaj bonaj sinjorinoj. Sed permesu ke viaj belaj okuloj kaj bonkoraj pensoj kuniru kun mi al mia provo: se mi estos venkita en tio, nur estos iu hontigita, kiu neniam estis favorita; se mi estos mortigita, nur estos mortigita iu, kiu ne kontraŭvolas: mi ne agos malbone kontraŭ miaj amikoj, ĉar mi havas neniom da amikoj por min priplori; mi faros nenian malbonon kontraŭ la mondo, ĉar en ĝi mi havas nenion; en la mondo mi nur plenigas lokon, kiu eble estos pli bone plenigata post kiam mi ĝin malplenigos.

Roz.

La malmulta forto kiun mi havas—mi volus ke ĝi estu ĉe vi.

Cel.

Kaj la mia, por aldoni al la ŝia.

Roz.

Adiaŭ: mi petas la ĉielon ke mi estu trompita pri vi!

Cel.

Ke vi prosperu laŭ la deziroj de via koro!

Kar.

Nu, kie estas tiu juna bravulo kiu tiel multe deziras kuŝi sur sia patrino, la tero?

Orl.

Preta, Sinjoro; sed li havas pli modestan ambicion.

Duko F.

Vi provos nur unu faligon.

Kar.

Ne, mi certigas al via duka moŝto, vi ne incitos lin al dua faliĝo, tiel insiste lin dekonsilinte de la unua.

Orl.

Vi intencas min moki poste; vi ne devus esti mokinta min antaŭe; sed venu, kiel vi volas.

Roz.

Nun Heraklo donu al vi helpon, juna viro!

Cel.

Mi volus ke mi estu nevidebla, por kapti la fortulon je la kruro.

[La du viroj baraktas.]

Roz.

Ho, lerta juna viro!

Cel.

Se mi havus fulmofajron en mia okulo, mi povus diri kiu estos faligata.

[Oni ekkrias. Karlo estas faligita.]

Duko F.

Ne plu, ne plu.

Orl.

Jes, mi petas al via duka moŝto: mi ankoraŭ ne malfacile spiras.

Duko F.

Kia estas via stato, Karlo?

Lab.

Li ne povas paroli, via moŝto.

Duko F.

Lin forportu. Kiel vi estas nomata, juna viro?

Orl.

Orlando, via duka moŝto; la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz.

Duko F.

Mi volus ke al ia vir’ alia
Vi estu filo: lin la mondo taksis
Tre honorinda, tamen mi lin trovis
Nur malamiko: tial vi pli bone
Min estus ekplaĉinta, per la venko,
Se vi devenus de alia patro.
Sed vivu bone; vi kuraĝa estas:
Mi volus nur ke vi alian patron
Nominta estu.

[Duko F., sekvantoj, kaj Labelo foriras.]

Cel.

Kuzineto mia,
Se mi la patro estus, ĉu mi farus
Ĉi tion?

Orl.

Nu, mi pli fiera estas,
Estante filo, la plej juna filo,
De Sir’ Rolando, kaj ne volus ŝanĝi
Ĉi tion, eĉ ke Duko Frederiko
Adoptu min por heredonto sia.

Roz.

Rolandon mia patro kore amis,
La tuta mondo same amis lin;
Se mi antaŭe estus eltrovinta
En tiu ĉi junulo lian filon,
Mi estus aldoninta miajn larmojn
Al miaj petoj, ke li ne baraktu.

Cel.

Kuzino, ni aliru por lin danki,
Kaj kuraĝigi: ĉar la karaktero,
Severa, enviema, de la patro
Min pikas je la koro. Do, Sinjoro,
Bonege vi meritas. Se precize
Promesojn pri la amo vi plenumas,
Tutsame, kiel ĉies atendadon
Vi ĵus superis, via amatino
Feliĉa estos.

[Ŝi donas al li ĉenon de sia kolo.]

Roz.

Tion ĉi, Sinjoro,
Pro mi portadu, kiu de l’ Bonŝanco
Ne favorita estas, kaj donacus
Pli multe, se pli multe mi posedus.
Kuzino, ĉu ni iru?

Cel.

Jes. Adiaŭ,
Sinjoro.

Orl.

Ĉu mi ne vin povas danki?
L’ animo mia estas faligita,
Kaj tio, kio staras tie ĉi,
Senviva ŝtipo, ludstatuo, estas.

Roz.

Li nin revokas: la fiero mia
Malsupren falis kune kun bonŝanco;
Mi lin demandos kion li deziras:
Sinjoro, ĉu vi vokis? Vi baraktis
Bonege, kaj faligis eĉ pli multe
Ol viajn malamikojn.

Cel.

Ĉu ni iru,
Kuzino?

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

Roz.

Venu kun mi. Vi, adiaŭ.

Orl.

Pasio kia premas mian langon?
Ne povas mi respondi, tamen ŝi
Kvazaŭe petis interparoladon!
Orlando kompatinda, vin faligis
Aŭ Karlo, aŭ ja io malpli forta!

Revenas Labelo.

Lab.

Sinjoro, tre amike mi konsilas
Ke vi foriru de ĉi tiu loko.
Ĉar, kvankam vi meritis multan laŭdon,
Aplaŭdon veran, kaj amadon, tamen
Humoron tian havas nun la Duko
Ke li malprave juĝas viajn agojn.
Li estas kapricema: efektive,
Pli dece estas ke vi nur konceptu
Ol ke mi diru kia li ja estas.

Orl.

Mi dankas vin: el tiuj du fraŭlinoj
Ĵus ĉeestintaj ĉe la baraktado,—
Bonvole diru al mi,—kiu estas
Filino de la Duko?

Lab.

Nu, neniu,
Se oni juĝas laŭ la karaktero.
Sed tiu pli altkreska estas vere
Filino lia: kaj l’ alia estas
Filino de la ekzilita Duko,
Ĉi tie restigita de la onklo,
La uzurpanto, por ke ŝi kunestu
Kun la kuzino: la fraŭlinoj amas
Pli kore reciproke ol fratinoj.
La Duko, tamen, antaŭ ne tre longe,
Ekmalŝategis la nevinon dolĉan,
Ĉar oni tre laŭdadas ŝiajn virtojn,
Kaj ŝin kompatas pro la bona patro.
Mi estas certa ke l’ malico lia
Subite kontraŭ ŝi montriĝos. Nu,
Adiaŭ: iam en pli bona mondo
Mi volos bone konatiĝi kun vi.

[Labelo foriras.]

Orl.

Mi dankas vin, Sinjoro; do, adiaŭ.
Mi iros nun el fumo al fumego:
De l’ Duko al la frato kruelega,
Sed Rozalind’ ĉiela!

[Li foriras.]

Rozalindo

SCENO III.

Ĉambro en la Palaco.

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Nu, kuzino! nu, Rozalindo! Kupido estu indulga al ni! Ne unu vorto?

Roz.

Ne eĉ unu, por ĵeti kontraŭ hundon!

Cel.

Ne, viaj vortoj estas tro valoraj por esti forĵetataj kontraŭ hundaĉojn; ĵetu kelke da ili kontraŭ min; lamigu min per kialoj.

Roz.

Tiam du kuzinoj estus en malbona stato: unu lamigite de kialoj, la alia freneza sen ia kialo.

Cel.

Ĉu do ĉio ĉi estas pro via patro?

Roz.

Ne, iom da ĝi estas pro la patro de mia infano. Ho, kiel plena je dornoj estas ĉi tiu labortaga mondo!

Cel.

Ili estas nur bardanoj, kuzino, ĵetitaj sur vin pro petoleco: se ni ne marŝas laŭ la piedbatita vojeto, eĉ niaj jupoj kaptos ilin.

Roz.

Mi povus ilin forskui de mia vestaĵo; ĉi tiuj bardanoj estas en mia koro.

Cel.

Fortusu ilin.

Roz.

Mi penus ilin fortusi, se per tuso mi povus lin havi.

Cel.

Nu, do, baraktu kontraŭ via amo.

Roz.

Ho, mia amo helpas al pli bona baraktisto ol mi mem.

Cel.

Ho, mi volas bone al vi! Vi fine penos, spite faliĝo. Sed, forlasante ĉian ŝercadon, ni parolu serioze: ĉu estas eble, ke tiel subite vi enamiĝus je la plej juna filo de maljuna Siro Rolando?

Roz.

La Duko mia patro kore amis lian patron.

Cel.

Ĉu tial vi devus kore ami lian filon? Per tia rezonado, mi devus lin kore malami, ĉar mia patro kore malamis lian patron: tamen, mi ne malamas Orlandon.

Roz.

Ne, certe, pro mi ne lin malamu!

Cel.

Sed kial ne? Ĉu li ne bone meritas?

Roz.

Lasu al mi ami lin pro tio, kaj vi lin amu tial, ke mi lin amas. Rigardu, jen venas la Duko.

Cel.

Kun la okuloj plenaj je kolero.

Eniras Duko Frederiko kun lordoj.

Duko F.

Fraŭlino, kiel eble plej rapide
Foriru vi de la kortego nia.

Roz.

Mi, onklo?

Duko F.

Vi, kuzino. Post dek tagoj.
Se oni trovos vin je dudek mejloj
Proksima de l’ kortego, vi ekmortos.

Roz.

Mi petas vian moŝton, mi kunportu
Sciiĝon pri la kulpo en ekzilon:
Se ion ajn mi scias pri mi mem,
Aŭ konas la dezirojn miajn proprajn,
Se mi ne revas, ne freneza estas,—
Kaj mi ne tia estas,—kara onklo,
Neniam eĉ per penso nenaskita
Mi vin ofendis, moŝto.

Duko F.

Same diras.
La perfiduloj ĉiuj: Se en vortoj
Konsistus senkulpiĝo, ili estus
Senkulpaj, kiel senkulpeco mem:
Sufiĉu al vi, ke mi ne vin fidas.

Roz.

Sed per malfido nura, vi ne povas
Min fari perfidulo. Diru al mi
Je kio ajn dependas la komparo.

Duko F.

Vi estas la filin’ de via patro,
Kaj jen sufiĉe.

Roz.

Sed mi tia estis,
Eĉ kiam via moŝt’ la dukolandon
De li forprenis; kaj mi tia estis
Eĉ kiam via moŝto lin ekzilis;
Perfidon oni ne heredas, moŝto;
Kaj, eĉ se oni tiel ĝin akirus,
Ĉu tio min rilatas? Mia patro
Nenia perfidulo estis: tial
Ho bona moŝto, tiom ne trompiĝu,
Kredante ke la malriĉeco mia
Perfida estas.

Cel.

Via moŝt’, aŭskultu!

Duko F.

Celio, jes, pro vi ni ŝin restigis;
Aŭ kun la patro estus ŝi irinta.

Cel.

Mi tiam ne petegis ke ŝi restu;
Vi agis nur laŭ volo, kaj pro pento;
Je tiu tempo mi tro juna estis
Por ŝin estimi. Nun mi konas ŝin.
Se ŝi perfida estas, same mi:
Ni ĉiam kune dormis, kaj leviĝis;
Lernadis kune, kunludadis ankaŭ;
Kunmanĝis ĉiam; kien ajn ni iris
Eĉ kiel tiuj cignoj de Junono,
Ni ĉiam iris kune kaj duope.

Duko F.

Ŝi estas tro subtila. La ruzeco
La pacienco, kaj silento ŝia
Parolas al la popolanoj, kiuj
Kompatas ŝin; vi estas malsaĝulo:
Ŝi rabas al vi vian propran famon.
Pli hela vi vidiĝos, kaj pli virta,
Post kiam ŝi jam foririnta estos.
La lipojn ne malfermu. Neŝanĝebla
Kaj certa estas la kondamno, kiun
Anoncas mi: ŝi estas ekzilita.

Cel.

Min same do kondamnu, duka moŝto,
Sen ŝia kunuleco mi ne vivos.

Duko F.

Vi estas malsaĝulo. Vi, nevino,
Provizu vin: se vi tro longe restos,
Je mia vorto kaj honor’, vi mortos.

[Duko Frederiko kaj lordoj foriras.]

Cel.

Ho kara Rozalind’, vi kien iros?
Ĉu vi konsentus interŝanĝi patrojn?
Mi donos al vi mian! Ho, mi petas,
Ne estu pli malĝoja ol mi estas.

Roz.

Mi havas ja pli multe da kialo.

Cel.

Kuzino, ne; mi petas, estu gaja.
Ĉu vi ne scias ke la Duk’ ekzilis
Min ankaŭ, la filinon sian?

Roz.

Ne.

Cel.

Ĉu ne? Ho, Rozalind’ malhavas do
La amon kiu montras ke ni ambaŭ
Unuo estas; ĉu ni apartiĝos?
Ĉu oni nin disigos, dolĉulino?
Ne: mia patro nun por si elserĉu
Alian heredonton. Tial, ni
Elpensu kiel ni forkuros, kien
Ni ekvojaĝos, kion ni kunportos.
Ne penu vian sortoŝanĝon preni
Sur vin tutsole, por elporti tiel
Malĝojon vian, min ellasadante;
Ĉar, je l’ ĉielo, kiu jam paliĝas
Pro nia malĝojego, mi kuniros,—
Jes, malgraŭ ĉio, mi kun vi kuniros.

Roz.

Sed kien iros ni?

Cel.

En la arbaron,
Ardenon, por elserĉi l’ onklon tie.

Roz.

Ho ve, sed kiel danĝerege estos,
Se ni, knabinoj, tiel malproksimen
Vojaĝos! La beleco, pli ol oro,
Rabistojn allogadas.

Cel.

Mi min vestos
Malriĉe kaj mallukse. La vizaĝo
Per ia ombrotero mi ŝmirados.
Vi faru same: ni antaŭen iros
Neatakite.

Roz.

Ĉu ne estus bone,—
Ĉar pli ol multaj mi altkreska estas,—
Ke mi min vestu tute kiel viro?
Kun glavo ĉe la flanko, kaj kun lanco
En mia mano? Tiam,—en la koro
Sin trovu kia ajn virina timo,—
Ni havos eksteraĵon fanfaronan,
Kaj militeman, kiel ja aliaj
Timuloj virsimilaj havas, kiuj
La timon kaŝas sub mieno brava.

Cel.

Kaj kiel mi vin nomos, kiel viron?

Roz.

Eĉ kiel la paĝion jupiteran:
Min nomu Ganimedo. Kiel vi
Nomata estos?

Cel.

Ho, per ia nomo
Al mia nuna stato rilatanta:
Ne plu Celio nun, sed Alieno.

Roz.

Ĉu estus bone ke ni penu ŝteli
El la kortego tiun ŝercemulon,
De via patro? Ĉu li ne nin helpus
En nia vojaĝado?

Cel.

Li kuniros
Kun mi tra l’ tuta mond’. Mi lin konvinkos.
Rapidu do, ni amasigu ĉiom
De la riĉaĵo kaj juveloj niaj;
Elpensu la pli bonan manieron,
Kaj tempon, por nin kaŝi de l’ sekvado
Farota tuj post mia forkurado.
Ni iru do, kun tuta kontenteco,
Ne en ekzilon, sed al libereco.

[Ambaŭ foriras.]

AKTO II.

SCENO I.

La arbaro Ardeno.

Eniras la Duko, kaj du aŭ tri lordoj, vestitaj kiel arbaristoj.

La Duko.

Kunuloj miaj, fratoj en ekzilo,
Ĉu ne dolĉigas pli la kutimiĝo
La nunan vivon, ol la vivon pompan?
Ĉu ne l’ arbaro pli senriska estas
Ol la kortego tiu enviema?
Ni sentas nur la sorton de Adamo;
Nur ŝanĝojn de l’ sezonoj; kiel, mordon
De l’ vintra vent’, glacian, malĝentilan;
Kaj kiam mordas ĝi, kaj blovas forte
Sur mian korpon, ĝis mi frostotremas,
Mi diras ridetante “Jen ĉi tio
Ne estas flategado; tiu estas
La konsilanto kiu min konvinkas
Per sentoj veraj, kio mi ja estas.”
Dolĉaj l’ utiloj de la malbonŝanco:
Simile al la bufo, veneneca,
Malbela ankaŭ, tamen en la kapo
Ĝi portas altvaloran juveleton:
Kaj jen la nia viv’, liberigite
De vizitad’ publika, trovas langojn
En arboj, librojn en la riveretoj,
Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie.
Mi ne ĝin volus ŝanĝi.

Ami.

Ho, bonŝanca
La duka moŝto estas, kiu povas
Traduki l’ obstinaĉon de la sorto
Laŭ tiel dolĉa kaj trankvila stilo.

La Duko.

Nu, venu, ĉu ni iru al la ĉaso,
Por nin provizi je cervaĵo? Tamen
Min ĝenas ke la kompatindaj bestoj,
La brune makulitaj malsprituloj,
Naskitaj enloĝantoj de l’ dezerto
En tiu ĉi arbaro, siaj limoj,
Per forkpintitaj sagoj tamen estus
Je l’ kurbaj koksoj trapikitaj.

Unua Lordo.

Certe
Jakveso la malgaja tre malĝojas
Pro tio, kaj je tio al si ĵuras
Ke vi pli multe ja uzurpas tie
Ol tiu frato kiu vin ekzilis.
Hodiaŭ mi kaj lordo Amienso
Postiris lin tre kaŝe, tien, kie
Sub kverko kies radikar’ antikva
Ekrigardetas sur la rivereton
Murmurfluantan preter la arbaro:
Li kuŝis laŭ ĝi; kaj al tiu loko
Ekvenis sekestrita cervo, kiu,
Kompatindulo, pro la trafo bona
De la ĉasisto, havis vund-doloron.
Ĝi venis por suferi; efektive,
La malfeliĉa besto tiel ĝemis,
Ke tiu ĝemo streĉis lian felon,
Ĝis preskaŭ disrompiĝo, kaj la larmoj
Globformaj, grandaj, unu la alian
Sin sekvis laŭ la senkulpeta nazo,
En kompatinda kuro. Tiel staris
La malspritulo (multe rimarkite
De tiu tre malgaja vir’, Jakveso)
Sur plej ekstrema bordo de l’ fluaĵo,
Pligrandigante ĝin per larmoj.

La Duko.

Sed, do,
Jakveso diris kion? Ĉu li tiam
Ne moraligis je spektaklo tia?

Unua Lordo.

Ho jes, per miloj da komparoj belaj.
Unue, pro plorado en la akvon,
La rivereton kiu ne bezonis,
Li diris “Kompatinda cervo, kiel
Monduloj, ankaŭ vi la testamenton
Nun faras, dum vi donas vian parton
De tiom plu al tio jam havanta
Tro multe.” Tiam, ĉar ĝi estis sola,
Kaj forlasita de l’ amikoj kornaj,
Li diris “Bone estas: tiel ĉiam
Mizero apartigas la kunulojn.”
Senzorga aro, sata je la herbo,
Hazarde preterkuras, ne haltante
Por ĝin saluti. Jen Jakveso diras
“Ho jes, antaŭen iru, vi, regnanoj,
Dikkorpaj, grasaj! Estas ja la modo!
Do, kial vi rigardas unufoje
La kompatindan bankrotulon tie?”
Kaj tiel plej riproĉe li trapikas
La korpon de l’ kampar’, kortego, urbo,
Kaj eĉ de nia viv’, ĵurante ke ni
Nur uzurpuloj estas, aŭ tiranoj,
Aŭ eĉ ankoraŭ pli malbonaj homoj,
La bestojn timigante, mortigante,
En la iliaj difinitaj hejmoj,
Kaj ĉe la indiĝena enloĝejo.

La Duko.

Kaj vi lin lasis en la meditado?

Dua Lordo.

Jes, via moŝt’, plorantan, parolantan
Pri tiu ploreganta cervo.

La Duko.

Montru
Al mi la lokon. Mi tre amas trovi
Ĉi tiun viron en cinika stato,
Li estas tiam plena je prudento.

Unua Lordo.

Mi rekte gvidos vin al li antaŭen.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO II.

Ĉambro en la palaco.

Eniras Duko Frederiko, kun lordoj.

Duko F.

Ĉu estas eble ke neniu homo
Ekvidis ilin? Ĝi ne povas esti:
Kanajloj iuj ĉe l’ kortego certe
Konsentis kaj en tio partoprenis.

Unua Lordo.

Neniun, kiu vidis ŝin, mi trovas.
La sinjorinoj, servistinoj ŝiaj,
Kuŝigis ŝin, kaj frue je l’ maten’
Ĉi tiuj samaj trovis ŝian liton
Je tiu trezoreto senigita.

Dua Lordo.

Kaj, moŝto via, tiu ŝercemulo,
Je kiu tiel ofte vi ridadis,
Forestas ankaŭ. Hisperio, ĉefa
Princina servistin’, konfesas ke ŝi
Subaŭdis kaŝe la filinon vian,
Kaj ankaŭ la kuzinon Rozalindon,
Dum multe ili laŭdis la gracion
Kaj lertegecon de la baraktisto,—
Li kiu ĵus elvenkis fortan Karlon.
Ŝi kredas ke, eĉ kien ajn foriris
La sinjorinoj, certe la junulo
Kun ili estas.

Duko F.

Sendu al la frato
De tiu vir’. Konduku lin ĉi tien;
Se li forestas, tiam lian fraton
Konduku al mi. Lin mi ja devigos
La viron trovi. Faru tion tuj,
Ne ŝanceliĝu nun la esplorado
Kaj la serĉado, antaŭ ol reporti
Ĉi tiujn malsaĝetajn forkurintojn.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO III.

Antaŭ la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.

Orl.

Jen kiu?

Adamo.

Ho, mia juna mastro? Mastro mia,
Ĝentila! Dolĉa mastro! Rememoro
Pri Sir’ Rolando! Kion nun vi faras
Ĉi tie? Kial estas vi virtulo?
Kaj kial oni amas vin? Kaj kial
Vi estas forta, brava, dolĉanima?
Ho, kial vi malsaĝe volis venki
La lertan baraktiston de la Duko,
La kapricema Duko? Viaj laŭdoj
Alvenis antaŭ vi al via hejmo
Kun troa rapideco. Mastro mia,
Ĉu vi ne scias ke al iaj viroj
Iliaj bonaj ecoj estas malamikoj?
La viaj same: viaj virtoj, mastro,
Nur sanktaj perfidintoj al vi estas.
Ho, kia mondo estas nia, kiam
Eĉ tio, kio estas bela, tamen
Venenas tiun, kiu havas ĝin!

Orl.

Nu, kion ajn vi havas?

Adamo.

Ho, junulo,
Tra tiu ĉi pordego ne eniru!
Sub tiu ĉi tegmento ja loĝadas
La malamik’ al ĉiuj viaj virtoj:
La frato,—ne, nenia frato, tamen,
La filo,—tamen ne la filo; filon
Mi ne lin nomos, de la viro, kiun
Mi preskaŭ nomis lian patron.—Nu,
Li aŭdis vian laŭdon, kaj vespere
Hodiaŭ, li intencas ekbruligi
La domon kie vi kutime loĝas,
Kaj ankaŭ vin mem en ĝi; se je tio
Li malsukcesos, tamen li havigos
Rimedojn alispecajn, por vin trafi.
Mi kaŝe aŭdis lin, kaj la projektojn.
Ĉi tio ne loĝejo estas. Por vi
Ĉi tiu domo estas nur buĉejo:
Ho, ĝin malŝatu! Timu! Ne eniru!

Orl.

Nu, kien ajn, Adamo, vi deziras
Ke mi do iru?

Adamo.

Kien ajn vi volas.
Se nur en tiun domon vi ne iros.

Orl.

Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iru
Petante je almozoj por nutraĵo?
Aŭ per bruega malĝentila glavo
Ŝtelante vivrimedojn laŭ la vojo
Perforte? Tion ja mi devos fari,
Aŭ esti nescianta kion fari:
Ĉi tion, tamen, mi neniel faros,
Plivole mi cediĝos je l’ malico
De korinklino kiu sin forturnis,
Kaj sangavida frato.

Adamo.

Ne ĝin faru.
Mi havas mil spesmilojn, la salajron
Sub via patro, de mi mem ŝparitan,
Kaj konservitan por min nutri, kiam
La servadpovo en la membroj miaj
Sin trovos kripligita, kiam ankaŭ
La maljuneco estos forĵetita:
Ĝin prenu; eĉ Li kiu nutras korvojn,
Kaj sufiĉege donas al paseroj,
Prizorgu min maljunan! Jen la oro!
Mi donas ĉiom da ĝi. Nun permesu
Ke mi servisto via estu; kvankam
Mi ŝajnas ja maljuna, efektive,
Mi estas forta, jes, fortika viro,
Ĉar dum juneco mi neniam verŝis
Varmigajn kaj ribelajn eltrinkaĵojn
En mian sangon, nek mi amindumis,
Kun nehontema frunto, la rimedojn
De malforteca kaj kaduka stato.
Kaj tial mia aĝo tre similas
Fortikan vintron, frostan, sed ĝentilan:
Permesu ke mi iru kune kun vi,
Mi servos kiel pli junkorpa viro,
En ĉiu faro, en bezono ĉiu.

Orl.

Ho bona maljunulo, kiel bone
En vi aperas la konstanta servo
De l’ mond’ antikva, kiam servo tia
Pro devo ŝvitis, ne por rekompenco!
Vi estas ne laŭ modo nunatempa,
En kiu ŝvitas, krom por promocio,
Neniu viro, kaj, havinte tion,
Sufokas ili tute tiun servon,
Eĉ je l’ havado. Vi ne tia estas.
Sed, kompatinda maljunulo, vi
Haketas je kaduka arbo, kiu
Ne povas unu floron ekprodukti,
Eĉ malgraŭ penoj viaj, kaj laboro.
Sed venu, do, kuniros ni antaŭen,
Kaj antaŭ ol elspezi vian monon
Esploru ni, konforme la bezonon.

Adamo.

Antaŭen iru, mastro, mi postvenos,
Kun lojaleco, kaj kun vero penos.
Deksepjarul’ ekloĝis mi ĉi tie,
Havante okdek jarojn, loĝos kie?
Deksepjaruloj serĉas bonan sorton,
Okdekjaruloj trovos nur la morton.
Bonŝancon rekompencos ne pli vante
Ol bone morti, mastron ne ŝuldante.

[Ambaŭ foriras.]

Celio—Rozalindo—Tuŝ-ŝtono

SCENO IV.

La arbaro Ardeno.

Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.

Roz.

Ho Jupitero, kiel lacigita
Jam estas la spirito en mi mem!

Tuŝ.

Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus lacaj.

Roz.

Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran, kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon, ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo. Tial estu kuraĝa, bona Alieno.

Cel.

Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.

Tuŝ.

Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono en via monujo.

Roz.

Nu, ĉi tio estas l’ arbaro Ardeno.

Tuŝ.

Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti kontentaj.

Roz.

Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.

Eniras Koreno kaj Silvio.

Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene kunparolante.

Kor.

Nu, tiamaniere vi nur igos
Ke ŝi ankoraŭ malestimu vin.

Sil.

Koreno, ke vi nur komprenu kiom
Mi amas ŝin!

Kor.

Mi iom ĝin divenas,
Ĉar mi mem antaŭ nun ekamis.

Sil.

Ne,
Estante maljunulo, vi ne povas
Diveni, kvankam en juneco via
Vi estis eĉ amanto tiel vera,
Kiel sopiris sur kusen’ noktmeza;
Se l’ amatino via iam ajn
Similis al la mia,—tiel certa
Mi estas, ke neniu tiom amis;—
Kiom da agoj viaj plej ridindaj
Vi faris pro la fantazio via?

Kor.

Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.

Sil.

Neniam do vi amis tiel kore;
Se vi ne rememoras eĉ la plej
Malgrandan malsaĝaĵon kiun l’ Amo
Vin igis fari,—vi ne vere amis.
Se vi neniam sidis, kiel mi,
Tedante la aŭdantojn per la laŭdo
De l’ amatino,—vi ne vere amis.
Se vi foriris ne de l’ kunularo
Subite, kiel nun mi mem foriros,
Pro la pasio,—vi ne vere amis.
Febino, ho Febino, ho Febino!

[Li foriras.]

Roz.

Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen,
La vundon vian esplorante, mi
Kruelhazarde trovis mian propran.

Tuŝ.

Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis nokte, al Ĵanino Smajl’; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante al ŝi “Portu ĉi tiujn pro mi;” Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.

Roz.

Pli saĝe vi parolas ol vi scias.

Tuŝ.

Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la tibikarnojn kontraŭ ĝi.

Roz.

Ĉielon! Tiu paŝtista ampasio
Min plaĉas multe je l’ racio!

Tuŝ.

Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.

Cel.

Mi petas, unu el vi tuj demandu
Ĉu tiu donos iom da nutraĵo
Pro oro, al ni, ĉar mi svenas jam
Ĝis preskaŭ morto.

Tuŝ.

He, vi ŝercemulo!

Roz.

Silentu, malsaĝulo; li ne estas
Parenco via.

Kor.

Kiu al mi vokas?

Tuŝ.

La superuloj viaj.

Kor.

Ho, alie
Mizereguloj ili certe estas.

Roz.

Silentu, mi ordonas. Bonan tagon,
Amiko mia.

Kor.

Kaj al vi, Sinjoro.
Kaj al vi ĉiuj, gesinjoroj miaj.

Roz.

Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l’ amo
Aŭ l’ oro en ĉi tiu dezerto povas
Aĉeti gastigadon, nin konduku
Al ia loko kie estos eble
Ripozi kaj nin nutri. Junulino
Jen estas, pro l’ vojaĝo lacigita,
Kaj jam pro helpomanko ŝi eksvenas.

Kor.

Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas,
Pro ŝi eĉ pli ol pro la mia stato,
Ke la riĉaĵoj miaj pli ebligu
Al ŝi la helpon. Sed mi estas nur
Paŝtisto por alia viro; tial
Mi ne tondadas la lanarojn dikajn
De l’ ŝafoj kiujn mi mem paŝtas; plie,
Tre malafablan karakteron havas
La mastro, kiu tute ne penadas
La vojon trovi al ĉiela hejmo
Per faroj gastamecaj; kaj, aldone,
La bestdometon, kaj ŝafarojn, ankaŭ
La ŝafpaŝtejon tutan, nun li vendas;
Kaj, ĉe la ŝafarejo, jen nenio
Kion vi povus manĝi; tamen, venu,
Por vidi kio ajn ankoraŭ restas;
Per mia voĉo vi bonvenaj estas.

Roz.

Kaj kiu do aĉetos la ŝafaron
Kaj la paŝtejon?

Kor.

Tiu amanto.
La juna viro kiun ĵus vi vidis,
Malmulte li deziras nun aĉeti.

Roz.

Mi petas al vi, se honeste estas,
Ke vi aĉetu la dometon, ŝafojn,
Paŝtejon. Vi ricevos de mi mem
La monon por pagado.

Cel.

Tiam do
Ni pligrandigos al vi la salajron.
Ĉi tiu loko plaĉas al mi; en ĝi
Volonte mi pasigus mian tempon.

Kor.

Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi:
Se post klarigo vi aprobos tiam
La teron, la profiton, kaj vivmodon,
Servisto via estos mi fidele,—
Aĉetos ĝin per via mono bele.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO V.

La arbaro.

Eniras Amienso, Jakveso, kaj aliaj.

KANTO

Ami.

Kiu sub l’ arb’ kun mi
Volas sin kuŝigi,
Ho jen, la gaja son’
Kvazaŭ la birdoton’,
Ho venu, ho venu, ho venu:
Ĝenos lin do
Ja nenio,
Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Pli multe, pli multe, mi petas.

Ami.

Ĝi malgajigos vin, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Mi dankas al ĝi. Pli multe, mi petas, pli multe. Mi povas elsuĉi la melankolion el kanto, same kiel mustelo elsuĉas ovojn. Pli multe, mi petas al vi, pli multe.

Ami.

Mia voĉo estas malbelsona. Mi estas certa ke mi ne povas al vi plaĉi.

Jak.

Mi ne deziras ke vi plaĉu al mi; mi nur deziras ke vi kantu. Nu, pli multe; ankoraŭ unu stanco; ĉu vi nomas ilin stancoj?

Ami.

Kion ajn vi volas, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Nu, iliaj nomoj estas indiferentaj al mi; ili ŝuldas nenion al mi. Ĉu vi kantos?

Ami.

Plivole pro via peto ol por plaĉi min mem.

Jak.

Nu, do, se iam mi dankas al iu ajn viro, mi dankos al vi; sed tio, kion oni nomas komplimento similas la renkonton de du pavianoj, kaj kiam oni kore dankas al mi, mi supozas ke mi donis al li pencon, kaj li donis al mi la dankaĉon. Sed, kantu. Tamen, se vi ne kantos, silentu!

Ami.

Nu, mi finos la kanton. Sinjoroj, preparu la tablon; la Duko trinkados sub ĉi tiu arbo. Li serĉis vin la tutan tagon.

Jak.

Kaj mi la tutan tagon evitis lin. Li estas tro malbonfama por mia kunuleco. Mi pensas pri tiom da aferoj, kiom li: sed mi dankas al la ĉielo, kaj ne fanfaronas pri ili. Nu, kantu, kantu, kantu!

[Ĉiuj kune kantas.]

KANTO

Kiu sen ambici’
Vivas je l’ sunradi’,
Kaj serĉas por si mem
Nutraĵon, kun dankem’:
Ho venu, ho venu, ho venu:
Ĝenos lin do
Ja nenio,
Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Mi donos al vi verson laŭ ĉi tiu ario, kiun mi elverkis hieraŭ, spite mia pensado.

Ami.

Kaj mi ĝin kantos.

Jak.

Ĝi estas la jena:—

Se viro fariĝus
Azen’, kaj forgesus
Pri lukso kaj riĉec’,
Pro sia obstinec’,
Ho, duc da me, duc da me, duc da me:
Jen aliaj
Ja similaj,
Se venos li nur ĉe min.

Ami.

Kio estas tiu “duc da me?”

Jak.

Tio estas greka ensorĉilo, por alvoki malsaĝulojn en cirklon. Mi iros por dormi, se mi povas; se ne, mi riproĉos ĉiujn unue-naskitojn de Egipto.

Ami.

Kaj mi serĉos la Dukon. La festo estas preparita.

[Ili foriras.]

SCENO VI.

La arbaro.

Eniras Orlando kaj Adamo.

Adamo.

Kara mastro, mi ne povas plu iri; ho, mi mortas pro manko de nutraĵo! Ĉi tie mi kuŝiĝos, por mezuri al mi la tombon. Adiaŭ, bona mastro.

Orl.

Nu, kio, Adamo! Ĉu vi ne havas pli kuraĝan koron? Vivu ankoraŭ iom; konsolu vin iom; gajigu vin iom. Se ĉi tiu sovaĝa arbaro produktadas ion sovaĝan, mi aŭ estos nutraĵo al ĝi, aŭ ĝin reportos kiel nutraĵo por vi. Via imago estas pli proksima de la morto ol via forto estas proksima de ĝi. Pro mi estu komforta; fortenu la morton iom da tempo, je la fino de la brako; mi estos baldaŭ ree kun vi; kaj se mi alportos al vi nenion por manĝi, mi permesos ke vi mortu: sed se vi mortos antaŭ mia reveno, vi estos mokanto je mia laboro. Bone dirite! Vi ŝajnas gajeta, kaj mi estos tuj kun vi. Sed vi kuŝas sub la vintra aero; venu, mi vin portos al ia ŝirmejo; kaj vi ne mortos pro malhavo de manĝo, se io ajn vivas en ĉi tiu dezerto! Estu gaja, bona Adamo!

[Ambaŭ foriras.]

Jakveso

SCENO VII.

La arbaro.

Tablo estas preparita. Eniras la Duko, Amienso, kaj lordoj, vestitaj kiel leĝforpelitoj.

La Duko.

Mi opinias ke li jam ŝanĝiĝis
En ian beston. Ĉar nenie mi
Lin povas trovi sub la homa formo.

Unua Lordo.

Nu, via moŝto, li ĵus ekforiris:
Li estis gaja, kanton aŭskultante.

La Duko.

Se li fariĝos muzikema, li,
Farite el la malbonsono, baldaŭ
Ni havos en la sferoj de ĉielo
La malmuzikon. Iru, serĉu lin,
Kaj diru ke mi volas kunparoli.

Eniras Jakveso.

Unua Lordo.

Li faras nenecesa mian penon,
Ĉar jen li venas. Jen Jakveso mem.

La Duko.

Nu kio do, Sinjoro, kia vivo
Ĉi tiu estas, se l’ amikoj viaj
La kunulecon vian devas serĉi?
Sed kiel nu! Vi ŝajnas gaja, ne?

Jak.

Ho, ŝercemulo, ŝercemulo! mi lin
Renkontis en l’ arbaro, multkoloran
La ŝercemulon! Ho, mizera mondo!
Nu, kiel mi per la nutraĵo vivas,
Mi ŝercemulon ĵus renkontis, kiu
Kuŝiĝis kaj ripozis je l’ sunbrilo,
Riproĉegante multe la Bonŝancon,
Multege ja, la gaja ŝercemulo!
“Nu, bonan tagon, ŝercemulo,” mi
Parolis; “Ne,” li diris, “min ne nomu
La ŝercemulon, ĝis al mi Ĉielo
Bonŝancon sendos.” Tiam li eltiris
El sia sako sunhorloĝon, kaj
Ĝin rigardante per okul’ malhela,
Tre saĝe diris “Estas nun la deka:
Ni tiel vidas kiamaniere
La mond’ moviĝas. Antaŭ unu horo
La naŭa estis; kaj post horo plu
La dekunua estos; same ni
De hor’ al horo maturiĝas ree,
Kaj tiam forputriĝas ĉiuhore;
De tio ja dependas fabeleto.”
Kiam mi aŭdis tiun ŝercemulon
En multkolora vest’ moraliganta
Laŭ tia maniero, pri la tempo,
La pulmoj miaj faris kokoblekon,
Ke ŝercemuloj estus meditemaj.
Mi ridis unu horon, ja senĉese,
Laŭ lia sunhorloĝo. Noblanima
Indega ŝercemulo! Viaj vestoj,
La multkoloraj, estas sole decaj!

La Duko.

Nu, kiu ŝercemulo estas tiu?

Jak.

Ho inda ŝercemulo! Iam ajn
Li estis kortegano, kaj li diras
Ke se la sinjorinoj estas belaj
Kaj junaj, ili bone scias tion;
En lia cerbo, kiu estas seka,
Simile al biskvito post vojaĝo,
Li havas strangajn lokojn, plenigitajn
Je observado, kiun li ellasas
En kripligitaj formoj. Ho, se nur
Mi estus ŝercemulo! Mi ja estas
Avida je la multkolora vesto!

La Duko.

Nu, vi ricevos tian.

Jak.

Ĝi do estas
Por mi la sola vesto. Nur kondiĉe
Ke vi senigu vian rezonadon
Je ĉia opinio kreskadanta
Senzorge tie, ke mi estas saĝa.
Mi devas havi ankaŭ la liberon,
Liberon tiel grandan kiel vento,
Por blovi kontraŭ kiun ajn mi celos;
Ĉar tion certe havas ŝercemuloj.
Kaj tiuj, kiujn plej la malspriteco
Piketas, eĉ plej multe devas ridi.
Kaj kial, ho Sinjoro, oni devas?
Nu, klara la kialo estas, kiel
La vojo al preĝejo. Tiu, kiun
La ŝercemulo foje saĝe trafas,
Malsaĝe ja kondutus, malgraŭ vundoj,
Se li ne ŝajnus ne la sagon senti.
Se ne, la malsaĝeco de l’ saĝulo
Pruvata estas, de l’ okazaj vidoj
De l’ ŝercemulo. Donu al mi tial
Vestaĵon multkoloran, kaj permesu
Ke mi eldiru mian penson. Tiam
Mi tute purigados tiun korpon
Malpuran de la mondo infektita,
Se oni pacience nur akceptos
La sanigilon mian.

La Duko.

Fi pro tio!
Mi povas diri kion vi ekfarus.

Jak.

Nu, kion, je la senvalora veto,
Mi farus krom la bono?

La Duko.

Malbonaĵon
Grandegan ja, riproĉadante tiel
Al la pekado, ĉar vi mem ja estas
Malbonegulo, tre volupta, kiel
La bestnaturo mem. Kaj la infekton
Maturan, malbonecan, kiun vi
Liberpiede laŭ permeso kaptis,
Ĉu tion vi ekvomus en la mondon?

Jak.

Nu, kiu nun riproĉas la fieron,
Povante trafi iun ajn personon?
Ĉu ĝi ne forfluegas kiel la maro,
Ĝis tiu laca materio mem
Defluas? Kiun sinjorinon, do,
En l’ urbo mi eknomas, nur dirante
Ke l’ urbanino ja la koston portas
De princoj, sur la tro malindaj ŝultroj?
Nu, kiu povas veni insistante
Ke iam mi intencas ŝin, ĉar tia
Eĉ kia ŝi la najbarino estas?
Aŭ kia estas li, havante staton
Malnoblan, kiu diras ke la lia
Kuraĝo estas ne je mia kosto,
Pensante ke mi lin intencas nomi,—
Laŭ tia ago tuj konformigante
La malspritecon sian al la senco
De miaj vortoj? Nu, do, kiel estas?
Nur montru kie mia lango faris
La maljustaĵon al li. Se ĝi juste
Kondutis kontraŭ li, tiam li mem
Malbone ja kondutis kontraŭ si;
Se li libera estas, la riproĉo
Simile al l’ anser’ sovaĝa, flugas,
Alproprigite de neniu. Kiu venas?

Eniras Orlando, havante la glavon eltirita.

Orl.

Detenu vin! Ne manĝu plu!

Jak.

Ankoraŭ
Mi manĝis ja nenion.

Orl.

Vi ne manĝos.
Ĝis kiam oni servos al neceso.

Jak.

De speco kia ajn la kok’ devenas?

La Duko.

Ĉu vi kuraĝa estas pro sufero,
Aŭ ĉu nur malestimas vi, junulo,
Ĝentilajn morojn, ke vi ŝajnas nun
Malplena je la ĝentileco?

Orl.

Ho,
Ektuŝis vi unue miajn nervojn;
La dorna pinto de sufero nuda
Forprenis jam de mi konduton mian
Konforman al la ĝentileco. Tamen
Mi estas ja enlande edukita,
Kaj konas iom da bonmoroj. Sed
Detenu vin, mi diras! Li ekmortos
Kiu tuŝos iom da ĉi tiu frukto
Ĝis la bezonoj miaj estos sataj!

Jak.

Se vi ne akceptos respondon racian, mi devos morti.

La Duko.

Vi volas kion? Via dolĉanimo
Perfortos pli efike, ol la forto
Ekmovos nin por esti dolĉanimaj.

Orl.

Mi preskaŭ mortas, tiom mi bezonas
Nutraĵon. Do, mi havu ĝin!

La Duko.

Sidiĝu,
Bonvenu al la tablo. Manĝu do.

Orl.

Ĉu vi respondas tiel malsevere?
Pardonu min, mi petas. Mi supozis
Ke ĉio tie ĉi sovaĝa estas;
Kaj tial mi ŝajnigis la mienon
Severe ordonadan. Kiu ajn
Vi estas, kiu en ĉi tia loko
Neatingebla, sub malgaja ombro,
Ignoras, perdas la rampantajn horojn;
Se iam vi pli bonan staton havis,
Se iam aŭdis preĝosonorilojn,
Se iam vi sidiĝis ĉe la festo
De bona homo, aŭ se iam vi
Forviŝis larmon de l’ palpebroj viaj,
Kaj scias kio estas la kompato;
Malsevereco estu mia helpo:
Kaj tion esperante, kun ruĝiĝo
Mi metas mian glavon en la ingon.

La Duko.

Jes, iam havis ni pli bonan staton.
Kaj je la sonoriloj sanktaj iris
Al la preĝejo; sidis ĉe la festoj
De bonaj viroj, kaj forviŝis larmojn
Naskitajn de la sankta kompatado.
Nun tial vi sidiĝu kun mildeco,
Laŭvole ordonante miajn virojn,
Por tuj satigi vian malsategon.

Orl.

Do, vin detenu nur mallongan tempon
De l’ manĝo, dum mi, kiel la cervino,
Elserĉos la cervidon por ĝin nutri.
Ĉar estas kompatinda maljunulo,
Li kiu multajn lacigantajn paŝojn
Min sekvis pro la amo, lamirante.
Ĝis kiam li satiĝos, premegate
De du ĝenaĵoj de l’ malforto, nome,
Malsato, maljuneco,—mi gustumos
Nenion.

La Duko.

Iru do, lin serĉu; dume,
Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.

Orl.

Mi dankas vin, kaj benas vin pro tio.

[Li foriras.]

La Duko.

Iru do, lin serĉu; dume
Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.
Prezentas pli malgajan teatraĵon
Ol tiu sceno kie oni ludas.

Jak.

La tuta mondo estas ja teatro,
La viroj kaj virinoj, nur aktoroj:
Havante jen elirojn, jen enirojn;
Kaj unu homo ludas multajn rolojn
En sia viv’, kun aĝoj sep, por aktoj.
Unue la infano, ploradante
Ĉe l’ brakoj de la vartistino. Tiam
La juna lernejknabo, plendetante,
Havante librosakon, kun vizaĝo
Matenopura, rampetante kiel
Limako nevolante al lernejo.
Kaj tiam la amanto, sopirante
Kiel fornego, kun balad’ malgaja
Al brovo de la amatino. Tiam
Soldato, plena je mirigaj ĵuroj,
Havante barbon kvazaŭ leopardo,
Ĵaluza pri honoro, malpacema,
Celante tiun aerglobon, gloron,
Eĉ ĉe la faŭko de la pafilego.
Kaj tiam, la juĝisto, dikakorpa,
Pro multe da donacoj de kaponoj,
Severokula, kun tondita barbo
Laŭ profesio lia, kaj dirante
Sentencojn saĝoplenajn, kaj ekzemplojn
Modernajn. Tiel li la rolon ludas.
La sesa aĝo transmoviĝas tiam
Je grimacul’ maldika, en pantofloj,
Portanta okulvitrojn, kun saketo
Ĉe l’ flanko; liaj ŝtrumpoj, konservitaj
Ankoraŭ de juneco, jam tro larĝaj
Por la malgrasaj kruroj. Lia voĉo
Ne plu vireca baso, ŝanĝiĝinte
En infanecan sopranaĉon, pepas
Kaj fajfas en la son’. La lasta sceno
De l’ stranga okazplena historio,—
Maljunegeco—nura forgeseco,
Sen dentoj, sen okuloj, gusto, ĉio.

Revenas Orlando, kun Adamo.

La Duko.

Bonvenu! Vian respektindan ŝarĝon
Demetu, kaj lin lasu tuj manĝi.

Orl.

Por li mi plej vin dankas.

Adamo.

Vi ja devas;
Apenaŭ povas mi pro mi paroli,
Por danki al vi.

La Duko.

Nu, bonvenu. Manĝu!
Ankoraŭ mi ne ĝenos, por demandi
Pri viaj ŝancoj. Sonu la muziko,
Kaj vi, ho mia kuzo, al ni kantu!

KANTO

Ami.

Ho blovu, vintra vent’!
Ne akra via dent’,
Kiel la maldankem’:
Ne tiom vundas vi,
Ĉar vin ne vidas ni,
Malgraŭ la frostotrem’.
He ho! nu he ho! je verda ilekso!
Malsaĝa la am’, l’ amikec’ nur preteksto!
Do, he ho, l’ ilekso!
Kaj vivo gajeca!
Frostiĝu, griza ĉiel’!
Ne mordas vi tiel,
Kiel la sendankec’:
Kaj spite la glaci’,
Vi ne doloras pli
Ol falsa amikec’.
He ho! nu he ho! je verda ilekso
Malsaĝa la am’, l’ amikec’ nur preteksto!
Do, he ho, l’ ilekso!
Kaj vivo gajeca!

La Duko.

Se vi la filo estas de Rolando,
Kiel vi al mi subparolis vere,
Kaj ĉar mi mem la similecon vidas
Pentrita bone, kvazaŭ ja vivanta,
Sur la vizaĝo via, tial, estu
Ĉe ni la bonveninta. Mi mem estas
La Duko kiu vian patron amis:
En mia kavernhejmo vi rakontos
Al mi la pluan travivaĵon vian.
Vi, bona maljunulo, jam fariĝas
Bonvena kiel via mastro mem.
Subtenu lin ĉe l’ brako. Donu vi
La manon, kaj al mi rakontu plene
Pri viaj ŝancoj, por ke mi sciiĝu.

[Ĉiuj foriras.]

AKTO III.

SCENO I.

Ĉambro en la palaco.

Duko F.

Vi ne lin poste vidis? Ne, neeble:
Sed se el la kompato mi ne estus
Plejparte elfarita, mi ne serĉus
Viktimon aliloke, por lin puni,
Dum vi ĉeestas mem. Aŭskultu tamen:
Elserĉu ie ajn la fraton vian;
Elserĉu per kandelo; lin reportu
Aŭ mortan aŭ vivantan, antaŭ fino
De l’ jaro nuna, aŭ vi mem ne plu
Revenu por en nia lando loĝi.
La posedaĵojn viajn, kaj bienojn,
Kaj ĉion vian je l’ prenad’ valoran,
Mi jen ekprenas kaj al mi proprigas,
Ĝis kiam vi, per vortoj de la frato,
Vin senkulpigos je l’ kulpigo kiun
Mi havas kontraŭ vi en mia menso.

Oli.

Ke via moŝto nur la koron mian
Ekkonu pri ĉi tio! Mi neniam
En mia vivo amis mian fraton!

Duko F.

Kanajlo des pli granda! Lin elpelu!
Kaj miaj oficistoj, kies devo
Ĉi tio estas, faru tujan kapton
Je lia domo kaj bien’. Rapide
Ekfaru tion, kaj lin tuj forpelu.

[Ĉiuj foriras.]

Celio—Jakveso—Rozalindo—Orlando

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Orlando, havante paperon.

Orl.

Ekpendu tie, poezio mia,
Pri mia amo klare atestonte,
Kaj vi, reĝino de la nokto, kiu
La kronon portas en tri mondoj viaj,
Rigardu, per l’ okuloj viaj virtaj,
De l’ pala regiono super ni,
La nomon de la ĉasistino via,
Reganta plene mian tutan vivon.
Ho Rozalind’! Ĉi tiuj arboj estos
La libroj miaj, kaj sur ties ŝeloj
La pensojn miajn tuj mi enskribados.
Por ke l’ okuloj ĉiuj, rigardantaj
En tiu ĉi arbaro, ĉie vidu
La virton vian ĉiam atestatan.
Rapidu vi, Orlando, bone skulptu
Sur ĉiu arbo, pri la junulin’,
Neesprimeblan, belan virtan ŝin!

[Li foriras.]

Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.

Kor.

Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero, Sinjoro Tuŝ-ŝtono?

Tuŝ.

Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj, ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?

Kor.

Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno; tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj parencoj.

Tuŝ.

Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon, ŝafisto?

Kor.

Ne, vere.

Tuŝ.

Tiam vi estas kondamnita.

Kor.

Mi esperas ke ne.

Tuŝ.

Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu flanko.

Kor.

Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?

Tuŝ.

Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.

Kor.

Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se korteganoj estus ŝafistoj.

Tuŝ.

Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.

Kor.

Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas graskovritaj.

Tuŝ.

Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega, malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!

Kor.

Aldone, niaj manoj estas malmolaj.

Tuŝ.

Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli ĝustan ekzemplon. Rapidu!

Kor.

Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.

Tuŝ.

Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno, efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!

Kor.

Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.

Tuŝ.

Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi pli bonan racion. Vi estas kruda.

Kor.

Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas, ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas, vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn suĉantaj.

Tuŝ.

Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio, la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi forkuros.

Kor.

Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.

Eniras Rozalindo, legante paperon.

Roz.

Neniu juvelo ĉe la hindo,
Similas do al Rozalindo.
Rajdante venton, via indo
Tra l’ mondo iras, Rozalindo.
Neniu bildo plej laŭdinda
Egalas vin, ho Rozalindo.
Neniu vizaĝo memorinda,
Krom via bela, Rozalindo.

Tuŝ.

Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de la buterfaristino iranta vendejon.

Roz.

Fi, malspritulo!

Tuŝ.

Ekzemple:

Se serĉas cerv’ por cervin’ inda,
Li kuru tuj al Rozalindo.
Sopiras kat’ je katin’ inda,
Nu, same faras Rozalindo.
Vestaĵo estas subkovrinda,
Kaj beltalia Rozalindo.
Rikolto estas kunliginda,
Hejmportu ĝin kun Rozalindo.
Plej dolĉa nuks’ en ŝel’ malinda
Similas ja al Rozalindo.

Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per ili?

Roz.

Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.

Tuŝ.

Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.

Roz.

Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi,—kaj tio estas la propra eco de la mespilo.

Tuŝ.

Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.

Eniras Celio, havante paperon.

Roz.

Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!

Cel. [legas.]

Nu, kiel ĉi tio dezerto ja estas?
Pro tio, ke mankas la homoj? Ho ne.
Ĉar langojn en kiuj sentencoj enestas
Mi mem ekpendigos sur l’ arboj ĉie.
Jes, kelkaj elmontros ke l’ vivo de l’ homo
Rapide trakuras la vojon eraran;
Ke nur tempospaco treege mallonga
Enfermas ja tute la vivon homaran.
Aliaj elmontros la ĵurojn rompitajn
Antaŭe faritajn de bonaj amikoj;
Je l’ fin’ de la frazo mi skribos senĉese,
Sur ĉiu branĉet’ en l’ arbaraj portikoj,
La nomon por ŝi, Rozalindo la bela,
Por tiel instrui al li kiu legas,
Ke jen kvintesencon de ĉia spirito
Ĉiel’ per malmulto elmontri amegas.
Pro tio, Ciel’ al Naturo ordonis
Ke en unu korpon ŝi tuj enmetu
La ĉarmojn plej bonajn de ĉiu virino,
Kaj ĉion de l’ tempo pasinta ripetu.
Naturo do baldaŭ distilis la vangon
El bela Heleno, sed ne ŝian koron.
Kaj el Kleopatro, la grandan majeston,
Kaj el Atalanto, la altan honoron.
Kaj tiam Natur’ modestecon sufiĉan
En tiu malgaja virin’, Lukrecino,
Eltrovis por uzi en la kreitaĵo,—
Jen kia deveno por mia fraŭlino!
Jes, tial sinodo ĉiela ja kreis
Por ni Rozalindon, kun belaj bonmoroj,
Havantan en si ĉiun tuŝon plej karan
De multaj vizaĝoj, okuloj kaj koroj.
Ĉielo volis ke ŝi tia estu,
Kaj volis ke mi ŝia sklavo restu.

Roz.

Ho, ĝentila pastrino! Per kiel teda prediko vi enuigas viajn paroĥanojn, neniam tamen ekkriante “Estu paciencaj, gebonuloj!”

Cel.

Kio, nu! malproksimiĝu, amikoj! Paŝtisto, foriru iomete. Vi iru kun li.

Tuŝ.

Venu, ŝafisto, ni honore nin retiru! Kvankam ne kun ĉiuj propraĵoj, tamen kun ĉiuj skribaĵoj!

[Koreno kaj Tuŝ-ŝtono foriras.]

Cel.

Ĉu vi aŭdis ĉi tiujn versojn?

Roz.

Ho jes, mi aŭdis ĉiom, kaj eĉ plu; ĉar kelkaj el ili enhavas pli multe da piedoj ol la versoj povas porti.

Cel.

Tio ne estas grava; la piedoj povus porti la versojn.

Roz.

Jes, sed la piedoj estis lamaj, kaj ne povis sin porti sen la versoj, tial ili staris lame en la versoj.

Cel.

Sed ĉu vi aŭdis, ne mirante kiel via nomo estas pendigita kaj skulptita sur ĉi tiuj arboj?

Roz.

Mi jam sep tagojn eliris el la naŭtaga mirindaĵo, antaŭ ol vi venis. Ĉar rigardu ĉi tion, kion mi trovis sur palmarbo. Mi neniam estis tiel pririmita depost la epoko de Pitagoro, kiam mi estis Irlanda rato,—kion mi apenaŭ povas rememori.

Cel.

Ĉu vi scias kiu faris ĉi tion?

Roz.

Ĉu li estas viro?

Cel.

Havante ĉirkaŭ la kolo ĉenon kiun vi foje portis? Ĉu vi ruĝiĝas?

Roz.

Mi demandas al vi, kiu?

Cel.

Ho, Dio! Renkonti unu la alian estas malfacile por amikoj. Sed montoj povas esti formovitaj de tertremoj, kaj tiamaniere renkonti.

Roz.

Ne, sed kiu li estas?

Cel.

Ĉu estas eble?

Roz.

Nu, mi petas al vi per plej petega forto, diru al mi kiu li estas.

Cel.

Ho, mirinde, kaj plej mirinde, mirinde! Kaj ankoraŭ unu fojon, mirinde, kaj post tio, ekster ĉia miro!

Roz.

Je mia vizaĝkoloro! Ĉu vi supozas ke kvankam mi estas vestita kvazaŭ viro, mi havas viran korpveston kaj ŝtrumpojn en mia humoro? Unu colo da prokrasto plu estos suda maro je eltrovo! Mi petas al vi, diru tuj al mi kiu li estas, kaj parolu rapide! Mi volus ke vi povu balbuti, por elverŝi ĉi tiun kaŝitan viron el via buŝo, same kiel vino elvenas el botelo havanta malgrandan faŭkon,—aŭ tro multe je unu fojo, aŭ tute neniom. Mi petas al vi, elprenu la ŝtopilon el via buŝo, por ke mi eltrinku vian novaĵon. Ĉu li estas farita de Dio? Kia viro? Ĉu lia kapo meritas ĉapelon? Aŭ lia mentono barbon?

Cel.

Ne, li havas nur malmulte da barbo.

Roz.

Nu, Dio sendos pli multe se la viro estos dankema. Mi atendos la kreskadon de lia barbo, se vi ne prokrastos al mi la konadon de lia mentono.

Cel.

Li estas juna Orlando, kiu faligis la baraktiston kaj ankaŭ vian koron, ambaŭ samtempe.

Roz.

Ne, nu, la diablo prenu la mokadon! Parolu serioze kiel verema junulino.

Cel.

Je mia fido, kuzineto, estas li.

Roz.

Orlando?

Cel.

Orlando.

Roz.

Ho ve! Kion mi faros el miaj korpvesto kaj ŝtrumpoj? Kion li estis faranta kiam vi lin vidis? Kion li diris? Kia li vidiĝis? Kien li iris? Kion li faras ĉi tie? Ĉu li demandis pri mi? Kie li restas? Kiamaniere li adiaŭis vin? Kaj kiam vi ree lin vidos? Respondu al mi per unu vorto.

Cel.

Vi devas antaŭe pruntepreni por mi la buŝon de Gargantuo. Tiu vorto estas tro granda por iu ajn buŝo havanta la amplekson de la nuna epoko. Respondi jes aŭ ne al ĉiu detalo estas pli multe ol respondi en kateĥismo.

Roz.

Sed ĉu li scias ke mi estas en ĉi tiu arbaro, portante viran vestaĵon? Ĉu li ŝajnas bonsana kiel je tiu tago kiam li baraktis?

Cel.

Estas tiel facile kalkuli atomojn kiel solvi la proponojn de amanto. Sed gustumu mian trovadon de li, ĝuante tion per bona observado. Mi trovis lin kvazaŭ falintan kverkofrukton, sub arbo.

Roz.

Oni povas prave ĝin nomi la arbo de Jupitero, kiam ĝi elfaligas tian frukton.

Cel.

Aŭskultu al mi, bona sinjorino.

Roz.

Daŭrigu.

Cel.

Jen li kuŝis, laŭlonge sterniĝinte kvazaŭ vundita kavaliro.

Roz.

Kvankam kompatinde estas vidi tian vidaĵon, tamen ĝi beligas la teron.

Cel.

Diru “haltu” al via lango, mi petas. Ĝi saltetas malĝustatempe. Li estis vestata kiel ĉasisto.

Roz.

Ho, malbonsigne! Li venas por mortigi mian koron!

Cel.

Mi volus kanti mian kanton sen rekantaĵo. Vi malagordas min.

Roz.

Ĉu vi ne scias ke mi estas virino? Kiam mi pensas, mi devas paroli. Daŭrigu, dolĉulino!

Cel.

Vi malagordas min. Silentu! Ĉu li ne venas ĉi tien?

Eniras Orlando kaj Jakveso.

Roz.

Estas li: mallaŭte preteriru, kaj lin observu.

Jak.

Mi dankas vin pro via kuneco; sed, je bona fido, min tiel multe plaĉus esti sola.

Orl.

Min ankaŭ; sed, por agi laŭ la modo,
Mi dankas vin pro la kuneco via.

Jak.

Adiaŭ. Kiel eble plej malofte
Ni do renkontu unu la alian.

Orl.

Fariĝu ni pli bonaj malkonatoj.

Jak.

Mi petas al vi, ne plu difektu la arbojn, skribante amokantojn sur iliaj ŝeloj.

Orl.

Mi petas al vi, ne plu difektu miajn versojn, malafable ilin legante.

Jak.

Ĉu Rozalindo estas la nomo de via amatino?

Orl.

Jes, ĝuste.

Jak.

Ŝia nomo ne plaĉas al mi.

Orl.

Oni ne sin ĝenis pri la plaĉado al vi, kiam oni ŝin nomobaptis.

Jak.

Kiel altkreska ŝi estas?

Orl.

Tiel alta kiel mia koro.

Jak.

Vi estas plena je beletaj respondoj. Ĉu vi estas koninta la edzinojn de oraĵistoj, lerninte parkere la respondojn, el ringoj?

Orl.

Ne. Sed mi respondas al vi el sentenco-tapetoj el kiuj vi mem elstudis viajn demandojn.

Jak.

Vi havas viglan spiriton. Mi opinias ke ĝi estas farita el la kalkanoj de Atalanto. Ĉu vi sidiĝos kun mi? Kaj ni du riproĉos nian amatinon, la mondon, kaj ĉiom da nia mizero.

Orl.

Mi riproĉos neniun spiranton en la mondo, krom mi mem, kontraŭ kiu mi konas plej multe da kulpoj.

Jak.

Via plej malbona kulpo estas, ke vi amas.

Orl.

Tio estas kulpo kiun mi ne donus interŝanĝe por via plej bona virto. Mi enuas je vi.

Jak.

Je mia fido, mi ĵus esperis trovi ŝercemulon, kiam mi vin trovis.

Orl.

Li dronis en la rivereto: nur enrigardu, kaj vi lin vidos.

Jak.

Mi vidos tie sole mian propran bildon.

Orl.

Kiu, laŭ mia opinio estas aŭ malsaĝulo aŭ nulo.

Jak.

Mi ne plu restos kun vi: adiaŭ, bona sinjoro Amo.

Orl.

Mi ĝojas pro via foriro: adiaŭ, bona sinjoro Melankolio.

[Jakveso foriras.]

Roz. [mallaŭte al Celio.]

Mi parolos al li kiel petola lakeo, kaj sub tiu rolo ludos la ŝercemulon kun li. Ĉu vi aŭdas, arbaristo?

Orl.

Bone: kion vi volas?

Roz.

Mi petas al vi, kioma horo estas?

Orl.

Vi devus demandi al mi, kioma tago estas: ne estas horloĝo en la arbaro.

Roz.

Do, estas neniu vera amanto en la arbaro; alie la ĉiuminuta sopirado kaj la ĉiuhora ĝemado eltrovus la malrapidan piedon de la Tempo, tiel bone kiel horloĝo.

Orl.

Kaj kial ne la rapidan piedon de Tempo? Ĉu tio ne estus tiel prava?

Roz.

Tute ne, Sinjoro: la Tempo iras laŭ diversaj rapidoj por diversaj personoj. Mi diros al vi por kiu la Tempo amblas, por kiu la Tempo trotas, por kiu la Tempo galopas, kaj por kiu la Tempo staras senmove.

Orl.

Mi demandas al vi, por kiu li trotas?

Roz.

Certe, li ageme trotas por junulino inter la kontraktado pri ŝia edziniĝo kaj la tago je kiu oni ĝin solenigas; se la tempospaco estas nur semajno, la paŝado de la Tempo estas tiel malfacila ke ĝi ŝajnas tiel longa kiel sep jaroj.

Orl.

Por kiu amblas la Tempo?

Roz.

Por pastro kiu ne konas latinan, kaj por riĉa viro kiu ne estas podagrulo; ĉar unu facile dormas pro tio, ke li ne povas studi, kaj la alia gaje vivas pro tio, ke li ne sentas doloron; ĉar unu malhavas tiun elportaĵon kiu estas malgrasiga kaj malŝparema klereco, kaj la alia ne konas la elportaĵon kiu estas peza teda malriĉegeco: por ĉi tiuj la Tempo amblas.

Orl.

Por kiu li galopas?

Roz.

Por ŝtelisto iranta al la pendigilo; ĉar kvankam li iras tiel mallaŭte kiel la piedo povas teron tuŝi, li pensas sin tro frue alveninta.

Orl.

Por kiu la Tempo staras senmove?

Roz.

Por advokatoj en la libertempo; ĉar ili dormas inter la periodoj, kaj tiam ili ne sentas kiel pasas la Tempo.

Orl.

Kie vi loĝas, beleta junulo?

Roz.

Kun ĉi tiu paŝtistino, mia fratino; ĉi tie, en la rando de la arbaro, kiel franĝo sur jupo.

Orl.

Ĉu vi estas indiĝeno de ĉi tiu loke?

Roz.

Kiel la kuniklo kiun vi vidas loĝanta tie, kie ŝi naskiĝis.

Orl.

Via akcento estas iom pli bonsona ol tia, kian vi povus akiri en tiel malproksima loĝejo.

Roz.

Oni ofte diris tion al mi: sed efektive, maljuna religiulo, onklo mia, kiu en sia juneco estis enlandulo, instruis al mi kiamaniere paroli; li konis la kortegon tro bone, ĉar tie li enamiĝis. Mi aŭdis lin leganta multajn paroladojn kontraŭ ĝi, kaj mi dankas al Dio ke mi ne estas virino, tuŝota de tiom da frivolaj peketoj pri kiom li kutime akuzis tiun tutan sekson.

Orl.

Ĉu vi povas rememori kelkajn el la ĉefaj peketoj pri kiuj li akuzis la virinojn?

Roz.

Estis neniuj ĉefaj; ili ĉiuj similis unu al la alia, same kiel moneroj; unu peketo ŝajnis terura ĝis kiam la sekvanta peketo venis por ĝin egali.

Orl.

Mi petas al vi, rakontu kelke da ili.

Roz.

Ne, mi ne malŝparos sanigilojn escepte por tiu, kiu estas malsana. Estas iu viro kiu vizitadas la arbaron, kaj difektas niajn arbojn skulptante “Rozalindon” sur iliaj ŝeloj; kiu pendigas odojn sur kratagoj, kaj elegiojn sur dornarbetaĵoj; ĉio ĉi, vere, diigas la nomon Rozalindon: se mi povus renkonti tiun amantaĉon, mi donus al li iom da bona konsilo, ĉar li ŝajne suferas pro la ĉiutaga amofebro.

Orl.

Mi estas tiu, kiu tiel ŝanceliĝas pro amo: mi petas al vi, diru al mi la sanigilon de via onklo.

Roz.

Neniuj el la signoj konataj de mia onklo estas sur vi. Li instruis al mi kiel malkaŝi viron enamiĝintan; mi estas certa ke vi ne estas kaptito en tia kaĝo el junkoj.

Orl.

Kiaj estas liaj signoj?

Roz.

Malgrasa vango, tia, kian vi ne havas; interniĝintaj okuloj, kaj lacigitaj, tiaj, kiajn vi ne havas; neparolema humoro, tia, kian vi ne havas; nezorgita barbo, tia, kian vi ne havas; sed tion mi pardonas al vi, ĉar via nura posedo de barbo estas rento de pli juna frato; plie, viaj ŝtrumpoj devus esti neligitaj, via ĉapo sen rubando, viaj manikoj nebutonumitaj, viaj ŝuoj nelaĉitaj, kaj ĉio sur vi devus montri senzorgan malesperon; sed vi ne estas tia viro; vi estas anstataŭe perfekta en via vestaĵo, kvazaŭ amante vin mem, pli ol iun alian.

Orl.

Bela junulo, mi volus ke mi povu kredigi vin ke mi amas.

Roz.

Mi kredu tion? Vi povas tiel baldaŭ kredigi ŝin mem, kiun vi amas; kaj mi vetas, ke ŝi pli kredeble kredos ol ŝi konfesos sian kredon: tio estas unu el la aferoj pri kiuj la virinoj ankoraŭ mensogas al siaj konscioj. Sed, vere, ĉu estas vi kiu pendigas sur la arboj la versojn en kiuj Rozalindo estas tiel multe admirata?

Orl.

Mi ĵuras al vi, junulo, je la blanka mano de Rozalindo, ke mi estas tiu malfeliĉulo.

Roz.

Sed ĉu vi tiel multe enamiĝas kiel viaj rimoj diras?

Orl.

Nek rimado nek rezonado povas esprimi kiel multe.

Roz.

La amo estas nur frenezo; kaj, mi diras al vi, ĝi tiom meritas malluman domon kaj vipilon, kiom la frenezuloj: kaj la kialo, pro kiu oni ne tiamaniere punas kaj kuracas amantojn, estas, ke tia frenezo estas tiel ĝenerala ke la vipistoj mem enamiĝas. Tamen mi pretendas ke mi povas ĝin kuraci per konsilado.

Orl.

Ĉu iu ajn tiamaniere ĝin iam kuracis?

Roz.

Jes, unu viro, kaj laŭ la jena maniero: li devis imagi min lia amatino; kaj mi ordonis al li ke li ĉiutage min amindumu: je tiuj okazoj, estante nekonstanta junulo, mi plendadis, mi min ŝajnigadis virineca, ŝanĝema, sopirema, kaj amema; fiera, kapricema, imitema, frivola, nekonstanta, plena je larmoj, plena je ridetoj; mi estis ia al ĉia pasio, kaj neniel vera al iu ajn pasio; kiel junuloj kaj virinoj estas pliparte estaĵoj de tia speco: jen mi lin ametis, jen mi lin malamis; jen mi lin amuzis, jen mi lin forpelis; jen mi ploris pro li, jen mi lin malestimis; mi pelis mian amindumanton el sia freneza amohumoro ĝis vivema frenezohumoro; tio estis, forlasi la plenan fluon de la mondo, kaj loĝi en angulo sole monaĥeja. Kaj tiel mi lin resanigis; kaj tiel mi prenos sur min lavi vian hepaton tiel pura kiel estas la koro de bona ŝafo, ke ne estos tie unu makulo da amo.

Orl.

Mi ne volas esti resanigita, junulo.

Roz.

Mi resanigos vin, se vi nur min nomus Rozalindo, kaj venus ĉiutage al mia dometo, por min amindumi.

Orl.

Nu, je la fido de mia amo, mi venos: diru al mi kie ĝi estas.

Roz.

Iru kun mi al ĝi kaj mi ĝin montros al vi: kaj survoje vi diros al mi kie en la arbaro vi loĝas. Ĉu vi iros?

Orl.

Tre volonte, bona junulo.

Roz.

Ne, vi devas min nomi Rozalindo. Venu, fratino, ĉu vi iros?

[Ĉiuj foriras.]

Jakveso—Tuŝ-ŝtono—Aŭdreo

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo; Jakveso postvenas.

Tuŝ.

Venu rapide, bona Aŭdreo: mi alpelos viajn kaprojn, Aŭdreo. Kaj kiel, Aŭdreo? ĉu mi estas la viro? ĉu mia simpla mieno kontentigas al vi?

Aŭd.

Via mieno! Dio nin gardu! Kia mieno?

Tuŝ.

Mi estas ĉi tie kun vi kaj viaj kaproj, same kiel la plej kapricema poeto, honesta Ovido, estis inter la gotoj.

Jak. [mallaŭte.]

Ho sciado malbone loĝanta, pli malbone ol Jupitero en pajltegmentita domo!

Tuŝ.

Kiam ies versoj ne povas esti komprenataj, kaj lia spriteco ne povas esti helpata de tiu frumatura infano, la komprenado, tio pli mortfrapas ol granda kalkulo por malgranda ĉambro. Efektive, mi volus ke la dioj vin estu farintaj pli poeta.

Aŭd.

Mi ne scias kio estas “poeta”: Ĉu tio estas honesta laŭ vorto kaj ago? Ĉu ĝi estas veraĵo?

Tuŝ.

Ne, vere; ĉar la plej vera poezio estas plej ŝajniga; kaj amantoj volonte uzadas la poezion, kaj tio, kion ili ĵuras en poezio, povas esti dirata kiel amantoj ŝajnigas.

Aŭd.

Ĉu vi volus do ke la dioj estu min farintaj poeta?

Tuŝ.

Jes, vere; ĉar vi ĵuras al mi ke vi estas honesta: do, se vi estus poetino, mi povus iom esperi ke vi pretekstas.

Aŭd.

Ĉu vi ne volas ke mi estu honesta?

Tuŝ.

Ne, vere, escepte se vi estus malbela; ĉar honesteco kunigita kun beleco similas la uzadon de mielo kiel saŭco por sukero.

Jak. [mallaŭte.]

Li estas materialista ŝercemulo!

Aŭd.

Nu, mi ne estas bela; tial mi preĝas al la dioj, ke ili min faru honesta.

Tuŝ.

Nu, tio estu laŭ via volo, sed mi edziĝos je vi; tial mi vizitis Siron Oliveron Martekst, la paroĥestron de la plej proksima vilaĝo, kiu promesis renkonti nin en ĉi tiu loko en la arbaro, kaj nin edzigi.

Jak. [mallaŭte.]

Mi volus vidi ĉi tiun renkonton.

Aŭd.

Nu, la dioj donu al ni la feliĉecon!

Tuŝ.

Amen. Se oni ne havus kuraĝan koron, li povus ja ŝanceliĝi je tia provo; tial, ke ni havas ĉi tie nenian templon krom la arbaro, nenian kunvenon krom kornhavaj bestoj. Sed kio, nu! Kuraĝu! Same kiel kornoj estas malagrablaj, ili estas necesaj. Oni diras, ke multe da homoj ne travivas eluzadon de siaj posedaĵoj: prave; multe da homoj havas bonajn kornojn, kaj ne travivas eluzadon de ili. Nu, tio estas la doto de lia edzino; li mem ne ĝin akiris. Kornoj? Jes, certe:—malriĉuloj sole? Ne, ne; la plej nobla cervo havas ilin tiel grandaj kiel la fripono. Ĉu la fraŭlo estas tial benita? Ne: same kiel murhava urbo estas pli inda ol vilaĝo, tiel la frunto de edzigita viro estas pli honorinda ol la nuda frunto de fraŭlo; kaj ju pli multe defendado superas mallertecon, des pli multe korno estas pli valora ol la bezonado. Jen venas Siro Olivero.

Eniras Siro Olivero Martekst.

Siro Olivero Martekst, vi estas bonvena; ĉu vi finos je ni ĉi tie sub tiu ĉi arbo, aŭ ĉu ni iru kun vi al via kapelo?

Siro Oli.

Ĉu estas neniu ĉi tie por fordoni la virinon?

Tuŝ.

Mi ne ŝin akceptos kiel la donacon de iu ajn viro.

Siro Oli.

Vere, ŝi devos esti donita, alie la edziĝo ne estos laŭleĝa.

Jak.

Komencu! komencu! mi ŝin donacos.

Tuŝ.

Bonan vesperon, bona Sinjoro kiel-nomita: kiel vi sanas? Vi estas tre bonvena: Dio vin rekompencu pro via ĵusantaŭa kunularo: mi tre ĝoje vin vidas: jen bagatelo por fari ĉi tie, Sinjoro: ne, remetu la ĉapelon, mi petas.

Jak.

Ĉu vi edziĝos, multkolorulo?

Tuŝ.

Same kiel la bovo havas sian jugon, Sinjoro, la ĉevalo sian bridon, kaj la falko siajn sonorilojn, tiel la homo havas siajn dezirojn; kiel kolomboj kunbekiĝas, tiel edzigotoj volus gustumi.

Jak.

Sed ĉu vi, viro kun tia edukado, edziĝus sub arbetaĵo, kvazaŭ almozulo? Iru al la preĝejo, kaj havu bonan pastron kiu povas klarigi al vi, kio estas la edziĝado: ĉi tiu homaĉo nur vin kunigos kiel oni kunigas panelaron: tiam unu el vi pruvigos malŝvelita panelo, kaj kvazaŭ nematura ligno, kurbiĝos, kurbiĝos, kurbiĝos.

Tuŝ. [mallaŭte.]

Mi ne estas certa ke mi ne preferus esti edzigita de li anstataŭ iu alia: ĉar kredeble li ne bone min edzigos; kaj ne estante bone edzigite, mi havos pli bonan pretekston por poste forlasi mian edzinon.

Jak.

Nu, iru do kun mi; konsilos mi al vi.

Tuŝ.

Nu venu, ho Aŭdreo, dolĉkore,
Ni devas edziĝi, aŭ vivi malbonmore.
Adiaŭ, Sinjoro Olivero; ne,—
Ho dolĉa Olivero,
Ho brava Olivero.
Ne min forlasu post vi.
Sed,—
Forvagu do, foriru,
Mi diras, al vi, iru!
Mi ne edziĝos per vi.

[Jakveso, Tuŝ-ŝtono, kaj Aŭdreo foriras.]

Siro Oli.

Tio ne estas grava. Neniu fantaziulo el ili formokos min el mia profesio.

[Li foriras.]

SCENO IV.

La arbaro.

Eniras Rozalindo kaj Celio.

Roz.

Tute ne parolu al mi: mi volas plori.

Cel.

Nu, ploru, mi petas; sed tamen bonvole memoru ke larmoj ne decas al viro.

Roz.

Sed ĉu mi ne havas bonan kialon por plori?

Cel.

Tiel bonan kialon kiel oni povus deziri; tial, ploru.

Roz.

Liaj haroj mem havas hipokritan koloron.

Cel.

Ili havas iom pli brunan koloron ol tiuj de Judaso; efektive, liaj kisoj estas la infanoj mem de Judaso.

Roz.

Je mia fido, liaj haroj havas belan koloron.

Cel.

Bonegan koloron. Via kaŝtana koloro estis ĉiam la plej bona.

Roz.

Kaj lia kisado estas tiel plena je sankteco kiel la tuŝado de sankta pano.

Cel.

Li aĉetis paron da marmoraj lipoj de Diano: monaĥino de vintra fratulinaro ne kisas pli religie: la ĉasteca glacio mem enestas en ili.

Roz.

Sed kial li ĵuris ke li venos hodiaŭ matene, kaj tamen ne venas?

Cel.

Nu, certe, enestas neniom da vero en li.

Roz.

Ĉu vi tiel opinias?

Cel.

Jes; mi opinias ke li ne estas ŝtelisto de monujoj aŭ de ĉevaloj; sed koncerne lian verecon en amo, mi ja pensas lin tiel malplena kiel kovrita pokalo aŭ vermdetruita nukso.

Roz.

Ĉu vi ne pensas lin fidela en amo?

Cel.

Jes, kiam li enamiĝas; sed mi opinias ke li ne enamiĝis.

Roz.

Vi lin aŭdis rekte ĵuri ke li enamiĝis.

Cel.

Ke li estis enamiĝinta, ne ke li ankoraŭ enamiĝas: la ĵuro de amanto ne estas pli fidinda al la parolo de vinoĉerpisto: ili ambaŭ pruvas falsajn kalkulojn. Li estas sekvanto de via patro la Duko, ĉi tie en la arbaro.

Roz.

Mi renkontis la Dukon hieraŭ, kaj multe interparolis kun li: li demandis al mi de kia familio mi devenas; mi respondis al li, de tiel bona kiel li mem; tiam li ridis, kaj min lasis foriri. Sed kial ni parolas pri patroj, kiam ekzistas tia viro kia Orlando?

Cel.

Ho, tiu estas brava viro! Li skribas bravajn versojn, parolas bravajn vortojn, ĵuras bravajn ĵurojn, kaj ilin brave rompas, tute transe, tra la koro de sia amatino; same kiel mallerta lancisto, kiu spronpikas sian ĉevalon sur unu flanko sole, rompas sian bastonon kiel vera malspritulo: sed ĉio estas brava kion la juneco rajdas kaj la malsaĝeco gvidas. Kiu venas ĉi tien?

Eniras Koreno.

Kor.

Gemastroj, ofte vi demandis pri
Paŝtisto suferanta pro la amo,—
Ĉar lin vi foje vidis sur la herbo
Sidanta apud mi, laŭdanta
La paŝtistinon malŝateman,
Fieran, sian amatinon.

Cel.

Nu, kio pri li?

Kor.

Se vi volas vidi
La palan haŭton de la vera amo
Kaj ruĝan brilon de fiera moko
Ludantaj bone bonan teatraĵon,
Foriru iom, kaj mi vin kondukos,
Se vi ĝin volus vidi.

Roz.

Jes, ni iru!
Rigardi la amantojn ja konsolas
Personon kiu amas. Nin konduku
Al tiu vidindaĵo, kaj vi diros
Ke mi en tiu lud’ ageme ludos.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO V.

Alia parto de la arbaro.

Eniras Silvio kaj Febino.

Sil.

Febino kara, ne min malestimu;
Ho ne, Febino, diru ke vi ne
Min amas, sed ne tion akre diru.
La ordinara eĉ ekzekutisto,
Li kies koron la vidad’ kutima
De morto severigas, tamen ne
Faligas la hakilon trans la kolon
Antaŭ li kliniĝintan, antaŭ ol
Pardonon peti: ĉu vi estos pli
Severa ol la viro kiu gajnas
La vivrimedojn per la sangaj gutoj?

Eniras Rozalindo, Celio, kaj post ili Koreno.

Feb.

Ekzekutisto mi ne volus esti:
Mi vin evitas, ne volante vundi;
Vi diras al mi, ke l’ mortigo kuŝas
En la okuloj miaj: certe estas,
Kredeble ankaŭ, ke okuloj, kiuj
Plej delikataj kaj plej molaj estas,
Fermante siajn malkuraĝajn pordojn
Je eĉ pulveroj, estus do nomataj
Tiranoj, mortigistoj, kaj buĉistoj!
Nu, kiel eble plej mi eksulkigos
La frunton kontraŭ vi, kaj se l’ okuloj
Vin povas vundi, ili vin mortigu!
Ŝajnigu nun svenadon; nun vi falu;
Se vi ne tion povas, hontu do!
Mensogu ne, dironte ke l’ okuloj
La miaj estas mortigantoj; nu,
La vundon montru, kiun mi ekfaris
Per la okuloj miaj: gratu vin
Per nura pinglo, kaj ankoraŭ restos
Grataĵo ia; kontraŭ junko tiam
Apogu vin, kaj via polmo montros
Cikatron kaj impreson ja senteblan,
Post kelka tempo; sed l’ okuloj miaj
Celinte al vi, tute ne vin vundis:
Mi estas certa ke nenia forto
Ekzistas en okuloj, kiu povas
Dolori.

Sil.

Ho, Febino kara, se
Vi iam,—kaj vi mem ne scias kiam,—
Renkontos ĉe la vango de alia
La povon de la Amo, vi eksentos
La nevideblan vundon, kiun faras
La akraj sagoj de la Amo.

Feb.

Dume,
Ĝis tiu tempo, ne alproksimiĝu:
Kaj, kiam venos tiu temp’ malgaja,
Min dolorigu per mokado; ne
Kompatu min; sammaniere kiel
Ĝis tiu tempo mi ne vin kompatos!

Roz.

Sed kial do? Nu, de patrino kia
Devenas vi,—samtempe ĝojegante
Kaj insultante je malfeliĉulo?
Nu, kvankam vi belecon ja ne havas,—
Kaj, je la fido mia, mi ne vidas
Pli multe da ĝi sur vizaĝo via
Ol povus sen kandelo enlitiĝi,—
Ĉu vi, pro tio sole, devas esti
Fiera kaj entute senkompata?
Nu, kion vi intencas? Kial vi
Rigardas min? Pli multe mi ne vidas
Ĉe vi, ol ĉe la ordinara speco
De ia pretfarita kreitaĵo
De la Naturo. Nu, je mia vivo!
Mi opinias ke ŝi eĉ intencas
Ensorĉi ankaŭ la okulojn miajn!
Ho ne, fraŭlin’ fiera, ne ĝin celu:
Nek brovoj nigraj, nek la nigraj haroj,
Silkecaj, nek l’ okuloj hele nigraj,
Nek via bela vango, povas dresi
L’ animon mian por vin adoradi.
Ŝafisto stulta, kial vi ŝin sekvas,
Simile al la nebuleca Sudo,
Pro l’ vento kaj la pluvo blovetanta?
Pli bela viro estas vi miloble,
Ol ŝi virino bela estas: plie,
Pro tiaj malsprituloj, kiaj vi,
La mond’ fariĝas plena je infanoj
Malbelaj: La spegulo ne ŝin flatas,
Ŝin flatas sole vi, kaj ŝi, pro tio,
Sin pensas pli belega ol la trajtoj
De la vizaĝo ŝia povas montri.
Fraŭlino, vin rekonu! Genufleksu,
Kaj, dum vi fastas, danku la Ĉielon
Pro l’ amo de bonulo. Mi konsilas
Amike kaj mallaŭte al vi, jene:
Ekvendu kiam ajn vi povas. Vi
Ne plaĉos ĉiam al la aĉetonto:
Pardonon petu de la vir’. Lin amu,
Akceptu lin: ĉar malbelino ŝajnas
Ankoraŭ pli malbela se ŝi mokas.
Ŝin prenu do, paŝtisto, kaj adiaŭ.

Feb.

Junulo dolĉa, min riproĉu tiel
Dum tuta jaro, ĉar mi ja preferas
Aŭskulti tian riproĉadon vian
Plivole ol amindumadon lian.

Roz.

Li enamiĝis je via malbeleco, kaj ŝi enamiĝos je mia kolero. Se tio estas vera, tiel rapide kiel ŝi respondas al vi per malafablaj rigardoj, mi petole parolos al ŝi per maldolĉaj vortoj. Kial vi tiamaniere rigardas min?

Feb.

Pro nenia malamo al vi.

Roz.

Mi petas, ne al mi ekenamiĝu!
Mi estas pli perfida ol la ĵuroj
Faritaj en la vino. Kaj aldone
Mi ne vin ŝatas. Se vi volas koni
La domon mian, jen ĝi estas, apud
La olivarbetaĵo, tre proksima.
Fratino, ĉu vi iros? Nu, paŝtisto,
Petegu forte. Venu do, fratino.
Kondutu, paŝtistino, pli afable,
Kaj ne fiera estu. Ĉar neniu
Pli malfeliĉa estas ol ĉi tiu.
Nu, venu al la ŝafinaro nia.

[Rozalindo, Celio, kaj Koreno foriras.]

Feb.

Paŝtist’ mortinta, nun mi trovas prava
La frazon vian, kaj ĝi estas grava:
“Neniu amis, ne enamiĝinte,
L’ amaton unufoje ekvidinte.”

Sil.

Febino kara,—

Feb.

Kion do vi diras,
Silvio?

Sil.

Min kompatu, kara.

Feb.

Nu, mi kompatas vin, Silvio kara.

Sil.

Sed kie ajn kompato estas, tie
Sendolorigo devus esti. Tial
Se vi bedaŭras mian amdoloron,
Per via amo vi forigos mian
Malĝojon, kaj la malgajecon vian.

Feb.

Vi havas mian amikeman amon.

Sil.

Mi vin deziras.

Feb.

Vi avara estas.
Silvio, iam mi malamis vin,
Ankoraŭ mi ne amas vin; sed tamen,
Ĉar pri la amo bone vi parolas,
Mi nun elportos vian kunulecon,
Je kiu mi antaŭe tre enuis.
Mi ankaŭ donos al vi okupadon:
Sed ne deziru pluan rekompencon
Ol vian ĝojon pro la okupado.

Sil.

Perfekta tiel mia amo estas,
Kaj sankta, kaj mi tiom ja malhavas
Da via komplezemo, ke mi pensos
Ke mi rikolton sufiĉegan havas,
Kvazaŭe rikoltante nur la spikojn
Rompitajn, kiam jam la rikoltistoj
Forportis la rikolton mem. Kelkfoje
Donacu nur rideton, kaj je tiu
Mi nutros min.

Feb.

Sed ĉu vi konas tiun,
La junan viron kiu ĵus parolis?

Sil.

Ne bone, sed mi ofte lin renkontis:
La domon li aĉetis, kaj bienon,
De tiu malagrabla maljunulo.

Feb.

Mi ne lin amas, kvankam mi demandas
Pri li; li estas nur petola knabo;
Sed bone li parolis; tamen, vortoj
Valoras kion? Sed la vortoj plaĉas
Se nur la parolanto kontentigas
Al sia aŭdantar’; li estas bela,
Sed ne tre bela; li fiera estas,
Sed la fiero certe lin beligas;
Li estos bela viro. Plej laŭdinda
La vizaĝhaŭto lia; kion ajn
Li diris malĝentile, li nuligis
Per ekrigardoj el l’ okuloj belaj.
Li ne altkreska estas, sed sufiĉe
Por lia aĝo. Liaj lipoj havas
Ruĝecon belan, iom pli brilegan
Ol liaj vangoj. Tia diferenco
Ekzistas inter la konstante ruĝa
Kaj multkolora silko. Nu, Silvio,
Virinoj iuj, tiel lin vidinte,
Detale, kiel mi, sendube estus
Je li enamiĝinta; miaflanke,
Mi nek lin amas, nek malamas lin;
Sed mi pli multe da kialo havas
Por lin malami ol por ami lin:
Ĉar li pro kia rajto min riproĉis?
Li nomis nigraj la okulojn miajn,
Kaj miajn harojn nigraj. Ankaŭ nun
Mi rememoras, ke li mokis min.
Mi miras kial ajn mi ne respondis:
Nu, do; nefari ne kvitanci estas;
Mi skribos insulteman letereton,—
Vi tien portos ĝin, ĉu ne, Silvio?

Sil.

Febino, tre volonte.

Feb.

Tuj mi skribos.
Material’ por tio jam enestas
En mia kor’, kaj en la cerbo mia.
Maldolĉa kaj abrupta kontraŭ li
Mi estos. Nu, Silvio, iru kun mi.

[Ambaŭ foriras.]

AKTO IV.

Rozalindo—Jakveso

SCENO I.

La arbaro.

Eniras Rozalindo, Celio kaj Jakveso.

Jak.

Mi petas, bela junulo, permesu ke mi bone konatiĝu kun vi.

Roz.

Oni diras ke vi estas malgajulo.

Jak.

Mi estas tia; mi preferas tion, plivole ol la ridado.

Roz.

Oni kiu estas ekstreme tia aŭ la malo estas abomenulo, kaj meritas ĉiun modernan riproĉon, pli multe ol drinkuloj.

Jak.

Nu, estas bone esti malgaja, kaj nenion diri.

Roz.

Sed, do, estus bone esti nura stango.

Jak.

Mi havas nek la konkureman melankolion de klerulo; nek la fantazieman melankolion de muzikisto: nek la fieran melankolion de kortegano; nek la ambician melankolion de soldato; nek la politikan melankolion de advokato; nek la delikatan melankolion de sinjorino; nek la melankolion de amanto, kiu enhavas ĉiujn ĉi; sed mi havas mian propran melankolion, elfaritan el multaj sanigaj kreskaĵoj, eltiritan el multaj objektoj; kaj ankaŭ el la diversa meditado pri miaj vojaĝoj, kiu ofta meditado min enprofundigas en plej spritan malgajecon.

Roz.

Vi estas vojaĝinto! Je mia fido, vi havas bonan kialon por esti malgaja! Mi timas ke vi vendis viajn proprajn bienojn, por povi vidi tiujn de aliaj viroj; tial, esti multe vidinta kaj neniom posedanta estas havi riĉajn okulojn kaj malriĉajn manojn.

Jak.

Jes, mi gajnis mian spertadon.

Roz.

Kaj via spertado vin malgajigas: mi preferus ŝercemulon por min gajigi, plivole ol la spertadon por min malgajigi; kaj plivole ol vojaĝi por ĝin akiri.

Eniras Orlando.

Orl.

Ho, bonan tagon, kara Rozalindo.

Jak.

Nu do, adiaŭ, se vi parolas per senrimaj versoj.

[Li foriras.]

Roz.

Adiaŭ, Sinjoro Vojaĝinto. Atentu, ke vi kartavu, kaj portu strangan vestaĵon; malalte taksu ĉiun profiton de via propra lando; malŝatu vian naskiĝejon, kaj preskaŭ riproĉu Dion, tial, ke Li donis al vi tian mienon kian vi havas; aŭ mi apenaŭ pensos ke vi iam naĝis en gondolo. Nu, kiel do, Orlando? Kie vi estis la tutan tempon? Ĉu vi estas amanto! Se vi duan fojon tiel kondutos kontraŭ mi, neniam plu venu antaŭ miajn okulojn!

Orl.

Sed mia bela Rozalindo, mi venis malpli ol unu horon post la decidita horo.

Roz.

Vi rompus horan promeson je amo! Li kiu dividos minuton en mil partojn, kaj rompos nur parton de la milono de minuto, en aferoj de amo,—oni povus diri pri li ke Kupido lin frapis amike sur la ŝultron, sed lia koro estas netuŝita.

Orl.

Pardonu al mi, kara Rozalindo.

Roz.

Ne, se vi tiel prokrastos, ne venu al mi plu: mi tiel multe dezirus ke limako min amindumu.

Orl.

Limako?

Roz.

Jes, limako: ĉar, kvankam li malrapide venas, li portas sian domon sur la kapo; pli bonan doton, mi opinias, ol vi donos al virino; aldone, li kunportas sian sorton kun si.

Orl.

Kio estas tio?

Roz.

Nu, kornoj, pro kiuj tia viro, kia vi, volonte ŝuldas al la edzino. Sed li venas armite je sia riĉeco, kaj malhelpas la kalumnion de sia edzino.

Orl.

La virto ne produktas kornojn; kaj mia Rozalindo estas virta.

Roz.

Kaj mi estas via Rozalindo.

Cel.

Plaĉas al li vin tiel nomi; sed lia Rozalindo havas pli belan vizaĝon ol vi.

Roz.

Rapidu, amindumu min, amindumu min; ĉar nun mi estas tre gaja kaj kredeble konsentus. Kion vi nun dirus al mi, se mi ja estus via Rozalindo mem?

Orl.

Mi vin kisus, antaŭ ol paroli.

Roz.

Ne, vi devus unue paroli; kaj kiam vi havus nenion plu por diri, vi povus kapti la okazon por kisi.

Orl.

Kion fari, se ŝi malpermesus la kison?

Roz.

Tiam ŝi vin devigas peti, kaj de tio komenciĝas nova interparolado.

Orl.

Kiu povus havi nenion por diri, estante ĉe sia amata amatino?

Roz.

Certe, vi mem havus nenion por diri, se mi estus via amatino, aŭ mi pensus mian honestecon pli granda ol mian spritecon.

Orl.

Kiel! Ĉu mi havus nenion por diri?

Roz.

Ne. Ĉu mi ne estas via Rozalindo?

Orl.

Mi ĝoje diras ke vi estas ŝi, ĉar mi volonte parolos pri ŝi.

Roz.

Nu, pro ŝi persone, mi diras al vi ke mi ne vin akceptos.

Orl.

Do, pro mi persone, mi mortos.

Roz.

Ne, do, mortu per anstataŭanto. La kompatinda mondo havas preskaŭ sesmil jarojn, kaj en tiu tuta tempo neniu viro mortis, en sia propra persono, pro amo. Oni mortbatis Troilon per greka bastonego; tamen li faris sian eblon por antaŭe morti, kaj li estas unu el la imitinduloj, rilate al amo. Leandro estus vivinta multajn jarojn, kvankam Hero fariĝis monaĥino, escepte pro varma somermeza nokto; ĉar la bona junulo nur eliris por sin bani en la Helesponto, kaj, venkite de konvulsio, li dronis: kaj la malsaĝaj historiistoj de tiu epoko eltrovis ke Hero de Sestoso tion okazigis; sed ĉiuj ĉi estas mensogaĵoj; viroj mortis, de tempo al tempo, kaj vermoj ilin manĝis, sed ne pro la amo.

Orl.

Mi ne volus ke mia efektiva Rozalindo tiel opiniu: ĉar, mi ja kredas, ŝia malrideto povus min mortigi.

Roz.

Ne, je ĉi tiu mano, ĝi ne mortigus eĉ muŝon. Sed nu, mi estos via Rozalindo en pli afabla humoro; petu de mi kion ajn vi volas, mi ĝin permesos.

Orl.

Do, min amu, Rozalindo.

Roz.

Jes, je mia fido, mi faros tion, vendrede kaj sabate kaj ĉiam.

Orl.

Kaj vi min akceptos?

Roz.

Jes, kaj dudek tiajn virojn.

Orl.

Kion vi diras?

Roz.

Ĉu vi ne estas bona?

Orl.

Mi esperas ke jes.

Roz.

Nu do, ĉu oni povus deziri tro multe da bona afero? Venu, fratino mia, vi estu la pastro, kaj nin edzigu. Donu al mi la manon, Orlando. Kion vi diras, fratino mia?

Orl.

Mi petas al vi, nin edzigu.

Cel.

Mi ne povas diri la vortojn.

Roz.

Vi devos komenci, “Ĉu vi, Orlando,—”

Cel.

Silentu. Ĉu vi Orlando, prenos ĉi tiun Rozalindon por la edzino?

Orl.

Jes.

Roz.

Jes, sed kiam?

Orl.

Nun, tuj kiam ŝi povos nin edzigi.

Roz.

Tiam vi devos diri “Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.”

Orl.

Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.

Roz.

Mi povus peti de vi vian rajtskribaĵon; sed mi vin prenas, Orlando, por mia edzo: jen estas fraŭlino kiu antaŭiras la pastron; kaj certe la virina pensado antaŭiras la virinan agadon.

Orl.

Tion faras ĉiuj pensoj: ili havas flugilojn.

Roz.

Nun diru al mi kiom da tempo vi retenos ŝin, post kiam vi ŝin posedas.

Orl.

Ĉiam, kaj unu tagon aldone.

Roz.

Diru “unu tagon,” ellasante la “ĉiam.” Ne, Orlando; viroj estas aprilo kiam ili amindumas, decembro kiam ili edziĝas; fraŭlinoj estas majo kiam ili estas fraŭlinoj, sed la vetero ŝanĝiĝas kiam ili fariĝas edzinoj. Mi estos pli ĵaluza je vi ol Berbera kolombo estas ĵaluza je la kolombino; mi estos pli kriema kontraŭ vi ol papago estas kriema kontraŭ la pluvo. Mi ploros pro nenio, same kiel Diano en la fontano, kaj mi ploros kiam vi volos esti gaja: mi ridos kiel hieno, precipe kiam vi volos dormi.

Orl.

Sed ĉu mia Rozalindo tiamaniere kondutos?

Roz.

Je mia vivo, ŝi kondutos same kiel mi.

Orl.

Ne, ŝi estas saĝa.

Roz.

Jes, alie ŝi ne estus sufiĉe saĝa por fari ĉi tion: ju pli saĝa, des pli petola: fermu la pordojn por reteni virinan spritecon, kaj ĝi eliros el la fenestro; fermu tiun, kaj ĝi eliros el la seruro; fermu tiun, kaj ĝi elflugos kune kun la fumo de la kamentubo.

Orl.

Mi devos vin lasi sola, Rozalindo, la venontajn du horojn.

Roz.

Ho ve, kara amato, mi ne povas elporti vian foreston dum du horoj!

Orl.

Mi devos servi la Dukon je la tagmeza manĝo; je la dua mi estos ree ĉe vi.

Roz.

Jes, iru vian vojon; mi scias kia vi estos pruvata; mia amiko diris tion al mi, kaj mi ne malpli ĝin suspektis; tiu flatloga lango via gajnis mian koron; estante malproksima nur unu ĵeton, venu, tial, ho morto! La dua estas la decidita horo?

Orl.

Jes, dolĉa Rozalindo.

Roz.

Je mia fido, kaj plej serioze, kaj je ĉiuj beletaj ĵuroj, kiuj ne estas danĝeraj, se vi ne plenumos vian promeson, aŭ se vi venos unu minuton post la decidita horo, mi pensos vin la plej kompatinda malplenumanto de promesoj, kaj plej falsa amanto, kaj plej malinda je Rozalindo, kiun oni povus elekti el la aroj da nefideluloj. Tial, evitu mian riproĉon, kaj plenumu vian promeson.

Orl.

Mi ĝin plenumos tiel solene kvazaŭ vi estus efektive mia Rozalindo; tial, adiaŭ.

Roz.

Nu, la Tempo estas la maljuna juĝisto kiu esploras pri ĉiu tia ofendanto; tial, la Tempo juĝu. Adiaŭ.

[Orlando foriras.]

Cel.

Vi ja malbone kondutis kontraŭ nia sekso en via amparolado.

Roz.

Ho kuzineto, kuzineto, mia kara kuzineto, ke vi komprenu kiel profunde mi enamiĝis! Sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas nekonatan fundon, same kiel la golfo Portugala.

Cel.

Pli kredeble ĝi estas senfunda; tuj kiam vi enverŝas amon, la amo elverŝiĝos.

Roz.

Ne, tiu sama fileto de Venuso, kiun naskis la pensado, la kolereto, kaj la frenezo, tiu blinda petola knabo, kiu atakas ĉies okulojn pro tio, ke liaj propraj ne vidas,—li decidu kiel profunde mi enamiĝis. Mi diras al vi, Alieno, mi ne povas elporti la foreston de Orlando: mi foriros por trovi ombritan lokon kie mi povos sopiri ĝis kiam li venos.

Cel.

Kaj mi dormos.

[Ambaŭ foriras.]

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.

Jak.

Kiu estas li kiu mortigis la cervon?

Lordo.

Estas mi, Sinjoro.

Jak.

Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?

Arb.

Jes, Sinjoro.

Jak.

Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.

KANTO.

Arb.

Cervon li trafis ja por ni,
La felon, kornojn, portu li.
Lin kantu hejmen.

[Ceteraj kantas rekantaĵon.]

Ne estu je la korn’ hontem’.
Ekzistis ĝi antaŭ vi mem:
Ĝin via avo portis,
Kaj ĝin la patro portis.
La korn’, la korn’, la brava korn’,
Ho ne mokinda tiu korn’.

[Ĉiuj foriras.]

Orlando—Jakveso—Celio—Rozalindo

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Rozalindo kaj Celio.

Roz.

Kion vi opinias nun? Ĉu ne estas jam post la dua? Kaj Orlando ne ĉeestas!

Cel.

Mi kredas certe, ke pro pura amo kaj maltrankvila cerbo, li prenis sian pafarkon kaj sagojn, kaj foriris por dormi. Rigardu, kiu venas ĉi tien?

Eniras Silvio.

Sil.

Junulo bela, jen por vi sendaĵo:
Febino mia kara sendis ĝin.
La enhavaĵon mi ne konas, tamen,
Pro ŝia frunt’ severa, dum ŝi skribis,
Kaj akra maniero, mi suspektas
Ke ĝi koleran sencon havas; tial
Pardonu min, senkulpan alportinton.

Roz.

La Paciencon mem surprizus tia
Letero, kaj ŝi ludus fanfarulon;
Nu, oni, kiu tion ĉi elportus,
Elportus ĉion: jen ŝi min sciigas
Ke mi nebela, malĝentila estas;
Ŝi nomas min fiera, kaj informas,
Ke ŝi ne povus ami min, se viroj
Malmultenombraj kiel la feniksoj
Fariĝus! Nu, je mia fido! Mi
Ne celas ŝian amon! Kial do
Ŝi skribis al mi tiel? Vi, paŝtisto,
Vi mem elverkis tiun ĉi leteron.

Sil.

Ne, mi insistas tute ne mi konas
La enhavaĵon. Ĝin Febino skribis.

Roz.

Ho, malsaĝulo. Vi venkita estas
De Amo. Mi ekvidis ŝian manon;
Ŝi havas ledan manon, kaj malpalan;
Mi ja supozis ke ŝi portas gantojn,
Sed estis ŝiaj manoj; ŝi ja havas
La manojn de laboristino. Tamen
Negrava estas tio. Mi deklaras
Ke ŝi ne verkis tiun ĉi leteron.
Ne, viro ĝin elverkis, kaj ĝin skribis.

Sil.

Certe, ŝi skribis ĝin.

Roz.

Kruela kaj bruega stil’ enestas,
Eĉ por la elvokantoj al batalo:
Ŝi min insultas: la virina cerbo
Ne povus naski tian malĝentilan
Verkaĵon, tiel etiopajn vortojn,
Pli nigrajn laŭ efekto ol mieno.
Ĉu vi deziras aŭdi la leteron?

Sil.

Se plaĉas al vi, ĉar mi ne ĝin aŭdis;
Pli multe tamen pri la krueleco
De Febineto jam aŭdinte.

Roz.

Aŭdu
Laŭ kia modo la tirano skribis:

[legas]

Ĉu vi paŝtist’ el di’ fariĝis,
Ke kor’ virina enamiĝis?
Ĉu virino povas tiamaniere riproĉegi?

Sil.

Ĉu vi nomas tion riproĉego?

Roz. [legas]

Ĉu demetante la diecon,
Vi tial mokas koramecon?
Ĉu iam vi aŭdis tian riproĉegon?
Dum nuraj viroj amindumis,
Nenian vundon ĝi plenumis.
Ŝi nomas min bruto.
Se moko el l’ okuloj viaj
La amon naskas en la miaj,
Ho ve, do kion ili naskus,
Se sub mildeco ili maskus!
Mi amis vin, malgraŭ riproĉoj,
Do kiom gajnus viaj petoj!
Li kiu portas tion al vi
Ne scias pri la amon en mi;
Per li decidon diru vian
Ĉu vi akceptos l’ amon mian;
Se vi rifuzos la proponon,
Havante en la koro ŝtonon,
Se tion devos li raporti,
Mi tuj eltrovos kiel morti.

Sil.

Ĉu vi nomas ĉi tion riproĉo?

Cel.

Ho ve, kompatinda paŝtisto!

Roz.

Ĉu vi lin kompatas? Ne, li ne meritas kompaton. Ĉu vi volas ami tian virinon? Jen, ŝi faras el vi instrumenton, por muziki je vi falsajn tonojn! Tio estas neelportebla! Nu, iru vian vojon al ŝi,—ĉar mi vidas ke la amo jam faris el vi dresitan rampaĵon,—kaj diru ĉi tion al ŝi: ke se ŝi min amas, mi ordonas al ŝi ke ŝi vin amu; kaj se ŝi ne obeos, mi ne ŝin akceptos, escepte se vi pro ŝi pledos. Se vi estas vera amanto, foriru, ne respondante; ĉar jen venas aliaj personoj.

[Silvio foriras.]

Eniras Olivero.

Oli.

Amikoj, bonan tagon! Ĉu vi scias
En tiu ĉi landparto kie staras
Domet’ de olivarboj enbarita?

Cel.

Jes, okcidente, en valet’ apuda:
Tenante je la dekstra tiun vicon
De saliketoj, laŭ la rivereto
Murmuretanta tie, vi alvenos
Al tiu eta domo. Sed nuntempe
Neniu ĉe ĝi estas.

Oli.

Se mi juĝas
Laŭ priskribaĵ’ donita, mi vin konas:
Ĉar oni diris, “La junulo estas
Virinsimila, blonda, kaj kondutas
Kiel fratin’ matura: la virino
Malalta estas, kaj pli brunvizaĝa
Ol sia frato:” Ĉu vi mem ne estas
La posedanto de l’ serĉata domo?

Cel.

Sen fanfaron’ ni diros, jes, ni estas.

Oli.

Orlando al vi sin rememorigas,
Sendante nun al tiu ĉi junulo
—De li nomita lia Rozalindo,—
La jenan sangkovritan poŝotukon.
Ĉu vi li estas?

Roz.

Jes. Pri kio do
Ni devus nun el tio ĉi sciiĝi?

Oli.

Pri hontindaĵo mia; se vi volas
De mi sciiĝi kia vir’ mi estas,
Kaj kiel, kial, kie la poŝtuko
Sangmakulita estas.

Cel.

Jes, rakontu!

Oli.

Orlando, kiam li de vi foriris,
Promesis al vi ke post unu horo
Li tuj revenos. Tiam tra l’ arbaro,
Jen dolĉe jen maldolĉe meditante,
Formarŝis li. Aŭskultu kio okazis!
Ekrigardante flanken, li ekvidis,—
Sub kverko kies branĉojn maljuneco
Je musko kovris, kies alta supro
Pro antikveco tute nuda estis,—
Mizeran ĉifonulon, nerazitan,
Kaj nekombitan, kiu dormis tie.
Kaj ĉirkaŭ lia kolo sin kunplektis
Serpent’ orverda, kiu sian kapon
Alproksimigis, vigle minacante,
Al lia buŝo. Tiam ĝi, subite
Orlandon ekvidinte, sin malplektis,
Kaj per glitad’ onduma, tuj forrampis
Sub arbetaĵon. En ĉi ties ombro
Jen kaŭris leonino, kies mamoj
Jam elsuĉitaj estis, kun la kapo
Surtere, rigardante katsimile
Ĝis kiam ekmoviĝos la dormanto.
Ĉar estas laŭ la reĝa karaktero
De tiu besto, ke ĝi manĝokaptos
Nenion, kio ŝajnas jam mortinta.
Vidinte tion ĉi, Orlando iris
Proksimen de la viro,—kiu estis
La pli maljuna frato, lia propra!

Cel.

Ho, mi lin ofte aŭdis parolanta
Pri tiu frato, kaj li nomis lin
La plej kontraŭnatura kiu iam
Ekzistis inter homoj.

Oli.

Juste tiel
Li nomis lin, ĉar mi mem bone scias
Ke li kontraŭnatura estis.

Roz.

Sed pri
Orlando: Ĉu li lasis tiun tie
Por formanĝata esti de l’ malsata
Kaj mamsuĉita leonin’?

Oli.

Dufoje
Li forturniĝis, tion intencante,
Sed bonkorec’, pli nobla ol revenĝo,
Kaj la Naturo, pli potenca ol
Okazo rajtigita, lin devigis
Batali kontraŭ tiu leonino;
Rapide mortis ŝi per lia mano:
Kaj meze de la brua batalado
Vekiĝis mi.

Cel.

Ĉu vi la frato estas?

Roz.

Ĉu estas vi do kiun li mem savis?

Cel.

Vi estas tiu, kiu tiel ofte
Penadis lin mortigi?

Oli.

Estis mi,
Sed ne plu estas mi la sama viro;
Kaj mi ne hontas, al vi klarigante
Eĉ kia mi ja estis, tial ke
La konvertiĝo mia al mi donas
Tre dolĉan senton, per komparo nuna
Al tio, kio mi antaŭe estis.

Roz.

Sed pri l’ poŝtuko, tiu sangkovrita?

Oli.

Mi tuj klarigos: kiam ni kun larmoj
Kaj plej amike unu al l’ alia
Rakontis ĉion ĝis nun okazintan,—
Ekzemple, kiel mi alvenis tien,—
Mallongavorte, li min alkondukis
Al tiu bona Duko, kiu donis
Vestaĵon puran al mi, kaj nutraĵon,
Rekomendante min je l’ amo zorga
De mia frato, kiu, min rapide
Al sia groto kondukinte, tie
Sin senvestigis: kaj sur lia brako
La leonino estis forŝirinta
De l’ karno iom; kaj la tutan tempon
La vundo estis ellasinta sangon;
Li svenis tiam; kaj svenante kriis
Je Rozalindo; nu, mallongavorte,
Mi lin rekonsciigis, kaj bandaĝis.
Kaj post nelonga tempo, li, estante
Fortkora, min ĉi tien al vi sendis,
Eĉ kvankam nekonatan, por rakonti
L’ okazintaĵon tutan, por ke vi
Pardonu al li la promeson lian
Malplenumitan; ankaŭ por transdoni
Poŝtukon tiun ĉi, sangmakulitan
Je lia sango, al la juna viro
Paŝtista, kiun li ŝerceme nomas
La Rozalindo lia.

[Rozalindo svenas.]

Cel.

Ganimedo!
Ho Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

Personoj multaj svenas, ekvidante
La sangon.

Cel.

Ne, pli grava la kialo!
Ho, Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

Sed jen, li jam rekonsciiĝas iom.

Roz.

Ho ke mi nur ĉehejme estu nun!

Cel.

Ni alkondukos vin rapide tien.
Mi petas, ĉu vi lin je l’ brako prenos?

Oli.

Estu kuraĝa, junulo! Ĉu vi estas viro? Vi ne havas viran koron!

Roz.

Ne, mi konfesas tion! Nu, Sinjoro, ĉu oni ne konsentus ke mi bone ŝajnigis tion? Mi petas al vi, diru al via frato kiel bone mi ŝajnigis. He, ho!

Oli.

Ĉi tio ne estis ŝajnigado: via vizaĝkoloro tro klare atestas ke ĝi estis reala sufero.

Roz.

Ŝajnigita, mi certigas al vi.

Oli.

Nu do, estu kuraĝa, kaj ŝajnigu la virecon.

Roz.

Tion mi faras: sed, efektive, laŭrajte mi devus esti virino.

Cel.

Venu, vi fariĝas pli kaj pli pala; mi petas al vi, iru hejmen.

Oli.

Mi iros, ĉar mi devas tuj raporti
Al mia frato, kiamaniere
Vi lin pardonas, Rozalindo lia.

Roz.

Mi elpensos ion. Sed, mi petas ke vi laŭdu al li mian ŝajnigadon.

[Ĉiuj foriras.]

AKTO V.

Aŭdreo—Tuŝ-ŝtono

SCENO I.

La arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Ni trovos okazon, Aŭdreo; estu pacienca, bona Aŭdreo.

Aŭd.

Certe, la pastro estis sufiĉe taŭga, spite ĉio, kion la maljuna sinjoro diris.

Tuŝ.

Li estas tre malbona Siro Olivero, Aŭdreo, tre malbonega Siro Martekst. Sed, Aŭdreo, estas junulo ĉi tie en la arbaro, kiu pretendas al vi.

Aŭd.

Jes, mi scias kiu li estas; li havas nenian rajton al mi. Jen venas la viro kiun vi intencas.

Tuŝ.

Vidi ŝercemulon estas kvazaŭ nutraĵo kaj trinkaĵo al mi: je mia fido, oni, kiu havas bonan spriton, estas respondeca; ni devas moki; ni ne povas nin deteni de tio.

Eniras Gulielmo.

Gul.

Bonan vesperon, Aŭdreo.

Aŭd.

Bonan vesperon, Gulielmo.

Gul.

Kaj bonan vesperon al vi, Sinjoro.

Tuŝ.

Bonan vesperon, amiko mia. Remetu la ĉapon, remetu la ĉapon; ne, mi petas al vi, remetu la ĉapon. Kiom da jaroj vi havas, amiko mia?

Gul.

Dudek kvin, Sinjoro.

Tuŝ.

Tio estas matura aĝo. Ĉu via nomo estas Gulielmo?

Gul.

Gulielmo, Sinjoro.

Tuŝ.

Bona nomo. Ĉu vi naskiĝis en ĉi tiu arbaro?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi dankas al Dio.

Tuŝ.

“Mi dankas al Dio,”—bona respondo. Ĉu vi estas riĉa?

Gul.

Nu, do, Sinjoro, nur iomete.

Tuŝ.

“Iomete” estas bona, bonega, tre bonega stato; kaj tamen ĝi ne estas bona; ĝi estas nur iomete bona. Ĉu vi estas saĝa?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi havas lertan spritecon.

Tuŝ.

Nu, vi bone respondas. Mi nun rememoras sentencon jenan; “la malsaĝulo sin pensas saĝa, sed la saĝulo rekonas sian malsaĝecon.” La idolana filozofo, kiam li deziris manĝi vinberojn, kutime malfermis la lipojn kiam li alproksimigis al ili la vinberojn, intencante montri tiamaniere, ke vinberojn estas kreitaj por esti manĝataj, kaj lipojn por malfermiĝi. Vi amas ĉi tiun fraŭlinon?

Gul.

Mi amas ŝin, Sinjoro.

Tuŝ.

Donu al mi la manon. Ĉu vi estas klera?

Gul.

Ne, Sinjoro.

Tuŝ.

Do, lernu jene de mi: havi estas havi; ĉar estas retorikaĵo, ke trinkaĵo, elversite el pokalo en glason, plenigas la glason, kaj malplenigas la pokalon; ĉar ĉiu el la verkistoj konsentas ke ipse estas tiu; nu, vi ne estas ipse, ĉar mi mem estas tiu.

Gul.

Kiu vi estas, Sinjoro?

Tuŝ.

Mi estas tiu, kiu devas edziĝi je ĉi tiu virino. Tial, vi, grimaculo, foriru de la ĉeesto de ĉi tiu ina estaĵo,—de ĉi tiu virino,—aŭ, grimaculo, vi pereos; aŭ, kiel vi pli bone komprenos, vi mortos; tio estas, mi vin mortigos, vin forigos; mi ŝanĝos vian vivon en morton, vian liberecon en sklavecon; mi agos kontraŭ vi per veneno, per bastonfrapado, per glavo; mi kontraŭstaros vin per argumentoj; mi vin superos per strategio; laŭ cent kvindek modoj mi vin mortigos. Tial, tremu, kaj foriru.

Aŭd.

Jes, faru tion, bona Gulielmo.

Gul.

Dio vin gardu, Sinjoro.

[Li foriras.]

Eniras Koreno.

Kor.

Niaj gemastroj vin serĉas; venu, for, for!

Tuŝ.

Paŝetu, Aŭdreo! Paŝetu, Aŭdreo! Mi venos, mi venos.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Orlando kaj Olivero.

Orl.

Ĉu estas eble ke post tiel mallonga konatiĝo vi ŝin estimus? ke nur vidinte ŝin, vi ŝin amus? ke amante ŝin, vi lin amindumus? ke li vin akceptus? kaj ĉu vi daŭrigos tion?

Oli.

Ne diskutu pri la kapricemo de ĉi tio, nek pri ŝia malriĉeco, nek pri la mallonga konatiĝo, nek la subita amindumado, nek ŝia subita konsento; sed diru kun mi, ke mi amas Alienon; diru kun ŝi ke ŝi min amas: donu vian konsenton al ni ambaŭ: tio vin prosperigos; ĉar mi donos al vi por via heredaĵo la domon de mia patro, kaj ĉiom de la rento kiun Siro Rolando posedis; ĉi tie mi vivos kaj mortos paŝtisto.

Orl.

Vi havas mian konsenton. Via edziĝo okazu morgaŭ: tien mi invitos la Dukon kaj ĉiun el liaj kontentaj sekvantoj. Iru vi kaj preparu Alienon; ĉar, rigardu, jen venas mia Rozalindo.

Eniras Rozalindo.

Roz.

Dio vin gardu, frato mia.

Oli.

Kaj vin, fratino mia.

[Li foriras.]

Roz.

Ho, mia kara Orlando, kiel mi malĝojas, vidante ke vi portas vian koron en skarpo!

Orl.

Ĝi estas mia brako.

Roz.

Mi pensis ke vian koron vundis la ungegoj de leono.

Orl.

Ĝi estas vundita, sed de virinaj okuloj.

Roz.

Ĉu via frato rakontis al vi kiamaniere mi ŝajnigis svenadon, kiam li montris al mi vian poŝtukon?

Orl.

Jes, kaj ankoraŭ pli mirindajn aferojn.

Roz.

Ho, mi scias kion vi intencas: jes, ĝi estas vera; neniam estis io tiel subita, escepte de brutobatalo, aŭ tiu fanfarona diraĵo de Cezaro, “Mi venis, vidis, venkis.” Ĉar tuj kiam via frato kaj mia fratino renkontis unu la alian, ili reciproke sin rigardis; tuj kiam ili rigardis unu la alian, ili reciproke sin amis, tuj kiam ili amis unu la alian, ili reciproke sopiris; tuj kiam ili sopiris, ili serĉis la kialon, kaj eltrovinte la kialon, ili serĉis la kuracilon; per tiaj gradoj ili faris ŝtuparon al edziĝo, kiun ili senprokraste supren iros; ili amas fervorege; kaj volas esti kune; bastonegoj ne povas ilin apartigi.

Orl.

Ili edziĝos morgaŭ, kaj mi invitos la Dukon al la edziĝo. Sed ho, kiel maldolĉe estas enrigardi en feliĉecon per la okuloj de alia viro! Ju pli mi pensos morgaŭ ke mia frato, atinginte tion, kion li deziras, estos feliĉa, des pli mi estos kiel eble plej malĝoja!

Roz.

Ĉu mi ne povos morgaŭ fari al vi servon, anstataŭante Rozalindon?

Orl.

Mi ne povas plu vivi per la pensado.

Roz.

Tial mi ne plu vin enuigos per vana parolado. Sciiĝu tial, ĉar nun mi parolas serioze, ke mi scias ke vi estas sinjoro kun bona inteligento. Mi ne diras ĉi tion por ke vi estimu mian sciadon, ĉar mi diras ke mi scias tion; mi deziras de vi nur tiom da estimo, kiom vin devigas kredi je mi, por helpi min, ne por gajni al mi laŭdon. Kredu, do, mi petas, ke mi povas elfari strangaĵojn. Depost kiam mi havis tri jarojn, mi ofte interparolis kun magiisto, majstro en lia arto, tamen ne kondemninda. Se vi ja amas Rozalindon tiel kore, kiel via gesto atestas, vi edziĝos je ŝi tiam, kiam via frato edziĝos je Alieno. Mi scias kiamaniere la malbonŝanco ŝin premegas, kaj ne estas neeble al mi, se ne estos maloportune al vi, ŝin meti antaŭ viajn okulojn morgaŭ, en ŝia homa formo, tute sen danĝero.

Orl.

Ĉu vi parolas kun serioza intenco?

Roz.

Jes, je mia vivo; kiun mi alte taksas, kvankam mi diras ke mi estas magiisto. Tial, vin plej bele vestu; invitu viajn amikojn; ĉar se vi deziras edziĝi morgaŭ, vi povos; kaj je Rozalindo, se vi deziras.

Eniras Silvio kaj Febino.

Rigardu, jen venas amantino mia, kaj amanto ŝia.

Feb.

Junulo, vi tre malĝentila estis,
Montrinte tiun letereton mian.

Roz.

Negrava tio estas; mi deziras
Malica, malĝentila al vi ŝajni;
Jen sekvas vin paŝtisto tre fidela;
Rigardu, amu lin; li vin adoras.

Feb.

Paŝtisto, diru kio l’ amo estas.

Sil.

El larmoj kaj sopiroj ĝi konsistas;
Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

El fido kaj servemo ĝi konsistas;
Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

El fantazio tute ĝi konsistas;
Kaj tute el sopiroj kaj pasio,
El adorado kaj el servemado,
El humileco, kaj el pacienco,
Kaj el malpacienco, kaj pureco,
El la provado kaj el rigardado;
Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

Ne tia, por virino, estas mi.

Feb.

Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas, ĉar mi amas vin?

Sil.

Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Orl.

Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Roz.

Al kiu vi parolas, dirante “Kial vi min malaprobas ĉar mi amas vin?”

Orl.

Al ŝi forestanta, ne aŭdanta.

Roz.

Mi petas al vi, neniom plu da ĉi tio; ĝi similas la blekado de Irlandaj lupoj kontraŭ la luno. [al Sil.] Mi helpos al vi se mi povas. [al Feb.] Mi edziĝos je vi, se iam mi edziĝos je virino, kaj mi ja edziĝos morgaŭ. [al Orl.] Mi vin kontentigos, se iam mi iun ajn kontentigis, kaj vi morgaŭ edziĝos. [al Sil.] Mi vin kontentigos, se tio, kio al vi plaĉas, vin kontentigas, kaj morgaŭ vi edziĝos. [al Orl.] Se vi amas Rozalindon, venu al la rendevuo. [al Sil.] Se vi amas Febinon, venu al la rendevuo; kaj, ĉar mi amas neniun virinon, mi venos al la rendevuo. Tial, adiaŭ: mi donis al vi ordonojn.

Sil.

Mi ne forestos, se mi vivos.

Feb.

Nek mi.

Orl. Nek mi.

[Ĉiuj foriras.]

Tuŝ-ŝtono

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Morgaŭ estos la ĝoja tago, Aŭdreo; morgaŭ ni edziĝos.

Aŭd.

Kaj mi tutkore tion deziras; kaj esperas ke la deziro esti edzigita virino estas nenia malhonesta deziro. Jen venas du el la paĝioj de la forpelita Duko.

Eniras du paĝioj.

Unua Paĝio.

Bone renkontita, honesta sinjoro.

Tuŝ.

Je mia fido, bone renkontita. Venu, sidiĝu, sidiĝu, kaj kantu.

Dua Paĝio.

Ni estas je via dispono: sidiĝu inter ni.

Unua Paĝio.

Ĉu ni tuj komencu, ne tusinte, ne kraĉinte, ne dirinte ke ni estas raŭkaj, kio estas nur la prologo al malbonsona voĉo?

Dua Paĝio.

Certe, certe; kaj ambaŭ en akordo, kiel du ciganoj sur ĉevalo.

KANTO

Vagis amanto kaj knabin’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Kaj en la kampoj trovis sin,
En la printemp’, la sola bela ringtemp’,
Nun kantas fring’, hej ding a ding ding,
Amantoj amas ĝin.
Inter la kampoj de sekal’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Kuŝadis ili en la val’,
En la printemp’, k. t. p.
Ekkantis ili je la hor’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Ke vivo estas nura flor’,
En la printemp’, k. t. p.
Ho, ĝoju dum la estantec’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Ĉar kronas amon maturec’,
En la printemp’, k. t. p.

Tuŝ.

Vere, junaj sinjoroj, kvankam estis nenia granda materialo en la kanteto, tamen la ario estis tre malbelsona.

Unua Paĝio.

Vi vin trompas, Sinjoro; ni kantis laŭtakte, kaj ne perdis la taktotempon.

Tuŝ.

Je mia fido, jes; mi pensas la tempon perdita, dum kiu mi aŭdis tiel malspritan kanton! Adiaŭ; kaj Dio plibonigu al vi la voĉojn. Venu, Aŭdreo.

[Ĉiuj foriras.]

SCENO IV.

La arbaro.

Eniras la Duko, Amienso, Jakveso, Orlando, Olivero, kaj Celio.

La Duko.

Orlando, ĉu vi kredas ke l’ junulo
Elfaros ĉion, kion li promesis?

Orl.

Ho, jen mi kredas, jen mi ne ĝin kredas;
Simile ja al tiu, kiu timas
Ke li esperas, dum li scias ke
Li timas.

Eniras Rozalindo, Silvio, kaj Febino.

Roz.

Estu pacienca, dum
Mi citas la kontrakton: do, vi diras
Ke, se mi alkondukos Rozalindon,
Vi donos ŝin al tiu ĉi Orlando?

La Duko.

Mi certe donus ŝin, se mi posedus
Reĝlandojn por kundoni.

Roz.

Kaj vi diras
Ke vi akceptos ŝin, alkondukitan?

Orl.

Mi certe ŝin akceptus, se mi estus
La reĝo de eĉ ĉiuj reĝolandoj.

Roz.

Vi diras, ke kun mi vi edziniĝos,
Se mi konsentos?

Feb.

Jes, mi edziniĝos,
Kun vi, eĉ se mi mortus horon poste.

Roz.

Se vi rifuzos je min edziniĝi,
Vi donos vin al la paŝtist’ fidela?

Feb.

Kontrakto tio estas.

Roz.

Se ŝi konsentos, vi Febinon prenos?

Sil.

Eĉ kvankam havi ŝin la morto estus!

Roz.

Elfari ĉion ĉi mi jam promesis:
Plenumu, Duko, la promeson vian,
Ke vi filinon donos. Vi, Orlando,
Plenumu vian, ke vi ŝin akceptos:
Kaj vi, Febino, ke vi edziniĝos
Je mi, aŭ rifuzinte min, ke vi
Je tiu ĉi paŝtisto edziniĝos:
Silvio, vi plenumu vian, ke vi
Je ŝi edziĝos, se ŝi min rifuzos:
Kaj de ĉi tie mi foriros nun
Por ĉion ĉi efektivigi bone.

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

La Duko.

En tiu ĉi junulo mi rekonas
Ja kelkajn trajtojn de l’ filino mia.

Orl.

Ho, via moŝto, kiam mi unue
Lin vidis, mi supozis ke li estas
La frato de l’ filino via. Tamen,
Naskiĝis en l’ arbaro la junulo,
Kaj lin instruis, pri la elementoj
De multaj riskaj studoj, lia onklo,
Tre fama magiisto li lin nomas,
Kaŝita ie ajn en la arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Jak.

Certe, alia superakvego okazos, kaj ĉi tiuj duoj venas el la arkeo. Jen venas paro da tre strangaj bestoj, kiujn en ĉiu lingvo oni nomas ŝercemuloj.

Tuŝ.

Mi salutas vin ĉiujn.

Jak.

Via moŝto, lin bonvenu: ĉi tiu estas la multkolorulo kiun mi ofte renkontis en la arbaro. Li ĵuras ke li antaŭe estis kortegano.

Tuŝ.

Se iu dubas pri tio, li min provu. Mi estas dancinta; mi estas flatinta sinjorinon; mi estis diplomata kun mia amiko, kaj glatparolema kun mia malamiko; mi ruinigis tri tajlorojn; mi havis kvar malpacojn, kaj preskaŭ duelis pri unu.

Jak.

Kaj kiel vi ree paciĝis?

Tuŝ.

Nu, ni renkontis unu la alian, kaj trovis ke la malpaco estas je la sepa kialo.

Jak.

Kiel, je la sepa kialo? Via moŝto, ŝatu ĉi tiun viron.

La Duko.

Mi tre lin ŝatas.

Tuŝ.

Dio vin rekompencu, via moŝto; mi volas la saman al vi; mi venas ĉi tien, inter la aliaj edziĝemuloj, por ĵuri kaj por ĵurorompi, tiel, kiel la edzigo kunligas, kaj la naturo disrompas: ŝi estas malaltvalora virgulino, Sinjoro, malbelaĵo, Sinjoro, sed mia propra; estas kompatinda humoro mia, Sinjoro, preni tion, kion neniu alia deziras; sufiĉega ĉasteco, kiel avarulo, loĝas en malbona domo, Sinjoro; same kiel la perlo troviĝas en la malpura ostro.

La Duko.

Je mia fido, li estas tre rapidpensa, kaj sentencoplena.

Tuŝ.

Laŭ la sago de l’ ŝercemulo, Sinjoro, kaj aliaj similaj doloroj.

Jak.

Sed, pri la sepa kialo; kiamaniere vi trovis la malpacon je la sepa kialo?

Tuŝ.

Je mensogo sepoble malproksima:—staru pli gracie, Aŭdreo:—jene, Sinjoro: mi malaprobis la barbformon de iu kortegano: li sendis al mi sciigon, ke, se mi opinias ke la barbo ne estas bone tondita, li mem ĝin opinias bone tondita; tion ĉi oni nomas la Respondo Ĝentila: Se mi ree anoncus al li ke mi malaprobas la formon, li sendus al mi sciigon ke li ĝin tondis laŭ tia modo, kia plaĉas al li; ĉi tion oni nomas la Sarkasmo Modesta. Se ree mi malaprobus, li malestimus mian juĝpovon; ĉi tion oni nomas la Respondo Malafabla. Se ree mi dirus “Ĝi ne estas bone tondita,” li respondus, ke mi ne parolas la veron: ĉi tion oni nomas la Riproĉo Kuraĝa. Se ree, “Ĝi ne estas bone tondita,” li respondus, ke mi mensogas: ĉi tion oni nomas la Kontraŭaĵo Malpacema: kaj tiel plu, ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj la Mensogo Rekta.

Jak.

Kaj kiel ofte vi diris ke la barbo ne estas bone tondita?

Tuŝ.

Mi ne kuraĝis iri pli antaŭen ol ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj li ne kuraĝis min akuzi je la Mensogo Rekta; tial ni reciproke provis nian lertecon je la glavoj, kaj disiris.

Jak.

Ĉu vi povas nun nomi laŭvice la gradojn de la mensogo?

Tuŝ.

Ho, ni malpacadas laŭ presitaj libroj; same kiel vi havas librojn pri ĝentilaj manieroj. Mi nomos por vi la gradojn. La unua estas la Respondo Ĝentila; la dua, la Sarkasmo Modesta; la tria, la Respondo Malafabla; la kvara, la Riproĉo Kuraĝa; la kvina, la Kontraŭaĵo Malpacema; la sesa, la Mensogo Cirkonstanca; la sepa, la Mensogo Rekta. Ĉiujn ĉi oni povas eviti, escepte de la Mensogo Rekta; kaj oni povas eviti ankaŭ tion, per la vorto “se.” Mi sciiĝis pri malpaco kiun sep juĝistoj ne povis pacigi, sed kiam la malpaciĝintoj mem renkontis unu la alian, unu el ili elpensis pri iu “se,” jene: “Se vi diris tion, mi diris tion ĉi.” kaj ili manpremis, kaj ĵuris ke ili estos fratoj. La “se” estas la sola paciganto; multe da bono enestas en “se.”

Jak.

Ĉu li ne estas bonegulo, via moŝto? Li estas tiel saĝa pri io ajn, tamen li estas ŝercemulo.

La Duko.

Li uzas sian ŝercemon por enlogilo, kaj kaŝate post tio, li pafas per sia spriteco.

Eniras Himeno, Rozalindo, kaj Celio.

[Sonas mallaŭta muziko]

Him.

Ĝoj’ en ĉielo sonas,
Ĉar terestaĵoj konas
Por si kuniĝon.
Filinon, Duko, prenu,
Vi ŝuldas al Himeno
La belan vidon.
Ke vi transdonu ŝin al li
Ĉar lin korege amas ŝi.

Roz.

[al la Duko] Al vi mi donas min, estante via.
[al Orl.] Al vi mi donas min, estante via.

La Duko.

Se vere diras la vidado,
Vi estas la filino mia.

Orl.

Se vere diras la vidado,
Vi estas mia Rozalindo.

Feb.

Nu, pro l’ aspekto via,
Adiaŭ, amo mia.

Roz.

Neniun patron volas mi, krom vi.
Neniun edzon volas mi, krom vi.
Mi ne edziĝos je virin’, krom vi.

Him.

Silentu! Ne krietu!
Mi mem la finon metu
Al tiuj ĉi strangaĵoj:
Vi ok, la manojn prenu,
La jenon ĉiam tenu,
En ĉiaj travivaĵoj:
Nenio vin disigos;
La amo vin kunigos;
Kaj vi forlasu tute lin,
Aŭ edziniĝu je virin’.
Vi kaj vi nun kune restas,
Kiel vent’ kun vintro estas.
Dum ni kantos por l’ edzigo
Vi demandu pri klarigo;
La kialon vi eltrovos
Pri l’ renkonto, se vi povos.

KANTO

Edzeco estas bela kron’;
Benita lig’, la unuiĝ’
Plenigas urbojn, por Junon’;
Honoro tial je edziĝ’!
Kaj je Himen’, pro tiu bon’
Al urboj ĉiuj, por Junon’.

La Duko.

Nevino kara, estu tre bonvena,
Bonvena kiel la filino mia.

Feb.

Mi ne insistos ke vi estu mia,
Al vi min ligas fideleco via.

Eniras Jakveso de Bojz.

Jak. de B.

Aŭskultu al mi du aŭ tri minutojn:
Ĉar mi la dua filo vere estas
De Sir’ Roland’ maljuna, kaj mi portas
Novaĵon jenan al ĉi tiu bona
Kunveno: nome, Duko Frederiko,
Aŭdinte kiel ĉiutage venas
Al tiu ĉi arbar’ altrangaj viroj,
Potencaj ankaŭ, tuj armeon povan
Ekipis, kiu sub konduko lia
Jam estis tien ĉi almarŝadanta,
Celante kapti kaj mortigi tiun,
La fraton lian. Al l’ arbarorando
Li venis, kaj renkontis, per hazardo,
Religiulon bonan kaj maljunan,
Kaj kun li iom interparolinte
La Duko estis tuj forkonvertata,
De sia celo, kaj de l’ mondo mem.
Li donis testamente sian kronon
Al l’ ekzilita frato, kaj redonis
Al ĉiu kun la frato ekzilita
La posedaĵojn liajn, kaj bienojn.
Ke tio ĉi la vero nepre estas
Je mia vivo mi al vi atestas.

La Duko.

Bonvenu, juna viro! Je l’ edziĝo
De viaj fratoj bone vi prezenta
Al unu la bienon detenitan,
Al la alia vastan dukolandon.
Unue en l’ arbaro ni plenumu
Ĉi tion bone tie komencitan,
Kaj poste, ĉiu el la aro gaja
Kun mi la tagojn vintrajn elportinte,
Kaj noktojn vintrajn, kun mi partoprenos
La bonon de l’ bonŝanco reveninta,
Laŭ sia stato. Dume, ni forgesu
Ĉi tiun nove alvenintan rangon,
Kaj tuj komencu la kamparan feston.
Muziko sonu! Vi, geedzoj novaj,
Ĝojege dancu, estu facilmovaj.

Jak.

Sinjoro,—laŭ permeso via bona,—
Se mi vin prave aŭdis, vi anoncis
Ke l’ Duko, forlasinte kortegvivon,
Religiulo ĵus fariĝis?

Jak de B.

Jes,

Jak.

Mi iros al li: oni povas aŭdi
Kaj lerni multe de konvertiĝintoj.
[al la Duko] Mi donas vin al via rang’ antaŭa,
Vi ĝin meritas pro la pacienco
Kaj pro la virto via. [al Orl.] Vin mi donas
Al amo kiun fideleco gajnas:
[al Oli.] Vin al la amo via, kaj bienoj,
Kaj kunligintoj. [al Tuŝ.] Vin al malpacado,
Mi testamente donas: vi provizis
Por amvojaĝ’ nur du monatojn longa.
Do, iru tiel al la ĝojoj viaj:
Malsamaj al danctempoj estas miaj.

La Duko.

Restu, Jakveso, restu!

Jak.

Ne por ĉeesti feston: mi atendos
En via groto kion ajn vi sendos.

[Li foriras.]

La Duko.

Daŭrigu! Nun komencu nia festo,
Kiel finiĝos ĝi,—en ĝojatesto!

[Oni dancas.]

Epilogo.

Roz.

Ne estas laŭ la modo ke la sinjorino diru la epilogon; sed tio ne estas pli malbonmoda ol ke la sinjoro diru la prologon. Se estas vere ke bona vino ne bezonas vinberbranĉon, estas vere ke bona teatraĵo bezonas neniun epilogon; tamen por bona vino oni ja uzas bonajn vinberbranĉojn, kaj bonaj teatraĵoj fariĝas des pli bonaj per helpo de bonaj epilogoj. En kia stato mi do estas, nek estante bona epilogisto, nek povante fari min plaĉanta al vi pro bona teatraĵo! Mi ne estas vestita kiel almozulo, tial ne decos ke mi petu kvazaŭ por almozoj; mia metodo estas, vin ensorĉi; kaj mi komencos je la virinoj. Mi rekomendas al vi, ho Sinjorinoj, pro la amo kiun vi sentas al viroj, ke vi aprobu tiom de la teatraĵo, kiom plaĉas al vi: kaj mi rekomendas al vi, ho Sinjoroj, pro la amo kiun vi sentas al virinoj,—ĉar mi rimarkas per viaj afektaj ridetoj ke neniu el vi malamas ilin,—ke, inter vi kaj la virinoj, la teatraĵo plaĉu al vi. Se mi estus virino, mi kisus ĉiun el vi, kies barbo plaĉas al mi, kies vizaĝhaŭton mi admiras, kaj kies elspiron mi ne malŝatas: kaj, pro mia afabla propono, mi estas certa ke ĉiu el vi, kiu havas bonan barbon, bonan vizaĝhaŭton, kaj dolĉan elspiron, volonte, kiam mi kliniĝas antaŭ vi, diros al mi adiaŭ.

[Ĉiuj foriras.]

Notoj de transskribinto:

En la originala libro, la rolulonomoj aperis en kompakta formo, por konservi spacon je la presita paĝo. Mi iom aliformis ties prezenton en ĉi tiu versio de la teksto.

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Mi tute refaris la lokojn de la ilustraĵoj, por meti ilin nur inter la scenoj.

Mi aldonis la sekvantan linion en akto I, sceno II: Roz. Tiam ni estos novaĵo-plenigita. Ŝajne ĝi erare malaperis en la originala libro.