Title: Mark Twain: Tri Ceteraj Noveloj
Author: Mark Twain
Translator: Edwin Grobe
Release date: March 30, 2007 [eBook #20943]
Language: Esperanto
Credits: Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson
and the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net
Noto de tekstpreparulo:
Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas
ĉi sube korektita, kaj estas priskribita en HTML-aj komentoj.
Esperantigis
EDWIN GROBE
1999
Eldonejo-Arizona-Stelo
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281-1550
Usono
MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ
Unua Eldono: Aprilo 1999
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
“THE ESKIMAU MAIDEN’S ROMANCE”
“CANNIBALISM IN THE CARS”
“LUCK”
“Jes, mi rakontos al vi ĉion ajn pri mia vivo kion plaĉus al vi ekscii, S-ro Tvajno,” ŝi diris en sia dolĉa voĉo kaj lasante ripozi trankvile sur mian vizaĝon siajn honestajn okulojn, “ĉar estas afable kaj bonkore ke vi ŝatas min kaj deziras informiĝi pri mi.”
Tiel parolante, ŝi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj per malgranda ostotranĉilo kaj ĝin transigis sur sian peltan manikon dum ŝi spektadis Arktan Aŭroron svingi siajn flamantajn flagrubandojn el la ĉielo kaj lavi la solecan neĝebenaĵon kaj la temploformajn glacimontojn per riĉaj prismofarboj, spektaklo de preskaŭ netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun ŝi forskuis sian revadon kaj pretiĝis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi petis.
Ŝi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon kaj mi ekpretis aŭskulti.
Ŝi estis belega estaĵo. Mi parolas laŭ la Eskimoa vidpunkto. Aliaj ŝin taksintus iomete tro plenforma. Ŝi estis nur dudekjara kaj ŝiaj samgentanoj juĝis ŝin la plej sorĉanta junulino de la tribo. Eĉ nun, en la subĉiela aero, kun ŝiaj ĝenpeza kaj senforma peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapuĉo, almenaŭ la beleco de ŝia vizaĝo videblis, sed ŝian figuron oni povis nur diveni. Inter ĉiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon ĉe la gastama trogo de ŝia patro povantan ŝin egali. Tamen ŝi ne estis troindulgita. Ŝi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se ŝi konsciis esti bela, ŝia kondutmaniero neniel elmontris tian konscion.
Ŝi estis mia ĉiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone mi konis ŝin des pli bone ŝi plaĉis al mi. Ŝi estis ame kaj zorge edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj ĉar ŝia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis ĉe la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn trans la vastajn glacikampojn kun Laskino—tio estis ŝia nomo—kaj trovis ŝian kompanion ĉiam plaĉa kaj ŝian konversacion ĉiam agrabla. Mi iris fiŝkaptadi kun ŝi sed ne en ŝia danĝerega boato. Mi nur sekvis ŝin laŭ la glacio kaj spektadis ŝin trafi sian predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis ŝin okaze de fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis ŝin kaj ŝian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis ŝin mezdistancen kiam ŝi ĉasis urson sed mi forturniĝis antaŭ la fino ĉar finanalize mi timas ursojn.
Tamen ŝi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion ŝi diris:
“Nia tribo ĉiam kutimis ĉirkaŭnomadi de loko al loko sur la frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro laciĝis pri tio antaŭ du jaroj kaj konstruis ĉi tiun vastan domegon el glaciiĝintaj neĝblokoj. Rigardu ĝin. Ĝi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj ĉi tie ni daŭre loĝas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco taŭgis. Ĉar se vi jam ĝin kontrolis, laŭnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta ĝi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, ĉar vi konscios ke ĝi havas luksajn apartenaĵojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremaĵo kiun vi nomis ‘salono’, la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la familion je manĝohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn en iu ajn domo, ĉu ne?”
“Jes, vi pravas, Laskino. Ĝi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu ĝin similas eĉ en la plej luksaj domoj de Usono.” Tiu agnosko briligis ŝiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj kondutis konforme.
“Mi juĝis ke tio laŭnecese vin surprizis,” ŝi diris. “Kaj estas ceteraĵo. Ĝi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas—ĉiuspecaj peltoj—fokaj, marlutraj, arĝent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj, zibelaj—ĉiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la glaciblokaj laŭmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas ‘litoj’. Ĉu viaj podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj ĉe vi?”
“Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili.” Tio plaĉis al ŝi denove. Ŝi pensis nur pri la kvanto da peltoj kiun ŝia estetika patro penadis reteni ĉemane, ne pri ilia valoro. Mi povintus diri al ŝi ke tiuj amasoj da riĉaj peltoj konsistigus trezoregon—aŭ almenaŭ en mia lando—sed tion ŝi ne komprenintus. Tiuj ne estis la speco de posedaĵoj kiuj taksiĝas kiel valoraĵoj ĉe ŝia gento. Mi povintus diri al ŝi ke la vestaĵoj surportataj de ŝi, aŭ la ĉiutagaj vestaĵoj de la plej ordinara najbaro ŝia, valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke ĉe mi mi konas neniun kiu surmetas dekducentdolaran vestaĵon por iri fiŝkaptadi. Tamen ŝi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Ŝi reparolis:
“Kaj aldone la forĵetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la restaĵo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Ĉu vi havas du en la salono ĉe vi?” Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj, sed renormaliĝis antaŭ ol ŝi konsciis pri mia kondiĉo kaj mi diris entuziasme:
“Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne ĉirkaŭsciigu tion ĉar mi parolas al vi konfidence, sed mi ĵuras laŭ mia honoro ke eĉ la plej riĉa viro de Nov-Jorko ne havas du forĵetakvujojn en sia salono.”
Ŝi aplaŭdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa ĝojego kaj kriegis:
“Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, nepre ne eblas!”
“Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton. Vanderbilto estas preskaŭ la plej riĉa homo de la tuta mondo. Nu, se mi kuŝus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke eĉ li ne havas du en sia salono. Ho, li havas eĉ ne unu. Mi mortfalu surloke se mi ne diras la veron.”
Ŝiaj belaj okuloj larĝiĝis pro surprizo kaj ŝi diris malrapide kun speco de miro en la voĉo:
“Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaŭ povas koncepti tion. Ĉu li estas avara?”
“Ne—ne temas pri tio. Li ne maltrankviliĝas pri la kosto. Sed, nu, ho, nu, vi scias, tio povus ŝajni pompega. Jes, jen estas la ideo. Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon.”
“Nu, tia humileco taŭgas,” diris Laskino, “se ni ne troigas la aferon. Sed kiel aspektas lia loĝejo?”
“Nu, devige ĝi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed—”
“Mi povas kredi tion! Mi neniam aŭdis tiaĵon. Ĉu ĝi estas bela loĝejo—tio estas, alirilate?”
“Sufiĉe bela, jes. Oni ege alttaksas ĝin.”
La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, ronĝante kandel-ekstremaĵon, verŝajne strebante trapensi la aferon. Finfine ŝi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:
“Nu, laŭ mi, estas speco de humileco kiu estas en si speco de pompo, kiam vi penetras la temon ĝismedole. Kaj kiam viro kapablas elporti la koston de du forĵetakvujoj en sia salono sed malkonsentas ilin meti tie, povas esti ke li estas aŭtente humilmensa, sed centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon. Laŭ mia juĝo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras.”
Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke du-forĵetakvujoj-normo maltaŭgas por taksi homojn laŭ tutmonda skalo kvankam ĝi sufiĉe taŭgas en propra socia medio. Sed la opinio de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis ŝin konvinki. Baldaŭ ŝi diris:
“Ĉe vi ĉu la riĉuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj, kaj faritajn el belaj larĝaj glaciblokoj?”
“Nu, ili estas iom bonaj, sufiĉe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el glaciblokoj.”
“Mi ege scivolas. Kial ili ne estas faritaj el glaciblokoj?”
Mi klarigis la malfacilaĵojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam ŝi demandis krivoĉe:
“Nekredeble! Ĉu vi aĉetas vian glacion?”
“Jes ja, devige, karulino.”
Ŝi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:
“Ho, neniam mi aŭdis similan stultaĵon! Do, estas abundego da ĝi. Ĝi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio ĝis distanco de cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus interŝanĝi fiŝvezikon kontraŭ la tuta amaso da ĝi.”
“Nu, vi diras tion ĉar vi ne scipovas ĝin taksi, vi provinca simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la somero, interŝanĝe de ĝi vi povus aĉeti ĉiujn balenojn de la merkato.”
Ŝi rigardis min dubeme kaj diris:
“Ĉu vi parolas honestavorte?”
“Neprege. Tion mi priĵuras.”
Tio meditemigis ŝin. Baldaŭ ŝi diris, kun eta suspiro:
“Plaĉus al mi ekpovi loĝi tie.”
Mi nur celis provizi ŝin per valornormo kiun ŝi scipovus kompreni. Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en ŝi la supozon ke en Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis ŝian buŝon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:
“Sed se vi loĝus tie, ne plaĉus al vi balenviando. Ĝi plaĉas al neniu.”
“Kio!”
“Efektive, balenviando plaĉas al neniu.”
“Sed kial ne?”
“Nu, mi ne bone scias. Temas pri antaŭjuĝado, mi opinias. Jes, jen la kialo. Nura antaŭjuĝado. Mi supozas ke starigis antaŭjuĝadon pri ĝi iun antaŭan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, ĝi emas daŭri senfine.”
“Tio veras, nepre veras,” diris la knabino mediteme. “Same kiel nia antaŭjuĝo pri sapo ĉi tie—niaj triboj sentis antaŭjuĝon kontraŭ sapo en la komenco, vi scias.”
Mi ekrigardis ŝin por certigi ĉu ŝi seriozas. Verŝajne ŝi jes ja seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:
“Sed pardonu min. Ĉu ili sentis antaŭjuĝon kontraŭ sapo? Ĉu sentis, kun isa finaĵo?” kaj mia voĉo subenmoduliĝis.
“Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis manĝi ĝin.”
“Ho, jes. Nun mi komprenas. Antaŭe mi ne kaptis vian ideon.”
Ŝi reparolis:
“Estis nura antaŭjuĝo. Kiam fremduloj alvenigis sapon ĉi tien la unuan fojon, ĝi plaĉis al neniu. Sed post kiam ĝi laŭmodiĝis, ĝi plaĉis al ĉiuj kaj nun havas ĝin ĉiu povanta pagi ties prezon. Ĉu vi ŝatas ĝin?”
“Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri ĝi, mi mortus, precipe ĉi tie. Ĉu vi ŝatas ĝin?”
“Mi ĝin amegas. Ĉu vi ŝatas kandelojn?”
“Mi ilin juĝas nepra bezonaĵo. Ĉu ŝatas ilin vi?”
Ŝiaj okuloj kvazaŭ ekdancadis kaj ŝi proklamis:
“Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!
“Kaj fiŝinternaĵoj!”
“Kaj fervojmazuto!”
“Kaj neĝŝlimo!”
“Kaj balengraso!”
“Kaj kadavraĵo! Kaj saŭrkraŭto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj terebinto! Kaj melaso! Kaj—”
“Ho, ne! Ne daŭrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!”
“Kaj tiam kunservi ĉion en ŝlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj ekmanĝegi!”
Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troaĵo por ŝi kaj la kompatindulino svenis. Mi frotigis neĝon kontraŭ ŝian vizaĝon kaj ŝin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi ŝian ekscitiĝon. Iom post iom ŝi reaktivigis sian rakontadon:
“Do, ni komencis loĝi ĉi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis malfeliĉa. Jen estas la kialo. Mi naskiĝis por ami. Mi opiniis ne povi vere feliĉiĝi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri amkandidatoj—tro abunde, efektive—sed ĉiu el ili, senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis ĝin kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian riĉecon.”
“Ĉu vian riĉecon?”
“Jes, ĉar mia patro estas la plej riĉa homo de nia tribo, eĉ de iu ajn tribo de ĉi tiuj regionoj.”
Mi scivolemis pri la konsistigo de la riĉeco de ŝia patro. Ne povus temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samaĵon. Ne povus temi pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fiŝhokoj kaj kudriloj, aŭ ceteraj tiaĵoj. Ne, tiuj ne konsistigis riĉecon. Tial, kio povus esti la fonto de la riĉeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edziĝkandidatoj? Ŝajnis al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke ŝi jam antaŭe deziregis ke mi ĝin starigu. Ŝi suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante ĝin ekscii. Ŝi sin alpremis konfidence kontraŭ min kaj diris:
“Divenu kiom li valoras—vi neniam scipovos diveni.”
Mi ŝajnigis konsideri la aferon profunde dum ŝi rigardis mian anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesiĝo. Kaj kiam finfine mi rezignis kaj petis ŝin kontentigi mian deziron dirante al mi ŝi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, ŝi metis la buŝon kontraŭ mian orelon kaj flustris, impone:
“Dudek du fiŝhokoj—ne ostaj, sed fremdaj—fabrikitaj el aŭtenta fero!”
Tiam ŝi retiriĝis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris mian nepran plejon por ne malkontentigi ŝin.
Mi paliĝis kaj murmuretis:
“Nome de la Granda Skoto!”
“Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!”
“Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere.”
Ŝi ektimiĝis kaj maltrankviliĝis. Ŝi proklamis:
“S-ro Tvajno, ĉiu vorto veras, ĉiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min kredas, ĉu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!”
“Mi—nu, jes, mi kredas—almenaŭ mi penadas kredi. Sed ĉio okazis tiel subite. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiaĵon en tiu rapida maniero. Tio—”
“Ho, mi tiom bedaŭras! Se mi nur antaŭpensintus—”
“Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas ĉar vi estas juna kaj senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antaŭscii kiun efekton—”
“Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone taksi la situacion. Nu—”
“Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fiŝhokoj por anonci la temon kaj tiam iom post iom—”
“Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu, tiam du, tiam—ho, kial mi ne elpensis tion?”
“Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post iom da tempo mi estos renormaliĝinta. Sed—eklanĉi la tutan dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas—”
“Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min pardonas. Bonvolu!”
Post rikolti bonan provizon da tre plaĉaj petado kaj persvado kaj konvinkado, mi pardonis ŝin kaj ŝi refeliĉiĝis kaj post iom da tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaŭ mi konsciis ke la familia trezoro enhavas ankoraŭ ceteran valoraĵon—iuspecan juvelaĵon, verŝajne—kaj ke ŝi klopodas eviti paroli malkaŝe pri ĝi, timante ke mi denove paraliziĝu. Sed mi deziris informiĝi ankaŭ pri tiu aĵo kaj petegis ŝin diri al mi kio ĝi estas. Ŝi timis. Sed mi insistis kaj promesis antaŭapogi min ĉi tiun fojon kaj esti preta por ke la ŝoko ne min difektu. Ŝi plenis je malcertoj sed tro fortis por ŝi la tento sciigi tiun mirindaĵon al mi kaj ĝui miajn miron kaj admiron kaj ŝi konfesis ĝin porti sur sia persono kaj diris ke se mi certas esti preta—kaj tiel plu kaj tiel plu—kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon. Mi falis kontraŭ ŝin en bone ŝajnigita sveno, kiu kontentigis ŝian koron kaj samtempe preskaŭ senigis ŝin je ĝi. Kiam mi renormaliĝis kaj trankviliĝis, ŝi deziregis ekscii kion mi opinias pri ŝia juvelaĵo.
“Kion mi opinias pri ĝi? Mi taksas ĝin la plej ekskvizita aĵo kiun mi iam vidis.”
“Ĉu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed ĝi estas jes ja vera amindaĵo, ĉu ne?”
“Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli plaĉus al mi ĝin posedi ol la ekvatoron.”
“Mi opiniis ke vi admiros ĝin,” ŝi diris. “Mi juĝas ĝin tiom bela. Kaj ne ekzistas cetera en ĉiuj ĉi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por ĝin rigardi. Ĉu iam antaŭe vi vidis similaĵon?”
Mi diris ke ne, ĉi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en antaŭaj tempoj milionon da ili ĉar tiu simpla juvelo ŝia estis nenio alia ol malnova difektita bagaĝidentigilo de Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.
“Sankta tero!” mi diris. “Vi certe ne ĉirkaŭiras portante tion sur via persono tiumaniere, tute sole kaj senŝirme, eĉ senhunde, ĉu?”
“Ŝŝŝ! Ne tiel laŭte!” ŝi diris. “Neniu scias ke mi ĝin surportas. Ili supozas ke ĝi estas en la trezorejo de Paĉjo. Kutime ĝi estas tie.”
“Kie estas la trezorejo?”
Estis malsubtila demando kaj dum momento ŝi aspektis surprizite kaj iom suspekte, sed mi diris:
“Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj da loĝantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, ĉiuj el senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fiŝhokojn.”
Tio retrankviligis ŝin kaj ŝi diris al mi kie en la domo la hokoj estas kaŝitaj. Tiam ŝi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi ĉu iam mi vidis similaĵojn ĉe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkaŝe ke ne, kio pli plaĉis al ŝi ol ŝi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentiĝon. Estis tiel facile plaĉi al ŝi kaj tiel plaĉe al mi ke mi daŭrigis la temon, dirante:
“Ho, Laskino, vi estas jes ja bonŝanca knabino—ĉi tiu belega domo, ĉi tiu delikata juvelaĵo, tiu riĉa trezoro, la tutaĵo de tiu impona neĝo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj ĉies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj ĉies omaĝo kaj respekto senpete disponeblaj al vi; juna, riĉa, belega, serĉata, amindumata, enviata, kun ĉiu bezono havebla, ĉiu deziro atingebla, ĉiu volo plenumebla—tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed ĉiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas—vi meritas ĉion tion, Laskino—tion mi kredas en mia koro.”
Fierigis kaj feliĉigis ŝin aŭdi min diri tion kaj ŝi dankis min foje kaj refoje pro tiu lasta asertaĵo kaj ŝiaj voĉo kaj okuloj komprenigis al mi ke ŝia koro estis tuŝita. Baldaŭ ŝi diris:
“Tamen ne ĉio estas sunbrilo. Ankaŭ nuban flankon havas la situacio. La ŝarĝo de riĉeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis ĉu ne estus pli bone esti malriĉa—almenaŭ ne pretermodere riĉa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subaŭdi ilin diri, respektege, unu al la alia, ‘Jen—jen ŝi estas—la filino de la milionulo!’ Kaj foje ili diras bedaŭre, ‘Ŝi ruliĝas en fiŝhokoj dum mi—nenion mi havas.’ Tio rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malriĉaj, ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun—nun ni bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis mildahumora kaj komplezema al ĉiuj. Sed nun li estas aŭstera kaj aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri sia familio sed nun, dum li ĉirkaŭiras, liaj fiŝhokoj konsistigas lian ununuran priokupaĵon. Kaj pro lia riĉeco ĉiuj kaŭras antaŭ li kaj montriĝas servemaĉaj pri li. Antaŭe neniu ridis pri liaj ŝercoj ĉar ĉiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj senbonkvalitaj ĉar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi ŝercon—la humurelementon. Sed nun ĉiuj ridas kaj ridaĉas pri tiuj mornaĵoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplaĉas al mia patro kaj li ne hezitas elmontri sian malĝojon. Antaŭe oni ne petis lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis ĝin senpete, ĝi estis senvalora. Ĝi havas ankoraŭ tiun difekton, tamen ĉiuj petas ĝin kaj ĝin aplaŭdas. Kaj li mem partoprenas en la aplaŭdado, ĉar mankas al li aŭtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis la karakteron de nia tuta tribo. Antaŭe ĝi estis honesta kaj vireca gento. Nun ĝi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas ĉiujn milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antaŭe ordinara simpla gento kiun kontentigis la ostaj fiŝhokoj de iliaj gepatroj. Nun avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je ĉiu sento pri honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn fiŝhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj malĝojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por mi mem.
“Finfine ŝajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj plezuro ĉar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti pli feliĉa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn, rakontante ĉion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej belan estontecon. Kiam ni laciĝis ni sidiĝis kaj manĝis ĉar li havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis kaj neniam antaŭe manĝaĵo havis tiel bonan guston.
“Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj mi eksciis ke li neniam aŭdis pri mia patro, kio ege min ĝojigis. Mi volas diri ke li jam aŭdis pri la milionulo sed neniam aŭdis lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel feliĉa—ho! pli feliĉa ol vi povas imagi.
“Iom post iom la vespermanĝhoro alproksimiĝis kaj mi kondukis lin al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj kriis:
“‘Kiom bonega! Ĉu apartenas al via patro tio?’
“Aŭdi tiun voĉtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min ekdolorigetis, sed baldaŭ la sento forpasis ĉar mi tiom amis lin kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentiĝis pri li kaj oni invitis multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la ĉifonlampojn kaj kiam ĉio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis ĝojan bankedon por festi mian fianĉiniĝon.
“Kiam la bankedo finiĝis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj li ne rezistis al la tento elmontri siajn riĉecojn kaj vidigi al Kalulo kian bonŝancon tiu atingis hazardavoje—kaj ĉefkiale, kompreneble, li deziris ĝui la mirego de la kompatindulo. Mi povintus ekplori—sed tiaĵo ne sukcesintus malpersvadi mian patron, tial mi diris nenion sed daŭre sidadis kaj suferis.
“Mia patro aliris rektalinie la kaŝejon, en la plena vidkampo de ĉiuj, kaj eligis la fiŝhokojn kaj revenportis ilin kaj svingĵetis ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksaĵo sur la provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
“Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon. Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surpriziĝo kaj scivoli kiel ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn riĉecojn. Tiam baldaŭ li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
“‘Tial, estas vi kiu estas la renoma milionulo!’
“Mia patro kaj ĉiuj ceteraj ĉeestantoj kvazaŭ eksplodis per kriegoj de feliĉa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron senzorge same kiel ĝi estus nura rubaĵo havanta nenian valoron kaj ĝin revenportis al ties kaŝloko, la surprizo de Kalulo estis studindaĵo. Li diris:
“‘Ĉu eblas ke vi staplas tiaĵojn sen ilin kompti?’
“Mia patro eligis orgojlan ĉevalridegon kaj diris:
“‘Nu, verdire, oni konscias ke vi neniam estis riĉa pro tio ke tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fiŝhokoj.’
“Kalulo konfuziĝis kaj klinis la kapon, tamen diris:
“‘Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris eĉ la pikilon de unu el tiaj multkostaĵoj kaj neniam antaŭe vidis viron tiel riĉan je ili ke valoris la penon nombri lian provizon ĉar ĝis nun la plej riĉa viro kiun mi konis disponis nur tri.’
“Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Ĉu ilin nombri? Ho, ĉiun tagon li nombris ilin.
“Mi renkontis mian karulon kaj konatiĝis kun li je tagiĝo kaj lin kondukis ĉe mi je noktiĝo nur tri horojn poste—ĉar en tiu tempo la tagoj malplilongiĝis anticipe al la sesmonatdaŭra nokto. Ni festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin situigis dise laŭ la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaŭ ĉiuj krom mi perdiĝis en sonĝado. Mi estis tro feliĉa, tro ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kuŝis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutiĝis en la malhelo pleniganta la foran ekstremaĵon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu ĝi estis, nek ĉu ĝi estis viro aŭ virino. Baldaŭ la formo, aŭ eble alia formo, preterpasis irante en la kontraŭa direkto. Mi scivolis kion signifas ĉio tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis.
“Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekiĝis kaj aŭdis mian patron diri en terura voĉo: ‘Laŭ la granda Neĝo-Dio, mankas fiŝhoko!’ Io diris al mi ke tio aŭguras malĝojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmiĝis. Mia antaŭsento konfirmiĝis en la same instanto. Mia patro kriegis: ‘Vekiĝu ĉiuj kaj ekkaptu la fremdulon!’ Tiam aŭdiĝis ekbruo de kriegoj kaj sakraĵoj el ĉiuj flankoj kaj vidiĝis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lanĉis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malĝojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu amatigis lin de mi eĉ pli ol iam ajn kaj fierigis kaj feliĉigis min, benitan per la ŝanco suferi kun li kaj por li. Mi aŭdis mian patron ordoni ke la pliaĝuloj de la tribo kunveniĝu cele al juĝi mian Kalulon por lia vivo.
“‘Kio?’ mi diris. ‘Ĉu antaŭ ol serĉi la perditan hokon?’
“‘Ĉu perditan hokon?’ ĉiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis moke: ‘Retiriĝu, ĉiuj, kaj dece ekserioziĝu. Ŝi deziras serĉi tiun perditan hokon. Ho, sendube ŝi malkovros ĝin.’ Post kio ĉiuj ekridis denove.
“Mi ne perturbiĝis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris:
“‘En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu kaj konsciu.’
“Mi alprenis ĉifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeraĉaĵon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian serĉadon kun tiom da memfido ke miaj tribanoj serioziĝis, ekante suspekti esti eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de ĉi tiu serĉado. Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortiĝi kaj ĉirkaŭ mi rekomenciĝis la kunmokado kiu daŭre plilaŭtiĝis kaj plicertiĝis ĝis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda ridado.
“Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj ĉirkaŭbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:
“‘Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan estontecon.’
“Li respondis:
“‘Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas senkulpa. Trankviliĝu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!’
“‘Nun, tial, alvenu la pliaĝuloj!’ Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi aŭdis ekstere alproksimiĝantan sonadon de knaranta neĝo kaj tiam vizion pri kliniĝantaj formoj enirantaj laŭvice traporde—la pliaĝuloj.
“Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antaŭporde kaj ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. ‘Ĉu familianoj ŝtelprenus proprajn havaĵojn?’
“Li paŭzis. La pliaĝuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine unu post la alia ĉiu diris al sia najbaro, ‘Ĉi tio aŭguras malbone por la fremdulo.’ Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidiĝis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!
“La tribunalestro demandis:
“‘Ĉu ĉeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?’
“Mi stariĝis kaj diris:
“‘Kial li volintus ŝtelpreni tiun hokon, aŭ iun ajn ceteran aŭ ĉiujn el ili? Post plua tago li fariĝintus heredonto de la tuta aro!’
“Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj spiradoj leviĝis ĉirkaŭ mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la pliaĝuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: ‘La eldiraĵo de la knabino havas forton!’ Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidiĝis.
“‘Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aŭ ŝi. Se ne, tiu restu de nun antaŭen en silento,’ diris la tribunalestro.
“Mia patro stariĝis kaj diris:
“‘En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto al la trezorejo, kaj baldaŭ revenis. Mi nun opinias ke estis la fremdulo.’
“Ho, mi estis svenonta! Ĝis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto. Eĉ la alkroĉo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus ĝin eltrenegi el mia koro.
“La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:
“‘Parolu!’
“Kalulo hezitis, tiam respondis:
“‘Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj ĝin dronigi en senkulpa ĝojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis unu sed mi ŝtelprenis ne eĉ unu.’
“Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke ĉio finiĝis. Sur ĉiu vizaĝo hieroglifiĝis la vortoj: ‘Konfeso ĝi estas! kaj bagatela, lama, malsolida.’
“Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaŭ mi aŭdis la solenajn vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj ĉiu vorto, kiam ĝi alvenis, estis tranĉilo en mia koro:
“‘Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al juĝado per akvo.’
“Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando ‘juĝadon per akvo’. Ĝi alvenis, antaŭ generacioj, el iu fora lando situanta neniu scias kie. Antaŭ tio niaj patroj utiligis aŭguradon kaj aliajn malcertajn juĝrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj kompatindaj estaĵoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo de juĝado per akvo kiu estas eltrovaĵo de homoj pli saĝaj ol ni kompatindaj sensciaj sovaĝuloj. Pere de ĝi la senkulpuloj montriĝas senkulpaj sendube, sendispute, ĉar ili dronas. Kaj la kulpuloj montriĝas kulpaj kun la sama certeco ĉar ili ne dronas. Mia koro rompiĝis en mia brusto, ĉar mi diris, ‘Li estas senkulpa, kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.’
“Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta daŭro de la pretervaloraj horoj kaj li elverŝis sur min la profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel feliĉa! Finfine, ŝirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlanĉi en la maron. Tiam mi kovris la vizaĝon permane. Ĉu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!
“En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica ĝojo kaj mi malkovris la vizaĝon, surprizegite. Ho, amara vidaĵo! Li naĝadis!
“Tuj mia koro ŝtoniĝis, glaciiĝis. Mi diris: ‘Li estis kulpa kaj li mensogis al mi!’
“Mi forturniĝis malestime kaj survojiĝis hejmdirekten.
“Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis kaj mia patro diris al mi:
“‘Via ŝtelisto sendis al vi sian mesaĝon de mortanto, dirante: “Diru al ŝi ke mi estas senkulpa kaj ke laŭlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi daŭre amos ŝin kaj pensos pri ŝi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidaĵon pri ŝia dolĉa vizaĝo.” Tre bela, eĉ poezia!’
“Mi diris: ‘Li estas malpuraĵo! Mi neniam plu aŭdu pri li denove!’ Kaj, ho! konsideru! Li estis jes ja malgraŭ ĉio senkulpa.
“Naŭ monatoj—naŭ mornaj, malfeliĉaj monatoj—forpasis kaj finfine alvenis la tago de la Granda Ĉiujara Ofero, kiam ĉiuj fraŭlinoj de la tribo lavas la vizaĝon kaj kombas la hararon. Responde al la unua movo de mia kombilo, elfalis la fatala fiŝhoko de kie ĝi nestis dum ĉiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa patro! Ĝemante, li diris: ‘Ni murdis lin kaj neniam plu mi ridetos.’ Li tenis la promeson. Aŭskultu: ekde tiu tago ĝis la hodiaŭa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio utilas ĉio tio nun?”
Tial finiĝis la modesta rakonteto de la kompatinda fraŭlino, pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj dudek du fiŝhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman financan superecon, homo troviĝanta en malriĉaj cirkonstancoj stultuliĝas restante en Nov-Jorko kiam li povas aĉeti fiŝhokojn ĝis valoro de dek cendoj kaj elmigri.
Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia ĝisokcidenta vojaĝo, post vagonŝanĝo ĉe Tero-Hoto, en ŝtato Indianio, milda bonvolaspekta sinjoro ĉirkaŭ kvardekkvin-, aŭ eble kvindekjara, entrajniĝis ĉe unu el la laŭvojaj stacionoj kaj sidiĝis apud mi. Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi juĝis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi loĝas en Vaŝingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaŭ konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Ĉefurbo, eĉ la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Ĉambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaŭ du viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:
“Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia knabo.”
La rigardo de mia nova kamarado eklumiĝis plaĉe. La vortoj revigligis feliĉan memoraĵon, mi supozis. Tiam lia vizaĝo fariĝis meditema, preskaŭ malĝoja. Li turniĝis al mi kaj diris, “Permesu ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta ĉapitro de mia vivo—ĉapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam okazis ties eventoj. Aŭskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne interrompos.”
Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed ĉiam kun emocio kaj seriozo.
En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera trajno aliranta Ĉikagon. Entute estis nur dudek kvar pasaĝeroj. Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaŭ formiĝis plaĉaj kunrilatoj. La vojaĝo promesis esti feliĉa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis eĉ la plej svagan antaŭsenton pri la honoraĵoj baldaŭ nin surfalontaj.
Je la dekunua de la vespero peza neĝo komencis faladi. Baldaŭ post eliri vilaĝeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon etendantan sian senfinan leŭgaron da sendoma morno en la direkto al Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aŭ montetoj, aŭ eĉ nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovaĝejon, pelante la falantan neĝon antaŭ si kiel ŝprucaĵon fontintan el la kresthavaj ondoj de ŝtorma maro. La neĝo pliprofundiĝis rapide kaj ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis ĝin kun konstante pligrandiĝanta malfacileco. Efektive, foje ĝi preskaŭ plenhaltis meze de grandegaj drivaĵoj sin amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftiĝi. Gajecon anstataŭis serioza maltrankviliĝo. La eblo ekmalliberiĝi en la neĝo, sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruaĵo, sin anoncis al ĉiu menso kaj etendis sur ĉiun spiriton sian malesperigantan influon.
Je la dua de la mateno mi vekiĝis el malfacila dormado pro la ĉeso de ĉiu movado ĉirkaŭ mi. La timigega vero sin trudis al mi kun fulma rapideco: negodrivaĵo malliberigis nin! “Ĉiuj manoj eksaltu al la savado!” Ĉiu viro obeis tujege. En la sovaĝan nokton, la peĉan malhelon, la ondegan neĝon ĉiu estulo sin lanĉis, plene konsciante ke momento malŝparata nun povos pereigi nin ĉiujn poste. Ŝovelilojn, manojn, tabulojn—ion ajn, ĉion ajn povantan flankenmovi neĝon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraŭ la amasiĝantaj neĝoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.
Nura mallonga horo sufiĉis por pruvi la nepran senutilon de niaj klopodoj. La ŝtormo barikadis la vojon per dekduo da drivaĵoj dum ni forŝovelis unu. Kaj eĉ pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda antaŭenpelo de la lokomotivo rompis la antaŭ-malantaŭ-ŝafton de la pelrado! Eĉ havante malfermitan vojon antaŭ ni, ni estintus tamen senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege malĝojaj. Ni kuniĝis ĉirkaŭ la hejtostovoj kaj analizis tre serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj—sur tio baziĝis nia ĉefa ĉagreno. Maleblis ke ni frostiĝu ĉar estis bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolaĵo. La diskutado finiĝis je nia agnosko pri la malkuraĝiga decido de la konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia neĝo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj eĉ se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aŭ malsatmorton! Miaopinie, eĉ la plej forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.
Antaŭ ol forpasis nova horo, interparolado mildiĝis ĝis mallaŭta murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subaŭdate laŭintervale inter la plilaŭtiĝo kaj malplilaŭtiĝo de la ŝtormo. La lampoj malbriliĝis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la flagretantaj ombroj por meditadi—por forgesi la nunan tempon, se eblus al ili—por ekdormi, se ili povus.
La eterna nokto—certege ĝi ŝajnis eterna al ni—eluzis finfine siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagiĝo aperis en la oriento. Dum la lumo plifortiĝis la pasaĝeroj komencis vekiĝi kaj elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj laŭvice ĉiu forlevis de sur la frunto sian tien ŝovitan ĉapelon, streĉis siajn malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la senĝojan perspektivon. Senĝoja tio estis, efektive! Nenia vivantaĵo videblis ie ajn, nenia homa loĝejo! Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj neĝtabuloj drivis tien kaj reen antaŭ la vento: mondo da kirliĝantaj neĝeroj elbarantaj la supran firmamenton.
Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe pensante. Denova lantanta morna nokto—kaj malsato.
Nova tagiĝo—nova tago da silento, malfeliĉo, atrofia malsato, senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza dormado, plena je sonĝoj pri bankedoj—ekvekiĝoj ĝenegitaj per malsatronĝado.
La kvara tago alvenis kaj foriris—kaj la kvina! Kvin tagoj da terura malliberiĝo! Sovaĝa malsato spektadis el ĉiu okulo. Enestis ĝin signo de horora signifo. La antaŭanonco pri io malklare formiĝanta en ĉiu koro—io kiun nenia lango ankoraŭ kuraĝis envortigi.
La sesa taga forpasis—la sepa eklumigis la plej marasman kaj grizvizaĝan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la morto. Nun necesas ke tio eksteriĝu! Tiu aĵo kreskadinta en ĉiu koro nun pretis trasalti finfine ĉiun lipparon! La naturo estis ŝarĝita ĝis la lasta tolerebla nivelo—necesis ke ĝi cedu. RIKARDO H. GASTONO, el ŝtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, stariĝis. Ĉiuj antaŭsciis kio estas okazonta. Ĉiuj pretiĝis—ĉiu emocio, ĉiu signo pri ekscitiĝo estis subpremitaj—nur trankvila pensema seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovaĝaj.
“Sinjoroj: Tion ni ne povas daŭre prokrasti! La horo ĉemanas! Ni devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per manĝaĵo la ceterajn.”
S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el ŝtato Ilinojso, stariĝis kaj diris: “Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Saŭjeron el ŝtato Tenesio.”
S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el ŝtato Indianio, diris: “Mi kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko.”
S-RO KAROLO J. LANGDONO: “Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon de Sankta-Luizo.”
S-RO SLOTO: “Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A. Van-Nostrando, Filo, el ŝtato Nov-Ĵerzeo.”
S-RO GASTONO: “Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la sinjoro.”
S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto malakceptiĝis. Ankaŭ la malakceptoj de S-roj Saŭjero kaj Boveno estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.
S-RO A. L. BASKOMO el ŝtato Ohio: “Mi proponas ke la kandidatigprocedo fermiĝu kaj ke la Ĉambro nun entreprenu elekti per balotado.”
S-RO SAŬJERO: “Sinjoroj, mi kontraŭstaru seriozege tiujn procedojn. Ili estas, ĉiumaniere, kontraŭregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj taŭgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo.”
S-RO BELO el ŝtato Iovao: “Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol sep tagoj sen manĝi. Ĉiun momenton kiun ni malŝparas per sencela diskutado pligrandigas nian ĉagrenon. Kontentigas min la kandidatoj jam proponitaj—ĉiun ĉeestantan sinjoron ili kontentigas, mi opinias—kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu elekti unu aŭ pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion—”
S-RO GASTONO: “Oni kontraŭstarus ĝin kaj necesus ke ĝi atendu en suspendiĝo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi deziras eviti. La sinjoro el Nov-Ĵerzeo—”
S-RO VAN-NOSTRANDO: “Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne serĉis la honoron aljuĝitan al mi kaj mi sentas diskretecon—”
S-RO MORGANO de ŝtato Alabamio (interrompante): “Mi mocias la antaŭan proponon.”
La propono akceptiĝis kaj bremsiĝis daŭra debatado, kompreneble. La propono elekti funkciulojn sukcesis voĉdone kaj sub ĝi S-ro Gastono elektiĝis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M. Haŭlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.
Sekvis duonhora paŭzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la maleo eksonis, la partoprenantoj rekuniĝis kaj la komitato raportis, aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de ŝtato Kentukio, Lucienon Hermanon de ŝtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de ŝtato Koloradio kiel kandidatojn. La raporto akceptiĝis.
S-RO ROĜERO de ŝtato Misurio: “Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la raporto staras dece antaŭ la Ĉambro nun, mi mocias ĝin amendi, anstataŭigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni ĉiuj. Oni ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la sinjoro de Luiziano. Tute kontraŭe. Mi tiom respektas kaj estimas lin kiom kapablas fari iu ajn ĉi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis ĉi tie ol iu ajn inter ni—neniu el ni povas malkonscii ke la komitato neglektis sian devon, ĉu pro malatento, ĉu pro pli grava kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutraĵo—”
LA ESTRO: “La sinjoro de Misurio sidiĝu. La Estro ne rajtas permesi dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo laŭ la reguloj. Kiun agon la Ĉambro efektivigu responde al la propono de la sinjoro?”
S-RO HALIDEJO, de Virginio: “Mi proponas aldone amendi la raporton, anstataŭigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilaĵoj kaj senigadoj de preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, ĉu estas nun la momento ĉikani pri malmoleco? Ĉu nun estas la momento elektemiĝi pri malgravaĵoj? Ĉu nun estas la momento disputadi pri temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas maso—solideco, pezo, maso—jen estas nun la ĉefegaj bezonaĵoj—ne talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono.”
S-RO MORGANO (ekscite): “Sinjoro Estro—mi ja fortege malaprobas ĉi tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio, ĉu estas supo kiun ni deziras anstataŭ solida nutraĵo? Ĉu li deziras dupi nin per ombroj? Ĉu li celas primoki nian suferadon per Oregona fantomo? Mi demandas al li ĉu li scipovas rigardi la anksiajn vizaĝojn lin ĉirkaŭantajn, ĉu li sukcesas enrigardi niajn malĝojajn okulojn, ĉu li kuraĝas aŭskulti la batadon de niaj esperantaj koroj kaj daŭre ŝovtrudi al ni tiun malsategigitan fraŭdulon? Mi petas de li ĉu li rajtas pensi pri nia dezertigita stato, pri niaj pasintaj malĝojoj, pri nia malhela estonteco, kaj tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon, tiun ŝanceliĝantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!” [Aplaŭdo.]
Oni voĉdonis pri la amendo post arda debato kaj ĝi malsukcesis. Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso al tiu de S-ro Hermano. Tiam komenciĝis la voĉdonado. Kvin voĉdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektiĝis kiam ĉiuj krom li mem voĉdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto ratifikiĝu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de S-ro Hariso.
S-RO RADVAJO proponis ke la Ĉambro nun konsideru la ceterajn kandidatojn kaj fari elekton por la matenmanĝo. La propono aprobiĝis.
Je la unua voĉdonado okazis egalaĵo kiam duono el la partoprenintoj favoris unu kandidaton pro lia junaĝo kaj duono favoris la alian pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan voĉdonon favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato, kaj oni diskutis la eblon postuli novan voĉdonadon; sed meze de tio oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disiĝis.
La preparaĵoj por la vespermanĝo deviigis dum longa tempo la atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti ĝin, forpelis ĉiun pensadon pri ĝi kvazaŭ en la ventojn la feliĉa anonco ke S-ro Hariso pretas.
Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonseĝoj kaj sidiĝis kun koroj plenaj je dankemo antaŭ la plej bona vespermanĝo beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis ŝanĝitaj kompare al nia kondiĉo de antaŭ kelkaj mallongaj horoj! Senpromesa, malĝojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero, tiam; dankemo, sereneco, ĝojo tro profunda por envortigo, nun. Tio, mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj hurlis kaj disblovis la neĝon sovaĝe ĉirkaŭ nia malliberejo, sed ili ne plu havis la kapablon nin malkuraĝigi. Hariso plaĉis al mi. Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aŭ havigis al mi tiel altan gradon de kontentiĝo. Mesiko estis sufiĉe plaĉa, kvankam iom altsapora, sed se temas pri aŭtenta nutrado kaj delikateco de fibro, servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn—mi ne entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion—sed li ne pli taŭgis kiel matenmanĝaĵo ol mumio, sinjoro—nepre ne. Ĉu magra? Ho, benu min! Kaj ĉu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.
“Ĉu vi volas diri ke—”
“Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmanĝo ni elektis viron nomiĝantan Valkero, el Detrojto, por la vespermanĝo. Li estis tre bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino. Li estis ĉiumaniere laŭdindega. Mi memoros ĉiam Valkeron. Li estis iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni ĝuis Morganon el Alabamo kiel matenmanĝaĵon. Li estis unu el la plej bonaj viroj antaŭ kiu mi iam ĉetabliĝis—belaspekta, klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn—nepra ĝentlemano—nepra ĝentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel vespermanĝaĵon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis fraŭdulo, ne dubendas—maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi la realecon. Finfine mi diris, ‘Sinjoroj, vi rajtas agi laŭvole, sed miaflanke, mi preferas atendi alian elekton.’ Kaj Grajmzo, el Ilinojso, diris, ‘Sinjoroj, ankaŭ mi atendos. Kiam vi elektos viron havantan ion por lin rekomendi, feliĉe mi aliĝos al vi denove.’ Baldaŭ evidentiĝis ke la malkontento pri Daviso de Oregono estis ĝenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel plaĉe ekde kiam ni ĝuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de kio nomiĝis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu—post tio ni prenis Dulitlon kaj Haŭkinzon kaj Makelrojon (aŭdiĝis kelkaj plendoj pri Makelrojo, ĉar li estis malkutime malalta kaj maldika) kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta) kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj ĝentlemanon nomiĝantan Bukminstero—kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj kiel konversacianto kaj kiel manĝaĵo. Ni ĝojis povinte elektigi lin antaŭ la alveno de helpo.”
“Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, ĉu?”
“Jes, ĝi alvenis iun brilan sunan matenon, ĵus post la elekto. Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno alveninta nin savi, kaj vivis sufiĉe longan tempon por edziĝi kun Vidvino Hariso—”
“Posteulino de—”
“Posteulino de nia unua elekto. Li edziĝis kun ŝi kaj estas feliĉa kaj respektata kaj prospera ankoraŭ hodiaŭ. Ho, estis kiel romano, sinjoro—estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi devas adiaŭi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn ĉe mi, ĝoje mi vin gastigos. Vi plaĉas al mi, sinjoro. Mi sentas karecon estante kun vi. Vi povus plaĉi al mi eĉ tiom kiom Hariso mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojaĝon.”
Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel ŝokita, tiel afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi ĝojis pri lia foriro. Malgraŭ lia afabla maniero kaj lia dolĉa voĉo, mi tremaĉis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam mi aŭdis ke mi gajnis lian danĝeran karecon kaj ke mi staras antaŭ lia estimo preskaŭ samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaŭ senmoviĝis mia koro.
Mi mistifikiĝis preskaŭ preter priskribo. Mi ne dubis kion li diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed ĝiaj teruraj detaloj supervenkis min kaj ĵetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon. Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: “Kiu estas tiu viro?”
“Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita en la vagonoj en neĝduno kaj preskaŭ malsatmortis. Li estis tiel frostvundita kaj ĝenerale frostigita kaj eluzita pro manko de manĝaĵo ke li malsaniĝis kaj ekstercerbumiĝis poste dum du-tri monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam ĉesas antaŭ ol elmanĝi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam estus elmanĝinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li elmanĝas ĉiun krom si mem, li diras ĉiam: ‘Tiam kiam alvenis la horo por la kutima elekto por la matenmanĝo, pro tio ke estis nenia kontraŭstarado, mi mem elektiĝis laŭregule, post kio, pro manko da malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.’”
Mi senzorgiĝis ĝis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur aŭskultis la sendanĝerajn kapricojn de frenezulo anstataŭ la aŭtentaj spertoj de sangavida kanibalo.
Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaŭ aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos Leŭtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp., ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia vera karno, pri kiu mi aŭdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu tago, tridek jarojn antaŭe, kiam lia nomo ekleviĝis kuglorapide al la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti ĉiam festata. Estis por mi manĝaĵo kaj trinkaĵo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi tiun duondion; kontrolante, serĉante, konstatante: la trankvilon, la rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu sin dislimis ĉie sur li; la dolĉan senkonscion pri lia eminenteco—senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin ĝisfluantaj.
La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia—kleriko nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur kampo kaj kiel instruisto ĉe la militlernejo de Vulviĉo. En tiu sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenkliniĝis kaj murmuris konfidence al mi—indikante pergeste la bankedan heroon.
“Private dirite, li estas nepra stultulo.”
Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aŭ Sokrato aŭ Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia juĝkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aŭ kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li ja estis stultulo. Tial mi ekcelis ekscii, en taŭga momento, kiel la kleriko, solece kaj sole, malkovris la sekreton.
Kelkajn tagojn poste prezentiĝis la oportuno, kaj jen kion diris al mi la pastoro:
Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj mi estis instruisto ĉe la militakademio de Vulviĉo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton ĝiskarne, ĉar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum li—ho, pardonu min, li sciis nenion, por tiel diri. Li estis verŝajne bonkonduta, dolĉahumora, aminda kaj senruza. Tial estis ege ĝene vidi lin stari tie, tiel serena kiel ĉizita figuro, kaj eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia tuta provizo da kompato aktiviĝis nome de li. Mi diris al mi, ke kiam li devos ekzameniĝi denove, li malsukcesos aĉe, kompreneble. Tial estos simple senĝena faro de karitato mildigi lian falon kiel eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas la historion de Cezaro. Kaj ĉar li sciis nenion ceteran, mi eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre supraĵa mensofarĉo kaj cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li, malsukcesaĉis. Sekve al strange bonŝanca hazardo—hazardo malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento—oni starigis al li nenian demandon preterpasantan la mallarĝajn limojn de lia farĉotrejnado.
Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj ĉiam li sin savis—kaj nur mirakle, verŝajne.
Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus finfine. Mi decidiĝis fari lian morton laŭeble plej malĝena. Tial mi trejnis lin kaj farĉinstruis lin, kaj farĉinstruis lin kaj trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia konsterniĝo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis nepran ovacion en la formo de komplimentoj.
Ĉu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintaĵon. Mi sentis min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj, kaj povus okazi nur unuopaĵo: li kaj ĉiuj respondecoj liaj kunfalus en ruiniĝon je la unua oportuno.
Krimea Milito ĵus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito, mi diris al mi. Ne eblis daŭrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo la ŝancon morti antaŭ ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la tertremon. Ĝi okazis. Kaj ĝi ŝancelegis min kiam ĝi okazis. Oni lin promociis al kapitaneco en marŝregimento! Pli valoraj viroj maljuniĝas kaj grizhariĝas antaŭ ol grimpatingi tian superan rangon. Kaj kiu iam antaŭvidintus ke la aŭtoritatuloj elektos deponi tian ŝarĝon da respondeco sur ŝultrojn tiel malspertajn kaj maltaŭgajn? Mi apenaŭ tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed ĉu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankiĝos.
Konsideru kion mi faris—mi kiu tiel preferis ripozon kaj malagadon—mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi devas lin akompani kaj protekti la landon kontraŭ li kiel eble plej multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon ŝparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj eksuspire aĉetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris cele al la batalkampo.
Kaj jen—ho, mia koro, estis terure. Ĉu eraregoj? Li faris nenion krom eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la ulo. Ĉiuj havis malĝustan opinion pri li kaj ĉiun fojon misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis ilin! Liaj plej mildaj eraretoj sufiĉis por ekploregi bonsenculon. Kaj ili ja ploregis min—kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte. Kaj kio tenis min en konstanta ŝvito de timego estis tio ke ĉiu nova fuŝfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi daŭrege diris al mi ke li tiel altrangiĝos ke, kiam okazos la malkovro, estos kvazaŭ la suno elfalanta la ĉielon.
Li daŭre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn korpojn de siaj superuloj, ĝis finfine, en la plej varma momento de la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian buŝon, ĉar Skorzbio estis la plej proksima laŭrange! Jen tio alvenas, mi diris. Ĉiuj ni finiĝos en Ŝeolo post nur dek minutoj, certege.
La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis ĉiuloke sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fuŝo kaŭzus nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo? Li eligas la regimenton de ĝia loko kaj ordonas sturmon trans najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika ĉeestado! “Jen vi ekas!” mi diris al mi. “Ĉi tio ja estas la finfino.”
Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaŭ ol eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo. Kaj kio okazis? Ĉu ni nin elmanĝigis? Jen kio devige okazintus en naŭdek naŭ kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidiĝis ke nenia unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas malkovrita kaj blokita. Tial ili forturniĝis kaj kuris pelmele, trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovaĝa konfuziĝo, kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la kampo kaj ĝin transkuraĉis kaj baldaŭege okazis la plej giganta disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliiĝis en nepran kaj grandiozan venkon! Marŝalo Kanroberto spektadis, kapturniĝa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion kaj lin ĉirkaŭbrakis kaj lin medalis surkampe antaŭ la tuta armaro!
Kaj kio estis la fuŝego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de sia dekstra mano por sia maldekstra—nur tio. Li ricevis ordonon retiriĝi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstataŭe, li retiriĝis antaŭen kaj transiris la monteton en la maldekstra flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paliĝos dum daŭros libroj pri historio.
Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj senŝajniga kiel eblas esti, sed li ne estas sufiĉe inteligenta por endomiĝi kiam pluvas. Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de la universo. Ĝis antaŭ duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi. Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena kaj miriga bonŝanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila soldato en ĉiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon per fuŝegoj, tamen neniam faris fuŝegon malsukcesintan lin promociigi en kavaliron aŭ baroneton aŭ lordon aŭ ion. Rigardu lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj. Nu, sinjoro, ĉiu el ili estas registro pri iu mallaŭdinda stultaĵo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej bona evento povanta okazi al viro estas naskiĝi bonŝanca. Mi rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra stultulo.