The Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Kantistino

Author: Wilhelm Hauff

Translator: Eugen Wüster

Release Date: March 6, 2008 [EBook #24763]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***




Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net






Nova Esperanto-Biblioteko

No 8

Vilhelmo Hauff

La Kantistino

Novelo

El la germana originalo tradukis

Eugen Wuster

Berlin 1921

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek


Alle Rechte vorbehalten.

Cxiuj rajtoj estas rezervitaj.

Copyright 1921 by Friedrich Ellersiek, Berlin.




Antauxparolo de la tradukinto


Iomete atingi tion, kion oni postulas de nacilingva traduko, t. e.
forgesigi al sperta legonto, ke la originalo ne estas verkita en lia
patrina lingvo, kaj havigi al li ne nur pensojn, sed ankaux
sentimentojn, estis la celo de mia provo.

Vieno, 1an de jan. 1917.

Antaux la preso ankorauxfoje trarigardante la manuskripton mi
sxangxis diversajxojn, sed gxenerale ne volis kontrauxagi la tiaman
intencon.

Berlino-Charlottenburg, febr. 1921.

E. W.




Vivo kaj verkado de Hauff


Vilhelmo Hauff, naskita 29. XI. 1802 en Stuttgart, vizitis la monakan
lernejon de Blaubeuren kaj en Tubingen studis teologion. Reveninte en
sian patrourbon, li publicis sian unuan verkon "Fabela almanako por
la jaro 1826", al kiu sekvis 2a kaj 3a jarkolektoj. La rakontoj
trovigxintaj en ili estis favore akceptataj kaj atingis sub la titolo
"Fabeloj" multfojajn represojn. En 1827 aperis la "Komunikoj el la
memuaroj de l'satano", ne finitaj, kaj en la sama jaro "La viro en la
luno". Tiu romano unue estis verkita en la ekscentra stilo de la tiam
moderna H. Clauren, sed laux konsilo kelke da strekoj sxangxis la
imiton al karikaturo. Same pri Cl. okupigxas la sarkasma "Disputa
prediko pri H. Clauren kaj la viro en la luno, farita al la germana
publiko". En la dauxro de mallonga tempo plue estis kreata la
ampleksa historia romano "Lichtenstein", "Fantaziajxoj en la bremena
urbdoma kelo" kaj la noveloj "La Almozulino de la ponts des arts",
"La bildo de l'imperiestro", "Judo Suss" kaj "La Kantistino".

Ankaux nombro da poemoj estis fluinta el la plumo de la juna auxtoro,
kiam de li, de post januaro redaktisto de "Morgenpost", la morto
forprenis gxin 11 tagojn antaux lia 25a naskotago.

La 18-an de Novembro kiel lian mortodaton surhavas la monumento
13 jarojn poste konstruita por glori lin en loko, kiu al lia
rakontista arto dankas sian propran gloron: cxe la kastelo
Lichtenstein.




I.


"Tio estas stranga okazajxo!" la komerca konsilanto[1] _Bolnau_
diris al konato, kiun li renkontis sur la Largxa strato en _B_.
"Konfesu mem, ke ni vivas en malbona tempo."

"Vi pensas pri la afero en la nordo?", la konato respondis. "Cxu vi
ricevis komercajn informojn? Cxu la ministro de l'eksterlandaj aferoj
pro malnova amikeco diris al vi detalojn?"

"Pa, lasu min trankvila pri politiko kaj sxtatbiloj; tio neniel
interesas min. Ne, mi celas la aferon pri _Bianetti_."

"Pri la kantistino? Cxu sxi ree estas dungita? Oni ja diris, ke
okazis malakordo inter sxi kaj la orkestrestro--"

"Sed pro Dio", la komerca konsilanto ekkriis kaj miregante haltis;
"en kiuj drinkejacxoj vi do restadas, ke vi ne scias, kio okazas en
la urbo? Do vi ne scias, kio farigxis al Bianetti?"

"Nenian vorton, per mia honoro; kio do okazis pri sxi?"

"Nu, nenio alia okazis al sxi, ol ke sxi hodiaux nokte estis
mortpikata."

La komerca konsilanto inter siaj konatoj estis konsiderata kiel
sxercemulo, kiu, matene de la dekunua gxis tagmezo farante siajn
promenadojn sur la Largxa strato, sxatis haltigi la homojn kaj
improvize kredigi ion al ili. Tial la konato ne estis tre kortusxita
de tiu terura sciigo, sed respondis: "Ion alian vi do hodiaux ne scias,
Bolnau? Vi supozeble estas tute elcxerpinta vian spriton, ke vi
pentras per tiel akraj koloroj. Cetere, se alian fojon vi ree
haltigos min sur la Largxa strato, tiam elpensu ion pli sagxan; alie
mi estos devigata, iri malrektan vojon, hejmen irante de la
kancelario."

"Li ree ne kredas gxin!", la promenanto ekkriis, "Vidu, li ree ne
kredas gxin! Se mi estus dirinta, ke la imperiestro de Maroko estas
mortpikita, vi estus danke akceptinta kaj disvastiginta la sciigon,
cxar tie jam okazis similaj aferoj. Sed, se kantistino cxi tie en B.
estas mortpikata, neniu volas kredi, gxis kiam oni vidas la funebran
irantaron. Sed, karulo, cxi tiun fojon gxi estas vera, tiel vera,
kiel mi estas honesta viro."

"Homo! pripensu, kion vi diras!", la amiko kun teruro ekkriis.
"Mortinta, vi diris? Bianetti mortpikita?"

"Mortinta antaux unu horo sxi ankoraux ne estis, sed sxi estas
mortigxanta, tio almenaux estas certa."

"Sed parolu fine, pro Dio! Kiel oni povas mortpiki kantistinon? Cxu
ni do vivas en Italujo? Por kio do ekzistas la lauxdinda polico? Kiel
la afero do farigxis? Mortpikita?"

"Sed ne kriu tiel surdige", Bolnau kvietigante respondis. "La homoj
jam elmetas la kapojn el cxiuj fenestroj por vidi, kie estas la
strata tumulto. Vi ja povas plendi _sotta voce_[2], kiom ajn vi
volas. Kiel la afero farigxis, vi demandas? Jen vidu, pri tio ja
estas la demando; tion gxis nun neniu scias. Hieraux nokte la bela
infanino ankoraux estis cxe la maskobalo, tiel aminda, tiel rava kiel
cxiam, kaj hodiaux nokte je la dekdua la medicina konsilanto[3]
_Lange_ estas vekata; oni diras, ke _signora_[4] Bianetti estas
mortigxanta, ke sxi havas pikvundon en la koro. La tuta urbo jam
parolas pri tio, sed kompreneble tute ekstravagance. Trovigxas en
tio, estas vere, fatalaj cirkonstancoj, tiel ke oni ne povas akiri
klaron; ekzemple neniu krom la kuracistoj kaj la homoj, kiuj servas
al sxi, estas enlasata en la domon. Ankaux cxe la kortego oni jam
scias pri la afero, kaj venis ordono, ke la gardistaro ne preterpasu
la domon; la tuta bataliono devis iri la malrektan vojon trans la
foirejon."

"Kion vi diras! Sed cxu oni do tute ne scias, kiel okazis? Cxu oni do
tute ne havas postsignon?"

"Estas malfacile, tra la diversaj famoj penetri al la vero. Bianetti,
nedisputeble, estas tre bonmora persono, pri kiu oni neniel povas
malbone paroli. Sed vi konas la kutimon de l'homoj kaj precipe de la
virinoj; kiam nun iu ekparolas pri la deca vivmaniero de la
kompatinda knabino, oni levas la sxultrojn kaj pretendas, pri sxia
antauxa konduto scii tion kaj tion. Pri sxia antauxa konduto! Sxi
estas apenaux deksepjara kaj cxi tie jam estas unu jaron kaj duonon.
Kia antauxa konduto tio estas?"

"Ne perdu tiom da tempo pri la enkonduko", la konato interrompis lin,
"sed ekparolu pri la temo. Cxu oni ne scias, kiu mortpikis sxin?"

"Nu, gxuste tion mi ja diras; jen oni ree asertas, ke estis
malakceptita aux jxaluza amanto, kiu mortigis sxin. Strangaj ja estas
la cirkonstancoj. Onidire sxi hieraux cxe la maskobalo suficxe longe
parolis sola kun maskulo, kiun konis neniu. Sxi baldaux poste
foriris, kaj kelkaj homoj pretendas, ke ili vidis la saman maskulon
eniranta en la kalesxon al sxi. Super tio neniu scias ion certan; sed
mi baldaux sciigxos, kiel estas pri la afero."

"Mi scias, ke vi ja havas viajn proprajn sciigxilojn, kaj certe
ankaux cxe Bianetti vi havas servistaranon. Estas homoj, kiuj nomas
vin la urba kroniko."

"Tro da honoro, tro da honoro", la komerca konsilanto ridis kaj
sxajne sentis sin iom flatita. "Sed cxi-foje mi ne havas alian
spionon, ol la medicinan konsilanton mem. Vi supozeble rimarkis, ke
mi tute kontraux mia kutimo ne promenas sur la tuta strato de unu
fino al la alia, sed cxiam restas inter la Karla kaj la Frederika
stratoj."

"Certe mi tion rimarkis, sed mi pensis, ke vi faras fenestran
promenon antaux la edzino de sxtatkonsilanto _Baruch_[5]."

"Lasu min trankvila pri sxi! Ni rompis unu kun la alia antaux tri
tagoj; mia edzino ne sxatis la rilaton, cxar tiu sinjorino ludas tiel
altspeze. Ne, la medicina konsilanto Lange cxiutage je la dekdua
pasas tra la Largxa strato, irante al la kastelo, kaj mi cxi tie
embuske atendas, por tuj celi al li, kiam li venas el post la
stratangulo."

"Tiam mi restos cxe vi", la amiko diris, "la aferon pri Bianetti mi
devas auxdi pli detale. Vi ja permesas tion, Bolnau?"

"Kara sinjoro, neniel lasu gxeni vin", la alia respondis. Mi scias,
ke vi mangxas je la dekdua; do zorgu, ke via supo ne malvarmigxu.
Plie Lange en via cxeesto eble hezitos pri la rakontado; prefere post
la mangxo venu en la kafejon, tie vi auxdos cxion.--Cetere forigxu,
tie li jam venas el post la stratangulo.




II.


"Mi ne konsideras la vundon nepre mortiga", la medicina konsilanto
Lange diris post la unuaj salutoj; "la piko sxajne ne estis firme
direktata. Sxi jam plene reakiris la konscion, kaj se oni konsideras
la malfortecon, kauxzitan de la granda sangoperdo, en cxi tiu momento
almenaux estas nenia dangxero."

"Tio gxojigas min", la komerca konsilanto respondis kaj intime
enbrakigis sin kun la kuracisto. "Mi ankoraux akompanos vin kelkajn
pasxojn gxis la kastelo, sed, pro Dio, diru al mi detalojn pri tiu
afero; oni ja neniel povas klarigi al si, kiel cxio farigxis."

"Mi povas jxuri al vi", la alia respondis, "terura mallumo kovras la
aferon. Mi apenaux ekdormis, kiam mia Johano vekis min per la sciigo,
ke oni vokas min al iu tre dangxere malsana. Mi plej rapide vestis
min kaj kuras eksteren; en la vestiblo staras knabino, pala kaj
tremanta, kaj flustris tiel mallauxte, ke mi apenaux auxdis gxin, ke
mi kunprenu mian pansilaron. Jam tio frapas min; mi rapide ensaltas
en la kalesxon, igas la palan frauxlinon sidigxi sur la veturigista
loko apud Johano, por ke sxi montru la vojon, kaj poste for. Mi
eliras antaux malgranda domo kaj demandas la frauxlinon, kiu do estas
la malsanulo?"

"Mi povas imagi, kiel vi miregis..."

"Kiel mi miregis, auxdante, ke estas signora Bianetti! Mi ja konis
sxin nur de la teatro, alie apenaux du aux tri fojojn vidis sxin; sed
la mistera maniero, kiel mi estis venigata al sxi, la pansilaro, kiun
mi devis kunpreni,--mi konfesas al vi, ke mi estis tre scivola, kio
do farigxis al la kantistino. Ni supreniris kelke da sxtupoj,
trapasis mallargxan koridoron. La knabino antauxiris, dum kelke da
minutoj atendigis min en la malhelo kaj post tio singultante kaj
ankoraux pli pala ol antauxe venis renkonten al mi. 'Eniru, sinjor'
doktoro', sxi diris, 'ho! vi kredeble venas tro malfrue, kaj sxi ne
postvivos tion'. Mi eniris, estis terura vidajxo."

La medicina konsilanto eksilentis, meditanta kaj malserena; sxajnis,
ke trudigxas al lia animo bildo, kiun li vane klopodas forpusxi. "Nu,
kion vi vidis?", lia akompananto ekkriis, malpacienca pro tiu
interrompo. "Vi ja espereble ne volas min tiel restigi inter martelo
kaj amboso?"

"Multajn aferojn mi renkontis en mia vivo", rekolektinte siajn
pensojn la kuracisto dauxrigis, "multajn aferojn kiuj teruris min,
kiuj min ektimigis, sed nenion, kio tiel fendis mian koron, kiel tiu
vidajxo. En nehele lumigita cxambro pala juna virino kusxis sur la
sofo, antaux sxi genuis maljuna servistino kaj premis tukon sur sxian
koron. Mi alproksimigis min; blanka kaj rigida kiel busto la kapo de
la mortantino estis klinita malantauxen; la nigraj, mallevigxintaj
haroj, la malhelaj brovoj kaj palpebroharoj de la fermitaj okuloj
terure kontrastis kun la brila palo de la frunto, de la vizagxo, de
la bela kolo. La blankaj multfaldajxaj vestoj, kiuj kredeble
apartenis al sxia masko, estis surversxitaj per sango, sango estis
sur la planko, kaj de la koro sxajne eliris la rugxa radio--. Cxio
cxi prezentigxis al mi dum unu momento; estis Bianetti, la
kantistino."

"Ho, Dio, kiel tio kortusxas min!", la komerca konsilanto emociite
diris, eltirante longan silkan tukon, por froti siajn okulojn.
"Gxuste tia ankoraux la lastan dimancxon sxi kusxis en la opero
'Otelo', ludante la rolon de Desdemono. Jam tiam la efekto estis tiel
kruele vera kaj efektive terura, ke oni opiniis, ke la negro fakte
mortpikis sxin; kaj nun gxi vere trafis sxin. Kiel tio kortusxas
min!"

"Cxu mi ne malpermesis al vi cxian supermezuran kortusxon?" la
kuracisto interrompis lin. "Cxu vi nepre volas, ke viaj atakoj
revenu?"

"Vi estas prava", la komerca konsilanto Bolnau diris kaj rapide
enposxigis la tukon: "Vi estas prava, afekcio por mia konstitucio ne
tauxgas. Sed dauxrigu, mi preterirante nombros la vitrajxojn cxe la
milita ministrejo, tio gardas de tiaj atakoj."

"Nu, nombradu, kaj se tio ne efikos, vi povos ankoraux aldoni la
supran etagxon de la palaco.--La maljuna servistino forprenis la
tukon, kaj miregante mi ekvidis vundon kiel de trancxilpiko, tre
proksime de la koro. Mi ne povis perdi la tempon per demandoj, kiom
ajn da ili mi estus volinta fari; mi esploris la vundon kaj surmetis
la bandagxon. La vunditino dum la tuta operacio montris nenian signon
de vivo; nur kiam mi sondis la vundon, sxi dolore eksxirigxis. Mi
lasis sxin ripozi kaj gardis sxian dormon."

"Sed la knabino kaj la maljuna servistino, cxu vi do ne demandis ilin
pri la deveno de la vundo?"

"Mi do volas gxin konfesi al vi, komerca konsilanto, cxar vi estas
mia malnova amiko; jes, kiam provizore nenio plu devis esti farata
por la malsanulino, mi suficxe decide deklaris, ke mi plue jam neniel
okupos min pri la sinjorino, se ili ne cxion konfesos al mi."

"Kaj kion ili diris? Dauxrigu do!"

"Post la dekunua la kantistino estis reveninta, akompanate de granda
vira maskulo.--Cxe tiu sciigo mi ebla iom tro dusence rigardis la du
virinojn, cxar ili denove ekploris kaj per plej fortaj jxuroj solene
certigis, ke mi neniel bezonas malbone pensi pri ilia mastrino; ke
dum la longa tempo, de kiam ili servas al sxi, post la kvara vespere
neniam viro transpasxis la sojlon; la malpli granda knabino, kredeble
leginta romanojn, ecx asertis, ke signora estas angxelo de pureco."

"Tion mi ankaux asertas", la komerca konsilanto diris, kortusxite
eknombradante la fenestrovitrojn de la palaco, al kiu ili
proksimigxis: "tion ankaux mi diras; pri Bianetti oni ne povas
malbone paroli, sxi estas aminda, pia infanino; kaj cxu estas sxia
kulpo, ke sxi estas bela kaj devas perlabori sian vivtenon per
kantado?"

"Kredu al mi", Lange respondis, "kuracisto pri tio havas neerarigan,
psikologian jugxilon. Rigardo al la angxele puraj trajtoj de la
malfelicxa knabino min pli konvinkis pri sxia virteco, ol la jxuroj
de sxiaj cxambristinoj. Sed auxskultu plue: la kantistino kun la
fremdulo eniris en tiun cxambron kaj elirigis sian servistinon. Tiu,
eble pro scivolo, kion do signifas tiu nokta vizito, restis proksime
de la pordo; sxi auxdis disputon franclingve okazantan inter sxia
mastrino kaj basa, kaveca vocxo de viro; ke signora fine ekploregis,
ke la viro terure blasfemis; subite sxi auxdis sian mastrinon
akresone ekkrianta, sxi pro timo jam ne povas deteni sin, abrupte
malfermas la pordon, kaj en la sama momento la maskulo sin jxetas
preter sxin kaj tra la koridoro al la sxtuparo. Sxi sekvis lin kelke
da pasxoj, antaux la sxtuparo sxi auxdis teruran pumpumon; li
supozeble falegis malsupren. De malsupre levigxas gxemado kaj
plendetado, kiel tiu de mortanto; sed sxi sentas timegon, sxi ne
kuragxas pluen iri ecx unu pasxon. Sxi reiras en la pordon--la
kantistino kusxas en sia sango kaj post malmulte da momentoj fermas
la okulojn. La knabino ne scias helpi al si, sxi vekas la maljunan
servistinon, por ke sxi intertempe helpu al sia mastrino, kaj rapidas
al mi, por eble ankoraux alporti savon al signora."

"Kaj Bianetti ankoraux ne diris ion? Cxu vi ne demandis sxin?"

"Ni tuj iris al la policejo kaj vekis la direktoron: li ankoraux
noktomeze trasercxigis cxiujn hotelojn kaj stratodrinkejojn, cxiujn
angulojn de la urbo; el la pordego en tiu horo neniu pasis, kaj de
nun cxiu estas severe esplorata. La domanoj logxantaj en la supra
etagxo eksciis pri la tuta afero ne pli frue, ol kiam policanoj
trasercxis la domon; nekompreneble estis, kiel la mortiginto
povis forkuri, kvankam li supozeble per sia falo forte lezigxis;
cxar oni trovis multe da sango malsupre cxe la sxtuparo, kaj ne estas
neversxajne por mi, ke li falante vundis sin per sia propra ponardo.
Estas des pli nekompreneble, kiel li forsavis sin, cxar la dompordo
estis fermita. Bianetti mem vekigxis je la deka kaj deklaris por
protokoli al la policestro, ke sxi en la plej rigora senco ne scias,
ecx ne suspektas, kiu povas esti la maskulo. Cxiuj kuracistoj kaj
kirurgoj ricevis la devigan instrukcion, se ili estas vokataj al
paciento lezita per falo aux trancxila vundo, anonci tion, cxar oni
eble tiamaniere povus trovi postsignon de la mortiginto. Jen kiel
statas la afero. Sed mi estas nesxanceleble konvinkita, ke en tio
kasxigxas profunda sekreto, kiun la kantistino ne volas konigi; cxar
Bianetti ne estas tia, ke sxi lasus sin hejmen akompani de viro tute
ne konata de sxi. Tion sxajne konjektas ankaux sxia servistino,
cxeestinta dum la pridemandado. Cxar kiam sxi vidis, ke signora ne
volas sciigi ion, sxi ne menciis la disputon, kiun sxi auxdis; sed
al mi sxi rigardis pete, ke mi ne perfidu sxin. 'Gxi estas terura
afero', sxi diris, poste min akompanante al la sxtuparo, 'sed nenio
ajn instigus min perfidi ion, kion signora ne volas sciigi'. Sxi
ankoraux ion konfesis al mi, kio eble lumigus la tutan aferon."

"Nu, kaj cxu mi ne ankaux povas scii tiun cirkonstancon?", la komerca
konsilanto demandis. "Vi vidas, kiel strecxita estas mia scivolo;
malstrecxu, malstrecxu, pro Dio, alie mi facile povus ricevi miajn
atakojn."

"Auxdu, Bolnau, pripensu, cxu ankoraux alia Bolnau krom vi vivas en
cxi tiu urbo? Cxu ankoraux iu alia ekzistas en la mondo kaj kie,
diru, kie?"

"Krom mi neniu ajn en cxi tiu urbo", Bolnau respondis. "Kiam antaux
ok jaroj mi eklogxis cxi tie, mi gxojis, ke mia nomo ne estas _Schwarz_,
_Weiss_ aux _Braun_, ne _Meier_, _Muller_ aux _Bauer_[6], cxar pri
tiuj nomoj okazas tre malagrablaj intermiksoj. En _Kassel_ mi estis
la sola viro en mia familio, kaj aliloke en la tuta mondo ne ekzistas
iu Bolnau, krom mia filo, la malfelicxa muzikmaniulo, pri kiu oni ne
plu auxdis, de kiam li velveturis al Ameriko. Sed kial vi demandas
pri mia nomo, doktoro?"

"Nu, gxi ne povas esti vi, komerca konsilanto, kaj via filo estas en
Ameriko. Sed jam estas kvarono post la dekdua, princidino Sofio estas
malsana, mi nur tro longe babilis kun vi: adiaux, _au revoir_[7]."

"Restu", Bolnau ekkriis kaj retenis lin cxe la brako, "antauxe diru
al mi, kion ankoraux diris la knabino."

"Nu do, sed katenu vian langon en la busxo, Bolnau! Sxia lasta vorto,
antaux kiam sxi estis kaptata de tiu profunda sveno, estis
_Bolnau_."




III.


Oni ankoraux neniam vidis la komercan konsilanton Bolnau tiel serioza
kaj malserena sxteliri kiel tiam, kiam doktoro Lange forlasis lin
antaux la palaco. Alitempe li pasxis gaja kaj vigla, kaj kiam li per
plej afabla rideto salutis cxiujn knabinojn kaj virinojn, multe ridis
kun la viroj kaj rakontis al ili diversajn novajxojn, tiam oni
ankoraux ne estus aljugxinta al li sesdek jarojn. Li sxajnis efektive
havi suficxe da kauxzo, por esti gaja kaj bonhumora; li spekulaciante
kolektis sxatindan posedajxon, forlasis, kiam gxi sxajnis suficxa, la
aferojn, por kun sia edzino eklogxi en B. kaj nun vivis en gxojo kaj
plezuro jaro post jaro. Li estis havinta unu solan filon; tiu la
maljuna sinjoro volis, ke li trakuru la saman karieron kaj agu kaj
klopodu en la komerca fako.

Sed la tuta esteco de la filo vivis en la regno de l'sonoj, la muziko
por li estis cxio, la komerco kaj negocado de la patro estis al li
tro trivialaj kaj malnoblaj. La patro estis obstina, la filo ankaux,
la patro facile flamigxis, la filo ankaux, la patro tuj cxion pusxis
gxis la ekstremo, la filo ankaux; ne mirige, ke ili ne povis vivi unu
kun la alia. Kaj kiam la filo finis sian dudekan jaron, la patro
estis kvindekjara kaj tiam pretigxis por forlasi la aferojn kaj volis
transdoni la komercadon al la filo. Efektive cxio baldaux estis
arangxita kaj kvietigita, cxar en bela somera nokto la filo malaperis
kun kelke da pianaj partituroj, ankaux gxuste alvenis en Anglolando
kaj suficxe amike skribis, ke li iros al Ameriko. La komerca
konsilanto deziris al li felicxon por la vojagxo kaj iris al B.

La penso pri la muzikmaniulo, kiel li nomis sian filon, ja
malserenigis al li kelkan horon; cxar li estis petinta lin, neniam
plu montri sin antaux li, kaj oni ne povis atendi, ke la alia
nevokite revenos; kelkfoje eksxajnis al li, ke li tamen agis
malsagxe, volante, ke la filo nepre estu en la komerca fako; sed la
tempo, la societo kaj lia serena humoro ne lasis por longe naskigxi
tiujn malgajajn pensojn: li vivis en plezuro kaj gxojo, kaj kiu volis
lin vidi tre serena, bezonis nur inter la dekunua kaj tagmezo promeni
tra la Largxa strato. Se li tie vidis longan, malgrasan viron, kies
tre moderna vesto, kies tenilaj okulvitroj kaj rajdvipo, kies
facilmovaj manieroj ne plu akordis kun liaj grizaj haroj; se tiun
viron li vidis salutanta cxiuflanken, cxiumomente haltanta cxe tiu
aux tiu kaj babilanta kaj gestanta per la brakoj, tiam li povis fidi,
ke gxi estis la komerca konsilanto Bolnau.

Sed hodiaux cxio estis tute alia. Se jam antauxe la afero pri la
mortigo de la kantistino preskaux tro afekciis lin, la lasta vorto de
la doktoro plene ekskuis liajn nervojn. "Bolnau", ankoraux diris
Bianetti, antaux ol senkonsciigxi. Lian propran honestan nomon sxi
elparolis, en tiel suspektigaj cirkonstancoj! Liaj genuoj tremis kaj
preskaux rifuzis obei al li, lia kapo, plena de zorgoj kaj peza de
pensoj, mallevigxis al la brusto. "Bolnau!" li pensis, "regxa komerca
konsilanto! Se sxi nun mortus, la kantistino, se la knabino poste
malkasxus sian sekreton kaj konigus al la polica direktoro la
detalajn cirkonstancojn de la mortigo kaj la fatalan vorton! Kiom
lerta juristo povus argumenti, sin apogante sur unu sola vorto,
precipe kiam lin stimulas la vanto, montri sian sagacon en tia
_cause celebre_[8]!" Kun malespera mieno li rigardis tra la
tenilaj okulvitroj al la pundomo, kies frontono malproksime
suprenstaris. "Tien, Bolnau, pro tute specialaj favoro kaj konsidero
al plurjaraj servoj!"

Li pli pene spiris, li levetis la kravaton, sed ektimigite li abrupte
retiris la manon; cxu tio ne estis la loko, kie oni cxirkauxligas la
kanaban cxirkauxkolon[9], cxu tio ne estis la loko, kie trapasas la
malvarma glavo?

Se li renkontis konaton kaj tiu salute balancis la kapon, li pensis:
"Hola, tiu jam scias pri la afero kaj volas komprenigi al mi, ke li
estas bone informita." Se alia preteriris ne salutante, nenio sxajnis
al li pli certa, ol ke oni ne volas koni lin, por ne makuli sin,
interrilatante kun mortiginto. Preskaux li mem kredis, ke li estas
kulpa pri la mortigo, kaj ne estis mirige, ke li iris grandan kurbon,
por eviti la policejon; cxar cxu la direktoro ne povus stari cxe la
fenestro, lin ekvidi kaj voki supren? "Karulo, cxu vi ne bonvolus por
momento veni supren, mi devas iom paroli kun vi." Cxu li ne jam
sentis ian tremon, cxu li ne jam nun sentis siajn trajtojn
sxangxigxintaj al pentula mieno, nur cxar oni povus opinii, ke li
estas tiu, kiun la kantistino kulpigis per sia lasta vorto?

Kaj poste li ree ekpensis, kiel malutila tia emocio estas por lia
konstitucio; timeme li sercxis fenestrovitrojn, por nombrante
trankviligi sin. Sed la domoj kaj stratoj dancadis cxirkaux li, la
sonorilturo sxajnis sin moke klinanta antaux li; freneza teruro
kaptis lin, li kuradis tra la stratoj, gxis kiam li elcxerpite
subfleksigxis en sia logxejo; kaj kiam li iom rekonsciigxis, lia unua
demando estis, cxu ne policano demandis pri li.




IV.


Kiam proksimigxe la vesperon la medicina konsilanto Lange venis al
sia pacientino, li sxin trovis multe pli bonfarta, ol li estis
atendinta. Li sidigxis al sxia lito kaj interparolis kun sxi pri tiu
fatala okazajxo. Sxi estis apoginta sian brakon sur la kusenojn, en
la gracia mano kusxis sxia bela kapo. Sxia vizagxo ankoraux estis tre
pala, sed ecx la konsumiteco de sxiaj fortoj sxajnis doni al sxi
siaspecan allogecon. Sxia malhelaj okuloj neniom perdis de tiu ardo,
tiu esprimopleneco, kiu jam pli antauxe de sur la scenejo allogis la
kuraciston, kvankam li estis kviete jugxanta viro kaj ne plu havis la
agxon, kiam fantazio helpas al la belo. Li devis konfesi al si, ke li
malofte vidis kapon tiel belan, vizagxon tiel cxarman; sxiaj trajtoj
neniel estis regulaj, kaj tamen per siaj kuneco kaj harmonio kauxzis
ensorcxon, por kiu li longe ne sciis kialon. Sed al la psikologia
sagaco de la medicina konsilanto tiu kialo ne restis kasxita; gxi
estis tiu puro de l'animo, tiu nobleco de l'naturo, kio per surpriza
brilo de beleco surversxis tiujn virgulinajn trajtojn. "Sxajnas,
ke vi studas miajn trajtojn, doktoro", la kantistino ridetante diris,
"vi sidadas tiel silente kaj meditante, strecxe rigardas min kaj
sxajne tute forgesas, pri kio mi demandis. Aux cxu tio estas tro
terura, por gxin sciigi al mi? Cxu mi ne povas auxdi, kion la urbo
diras pri mia akcidento?"

"Por kio vi volas auxdi cxiujn stultajn supozojn, kiujn elpensas kaj
disvastigas neokupitaj homoj? Mi jxus meditis pri tio, kiel pura via
animo sin spegulas sur viaj trajtoj; vi havas pacon en vi, kiom vin
zorgigas la jugxo de la aliaj homoj?"

"Vi evitas mian demandon", sxi respondis, "vi volas elturnigxi,
dirante al mi belajn aferojn. Kaj mi ne zorgu pri la jugxo de
l'homoj? Kiu honesta junulino povas tiel ignori la societon, en kiu
sxi vivadas, ke estas al sxi indiferente, kion oni parolas pri sxi?
Aux cxu vi eble opinias, ke mi neniel konsideras tion, cxar mi estas
anino de klaso, pri kiu oni ne havas bonan opinion? Konfesu malkasxe,
vi opinias min tre facilanima."

"Ne, certe ne; mi cxiam nur belajxojn auxdis pri vi, frauxlino
Bianetti, pri via trankvila, izolita vivado, kaj ke vi staras en la
mondo kun firma tenigxo, kvankam vi estas tiel soleca kaj elmetita al
multaj intrigoj. Sed kial vi volas gxuste scii, kion diras la homoj?
Kaj se mi kiel kuracisto tiajn novajxojn ne konsiderus konvenaj?"

"Mi petas, doktoro, mi petas, ne turmentu min tiel longe", sxi
ekkriis, "vidu, mi legas en viaj rigardoj, ke oni ne bone parolas pri
mi. Kial lasi min necerta, kio estas pli dangxera por la trankvilo ol
la vero mem?"

Tiun lastan argumenton la medicina konsilanto trovis tre gxusta; kaj
cxu dum lia foresto ne povis enpenetri iu babilema virino kaj raporti
ankoraux pli malbonajn aferojn, ol li povis diri? "Vi konas la
cxi-tieajn homojn", li respondis, "B. ja estas suficxe granda, sed,
bona Dio, cxe novajxo tiaspeca tuj montrigxas, kiel filistra oni
estas. Estas vere, ke pri vi parolas la tuta urbo, tio ne povas
mirigi vin; kaj cxar oni ne scias ion certan, oni--nu, oni elpensas
cxiuspecajn strangajn fabelojn. Ekzemple oni diras, ke la vira
maskulo, kiun oni vidis cxe la maskobalo interparolanta kun vi, kaj
kiu sendube estas la sama, kiu faris tiun krimon, estas--"

"Nu, finu do vian frazon", la kantistino kun tre strecxita atento
petis, "dauxrigu!"

"Oni diras, ke gxi estis antauxa amanto, kiu vin amis en--en alia
urbo kaj volis mortigi vin pro jxaluzo."

"Pri mi tion! Ho, mi malfelicxa!", sxi afliktite ekkriis, kaj larmoj
brilis en sxiaj belaj okuloj; "kiel kruelaj estas la homoj kontraux
tiel kompatinda, kompatinda knabino, kiu estas sen sxirmo kaj helpo!
Sed rakontu gxis la fino, doktoro, mi petegas vin! Ankoraux mankas
io, kion vi ne diris al mi. En kiu urbo, la homoj diras, ke mi--"

"Signora, mi estus aljugxinta al vi pli da forto", Lange diris,
maltrankvila pro la emocio de sia pacientino. "Vere, mi nun pentas,
ke mi diris ecx nur tiom; mi neniam estis farinta tion, se mi ne
timus, ke aliaj, kies afero tio ne estas, antauxigxus al mi."

La kantistino rapide sekigis siajn larmojn. "Mi volas esti
trankvila", sxi melankolie ridetante diris, "trankvila mi estos kiel
infano; mi volas esti gaja, kvazaux la homoj nun kondamnantaj min
milvocxe estus kriintaj al mi: brave. Sed rakontu plue, kara, bona
doktoro!"

"Nu, la homoj babilas sensencajxojn", li kolerete dauxrigis.
"Ekzemple, kiam antaux nelonge vi aktoris en 'Otelo', onidire en unu
el la logxioj de l'unua etagxo estis fremda grafo; tiu pretendas, ke
li vin rekonis kaj antaux du jaroj en Parizo vidis en malbona
domo.--Sed, mia Dio, vi farigxas pli kaj pli pala--"

"Estas nenio, la brilo de la lampo nur iom malpli hele lumigis min;
dauxrigu, dauxrigu!"

"Nu, tiu klacxo komence restis nur en la unuaj rondoj, sed iom post
iom gxi penetris en la publikon, kaj cxar aldonigxas tiu okazajxo,
oni kombinas ambaux kaj lokas vian interrilaton kun via atencinto en
tiun malbonfaman domon en Parizo."

Sur la esprimoplenaj trajtoj de la malsanulino dum tiuj paroloj la
intensa palo estis sxangxigxinta en flaman rugxon. Sxi estis levinta
sin pli alten, kvazaux por preterlasi neniun vorton de tiu terura
sciigo, sxia okulo estis strecxe kaj brule fiksita al la busxo de la
kuracisto, sxi apenaux spiris, sxia koro sxajne haltis.

"Nun cxio estas finita", sxi ekkriis kun dolora rigardo al la cxielo,
dum larmoj versxigxis el sxiaj okuloj, "nun cxio estas elfinita; se
tion li auxdis, estis tro por lia jxaluzo. Kial hieraux mi ne mortis,
ho! tiam mi havus mian bonan patron, kaj mia dolcxa patrino konsolus
min pri la moko de tiuj kruelaj homoj!"

La kuracisto miregis pri tiuj enigmaj vortoj; li jxus volis diri al
sxi konsolan, trankviligan vorton, kiam la pordo brue kaj abrupte
malfermigxis kaj juna granda viro sin jxetis internen. Lia vizagxo
estis okulfrape bela, sed sovagxa obstino malserenigis liajn
trajtojn, liaj okuloj ruligxis, liaj haroj nezorgite pendis cxirkaux
la frunto. Li havis en la pugno grandan kunrulitan notfolion, kiun li
kvazaux aktorante svingis en la aero, antaux ol trovi spiron por
paroli. Ekvidante lin, la kantistino lauxte ekkriis; la kuracisto
komence opiniis, ke pro timo, sed gxi estis pro gxojo; cxar cxarma
rideto transkuris trans sxiajn lipojn, sxia okulo tra larmoj brilis
renkonten al li. "_Carlo_[10]!", sxi ekkriis, "Carlo! Fine vi
vizitas min!"

"Mizerulino!", la juna viro ekkriis, majeste en la direkto al sxi
etendante la brakon kun la longa rulpaketo de notoj. "Cxesigu vian
sirenan kantadon, mi venas--por jugxi vin!"

"Ho, Carlo!", la kantistino interrompis lin, kaj sxiaj vortoj sonis
melodie kaj dolcxe kiel la sonoj de fluto. "Kiel vi povas tiel paroli
al via _Giuseppa_[11]!"

La juna viro volis respondi kun tragika patoso, sed la kuracisto,
konsideranta tiun scenon tro ekscita por sia pacientino, intervenis.
"Plej kara sinjoro Carlo", li diris, proponante al li flartabakon,
"bonvolu pripensi, ke la frauxlino estas en stato, en kiu tiaj scenoj
tro afekcias sxiajn malfortajn nervojn!"

La alia grandokule rigardis lin kaj turnis la rulpaketon kontraux
lin: "Kiu vi estas, hometacxo?" per basa, tondra vocxo li ekkriis.
"Kiu vi estas, ke vi starigxas inter mi kaj mia kolero?"

"Mi estas la medicina konsilanto Lange", tiu respondis kaj klakfermis
la skatoleton, "kaj en miaj titoloj nenio trovigxas pri hometacxo. Mi
estas estro kaj mastro tiel longe, dum signora estas malsana, kaj mi
diras al vi pace, for! aux modulu vian _presto assai_[12] al deca
_larghetto_[13]."

"Ho, lasu lin, doktoro!", la malsanulino timeme ekkriis, "lasu lin,
ne kolerigu lin! Li estas mia amiko, li ne faros malbonajxon al mi,
kion ajn la malicaj homoj ree diris al li pri mi."

"Ha! Vi ecx kuragxas moki! Sed sciu, fulmobato krevigis la pordojn de
via sekreto kaj lumigis la nokton, en kiu mi iradis. Do tial vi
volis, ke mi ne sciu, kio vi estis, de kie vi venis? Tial vi fermis
mian busxon per kisoj, kiam mi demandis pri via vivo? Mi stultulo!
Ke mi lasis min ensorcxi de virina vocxo kaj ne pripensis, ke gxi
estas nur mensogo kaj delogo! Nur en la kantado de l'viro trovigxas
forto kaj vero. _Ciel_[14]! Kiel mi povis lasi min senprudentigi de
la vocxruladoj de publikulino!"

"Ho, Carlo", flustris la malsanulino, "se vi scius, kiel viaj vortoj
vundas mian koron, kiel via terura suspekto penetras ankoraux pli
profunden ol la ponardo de la mortigisto!"

"Cxu ne, kolombeto", kun terura rido li ekkriis, "viaj _amorosi_[15]
devus esti blindaj; tiam estus oportune, moktrompi ilin? La parizano
supozeble ja estas bravulo, ke li fine tamen ankoraux trovis la
senpekan kolombeton!"

"Sed nun efektive estas tro, sinjoro", la kuracisto ekkriis kaj
kaptis la jakon de la furiozanto: "tuj, senprokraste eliru el la
cxambro, alie mi vokos la servistojn, por ke ili ekspedu vin."

"Mi jam foriras, hometacxo, mi foriras", la alia ekkriis kaj repusxis
la medicinan konsilanton, ke li suficxe komforte sidigxis en
braksegxo; "jes, mi foriras, Giuseppa, por neniam reveni. Adiaux,
fartu bone aux prefere mortu, malfelicxulino, kasxu vian malgloron
sub la tero. Sed transe kasxu vian animon en loko, kie mi neniam
renkontu vin; mi malbenus la cxielan felicxegon, se mi gxin dividus
kun vi, cxar vi cxi tie per tiel abomeninda trompo senigis min de mia
amo, de mia vivo." Li tion kriis, ankoraux iom svingante la notojn,
sed liaj sovagxaj, ruligxantaj okuloj fandigxis en larmojn, kiam por
la lasta fojo li rigardis la amitinon, kaj plorsingultante li elkuris
el la cxambro.

"Sekvu, haltigu lin", la kantistino ekkriis, "rekonduku lin, mia
felicxego de tio dependas!"

"Neniel, estimata", doktoro Lange respondis, levigxante el sia
braksegxo; "la sceno ne devas esti dauxrigata. Mi volas recepti al vi
ion kvietigan, de kio vi englutos cxiuhore du supkulerojn."

La malfelicxulino reenfalis en siajn kusenojn kaj sxiaj fortoj estis
elcxerpitaj, sxi denove eksvenis.

La kuracisto vokis la servistinon kaj helpate de sxi klopodis
rekonsciigi la malsanulinon; sed li ne povis deteni sin, glutigante
al sxi la esencojn, dece riprocxi la servistinon. "Cxu mi ne ordonis,
ke oni enlasu neniun, tute neniun, kaj nun oni allasas tiun
frenezulon, kiu preskaux duan fojon mortigis vian kompatindan
frauxlinon?"

"Mi certe ja neniun alian enlasis", la cxambristino plorante diris,
"sed lin mi vere ne povis malakcepti; sxi min hodiaux ja sendis jam
tri fojojn en lian domon, por petegi lin, ke li venu ecx nur por
momenteto; mi ja ecx devis diri, ke sxi mortas kaj antauxe nur
ankoraux unu fojon volas vidi lin!"

"Cxu vere? kaj kiu do estas tiu--"

La malsanulino malfermis la okulojn. Sxi rigardis jen la kuraciston,
jen la servistinon, sxiaj rigardoj sercxe vagis tra la cxambro. "Li
estas for, perdita por cxiam", sxi flustris. "Ho, kara doktoro, iru
al Bolnau."

"Sed, mia Dio, kion vi do deziras de mia malfelicxa komerca
konsilanto, li jam suficxe ekscitigxis pri via afero, tiel, ke li
devas resti en la lito; kiel li povas helpi vin?"

"Ho, mi parole glitis", sxi respondis, "al la fremda orkestrestro vi
iru, li havas la nomon _Boloni_ kaj logxas en la _hotelo de
Portugalujo_."

"Mi memoras, ke mi auxdis pri li", la doktoro diris, "sed kion cxe li
mi faru?"

"Diru al li, ke mi volas cxion diri al li, li nur ankoraux unu fojon
venu,--sed ne, mi ne povas gxin mem diri al li; doktoro, se vi--jes,
mi konfidas al vi, mi volas al vi cxion diri, kaj poste vi gxin
transdiros al la malfelicxulo, cxu ne?"

"Mi estas sub via dispono; kion mi povas fari, por trankviligi vin,
mi plezure faros."

"Nu, do venu morgaux matene, mi hodiaux ne plu povas multe paroli.
Adiaux, sinjoro medicina konsilanto; sed ankoraux unu vorton;
_Babette_, donu al sinjoro la doktoro lian tukon."

La servistino malsxlosis sxrankon kaj prezentis al la kuracisto tukon
el flava silko, disvastigantan en la cxambro agrablan odoron.

"La tuko ne apartenas al mi", li diris, "vi eraras; mi uzas nur
naztukojn el tolo."

"Ne eble", la servistino respondis, "hodiaux nokte mi gxin trovis sur
la planko; al domano gxi ne apartenas, kaj iu alia krom vi ankoraux
ne venis cxi tien."

La kuracisto renkontis la rigardojn de la kantistino, atendeme
fiksitajn al li. "Cxu tiu tuko ne povus esti perdita de iu alia?",
kun firma rigardo al sxi li demandis.

"Montru gxin", sxi timeme respondis, "pri tio mi ankoraux ne pensis."
Sxi esploris la tukon kaj trovis en la angulo monogramon; sxi
paligxis, sxi ektremis.

"Sxajnas, ke vi konas tiun tukon kaj la personon gxin perdintan",
Lange plue demandis. "Gxi povus trovigi postsignon; cxu vi permesas,
ke mi gxin kunprenu kaj utiligu?"

Giuseppa sxajne batalis kontraux si mem; jen sxi prezentis al li la
tukon, jen sxi timeme kaj konvulsie retenis gxin. "Estu", sxi fine
diris; "ecx se la terura homo venus ankoraux unu fojon kaj tiun fojon
pli bone trafus mian vunditan koron, mi gxin kuragxas; jen, prenu,
doktoro. Mi morgaux donos al vi klarigon al tiu tuko."




V.


Oni povas imagi, kiel eksklude tiuj okazajxoj okupis la animon de
medicina konsilanto Lange. Lia ampleksa klientaro nun same embarasis
lin, kiel gxi antauxe lin gxojigis; cxar cxu la multaj vizitoj al
malsanuloj, kiujn li devis fari antauxe, ne malhelpis lin, tre
baldaux en la sekvinta mateno viziti la kantistinon kaj auxdi la
klarigojn kaj komentojn, kiujn atendante lia koro malpacience batis?
Sed por io la vizitoj en tridek gxis kvardek domoj utilis: li povis,
kiel li kutimis diri, subauxskulti, kion oni diras pri Bianetti; eble
li ankaux povis tion aux tion ekscii pri sxia stranga amanto,
orkestestro Boloni.

Pri la kantistino oni levis la sxultrojn. Oni des malpli favore
jugxis pri sxi, ju pli oni cxagrenigxis, ke tiel longe nenio oficiala
kaj certa pri sxia afero penetras en la publikon. Sxiaj
enviantoj--kaj kiu distingigxa kantistino, krom tio estante bela kaj
dekokjara, ne havas suficxe da tiaj--sxiaj enviantoj cxion malenviis
al sxi kaj faris malicajn rimarkigojn; la moderuloj diris: tiel
okazas pri tiaj homoj; al germanino tio ja ne estus farigxinta. Sxiaj
amikoj kompatis sxin kaj preskaux ankoraux pli timis pro sxia
reputacio, ol pro sxia sano. La malfelicxa knabino! Lange pensis kaj
decidis des pli fervore servi al sxi.

Pri la orkestrestro oni malmulte sciis, nek ion malbonan, nek ion
bonan. Proksimume antaux tri kvaronjaroj li venis al B., en la hotelo
de Portugalujo luis subtegmentan cxambreton kaj vivadis tre izolite
kaj modere. Li sxajne perlaboris sian vivtenon per lecionoj pri
kantado kaj pri muzikaj komponajxoj. Cetere cxiuj asertis, ke
ili rimarkis en li iom da ekscentreco, da malhumilo; kiuj lin pli
proksime konigxis, trovis lin tre interesa, kaj jam kelka muzika
amatoro onidire mendis tablolokon por la vespermangxo en la hotelo de
Portugalujo, nur por gxui lian plezurigan interparolon pri muziko.
Sed ankaux ilia jugxo akordigxis en tio, ke li estas iom frenezeta,
cxar li malatentas, ecx malsxatas virinan kantadon, dum li ravite
parolas pri viraj vocxoj, precipe pri viraj hxoroj; pri lia amrilato
kun la kantistino Bianetti sxajne neniu sciis.

La komercan konsilanton Bolnau li trovis ankoraux malsaneta kaj en la
lito; li sxajnis tre depremita kaj per nefirma, rauxka vocxo diris
cxiuspecajn sensencajxojn pri aferoj, kiuj alitempe kusxis tute
ekster lia idearo. Trovigxis cxirkaux li kolekto de famaj procesoj,
en kiuj li diligente studadis; la edzino de l'komerca konsilanto
asertis, ke dum la tuta nokto li legis en ili kaj terure plorpepis
kaj lamentis. Lia legado koncernis precipe la senkulpe ekzekutitajn,
kaj li diris al la medicina konsilanto, ke verdire por filantropo la
penso pri la malrapidemo de la germana jugxistaro estas granda
konsolo; cxar oni povas atendi, ke la senkulpeco tamen pli facile
malkovrigxas, se proceso dauxras dekkelke da jaroj, ol se oni hodiaux
estas kaptata kaj morgaux pendigata.

La kantistino Bianetti, por kiu al la kuracisto fine restis horeto,
estis malserena kaj depremita, kvazaux surtere ne plu estus espero
por sxi. Sxia okulo estis malgaja, la vundo estis multe pli bonstata,
ol li atendis; sed en la sama grado, en kiu kreskis sxia korpa
bonfarto, sxajne malaperis la trankvilo kaj sano de sxia animo. "Mi
longe meditis pri tio", sxi diris, "kaj trovis, ke vi, kara doktoro,
vere plej strange estas implikata en mian sorton. Mi antauxe ne konis
vin. Mi konfesas, ke mi apenaux sciis, ke en B. ekzistas iu medicina
konsilanto Lange. Kaj nun, kiam mi subite farigxis tiel malfelicxa,
Dio sendas al mi tiel kunsenteman, patran amikon."

"Frauxlino Bianetti", Lange respondis, "kuracisto cxe multaj litoj
devas fari pli, ol nur palpi la pulson de l'maldekstra mano, bandagxi
vundojn kaj recepti miksturojn. Kredu al mi, kiam oni tiel sola sidas
cxe malsanulo, kiam oni auxdas la internan pulson de l'animo
maltrankvile batanta, kiam oni dezirus bandagxi vundojn vidatajn de
neniu, tiam en miriga maniero el la kuracisto farigxas amiko, kaj la
mistera interligiteco inter korpo kaj animo sxajne ankaux en tiu
rilato okulfrape efikas."

"Tiel estas", Giuseppa diris, konfideme kaptante lian manon; "tiel
estas, kaj ankaux mia animo trovis kuraciston. Vi eble devos fari por
mi multe. Povus esti, ke ecx antaux la jugxistoj vi devos agi en mia
nomo. Se vi volas fari tiun grandan oferon al kompatinda knabino, kiu
ne havas alian protekton, mi volas malkasxi al vi mian situacion."

"Mi volas fari gxin", la afabla maljunulo diris, premante sxian
manon.

"Sed pripensu tion bone; la mondo atakis mian reputacion, gxi min
kulpigas, gxi jugxas, gxi kondamnas min. Se nun la homoj ankaux al vi
moke montras per la fingroj, ke vi zorgis pri la malbonfama
kantistino, la sentauxga italino, ho! pri mi, cxu vi povos elporti
tion?"

"Mi volas!" la kuracisto serioze kaj abrupte ekkriis, "Rakontu!"




VI.


"Mia patro", la kantistino rakontis, "estis _Antonio_[16]
Bianetti, fama violonisto, kiu el pasintaj jaroj ne povas esti
nekonata al vi, cxar lia famo per la koncertoj, kiujn li faris cxe
kortegoj kaj en grandaj urboj, cxie disvastigxis. Mi povas lin
prezenti al mi ankoraux nur el mia plej frua juneco, violonantan al
mi la gamon, kiun jam trijara mi tre gxuste kante ripetis. Mia
patrino siatempe estis bonega kantistino kaj kutimis en la koncertoj
de la patro prezenti kelke da arioj kaj kanzonetoj. Mi estis
kvarjara, kiam mia patro mortis dum vojagxo kaj nin postlasis
malricxajn. Mia patrino devis decidigxi, per kantado perlabori nian
vivtenon. Post unu jaro sxi edzinigxis kun muzikisto, en la komenco
onidire tre flatinta sxin; sed poste montrigxis, ke li edzigxis kun
sxi nur, por uzi sxian vocxon. Li farigxis muzika direktoro en
malgranda urbo en Alsaco, kaj tiam des pli komencigxis nia suferado.

Mia patrino naskis ankoraux tri infanojn kaj tiom perdis sian vocxon,
ke sxi preskaux ne plu povis kanti ecx unu sonon. Per tio la plej
granda monfonto de mia duonpatro estis elcxerpigxinta, cxar liaj
koncertoj nur per mia patrino estis brilaj kaj multe vizitataj. Li de
nun terure cxikanis sxin; al mi li nenion plu volis doni por mangxi,
gxis kiam li fine elpensis rimedon por utiligi min. Dum tutaj tagoj
li turmentis min kaj violonante lernigis al mi plej malfacilajn
pecojn de _Mozart_, _Gluck_, _Rossini_ kaj _Spontini_, kiujn cxiam
dimancxe vespere mi trakantis kun multe da aplauxdo; la kompatinda
_Schepperl_[17]--tiel oni kripligis mian nomon Giuseppa--farigxis
unu el tiuj malfelicxaj mirinfanoj, al kiuj la naturo donis belan
talenton por ilia plej granda malfelicxo; la kruela homo cxiutage
min kantigis, li vipis min, li dum tutaj tagoj nenion donis al mi
por mangxi, se mi ne gxuste ekkantis; sed la patrino ne plu longe
povis elteni la vidon de miaj turmentoj; sxajnis, ke sxia vivo
forfluas en sxiaj silentaj larmoj; ian printempan matenon ni trovis
sxin mortintan. Por kio mi rakontu al vi pri la jaroj de mia nun
komencigxinta suferegado? Mi estis dekunujara, mi devis mastrumi,
eduki la junajn gefratojn kaj krome lerni la kantadon por la
koncertoj! Ho, estis infera torturo!

En tiu tempo ofte iu sinjoro venis al ni, cxiam kunportante al la
patro sakon plenan de kvinfrankaj moneroj. Mi sen hororo ne povas
pensi pri li. Gxi estis granda, malgrasa viro de meza agxo; li havis
malgrandajn, palpebrumantajn grizajn okulojn, kiuj per sia
malagrabla, pika esprimo diferencigis lin de cxiuj homoj, kiujn mi
iam vidis. Min precipe li sxajne korfavoris. Kiam li venis, li
lauxdis mian grandon, mian konvenan konduton, mian vizagxon, mian
kantadon. Li min sidigis sur siaj genuoj, kvankam nevola hororo
forpusxis min de li; li kisis min malgraux mia kriado, li kontente
diris: 'Ankoraux du, tri jaroj, tiam vi estos tauxga, Schepperl!' Kaj
li kaj mia duonpatro cxe tiu antauxdiro eksplodis per sovagxa rido.
En mia dekkvina naskotago mia duonpatro al mi diris: 'Auxdu,
Schepperl, vi nenion posedas, vi nenio estas, mi nenion donas al vi,
mi nenion postulas de vi, por mi ankaux plene suficxas miaj tri
ceteraj infanacxoj; _Christel_[18] (mia fratino) nun anstataux
vi farigxos la mirinfano. Kion vi posedas, vian kantadon--multe gxi
ne estas--vi ricevis de mi, per tio vi perlaboros vian vivtenon.
Cetere la onklo en Parizo pro kompato volas akcepti vin en sian
domon.'--'La onklo en Parizo?', mi miregante ekkriis, cxar gxis nun
mi ne sciis pri la ekzisto de tia onklo. Jes, la onklo en Parizo, li
respondis, li povas alveni jam hodiaux aux morgaux.

Vi povas imagi, kiom mi gxojis! Pasis tri jaroj, sed ankoraux hodiaux
la memoro pri tiuj horoj en mi estas tiel viva, kvazaux estis
hieraux. La felicxo, forlasi la domon de mia patro, la felicxo, havi
onklon, kiu min kompatas, la felicxo, veni al Parizo, kie mi imagis
la centron de eleganteco kaj de felicxego,--mi estis ebria de tiom
da felicxo; cxiufoje, kiam pasis veturilo, mi rigardis eksteren,
cxu ne venas la onklo, por kunpreni min en sian regnon. Fine iun
vesperon veturilo haltis antaux nia domo; mi flugkuris malsupren, mi
disetendis miajn brakojn renkonten al mia savonto--kruela senrevigxo!
Estis la viro kun la kvinfrankaj moneroj.

Mi estis preskaux senkonscia en tiuj momentoj, sed tamen mi neniam
forgesos la diablan gxojon fulme brilantan el liaj grizaj okuloj,
kiam li vidis min alten kreskinta; ankoraux nun mi auxdis lian grakan
vocxon: 'Nun vi estas gxusta, kolombeto, nun mi volas enkonduki vin
en la grandan mondon.' Li kaptis min per la unu mano, per la alia li
jxetis monsakon sur la tablon; la sako malfermigxis, brila amaso da
argxentaj kaj oraj moneroj ruligxis teren; miaj tri pli junaj
gefratoj kaj la patro gxojkriis, sur la planko sxovigxis tien kaj
tien kaj kolektis la monerojn,--gxi estis--mia acxetprezo!

Jam la sekvintan tagon ni vojagxis al Parizo. La malgrasa viro (mi ne
kapablis, lin nomi onklo) konstante faris al mi predikon pri tio,
kiel belan rolon mi ludos en liaj salonoj. Mi ne povis gxoji: angoro,
neklarigebla korpremo anstatauxis mian gxojon, mian felicxon. Antaux
granda, lumigita domo la veturilo haltis: mi estis en Parizo. Dek
gxis dekdu belaj, cxarmegaj knabinoj malsupren saltetis sur la
largxaj sxtuparoj renkonten al ni. Ili karese cxirkauxprenis kaj
kisis min kaj nomis min fratino Giuseppa; mi demandis la malgrasulon:
'Cxu tio estas viaj filinoj, sinjoro?'--'_Oui, ce sont des
filles!_[19]', li ridante ekkriis, kaj la knabinoj kaj la
multnombra servistaro aligxis per maldelikata, eksploda rido!

Elegantaj vestoj, luksaj cxambroj distris min. La sekvintan tagon mi
estis belege vestata, oni kondukis min en la salonon. La dekdu
knabinoj, plej elegante vestitaj, sidis cxe ludotabloj, sur kanapoj,
cxe la piano. Ili tre vive interparolis kun junaj kaj malpli junaj
sinjoroj. Kiam mi eniris, cxiuj forlasis sian lokon, iris renkonten
al mi kaj min rigardis. La mastro min kondukis al la piano, mi devis
kanti; mi ricevis gxeneralan aprobon. Oni partoprenigis min en la
interparolado, miaj malkleraj, duone italaj esprimoj estis
konsiderataj naiveco; oni admiris min, mi ankoraux hodiaux rugxigxas,
pensante, per kiaj vortoj oni tion diris al mi. Tiel kelke da tagoj
pasis en gxojo kaj plezuro. Mi vivis ne embarasate, mi estus povinta
vivi kontente, se mi ne sentus min plej nekomforte, preskaux angoreta
en tiu domo, en tiu societo; naive senruza mi opiniis, ke tia do
estas la granda mondo kaj oni devas akomodigxi al gxiaj moroj. Sed
unu afero frapis min: iun vesperon okaze preterirante la sxtuparon mi
vidis, ke la sinjoroj vizitantaj nin, donis monon al la pordisto,
ricevis por gxi bluajn aux rugxajn kartojn kaj ree transdonis tiajn
al servisto antaux la salono. Juna dando, preterpasanta min, kun
karesemaj rigardoj montris al mi unu el tiuj rugxaj kartoj; mi
ankoraux hodiaux ne scias, kial mi rugxigxis pro tio. Sed auxskultu
plue, kio baldaux okazis.

Vidu, kara doktoro, jen mi havas malgrandan, sensignife aspektantan
paperon. Al gxi mi sxuldas mian savon. Iumatene mi gxin trovis sub la
bulkoj de mia matenmangxo. Mi ne scias, de kiu favora mano gxi
devenis, sed la cxielo rekompencu la koron, kiu min kompatis. Jen
gxia enhavo:

'Frauxlino!

La domo, en kiu vi logxas, estas malcxastejo; la sinjorinoj, kiujn
vi vidas cxirkaux vi, estas publikulinoj; cxu nia konfido al Giuseppa
do ne estis prava? Cxu mallongan fibrilon de felicxo sxi volas acxeti
per longa pento?'

Gxi estis terura lumo, gxi minacis plene blindigi min, cxar preskaux
tro subite gxi dissxiris mian senruzan infanan penson kaj la iluzion
pri senzorga, felicxa situacio. Kion fari? En mia vivo mi ankoraux ne
lernis fari decidojn. La viro, al kiu apartenis tiu domo, sxajnis al
mi terura sorcxisto, povanta legi cxiun mian penson kaj nepre jam nun
pri tio informita, kion mi sciigxis. Kaj tamen mi preferis morti, ol
ankoraux unu minuton resti tie.--Mi estis auxdinta knabinon rekte
kontrauxe de mia logxejo paroli itale; mi ne konis sxin,--sed cxu mi
do konis iun alian en tiu giganta urbo? Tiuj patrolandaj sonoj naskis
en mi konfidon, mi volis sxin petegi surgenue, savi min.

Estis la sepa matene: restinte fidela al mia kampara moro, mi cxiam
frue levigxis kaj kutimis tuj poste matenmangxi, kaj tio savis min.
En tiu tempo cxiuj ankoraux dormis, ecx granda parto de la
servistaro. Nur la pordisto estis timinda. Sed cxu li povus pensi, ke
iu forkuros el tiu templo de l'belego? Mi riskis la aferon; mi kovris
min per mia nigra, malpompa manteleto; miaj genuoj sxanceligxis, kiam
mi preteriris la logxion de l'pordisto; li ne rimarkis min; tri
pasxoj, kaj mi estis libera.

Dekstre trans la strato logxis la itala knabino. Mi salte transpasis
la largxan straton; mi frapis al la pordo, servisto malfermis. Mi
demandis pri la itale parolanta signora kun la nigra bukla kapo. La
servisto ridis kaj diris, ke mi supozeble celas la malgrandan
ekscelencon _Seraphina_: 'tiun saman, tiun saman', mi respondis,
'tuj konduku min al sxi'. Li komence sxajnis heziti, cxar ankoraux
estis frua tago, sed miaj petoj lin decidigis. Li kondukis min en la
duan etagxon, diris al mi, ke mi atendu kaj poste vokis cxambristinon,
por anonci min al sxia ekscelenco. Mi pensis, ke la bela itala
knabino estas de mia klaso; mi hontis malkasxi mian situacion al iu
pli altranga, sed oni ne lasis al mi tempon, por pripensi; la
cxambristino aperis, por konduki min al la lito de sia mastrino. Jes,
estis sxi, estis la bela, juna sinjorino, kiun mi auxdis parolanta
itale. Mi jxetis min teren antaux sxi kaj petegis sxin pri sxia
protekto; mi devis rakonti al sxi mian tutan historion. Sxajne
kortusxita, sxi promesis savi min. Sxi venigis la serviston, kiu
suprenkondukis min, kaj ordonis al li nepran diskretecon; poste sxi
destinis por mi malgrandan cxambron, kies fenestroj rigardis al la
korto, donis al mi ion por labori kaj mangxi, kaj tiel mi vivis kelke
da tagoj en gxojo pri mia savo, en timo pri mia estonteco.

La domo, en kiu mi estis akceptita, apartenis al la sendito de
malgranda germana kortego. Sxia ekscelenca mosxto estis lia nevino,
naskita italino, kiu estis edukata cxe li en Parizo. Sxi estis
korbona, aminda estajxo, kies bonfarojn mi neniam forgesos. Cxiutage
sxi venis al mi kaj min konsolis; sxi diris al mi, ke la sxtatsendito
per siaj servistoj informigxis en la domo de la malica viro. Ke oni
estas tre konsternita, sed klopodas kasxi tion. La servistoj transe
sekretas, ke frauxlino sin jxetis el fenestro de la dua etagxo en la
kanalon de la _Seine_. Stranga dispono de la providenco! Mia
cxambro estis angula cxambro kaj per la unu flanko rigardis al la
strato, la alia abrupte malsupreniris en kanalon. Mi memoras, ke en
tiu mateno mi malfermis fenestron de la kanala flanko; versxajne gxi
restis malfermita, kaj tiel kredeble oni klarigis al si mian
malaperon. Signora Seraphina en tiu tempo estis revenonta Italujon,
sxi bonvolis min kunpreni. Ecx ankoraux pli sxi utilis al mi; sxi
instigis siajn gepatrojn en _Piacenza_, ke ili akceptu min en
sian domon kvazaux sian infanon; sxi kulturigis mian talenton, al sxi
mi dankas la liberecon, la vivon, la arton, ho! eble pli, ol mi
scias. En Piacenza mi konigxis kun orkestrestro Boloni, kiu cetere ne
estas italo; li sxajnis min ami, sed li tion ne diris al mi. Baldaux
poste mi akceptis la vokon al cxi-tiea teatro. Oni min cxi tie
sxatis, oni ankaux alie bonevolis al mi, mia konduto kaj mia
reputacio estis neriprocxeblaj; ho, en tiu longa tempo mi neniam
vidis cxe mi viron,--krom--tiun belan korligon mi povas sen rugxigxo
konfesi al vi,--krom Boloni, kiu baldaux post mi vojagxis cxi tien.
Vi nun auxdis mian vivon, diru al mi, cxu mi faris ion, por meriti
tiel maldolcxan punon? Cxu mi tiel terure kulpigxis?"




VII.


Kiam la kantistino estis fininta, la medicina konsilanto vive kaptis
sxian manon. "Mi gratulas al mi", li diris, "ke mi povas aligxi al la
malmultaj bonuloj, kiujn vi trovis sur via vivovojo. Kvankam miaj
fortoj estas tro malgrandaj, por povi fari por vi, kion faris la
bravega malgranda ekscelenco, tamen mi volas klopodi helpi en la
malkonfuzado de via kompatiga sorto; mi volas klopodi, por repacigi
la flamigxulon, vian amikon. Sed diru al mi nur, kiu do estas la
hejmlando de sinjoro Boloni?" "Jen vi demandas tro", estis sxia
nerekta respondo. "Mi scias sole, ke li laux naskigxo estas germano
kaj, se mi ne eraras, pro familiaj cirkonstancoj antaux kelke da
jaroj forlasis sian patrujon. Li restadis en Anglolando kaj Italujo
kaj antaux proksimume tri kvaronjaroj venis cxi tien."

"Jen kiel, bone; sed kial vi ne jam pli frue al li mem diris, kion vi
rakontas al mi?"

Giuseppa cxe tiu demando rugxigxis; sxi mallevis la okulojn kaj
respondis: "Vi estas mia kuracisto, mia patra amiko; estas al mi,
kiam mi parolas kun vi, kvazaux mi parolus kiel infano al mia
patro.--Sed cxu mi do povis rakonti al la juna viro pri tio? Krome mi
ja konas lian teruran jxaluzon, lian facile eksciteblan suspektemon;
mi neniam povis min devigi, diri al li, el kiaj kaptiloj mi forsavis
min."

"Mi respektas, mi admiras vian senton; vi estas bona infanino; kredu
al mi, tio karesas la koron de maljuna viro, renkonti tiel decajn
sentojn el la pasinta tempo; cxar hodiaux oni konsideras bontono,
flankelasi tiajxojn. Sed vi ankoraux ne rakontis al mi cxion; la
vespero cxe la maskobalo, tiu terura nokto?"

"Estas vere, mi devas rakonti al vi ankoraux plue. Cxiufoje, kiam mi
meditis pri mia savo, mi lauxdis la providencon, ke oni kredis en tiu
domo, ke mi memmortigis min; cxar estis por mi nur tro certe, ke tiu
terura venus, por repreni sian viktimon aux pereigi gxin, se li ecx
nur iomete suspektus min vivanta; cxar suficxe multe da kvinfrankaj
moneroj li kredeble pagis por mi. Tial mi ne akceptis diversajn
sxatindajn proponojn por teatroj tiel longe, kiel mi estis en
Piacenza, timante publike aktori. Sed kiam mi tie estis proksimume
unu jaron kaj duonan, iumatene Seraphina alportis al mi parizan
gazeton, en kiu estis anoncita la morto de la _chevalier de
Planto_[20]."

"Chevalier de Planto?" la kuracisto interrompis sxin; "cxu tio estis
la nomo de la viro forkondukinta vin el la domo de via duonpatro?"

"Tio estis lia nomo. Mi multe gxojis, mia lasta timo estis
malaperinta, kaj jam nenio min malhelpis, ne plu gxeni miajn
bonfarantojn. Jam kelke da semajnoj poste mi venis al B. Mi
antauxhieraux iris al la maskobalo, kaj mi ja volas konfesi al vi, ke
mi estis tre gajhumora. Boloni ne devis scii, en kiu kostumo mi
aperos; mi volis inciteti kaj poste surprizi lin. Subite, dum mi sola
trairis la salonon, vocxo flustris en mian orelon: 'Schepperl, kiel
fartas via onklo?' Mi estis konsternegita; tiun nomon mi ne plu
auxdis, de kiam mi forsavis min el la manoj de tiu terura. Mia onklo!
Mi ja ne havis onklon, kaj nur unu vivis, kiu antaux la
publiko sin konsiderigis mia onklo, la chevalier de Planto. Mi
apenaux havis suficxe da spiritcxeesto, por respondi: 'Vi eraras,
maskulo!' Mi volis forrapidi, kasxi min en la svarmanta amaso, sed la
maskulo enbrakigis sin kun mi kaj min retenis: 'Schepperl!' la
nekonato diris, 'mi konsilas al vi, kviete iradi apud mi; alie mi
rakontos al la homoj, en kia societo vi pli antauxe restadis.' Mi
estis plene senespera, farigxis mallumo en mia animo, nur unu penso
estis forta en mi: la timo pri malhonoro. Kion mi kompatinda,
senhelpa knabino povis fari, se tiu homo, kiu ajn li estis, pri mi
sciigos tiajn aferojn? La mondo kredus al li, kaj Carlo! ho, Carlo ne
la lasta min kondamnus. Mi senvole sekvis al la viro cxe mia flanko.
Li flustris al mi plej terurajn aferojn: mian onklon, kiel estis
nomata de li la chevalier, mi malfelicxigis, pereigis mian patron,
mian familion. Mi ne plu povis elteni tion, mi elsxiris min kaj
vokis, ke alvenu mia fiakro. Sed kiam mi rigardis cxirkauxen sur la
sxtuparo, la terura figuro estis sekvinta min. 'Mi veturos kun vi
hejmen, Schepperl', kun terura rido li diris; 'mi ankoraux devas
paroli kun vi kelke da vortoj.' Mi cxesis vidi kaj auxdi, mi sentis,
ke mi senkonsciigxas; mi revekigxis ne pli frue ol en la fiakro, la
maskulo sidis apud mi. Mi eksterigxis el la veturilo, li sekvis; li
tuj reekparolis; angorante, ke mi estos perfidata, mi diris al
_Babette_, ke sxi eliru.

'Kion vi volas cxi tie, mizerulo?' mi ekkriis furioza, ke mi vidas
min tiel ofendita. 'Kion malbonan vi povus diri pri mi? Sen mia volo
mi venis en tiun domon; mi gxin forlasis, kiam mi vidis, kio atendas
min.'

'Schepperl, lasu la ceremoniojn; ekzistas nur du vojoj vin savontaj.
Aux vi tuj pagos dekmil frankojn, cxu per juveloj, cxu per oro, aux
vi sekvos min al Parizo; alie morgaux la tuta urbo scios pli multe
pri vi ol vi dezirus.' Mi estis ekster mi. 'Kiu rajtigas vin, de mi
postuli ion tian?' mi ekkriis. 'Nu bone, diru al la urbo, kion vi
volas; sed tuj forlasu cxi tiun domon! Mi alvokos la najbarojn!'

Mi iris kelke da pasxoj al la fenestro, li postkuris min kaj kaptis
mian brakon. 'Kiu min rajtigas?' li diris, 'via patro, kolombeto, via
patro'. Diabla rido sonis el lia busxo, la brilo de la kandelo
lumigis paron da grizaj, pikaj okuloj, nur tro konataj de mi. En la
sama momento estis klare al mi, kiu antaux mi staras; mi nun sciis,
ke lia morto nur estis trompo elpensita por ia celo; la malespero
havigis al mi supernaturan forton, mi kontrauxbaraktante liberigis
min, mi volis forsxiri lian maskon. 'Mi konas vin, chevalier de
Planto', mi ekkriis, 'sed oni zorgos, ke vi devu doni al la
tribunaloj kontentigon pri mi.'--'Tiel niaj aferoj ankoraux ne
statas, kolombeto', li diris, kaj en la sama momento mi sentis lian
ponardon en mia brusto; mi opiniis, ke mi mortas--."

La kuracisto frostotremis; estis luma tago, kaj tamen li hororis,
kiel se oni en mallumo parolas pri fantomoj. Li opiniis, ke li vidas
post la kurtenoj de la lito brilantaj la grizajn pikajn okulojn de
tiu monstro. "Vi do opinias", li diris post kelke da tempo, "ke la
chevalier ankoraux vivas, ke gxi estas la sama, kiu volis mortigi
vin?"

"Lia vocxo, liaj okuloj min konvinkis; la tuko, kiun mi hieraux al vi
donis, tion igis plene certa por mi. Gxi estas markita per la
komencliteroj de lia nomo."

"Kaj cxu vi donas al mi plenpovon, agi por vi? Cxu vi permesas al mi,
cxion de vi diritan sciigi ecx antaux la jugxisto?"

"Cxion, mi ne povas elekti! Sed, cxu ne, doktoro, vi iros al Boloni
kaj al li diros, kion mi diris al vi? Li gxin kredos al vi, Seraphina
ja estis ankaux de li konata."

"Kaj cxu mi ne ankaux povas ekscii", la medicina konsilanto
dauxrigis, "la nomon de la sxtatsendito, en kies domo vi kasxis vin?"

"Kial ne? Li estis iu barono _Martinow_."

"Cxu vere?", gxoje emociite Lange ekkriis. "Barono Martinow? Cxu li
ne estas ...a sxtatoficisto?"

"Jes, cxu vi konas lin? Li estis sendito de la ...a kortego en Parizo
kaj poste en Peterburgo."

"Ho, tiam estas bone, tre bone", la medicina konsilanto diris kaj
gxoje interfrotis siajn manojn. "Mi konas lin, de post hieraux li
estas cxi tie; li vokigis min, li logxas en la hotelo de
Portugalujo."

Larmoj brilis en la okuloj de la kantistino kaj piaj sentoj sxajne
emociis sxian koron. "Do viro", sxi diris, "kiu laux mia opinio
forestis multajn centojn da mejloj, devis veni cxi tien, por konfirmi
la verecon de mia rakonto! Iru al li; ho, ke ankaux Carlo povu
auxskulti, kiam li certigos al vi, ke mi diris la veron."

"Li povos, li akompanos min, mi zorgos pri tio Adiaux, bona infanino;
estu tute trankvila, vi devas ankoraux prosperi surtere, kaj tre orde
glutu la miksturon, cxiuhore du plenkulerojn!" Tiel la kuracisto
parolis kaj foriris. La kantistino dankis al li per siaj afablaj
rigardoj. Sxi estis pli trankvila kaj serena; sxajnis, ke kun sia
sekreto sxi forrulis grandan sxargxon. Sxi havis pli da fido por la
estonteco, cxar favora sorto sxajne ekkompatis la malfelicxan
knabinon.




VIII.


Barono Martinow, al kiu fari grandan servon Lange pli antauxe foje
havis okazon, afable akceptis lin kaj donis al li plej suficxajn
informojn pri la kantistino Bianetti. Li ne nur preskaux lauxvorte
konfirmis sxian rakonton, li ankaux eksplodis per plej vivaj lauxdoj
pri sxia karaktero; li ecx promesis, cxie, kien li venos en la urbo,
paroli favore por sxi kaj malkonfirmi la famojn pri sxi cirkulantajn.
Li efektive plenumis sian promeson; cxar precipe al lia influo kaj al
la nobla maniero, en kiu li prenis la partion de la italino, sxiaj
amikoj aljugxis, ke la publika opinio pri sxi en malmultaj tagoj,
kvazaux sorcxe, aliigxis. La medicina konsilanto Lange siaparte en
tiu tago, veninte de la sendito, supreniris el la beletagxo de la
hotelo de Portugalujo ankoraux kelke da sxtuparoj gxis la mansardoj;
oni diris, ke en n-ro 54 logxas la orkestrestro. Li haltis antaux la
pordo, por spiri; cxar la krutaj sxtuparoj afekciis lin. Strangaj
sonoj el tiu pordo flugis al lia orelo. Sxajne en gxi estis homo
grave malsana, cxar li auxdis profundajn gxemadon kaj plendspiradon,
sxajne levigxantajn el kava brusto. Poste teruraj francaj kaj italaj
blasfemoj enmiksigxis, kiel se malpacienco volas malsxargxi de la
mizero la koron, kaj rauxka rido de malespero denove formis la
transiron al tiuj profundaj gxemoj. La medicina konsilanto
frostektremis. "Jam hieraux mi ja rimarkis iom da frenezo en tiu
_maestro_[21]", li pensis, "cxu li eble plene frenezigxis, aux cxu li
malsanigxis pro doloro?" Li jam fleksis la fingron por frapi, kiam
lia rigardo ankoraux unufoje trafis la numeron de l'pordo; gxi estis
53. Kiel do li povis tiom erari; preskaux li estus enirinta al homo
tute fremda. Malkontenta pri si mem li pluen iris unu pordon; tie
estis 54; tie do efektive sonis tute alie. Malalta, bela vocxo de
viro kantis arion, akompanate de piano; la medicina konsilanto
eniris; estis tiu juna viro, kiun li vidis cxe la kantistino.

En la cxambro disjxetite kusxis notfolioj, gitaroj, violonoj, kordoj
kaj multo, kion krome muzikisto bezonas, kaj meze inter tiuj
kvazauxruinoj staris la orkestrestro en vasta nigra negligxo, kun
rugxa cxapo sur la kapo kaj rulpaketo de notoj en la mano; la
kuracisto poste konfesis, ke vidante tion li ekpensis pri _Marius_
sur la ruinoj de Kartago.

La juna viro sxajne de hieraux lin memoris kaj preskaux malserene
akceptis lin; tamen li estis tiel gxentila, ke per unu ekpusxo li de
segxo teren jxetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto
sidlokon; li mem per longaj pasxoj marsxadis tra la cxambro, kaj lia
flirtanta negligxo lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.

Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi
venas de sxi?", li ekkriis. "Cxu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi
farigxas la peristacxo de tia senhontulino? Mi nenion plu volas
auxdi; mi entombigis mian felicxon, vi vidas min funebranta mian
felicxegon; mi surhavas mian nigran negligxon kaj tio sola, se vi
estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke,
koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa,
Giuseppa!"

"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin,
"bridu vian senton, antaux ol--"

"Senton? Kion vi scias pri sento? Auxskultu, se vi parolas pri sento;
mi volas provi, cxu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas
la virino", li dauxrigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj
ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri
muziko, sxajnis kiel alia muziko, "cxu vi auxdas tion molan, dolcxe
sopiran, karese alpremigxan? Sed cxu vi ne rimarkas en tiuj pasajxoj
la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitajxoj?
Sed auxdu plue", li diris kun lauxtigita vocxo kaj kun brila okulo,
reenskuante la manikojn de la funebra negligxo, "kie viroj agas,
estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, gxi estas
sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al
la kuracisto ree sxajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.

"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "cxar ni
jam alvenis cxe tio, cxu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane
prezentu al mi medicinan konsilanton?"

La muzikisto malsxate rigardis lin. "Kiel vi do povas difekti la
harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometacxo, kiam miaj
klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"

La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado cxe la
pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris:
"La malsana sinjoro en n-ro 53 plej gxentile petigas sinjoron la
orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa
arangxo estas tre malforta kaj lia morto proksima."

"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna
viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojagxi el la mondo,
kiam li deziras. Suficxe ja en cxiu nokto min teruras liaj lamentado
kaj gxemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj
kaj lia freneza ridado. Cxu eble la franco opinias, ke li estas sola
en la hotelo de Portugalujo? Se li gxenas min, mi gxenas lin repage!"

"Sed, pardonu, via sinjora mosxto", la kreskokripla homo diris, "li
ne plu longe vivos, cxu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj--"

"Cxu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina
konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li
estas?"

"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi
pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando;
antauxhieraux li ankoraux bone fartis, sed estis iom melankolia, cxar
li tute ne eliris, ankaux ne deziris rigardi la rimarkindajxojn de
tiu cxi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave
malsanan; sxajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por
nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi
demandis, cxu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandagxas sin; mi
opinias, ke li havas ankaux malnovan pafvundon el la milito kaj ke
tiu nun ree malfermigxis."

En tiu momento oni auxdis la malsanulon apude ekkrianta kun rauxka
vocxo kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la
signon de la kruco kaj flugkuris transen.

La kuracisto ankoraux unu fojon provis, cxu liaj paroloj ne estos
akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon sxajne
sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlauxte
kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo
kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco
la orkestrestro sxajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia
partituro kaj kondutis, kvazaux krom li neniu estus en la cxambro;
sed iom post iom li pli atentis, li cxesis kanti; baldaux lia rigardo
levigxis de la partituro kaj pasis arde trans la vizagxon de la
kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la
rakontanton; lia intereso sxajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj
brilis, li pliproksimigxis, li kaptis la brakon de la medicinisto,
kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte levigxis kaj
kuris tien kaj reen en la cxambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en
tio, sxajno de vereco, versxajneco; estas eble, povas esti, ke simile
okazis; diablo! cxu gxi ne ankaux povus esti mensogo?"

"Tion, mi opinias, en via sxatata arto oni nomas malkrescxende,
sinjoro orkestrestro; sed kial do cxe tiu afero malsupreniri de vero
gxis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco?
_Maestro_[21], nu, tiam?"

Boloni meditante haltis antaux li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina
konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas
grandan kaj regxan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!--Cxio
estas tiel malluma--konfuzaj labirintoj--nenia eliro--nenia gvida
stelo."

"Sxatata amiko", la kuracisto interrompis lin, "jen mi kaptas vin cxe
reminiscenco[22] el la Rabistoj de _Schiller_, kiel konstateble
en la posxeldono de _Cotta_ sur pagxo 175[23], se mi ne eraras.
Tamen mi scias tian garantianton, tian gvidan stelon!"

"Ha! kiu donus al mi tian!", la alia ekkriis. "Li estu mia amiko, mia
angxelo, mia Dio,--mi volas adori lin!"

"Kvankam en la citita loko la parolo estas pri glavo, per kiu oni
volas fari al la vipera gento brulan vundon, mi tamen volas konvinki
vin. Tiu sxtatsendito, kiu akceptis la kompatindan Giuseppa en sia
domo, hazarde logxas en cxi tiu domo en n-ro 6; se vi bonvolus
surmeti frakon kaj koltukon, mi kondukos vin al li; li promesis al
mi, ke li vin konvinkos!"

La juna viro kortusxite premis la manon de la kuracisto, sed ecx nun
li ne povis kasxi ian subliman patoson: "Vi estis mia bona genio", li
diris: "kiom da danko mi sxuldas al vi por tiu konsilo; mi nur rapide
surmetos mian frakon kaj tuj sekvos vin al la sendito."




IX.


La repacigxo kun la amanto sxajne preskaux ankoraux pli efikis, por
sanigi la kantistinon, ol la plej lerte kunmetitaj tizanoj de sxia
kuracisto. Sxia farto en la sekvintaj tagoj videble plibonigxis, kaj
baldaux sxi estis tiom resanigita, ke sxi povis ekster la lito
akcepti la vizitojn de siaj kunsentemaj amikoj. La sxangxigxon de
sxia farto supozeble estis gxisatendinta la polica direktoro, por
plue esplori la aferon. Li estis viro vidanta cxion kaj zorganta pri
cxio, kaj la famo pri li diris, ke ne facile iu sin forsavis, kiun
li ekcelis, ecx se li forestus centkelke da mejloj. La medicina
konsilanto sciigis al li la historion de la kantistino; poste li
ankoraux plue interkonsiligxis kun barono Martinow kaj eksciis
kelkajn aferojn, kiuj sxajnis al li tre interesaj. La sxtatsendito
antaux nelonge konfesis al li, ke li uzis la aferon pri la juna
Bianetti kiel okazon, por raporti al la estraro pri la krima vivado
de la chevalier de Planto. Li ne preterlasis prezenti en gxusta lumo
precipe la cirkonstancon, ke tiu kompatinda infano verdire estis
vendata. Tiu malbonfama domo baldaux poste estis malestablata de la
polico, kaj la barono tion sxajne aljugxis cxefe al siaj klopodoj pri
la afero. Ankaux li auxdis pri la morto de la chevalier, sed opiniis
same kiel la polica direktoro, ke tio estas nur artifiko, por ke li
povu des pli sendangxere dauxrigi sian metion; cxar ambaux ne dubis,
ke la provo mortigi la kantistinon, povas esti farita nur de tiu
terura homo. Sed kiel malfacile estis, sekvi la postsignaron de tiu
mortigisto! El la fremduloj tiam restadintaj en B. laux la certigo
de la direktoro cxiuj estis nesuspektindaj; nur du cirkonstancoj
povis konduki al ia rezultajxo: La naztuko trovita en la cxambro de
Bianetti povis ebligi la malkovron, se ie oni vidis similan; tial
plej preciza priskribo de gxi estis en la manoj de cxiuj kudristinoj
kaj lavistinoj, kiuj en B. kutimis zorgi pri la tolajxo de la
fremduloj. Plue la direktoro opiniis supozebla pro psikologiaj
kauxzoj, ke dua atenco kontraux la vivo de la kantistino sekvos,
nome en la kazo, ke la mortigisto ankoraux restadas proksime.

Pro tio la polica direktoro, tuj kiam la kantistino reakiris siajn
fortojn, akompanis doktoron Lange cxiufoje, kiam li vizitis sxin; tie
oni priparolis kelkajn arangxojn, kelkaj sxajnis bonaj, sed ne facile
efektivigeblaj, kelkaj estis tuj malakceptataj. Giuseppa mem fine
ekhavis penson, kiu al la du viroj sxajnis tre tauxga. "La doktoro",
sxi diris, "permesis al mi, ree eliri; se li permesas, cxe la lasta
maskobalo de la karnavalo mi unue reaperus inter la homoj; estas
por mi alloge, tie montri min la unun fojon, tie komencigxis mia
malfelicxo. Se ni zorgos, ke tio farigxu suficxe konata en B., kaj se
la chevalier ankoraux estas cxi tie, mi estas firmege konvinkita, ke
sub ia masko li sin ree alsxovos al mi. Li sin ja gardos paroli, li
per nenio perfidos sin, sed siajn atencojn kontraux mia vivo li ne
cxesigos, kaj mi pretendas, ke mi povas rekoni lin inter mil aliaj.
Lia grando, lia figuro, kaj antaux cxio liaj okuloj lin rekonigos al
mi. Kion vi opinias, sinjoroj?"

La projekto sxajnis tre tauxga. "Mi volus veti", la direktoro diris,
"ke sciigxinte vian venon li ne restos for de la balo, ecx nur por
vidi la objekton de sia vengxo kaj doni novan nutrajxon al sia
furiozo. Cetere mi pensas, ke vi ne metu maskon antaux vian vizagxon,
li tiam des pli facile rekonos vin, des pli facile proksimigxos al vi
kaj enkaptigxos; mi metos kelke da fortikuloj en domenojn kaj ilin
donos al vi kiel eskorton; tuj, kiam vi faris signon, la ruzulo estos
kaptita."

Babette, la cxambristino de la kantistino dum tiu interparolo estis
al- kaj reirinta; sxi estis auxdinta, ke sxia mastrino decidis,
eltrovi la mortigiston aux liajn helpantojn, sxi ecx opiniis, ke sxi
sxuldas al si mem, laux povo kunhelpi por tiu malkovro. Tial sxi
sxtelatendis la direktoron, kuragxigxis kaj diris, ke sxi jam antaux
nelonge atentigis la doktoron pri cirkonstanco, kiu povus konduki al
malkovro, sed ke li sxajne neniel atentas pri tio.

"Nenia cirkonstanco cxe tiaj okazajxoj estas tro malgrava, karulineto
mia", la policulo respondis; "se vi scias ion--"

"Mi preskaux opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas
paroli; kiam sxi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, sxia
lasta gxemeto estis--Bolnau."

"Cxu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni gxis nun
silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; cxu vi do auxdis gxuste,
cxu Bolnau?"

"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la
koro. "Bolnau, sxi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke
tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"

La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li
aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj
alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda
viro, sed--cxu ne ekzistis ekzemploj, ke gxuste tiaj homoj, kiuj
antaux la publiko sxajnas neriprocxeblaj, plej klopodigas la
jugxistaron? Cxu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de
Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimigxis al la
Largxa strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto
kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li
alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren,
li cxiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj
sxajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankoraux kvindek
pasxojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li paligxis,
turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre
suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis
lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan
vidigxon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24];
li sxajne volis rideti, sed la okuloj plenigxis per larmoj, kaj lia
vizagxo konvulsie sxangxigxis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj
auxdeble klakis.

"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne
vidis vin preteriranta mian fenestron; vi sxajne ne tute bone
fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala,
cxu vi estas malsana?"

"Ne--gxi estas nur malgranda frostotremo--mi efektive dum kelke da
tagoj estis malsaneta, sed dank' al Dio mi nun pli bone fartas."

"Cxu vere? Vi estis malsaneta?", la alia plue demandis. "Tion mi
apenaux pensis; mi opiniis, ke ankoraux antaux kelke da tagoj cxe la
maskobalo mi vidis vin tre vigla."

"Jes, estas vere; sed tuj en la sekvinta tago mi devis enlitigxi;
revenis miaj atakoj, sed nun mi estas tute resanigxinta."

"Nu, tiam vi ne preterlasos, viziti la sekvontan maskobalon; gxi
estas la lasta kaj onidire farigxos tre brila; mi esperas, ke mi
vidos vin tie; intertempe adiaux, sinjoro komerca konsilanto!"




X.


"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj
mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li
scias pri la vorto de la kantistino. Onidire sxi ja resanigxis; sed
cxu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Cxu li
ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos
min; cxiupasxe mi vidos ruzajn fremdajn vizagxojn. Mi nenion plu
povos diri, tuj gxi estos raportata, signifklarigata; mi farigxos, ho
Dio en la cxielo, mi farigxos malkvieta, dangxera individuo; kaj
tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la
kvara akto!"

Tiel la malfelicxa Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam
li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.
"Li certe opinias, ke mi ne kuragxos proksimigxi al la kantistino,
pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi
lian suspekton! Kaj tamen--cxu proksime de sxi ne atakos min
tremado, gxuste cxar li povas pensi, ke mi tremos pro riprocxoj de
l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili
dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama auxtoro pruvis
en speciala publikajxo, ke oni povas timi la timon, kaj gxuste tio
sxajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuragxigxi
kaj iri renkonte al la dangxero. Li alportigis de la maskopruntisto
la luksan veston de la pasxaho de _Janina_; li cxiutage surmetis gxin
kaj sin ekzercis antaux granda spegulo, tute egalpeze elrigardi
el sia masko. El sia negligxo li faris pupon kaj sidigis gxin
sur segxo; gxi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel pasxaho
cxirkauxiris sxin, alproksimigxis kaj diris: "Mi senlime gxojas, ke
mi vidas vin tiel lauxdezire bonfarta." En la tria tago li jam povis
tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli
malfacilan. Li volis esti tre gxentila kaj egalpeza kaj proponi al
sxi teleron kun bombonoj kaj puncxo. Li ekzercis sin per glaso da
akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco gxi terure tintis
en lia mano; sed ankaux tiun malfortecon li venkis, li ecx provis
suficxe gaje diri cxe tio: "Estimata, cxu vi ne deziras iom da puncxo
kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos
tremanta, li pensis. _Ali_, la pasxaho de Janina, sentis en si
kuragxon, malgraux sia timo, viziti la maskobalon.

La medicina konsilanto Lange ne cedis al iu alia la rajton, por la
unua fojo la resanigxintinon ree konduki inter la homojn. Sxi volonte
konsentis; cxar per sia fidela flegado, per la patra zorgemo, kun kiu
li klopodis pri sxi, li ja akiris la rajton pri sxia plej arda
dankeco. Do li venis kun sxi al la balfesto kaj sxajne ne malmulte
vantigxis pri sia loko flanke de la bela, interesa knabino. La
logxantoj de B. estas strangaj homoj. En la unuaj tagoj oni malbone
parolis pri la kantistino, de la plej elegantaj salonoj gxis
en la bierejacxoj; sed kiam gravaj viroj protektis sxin, kiam
respektataj sinjorinoj sxin publike defendis, oni akomodigxis al la
cirkonstancoj, kaj la B...anoj kortusxite de la sorto de l'kompatinda
infanino vagadis en la stratoj kaj preskaux mortis pro raviteco,
ke sxi resanigxis. Kiam sxi eniris en la cxambregon, cxiuj sxajne
atendis nur sxin, kiel la regxinon de l'festo; oni aklamis sxin kaj
gxojbruis, oni klakfrapis la manojn kaj kriis "brave!", kvazaux jxus
prosperis al sxi plej malfacilaj vocxruladoj. Ankaux la medicina
konsilanto ricevis sian parton de la aklamo: "Vidu, jen li", ili
kriis, "jen lerta viro, tiu savis sxin."

La kantistino estis gxoje emociita de tiu aklamo de l'homamaso;
afekciite de la murmurado de l'gratulantoj sxi ecx preskaux forgesis,
ke ankoraux pli serioza celo sxin kondukis en tiun cxambregon; sed la
kvar fortikaj domenuloj proksime post sxi sekvantaj kaj la demandoj
de la kuracisto, cxu sxi ankoraux ne ekvidis la grizajn okulojn de la
chevalier, ree kaj ree memorigis sxin pri sxia intenco. Sxi mem kaj
la kuracisto ne estis pretervidintaj, ke longa, malgrasa turko (en B.
oni nomis lian kostumon pasxaho Ali), konstante prempusxas sin
proksimen al sxi; kaj kiom ajn da fojoj la amasa movigxo de la
maskuloj forsxiris lin, cxiam li denove estis cxe ilia flanko. La
kantistino pusxetis la kuraciston kaj montris per la okuloj al la
pasxaho. Li respondis sxian okulsignon kaj diris: "Mi jam antaux
longe rimarkis lin." La pasxaho proksimigxis per nefirmaj pasxoj; la
kantistino pli forte krocxigxis al la brako de Lange; li nun estis
tute proksime--rigidaj, grizaj okuloj elrigardis el la masko kaj
kava vocxo diris al sxi: "Mi senlime gxojas, ke mi vidas vin tiel
lauxdezire bonfarta." La kantistino timigite deturnis sin kaj sxajne
skuetigxis; ankaux la maskulo cxe tiu vido tremante forturnis sin kaj
malaperis en la homamaso. "Cxu tio estas li?", la medicina konsilanto
ekkriis. "Ekregu vin, nun estas necese, agi trankvile kaj cxielzorge;
cxu vi opinias, ke estas li?" "Ankoraux mi tion ne certe scias", sxi
respondis, "sed mi opinias, ke mi rekonas liajn okulojn."

La medicina konsilanto ordonis al la kvar domenuloj, ke ili strecxe
atentu tiun pasxahon, kaj kun la sinjorino iris pluen. Sed apenaux li
faris kelke da pasxoj tra la cxambrego, kiam reaperis la turko; sed
li restis malpli proksime, kvazaux observante la kantistinon.

La kuracisto kun sia akompanantino aliris al bufedo por recepti
al sxi post la sentita teruro tason da teo; li rigardis
cxirkauxen--ankaux cxi tie la turko ree estis, kaj jen, nun li havis
sur telereto glason da puncxo kaj kelke da bombonoj; li proksimigxas
al la kantistino, liaj okuloj brilas, la glaso kun strangaj sonoj
saltetas kaj tintas sur la tremanta telero; li estas flanke de sxi,
li prezentas al sxi la teleron kaj diras: "Estimata, cxu vi ne
deziras iom da puncxo kaj kelke da bombonoj?" La kantistino rigide
rigardis lin, sxi paligxis, repusxis la teleron kaj ekkriis: "Ha, la
terura! Estas li, estas li, li volas veneni min!"

La pasxaho de Janina staris muta kaj sen movo, li sxajne forlasis
cxian penson pri defendo; senvole li lasis sin forkonduki de la kvar
fortikaj domenuloj.

Preskaux en la sama momento la nigra mantelo de la kuracisto estis
forte ektirata. Li rigardis returne; la malgranda, kreskokripla lakeo
el la hotelo de Portugalujo staris antaux li, pala kaj kun vizagxo
terurita: "Pro la kompatemo de Dio, sinjor' medicina konsilanto,
bonvolu veni kun mi al la cxambro n-ro 53, gxuste nun la diablo volas
preni la francan sinjoron."

"Kion vi babilas?", la kuracisto malkontente demandis kaj volis lin
pusxi flanken, por sekvi la kaptiton al la polica direkcio. "Cxu
koncernas min, se lin prenas la satano?"

"Sed mi petas vin", la malgrandulo preskaux plorante ekkriis, "li
eble tamen povas esti savata; via mosxto ja cxi tie estas urba
kuracisto kaj havas la devon, veni al la fremduloj en la hotelojn."

La medicina konsilanto subpremis malbenon, kiun li estis preskaux
dironta; li vidis, ke li ne povas eviti tiun malagrablan iron, li
alvenigis per mansigno la orkestrestron Boloni, transdonis al li la
kantistinon kaj rapidis kun la malgrandulo al la hotelo de
Portugalujo.




XI.


Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskaux
jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj cxe la sxtuparoj donis
malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton,
suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malsxlosis la pordon,
la kuracisto eniris, sed preskaux reenfalis. Cxar estajxo, kiu de
kelke da tagoj sencxese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo,
tie vera kaj enkorpigxinta sidis en la lito. Gxi estis granda,
malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis sursxovinta
pinte suprenstarantan lanan dormocxapon; lia mallargxa brusto kaj
liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la cxapo
granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizagxo, kiun oni
opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj
ankoraux donus al gxi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon.
La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe
elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun rauxka, freneza
rido li gratis sur la litkovrilo.

"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per
tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia,
gxuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica,
griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma
figuro--jen cxio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu
terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; cxu li do ne
jxus cxeestis la areston de tiu chevalier? Cxu ne ankaux alia viro
povas havi grizajn okulojn? Cxu do estis mirige, ke malsanulo estas
konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon
trans la frunton, kvazaux volante forvisxi tiujn pensojn kaj aliris
al la lito.--Sed ankoraux neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron
kaj timon cxe la lito de malsanulo--tie, estis al li preskaux
neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane
klopodis venki, kaj li nevole postenigxis, sentante la malsekan,
senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane sercxante la pulson.

"La stultulo", la paciento kun rauxka vocxo kriis, intermiksante jen
francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la
stulta malgrandulo, sxajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos
al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi
min, estas la banoj de Gxenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li
mendu por mi posxtocxevalojn; mi forvojagxos ankoraux hodiaux nokte."

"Certe li forvojagxos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe
nigraj cxevaloj, kaj ne al Gxenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed
tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."

La kuracisto vidis, ke oni multe jam ne povas helpi; li opiniis, ke
li povas legi la antauxsignojn de la proksima morto en la okuloj, en
la malkvietaj movoj de la malsanulo; ecx tiu sopiro vojagxi foren,
malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finigxon de l'vivo. Tial la
kuracisto konsilis al li, kviete kusxigxi kaj promesis, ke li
preparos malvarmigan trinkajxon.

La malsanulo furioze ridis. "Kusxi, kviete kusxi?", li respondis,
"kiam mi kusxas, mi cxesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi
devas sidi, for, malproksimen for!--Kion diras la malgrandulo? Cxu li
mendis la cxevalojn? Malgranda hundo, cxu vi ordis mian pakajxon?"

"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia
pakajxo; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne
povas skribi sur la cxielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."

La medicina konsilanto ankoraux unu fojon kaptis la manon de la
malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankoraux
povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi
krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li
montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandagxon malbone
surmetitan, li trovis--pikvundon proksime de la koro.--Strange! gxi
estis la sama grando, la sama loko, kiel cxe la vundo de la
kantistino.

"Tio estas fresxa vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme
rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"

"Cxu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi
havis trancxilon en la brusta posxo, malsupren falis sxtuparon kaj
min iom gratvundetis."

"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu
vundo."

Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis gxin al la malsanulo;
tiu gxin albusxigis per nefirma mano; gxi sxajne fresxigis lin; dum
kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li
versxis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj
postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malsxlosis kaj eligis
tukon--la kuracisto rigardis al gxi, terura suspekto en li
naskigxis--li ree rigardis, gxi estis la sama koloro, la sama sxtofo,
gxi estis la tuko, trovita cxe la kantistino. La malgrandulo volis
transdoni gxin al la malsanulo; li repusxis gxin: "Al la diablo,
bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur gxin!" La
servisto elsercxis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla
odoro disvastigxis en la cxambro--gxi estis la sama parfumo, kiun
surhavis la alia, trovita tuko.

La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis
dubeble, ke li havas antaux si la atencinton de la kantistino
Bianetti, tiun chevalier de Planto; gxi estis senhelpa homo,
malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis,
kvazaux cxiumomente li povas sin jxeti el la lito kaj kapti lian
gorgxon; li prenis sian cxapelon, la proksimeco de la terura homo
forpelis lin.

La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri.
"Ho, via mosxto!", li gxemis, "Vi ja ne volas lasi min sola cxe li?
Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela
fantomo kun la dormocxapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la
cxambro! Pro Dio, ne forlasu min!"

La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li
sxajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito
longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li
minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo
sxajne infektis lin; li repusxis la malgrandulon kaj forkuris el la
cxambro; ankoraux sur la plej malsupraj sxtuparoj li auxdis la
teruran ridon de la mortigisto.




XII.


En la mateno post tiu nokto bela urba kalesxo haltis antaux la hotelo
de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
sinjoroj kaj supreniris la sxtuparon. "Cxu sinjoro la supera
tribunala referendario _Pfalle_ jam estas supre?", unu el tiuj
sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
kaj la sinjoro dauxrigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
sorto, ke li malsupren falas la sxtuparon kaj mem pusxas la ponardon
en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke gxuste vi,
Lange, estas vokata al li!"

"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed cxu vi ne trovas strangan
fatalon ankaux en tiuj naztukoj? La unuan li devis lasi cxe mi, kia
hazardo! La alian li devis postuli gxuste en la momento, kiam la
doktoro ankoraux estas cxe li."

"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
alian, ol ke tio devis farigxi. Sed en tiu vortico mi preskaux
forgesis ion; diru, kio estas pri la pasxaho de Janina? Signora
supozeble ja eraris. Cxu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
kompatindulo?"

"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
Mi jam alkondukigis lin cxi tien, li estos kunfruntigata kun la
atencinto."

"Cxu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"

"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
aferojn, ecx se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
supre, tie jam estas n-ro 53. Frauxlino, bonvolu dume eniri cxi tie,
en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."

Estas superflue por ni diri, ke la tri personoj estis la kantistino,
la doktoro kaj la direktoro; ili venis por akuzi la kavaliron de
Planto pri mortigo provita. La direktoro kaj la medicina konsilanto
eniris; la malsanulo ankoraux same sidis en la lito, kiel la
kuracisto vidis lin en la nokto; nur liaj trajtoj en la taglumo
sxajnis ankoraux pli teruraj, la esprimo de liaj okuloj, jam
ekrigidigxantaj, ankoraux pli hororiga. Per senvivaj okuloj li
rigardis jen la kuraciston, jen la direktoron; poste li sxajne
pripensis, kio nun okazas en lia cxambro, cxar referendario Pfalle,
mallonga, juna viro kun rugxaj vangoj kaj malgrandaj okuletoj, estis
konvene stariginta tablon, metis antaux sin kolonon da paperoj kaj
tenis en la dekstra mano longan cignoplumon, por protokoli.

"Bruto, kion deziras la sinjoroj?", la malsanulo per malforta vocxo
kriis al la malgranda lakeo. "Vi ja scias, ke mi ne akceptas
vizitojn."

La direktoro aliris proksimen antaux lin, firme lin rigardis kaj
diris akcente: "Chevalier de Planto!"

"_Qui vive[25]?_", la malsanulo ekkriis kaj abrupte levis la
dekstran manon al la dormocxapo, kvazaux volante militiste saluti.

"Sinjoro, vi estas la chevalier de Planto?" la alia dauxrigis.

La grizaj okuloj ekbrilis, li pike ekrigardis la direktoron kaj la
referendarion, kun moka mieno skuis la kapon kaj respondis: "La
chevalier jam de longe estas mortinta!"

"Cxu vere? Kiu do estas vi? Respondu, mi demandas vin en la nomo de
la regxo!"

La malsanulo ridis: "Mia nomo estas Lorier; Bruto, donu al la sinjoro
mian pasporton!"

"Ne estas necese; cxu vi konas tiun tukon, sinjoro?"

"Kial mi ne konus gxin? Vi tie forprenis gxin de mia segxo; por kio
la demandoj, por kio la scenoj? Vi gxenas min, sinjoro!"

"Bonvolu rigardi al via maldekstra mano", la direktoro diris; "tie vi
ja tenas vian tukon; cxi tiu estis trovata en la domo de iu Giuseppa
Bianetti."

La malsanulo furioze ekrigardis la virojn; li pugnigis sian manon kaj
grincigis la dentojn; li obstine silentadis, kvankam la direktoro
ripetis siajn demandojn. Tiu nun donis signon al la kuracisto; li
eliris kaj baldaux poste revenis kun la kantistino, la orkestrestro
Boloni kaj la ...a sxtatsendito en la cxambron.

"Sinjoro barono de Martinow", la direktoro sin turnis al cxi tiu,
"cxu vi rekonas tiun viron kiel la saman, kiu en Parizo estis konata
al vi kiel chevalier de Planto?"

"Mi rekonas lin kiel la saman", la barono respondis, "kaj ripetas
miajn deklarojn pri li, kiujn mi donis pli antauxe por protokoli."

"Giuseppa Bianetti, cxu vi rekonas lin kiel la saman, kiu forkondukis
vin el la domo de via duonpatro, kunprenis en sian domon en Parizo,
la sama, kiun vi akuzas pri provita mortigo?"

La kantistino tremis, vidante la teruran viron; sxi volis respondi,
sed li mem al sxi evitigis cxian konfeson. Li pli alten levis sin,
lia lana cxapo sxajne pli pinta suprenstaris, liaj brakoj estis
rigidaj, li sxajne kun peno movis ilin, sed liaj fingroj konvulsie
dis- kaj kunfleksigxis; lia vocxo jam nur mallauxte kaj rauxke
suprenrampis el la brusto; ecx lia rido kaj liaj blasfemoj preskaux
farigxis flustrado: "Cxu vi venas, viziti min, Schepperl?", li diris.
"Jen vi bele agas. Cxu ne, mia vidigxo vin tre plezurigas! Mi vere
bedauxras, ke mi ne pli bone vin trafis, per tio mi estus evitiginta
al vi, vidi vian onklon antaux lia forvojagxo mokata de tiuj germanaj
brutoj!"

"Por kio ni ankoraux bezonas atestojn?", la direktoro interrompis
lin. "Sinjoro referendario Pfalle, skribu arestordonon kontraux--"

"Kion vi faras?", la kuracisto ekkriis, "cxu vi do ne vidas, ke la
morto jam minacas lian koron? Li ne plu vivos kvaronhoron. Rapidu, se
vi ankoraux devas demandi pri io."

La direktoro ordonis al la lakeo, voki la jugxejajn servistojn, ili
suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukigxis, liaj
okuloj sxajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
sed ankaux nun sxajne ankoraux fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
"Schepperl", li ree diris, "vi malfelicxigis, pereigis min, tial vi
meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
galeroj, cxar li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
vin; mi bedauxras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, ecx ne
plu povintaj firme pusxi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperajxo. Du
jugxejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
malfelicxa Ali, la pasxaho de Janina--la turbano kovris la kompatigan
kapon de la konsilanto Bolnau. Cxiuj miregis pri tiu vidajxo kaj
precipe la orkestrestro sxajnis konsternita; li igxis pala kaj rugxa
kaj deturnis sian vizagxon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
direktoro diris, "cxu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
la diabloj, mi ne konas lin!"

La turko kun afliktita mieno rigardis la cxirkauxstarantojn. "Mi ja
sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
antauxsentis tion. Sed frauxlino Bianetti, kiel vi do povis tiom
malfelicxigi senkulpan homon?"

"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"

"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antaux la
tribunalo nenia pardonemo aux indulgo valoras, vi devas koni tiun
sinjoron; gxi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
cxambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon cxe la atenco."

"Certe", la pasxaho plendis--"diris mian nomon en tiel suspektigaj
cirkonstancoj."

La kantistino ekmiris, intensa rugxo pasis trans sxian belan
vizagxon, tre emociite sxi kaptis la manon de la orkestrestro;
"Carlo", sxi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
mi ne celis tiun sinjoron, sed--"

"Min", la orkestrestro diris kaj pasxis antauxen. "Mia nomo estas, se
mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"

"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj cxirkauxprenis lin.
"Tio estas la unua sagxa vorto en via vivo, vi liberigis min el
granda mizero."

"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
en cxi tiu afero okupi nin nur pri la cxeestanta sinjoro chevalier de
Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
metis gxin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta jugxisto."

Oni komprenis lin; ili eliris el la cxambro de la terura mortinto kaj
eniris transe cxe la orkestrestro, la felicxa, retrovita filo de la
pasxaho; la kantistino kasxis sian vizagxon sur la brusto de la
amato, sxiaj larmoj torente versxigxis, sed ili estis la lastaj,
kiujn sxi ploris pri sia malfelicxa sorto; cxar la pasxaho ridetante
cxirkauxiris la belegan paron, li sxajne ellaboris grandan decidon;
li sekrete interkonsiligxis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara frauxlino", li
diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
ke mi petas vin, intersxangxi gxin kun la via. Vi hieraux malakceptis
mian teleron kun puncxo, cxu vi ree forpusxos min, se mi prezentas al
vi la cxeestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"

Sxi ne rifuzis; kun larmoj de gxojo sxi kisis lian manon, la
orkestrestro ravite cxirkauxprenis sxin kaj cxi-foje sxajne tute
forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
la manon de la kuracisto: "Lange, diru, cxu mi povis pensi, ke tiel
okazos, kiam vi timigis min gxis ekstremo, kiam mi nombris la
fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Sxia lasta vorto
estis Bolnau?"

"Nu, kion vi volas ankoraux!" ridetante respondis la medicina
konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam gxin diris al vi; mi ne scias,
cxu cxio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."




Klarigaj notoj de la tradukinto.


[1] germane _Kommerzienrat_, titolo, kiun povis ricevi
sxatata komercisto aux industriulo.

[2] (itala) = kun subpremata vocxo.

[3] germane _Medizinalrat_. Precipe en Pruslando
oficiala titolo de kuracisto, kiu estas teknika referatisto de la
distrikta registaro.

[4] (it.) = sinjorino.

[5] pron. Baruhx.

[6] lauxvorte: nigra, blanka, bruna, farmbienulo, muelisto,
kampulo (nomoj en Germanlando tre oftaj).

[7] (franca) = gxis la revido.

[8] (franca) = fama jugxafero.

[9] = pendigan sxnuron.

[10] (itala formo de) Karlo.

[11] (it. f. d.) Jozefino.

[12] (itala muzika termino) = suficxe rapide.

[13] (it. muz. term.) = iom modere.

[14] (franca) = cxielo!

[15] (itala) = amantoj.

[16] (akc. Antonio, itala formo de) Antono.

[17] pron. Sxeperl.

[18] (germ.) mallongigajxo de Kristino.

[19] (franca) = Jes, tio estas filinoj (aux publikulinoj,
laux alia senco de la franca vorto).

[20] (franca) = kavaliro de _Planto_.

[21] (itala) = majstro.

[22] [AFGR] Tia ideo kaj precipe esprimo de ideo aux sento
kiu estas (senkonscie) pasigita de la memoro, sed prezentas sin kiel
nove estigxintan.

[23] en la IIa volumo de _La Revuo_ sur pagxo 70 (Rab: IV, 5).

[24] (franca) = bonan tagon, bonan tagon!

[25] (franca) = jen kiu?

[26] (franca) = Sinjoro.

[27] (germana formo de) Karlo.





Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 5:_

Pro kio?

Internacia kriminal-romano orginale verkita de Argus

Prezo: bele kart. 9.-- M. (al eksterlando kun altigoj
laux E-Katalogo) Sendkostoj 80 Pf. (eksterlanden 1.20 M.)

Kompetenta jugxo pri la verko:

En la nuna tempo, kiam oni, bedauxrinde pli ol dezirite,
devas kutimigi sin al cxiutagaj kriminalajxoj, akrigxas ankaux
la sento pri elpensita kriminalromano. Mi legis la verkon
"Pro kio" kun gxojo kaj gxuo, cxar la dissolvo de la komplikajxoj
estas lerta, la strecxeco de l'atento de la leganto estas
restigata gxis la lasta momento, kaj la lingvo estas majstra.
Gxuste cxi tio sxajnas al mi grava, cxar gxi denove pruvas la
kapablecon de Esperanto kiel konversacia lingvo kaj cxarme
kaj efike enkondukas la komencantan Esperantiston en la
modernan cxiutagan vivon. Pro cxi tiuj kauxzoj mi volonte
donas al "Pro kio?" mian varman rekomendon por gxia vojo
kaj deziras al gxi plenan sukceson.

  _Dro Albert Steche_,
  prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.



_Nova Esperanto-Biblioteko No. 6:_

Elektitaj poemoj de Heinrich Heine

Tradukitaj de Friedrich Pillath

Dua, kompletigita eldono

Prezo: bele kart. 4.-- M. (al eksterlando kun altigoj
laux E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Unu el la plej belaj verkoj de la Esperanto-Literaturo!
S-ino _Marie Hankel_, prezidantino de Esperantista Literatura
Asocio, jugxas pri gxi jene: "La Elektitaj Poemoj (nova eldono)
estas vera trezoro kaj la plej efika pruvo por la beleco
de nia lingvo."



Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

_Nova Esperanto-Biblioteko No. 7:_

P. William

Legolibro

Unua volumo:

Internacia Anekdotaro

Prezo: 6.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux
E-Katalogo) Sendkostoj 40 Pf. (eksterlanden 80 Pf.)

Cxi tiu libro bonege tauxgas kiel legajxo en kursoj kaj en
ekzercaj rondoj. Gxia modelstila enhavo pritraktas la plej
diversajn aferojn de la homa vivo, kaj tial la libro prezentas
grandan provizon de vortoj kaj ricxecon de gramatikaj formoj
konscie uzitaj.



Dokumentoj de Esperanto

  Informilo pri la historio kaj organizo
  de la Esperanta movado

Kunmetita de

Dro A. Mobusz, Lubeck

Prezo: kart. 25.-- M. (al eksterlando kun altigoj laux
E-Katalogo) Sendkostoj 1.-- M. (eksterlanden 2.40 M.)

Cxiu Esperantano, kiu volas informi sin pri la historio kaj
scienca bazo de la Lingvo Internacia, pri la Esperanto-movado
kaj pri la organizo de la Esperantistaro, nepre devas posedi
cxi tiun fundamentan verkon. La libro enhavas i. a. cxiujn
kongresparoladojn de Dro Zamenhof kaj multajn aliajn gravajn
dokumentojn.


Buchdruckerei fur fremde Sprachen Max Schmersow, Kirchhain N.-L.






End of the Project Gutenberg EBook of La Kantistino, by Wilhelm Hauff

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KANTISTINO ***

***** This file should be named 24763.txt or 24763.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/4/7/6/24763/

Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.