Title: El la "Camera obscura"
Author: Hildebrand
Translator: Hendrik Coenraad Mees
Release date: August 30, 2022 [eBook #68874]
Most recently updated: October 19, 2024
Language: Esperanto
Original publication: Germany: Ferdinand Hirt & Sohn
Credits: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (his file was produced from images generously made available by Biblioteka Cyfrowa KUL.)
INTERNACIA
MONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO
El la holanda originalo tradukis
H. C. Mees
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
TABELO DE ENHAVO
Paĝo | |
---|---|
Antaŭparolo | 7 |
Anĉjo la Ĉasisto | 9 |
La maljunulejano rakontas sian historion | 27 |
Malnova konato | 41 |
La „Camera Obscura“[1] okupas en la nederlanda literaturo unikan lokon. Ĝi estas kolekto de rakontoj kaj priskriboj de delikata kaj ofte sprita spirito, sed havas grandparte tre nacian koloron. Aperinta en la jaro 1839, la majstra verko estas ankoraŭ nun legata kaj konata de ĉiu instruita nederlandano, kaj neniu alia verko atingis tiel ĝeneralan ŝatatecon.
Ĝia aŭtoro, Nikolao Beets (pseŭdonimo: Hildebrand), naskiĝis en 1814 kaj mortis en 1903. Li studis teologion, fariĝis predikisto unue en la vilaĝo Heemstede, poste en Utrecht kaj fine en la sama urbo universitata profesoro teologia.
Krom la „Camera Obscura“ li verkis en siaj junaj jaroj poemojn, certe legindajn, kiuj tamen ne estas tiel ĝenerale konataj, kaj en postaj jaroj pritraktaĵojn pri temoj edifaj kaj literaturaj.
La tri rakontoj tradukitaj de mi: „Anĉjo la Ĉasisto“ (Teun de Jager), „La maljunulejano rakontas sian historion“ (Het diakenhuismannetje vertelt zijn historie) kaj „Malnova konato“ (Een oude kennis) ŝajnas al mi taŭgaj por esti antaŭmetataj al internacia publiko.
La tradukinto.
La lasta iom pentrinda vilaĝo je la flanko de la okcidenta marbordo de Holando estas sendube la malriĉaspekta Schoorl[2]. Ĝi situas ĉe la malsupro de la dunoj tie, kie ili havas sian plej grandan larĝon por subite interrompiĝi ĉe Kamp, ne donante al la tero sian ŝirmon ĝis Petten kaj formante tiun grandan malplenon, kiu necesigis la famekonatan Hondsbosch-an[3] kontraŭmaran ŝirmdigon, por kies konservado estas neeviteblaj tiom multe da palisaĵo kaj tiom multe da manĝoj. Same kiel en la apuda Bergen frapas tie ĉi la promenanton la agrabla rigardaĵo de la alta duna deklivo surkreskita de densa arbetaĵo kaj malvarmetaj boskoj; kaj de la nobelbieno, kiu nombras inter siaj posedintoj Borselen-ojn, Brederode-ojn kaj Nassaŭ-ojn, ĝis nia malgranda Schoorl, oni iras, laŭ ĉarme kurbiĝadanta sabla vojo, je ambaŭ flankoj ĉiam en la ombro de kverkoj, ulmoj, betuloj kaj diversspeca arbaĵo, preter kies trunkoj tie ĉi kaj tie la klara dunakvo sin pluentrudas en volviĝantaj riveretoj, kaj inter kiuj ambaŭflanke de distanco al distanco sin montras la malgrandaj kabanoj de la loĝantoj, je la okcidenta flanko ne malofte duone enterigitaj en la duno kaj supre grizaj pro florantaj muskoj kaj tubera fungaĵo.
Je la fino de tiu agrabla piedvojo la verda pinta tureto de Schoorl alten elstaras, de supre rigardanta al la efektiva vilaĝo kaj ĝiaj multaj grenkampoj, kie estas rikoltata la grio, apartenanta al la famaĵoj de la vendejo de Alkmaar. Kiu trapromenis tiujn ĉi ravetajn boskaĵojn, kaj, refreŝiginte sin unue en la malvarmeta ombro kaj poste en la sola gastejo de la vilaĝo, tiu unue finkalkuliĝu kun arbaĵo; ĉar lin atendas nenio alia ol la Hondsbosch[4], kio tute ne estas arbaro, poste „de Zijpe“[5], la plej granda senakvigita ebenaĵo de Okcidenta-Frislando, kaj poste la dezerto de „het Koegras“[6], ĝis kiam li staras ĉe Helder, rigardante en la „Marsdiep“[7] kaj vidante je la orienta flanko malklare aperi la insulon Texel, pri kiu vojaĝintoj certigas, ke tie ekzistas beleta arbareto inter „den Burg“ kaj „het Schild“[8], bagatela restaĵo de praarbara belegeco.
En la lastaj tagoj de septembro de 183* en tre frua mateno, ankoraŭ antaŭ ol la suno leviĝis, la malgranda pordo de unu el la supre priskribitaj kabanoj je la dunflanko apud Schoorl malfermiĝis kaj sur la sojlo sin montris juna viro, kiu kun atento konsideris ĉielon kaj ventodirekton. Bela brunmakula perdrikhundo[9] jam estis saltinta trans la malsupran pordon tuj kiam la supra pordo estis malfermita, kaj nun kun konebla plezuro ĝi sin rulis antaŭ liaj piedoj en la sablo aŭ saltis kontraŭ liajn genuojn kaj tiam por momento ekkuŝis kun la antaŭaj kruroj etenditaj kaj la kapo inter ili, por momenton poste denove eksalti, mallaŭte kriaĉante kaj efektivigante ĉiujn sonojn kaj figurojn de ĉashundo, kiu havas plezuron. Entute ne ekzistas besto, kiu estas pli facile amuzebla kaj malpli baldaŭ satamuzita. Lia mastro nur bezonas kapti la pafilon, kaj tiu ĉi movo tuj aperigas antaŭ la ekflamigita imago de la hundo la plej belegajn perspektivojn de ĝuo kaj feliĉego, pri kiuj mi estas konvinkita, ke la nomitaj ĝojsignoj estas nur malfortaj pruvoj kompare kun la sento, kiu tratiklas ĝian vilan bruston kaj tiel estas, malgraŭ ke ĝi tre bone scias, ke por ĝi ĉiuj plezuroj de la tago konsistos en kurado, starado, pelado kaj alportado, ne povante iam aŭ iatempe havi kelkan esperon al la plej malgranda parto de la akiraĵo.
La juna ĉasisto — ĉar li estis iu — en sia eluzita verda kamizolo, kun la malnova ĉasaĵujo kaj la malnova grajnujo kruce sur ambaŭ ŝultroj, la pantalono en la botoj, la verda drapa ĉapo oblikve surmetita kaj la mallonga duobla ĉaspafilo kun la verda, dependanta ŝnuro sub la brako, aspektis tre pitoreske. Li estis granda kaj fortika, blonda keltido, kaj lia sunbrunigita vizaĝo tiom pli rimarkigis la helan bluon de liaj okuloj; sed en tiu ĉi momento, kiam li rigardis unue la ĉielon kaj poste ĉirkaŭ si, ili havis malgajan esprimon.
„Kviete, Kampeno!“ li ekkriis, kaj ŝajnis, ke kvazaŭ tedas lin la ĝojaj saltoj de la besto, kiu ne obeis tiun ordonon, sed plue maloportunis liajn genuojn kun la sama gajeco, dum li fermis la pordon. Li donis al Kampeno piedfrapon.
La besto malfiere forpaŝis kun la vosto inter la kruroj kaj kriaĉis.
„Nu do venu, Kampeno!“ rediris la ĉasisto, montrante penton, kaj karesante ĝian kapon li aldonis: „Ĉu vi estas kulpa, ke la mastro malbone sonĝis?“
Li prenis la vojon al la vilaĝo.
Se la infanaro de Schoorl estus vidinta sian Anĉjon la Ĉasiston — ĉar tiel ĉiuj nomis lin — iri tiun fruan matenon, ĝi apenaŭ estus kredinta siajn okulojn. Ĉar neniam lia okulo rigardis tiel malĝoje, neniam tiel teren; neniam lia paŝo estis tiel malvigla kaj indiferenta. Inter ili li estis konata kiel la plej bonhumora fraŭlo de la vilaĝo, kaj, kiam li aŭ mistifikis la infanojn kaj scivolajn knabojn per mirindaj ĉasmensogoj aŭ al la junaj knabinoj faligis malvarmajn plumbograjnojn en la koltukon aŭ la maljunulinojn apud la ŝpinilo gajigis per siaj gajaj ŝercoj, ĉiam ĝi ŝajnis veni el lia koro, el lia senzorga kaj gaja kaj malpeza koro. Kaj tamen Anĉjo la Ĉasisto apartenis al tiuj konstitucioj, ĉe kiuj la gajeco ŝajnas esti malpli propreco ol fakulto de la animo, kaj sub tiu viva rivereto de lia bonhumoreco, en kiu ŝajnis respeguliĝi nenio krom lumo kaj floroj, troviĝis fundo de seriozeco kaj malgajeco. Al ili li ne malofte fordonis sin en la soleco, kaj bagatelo povis lin meti en tiun staton. Tiam li estis senkuraĝa kaj melankolia. Tiam li pensis, sen rimarkebla transiro, al sia patrino kaj sia patro, kiujn li vidis morti, kaj „al la verdaj arbetoj“ de la tombejo; tiam li vidis por si mem nenian alian perspektivon ol de malriĉeco kaj nesufiĉeco; ĝis kiam la ĉeesto de homoj lin vekis el la revado kaj li estis denove la gaja, ŝercanta Anĉjo la Ĉasisto de ĉiam. La ĉaso estis la ĝojo kaj ĝuo de lia vivo, kaj de la mezo de septembro ĝis la unua de januaro li ĝuis plej vere. Kun la plej gaja mieno en la mondo li ĉiun matenon iris en la kampon antaŭ sunleviĝo; sed strangaĵojn li povis pensi dum la longaj solecaj promenadoj, kun la pafilo en la mano kaj neniu ĉirkaŭ li krom lia fidela Kampeno. Ŝajnis, ke hodiaŭ estas okazonta multe da ĉagrena por liaj kapo kaj animo, ĉar malrapida kaj malvigla jam estis la komenco.
Lia vizaĝo tamen ne malmulte sereniĝis, kiam li ekhaltis apud malgranda dometo, kiu ĉe lia dekstra flanko duone sin kaŝis inter la arbaĵo. Li aŭskultis ĉe la kovrita fenestro. Unu momenton li ŝajnis heziti; tiam li kuraĝiĝis kaj frapetis per la brunaj manartikoj du, tri fojojn kontraŭ la malnovan fenestrokovrilon. Sono, kvazaŭ oni alimetas seĝon, respondis tiun ĉi signalon.
Li ridetis.
„Mi havos ilin!“ li vokis laŭte.
„Bone“, respondis belsona virina voĉo, kiu ŝajnis veni el la profundo.
Ankoraŭ momenton li restis, kaj malrapide la rideto malaperis de liaj lipoj kaj lia vizaĝo reprenis la ĵusan malgajan mienon. Li levis la kapon kaj ne vidis la hundon.
Li fajfis mallaŭte. Kampeno estis pli proksima, ol li estis pensinta, kaj saltaperis el la alta cerefolia foliaro, sub kiu, tuj apud la kabano, malgranda duna rivereto kaŝiĝis.
„Diabla hundo! ĉu vi jam nun devas trinki?“ li grumblis malkontente. Sed tuj ŝanĝiĝante li diris al si mem: „Se Zejnjo scius, ke mi estas malkontenta al la hundo! Mi meritas esti hodiaŭ malbonŝanca.“
Malfeliĉa konvinko por ĉasonto.
Nun Anĉjo la Ĉasisto plirapidigis siajn paŝojn kaj atingis la vilaĝon.
La hundo ŝajnis rigardi la fruktokampojn kiel por ĝi destinitajn kaj malproksimiĝis dekstren. Li revokis ĝin.
„Ĉi tien, Kampeno!“ li diris afable: „vi devas iri supren, amiko. Ili ankoraŭ ne bezonas la stoplojn; en la dunoj estas ankoraŭ sufiĉe por manĝi.“ Kaj li turnis sin maldekstren.
„Ĉu vi volas esti supre, Anĉjo?“ demandis viro, kiu ŝajnis ankaŭ jam esti ellitiĝinta kaj subite aperis vestita per griza kamizolo kun ĉasbutonoj, kun bastono en la mano kaj kun ĉapelo ĉirkaŭita de verda rubando sur la kapo.
„Jes, Joĉjo!“ la ĉasisto respondis: „oni nun estas ankoraŭ tro multe laboranta sur la sablaj grundoj.“
„Vi parolas veran vorton“, diris la gardisto de la Bergen-a Arbaro, ĉar tiu li estis. „Ĉu vi eble volas ekfumi?“ li aldone demandis, afable antaŭtenante al li sian pipon.
„Mi dankas, Joĉjo,“ rediris Anĉjo, „hodiaŭ mi ankoraŭ ne meritis mian tabakon. Vi jam frue estas ĉe la laboro. Ĉu vi sekvas la postesignon de ŝtelĉasisto aŭ pro kio?“
„Ne, kamarado!“ respondis la gardisto. „Mi estas iranta al Schoorldam, mi devas esti en Alkmaar kaj mi kuneveturos kun Jaĉjo. Bonŝancan ĉason!“
„Bonan dankon!“ diris la alia. Kaj sekvata de la hundo li proksimiĝis al la duno kaj faris al si vojon tra la arbetaĵo, malseka de la nebulo kaj el kiu milo da senvaloraj paseroj ektime ekflugis, kaj li supreniris.
Atinginte la supron de la monteto li rerigardis de supre al la vilaĝo. La suno ekatingis la horizonton kaj jam elsendis siajn unuajn radiojn. La aŭtuna nebulo ekbrilis kun ĉiuj tiuj koloraj nuancoj, kiuj ŝajnigas, kvazaŭ la ĉielarko estas malsupreniĝinta sur la teron; la kruco de la tura pinto ekbrilis, kaj la gutoj, kiuj tremis sur la pintoj de la densaj folioj, alprenis sian poezian similecon al brilantaj juveloj. Lia okulo serĉis la loketon, kie la kabano de Zejnjo kaŝiĝis sub la arbaĵo. Nenio tie movis sin, kaj ankaŭ en tuta la vilaĝo ĉio estis ankoraŭ en tomba silento; kelka koko kriis; kelka hundo malrapide elrampis el sia ejo; sed neniu homa estaĵo sin movis. Sole li vidis, sur ia rekta piedvojo al Schoorldam, la ĉasgardiston, kiu daŭrigis sian vojon rapide paŝante.
„Ĉiuj ankoraŭ dormas,“ Anĉjo la Ĉasisto diris al si mem, „kaj Zejnjo certe ankaŭ denove ekdormetis. Ĉu ili ĉiuj sonĝas?“ — „Malsaĝaĵo!“ li daŭrigis kaj elpoŝigis sian trinkbotelon kaj sin tenante, kvazaŭ li altrinkas la hundon: „Je la morto de la unua, Kampeno!“
Post tio li streĉis ambaŭ ĉanojn de sia dutuba pafilo kaj komencis trapaŝi la ĉasejon.
En tuta Schoorl kaj Bergen ne ekzistis pli bona ĉasisto ol Anĉjo. Li apartenis al tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj estas preskaŭ tute trafcertaj. „Ĉu vi scias, kio kaŭzas,“ la maljuna Korĉjo iam diris, kiam li kun kelke da kamparanoj sidis antaŭ „La Ruĝa Leono“ sur la bierbenko kaj Anĉjo preteriris ŝarĝita per peza ĉasakiraĵo, „ĉu vi scias, kio kaŭzas, ke Anĉjo la Ĉasisto, se du perdrikoj suprenflugas, unu antaŭ li kaj la alia post lia dorso, tamen kuŝigas ilin ambaŭ?“ — „Ĉar li havas duoblan pafilon“, oni respondis. „Ne amiko!“ Korĉjo diris, „ĉar li estas duobla homo.“ Pro tio, ke Anĉjo la Ĉasisto neniam plendis pri ĉiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro da ĉasistoj sole kulpigas, se ili venas hejme kun malplena ĉasaĵujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li kvankam ne hejmenportis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu neeltrovebla rifuĝejo mortis pro iliaj vundoj.
La por ĉasisto tiel belsona streĉoklako de la ĉanoj de lia pafilo, la gaja sunlumo ŝajnis forpeli la malgajecon de Anĉjo la Ĉasisto kaj kuraĝigi lin; la cirkonstanco, ke li efektive atingis la ĉasejon, ekscitis lian spiriton. Kampeno vigle saltis al li antaŭe kaj jam baldaŭ komencis tre serioze per la nazo serĉeflari laŭ la tero.
„La hundo jam nun komencas labori,“ diris Anĉjo; „tio iros bone.“
Ankaŭ ne daŭris longe, ke timema leporo eksaltis. La du pafoj fariĝis, unu post la alia. La hundo ekbojis; la leporo estis libera.
„Diable, kio nun?“ ekkriis Anĉjo la Ĉasisto, kaj li ĵetis la pafilon teren. Miregante li postrigardis la longorelulon, kiu neniuloke estis vundita kaj, persekutata de la hundo, trarapidegis la ebenaĵon, ĝis kiam ĝi malaperis post la alia flanko de la duno, kie Kampeno furioze kaj kun senĉesaj ekbojoj ĝin postkuris, sed pli kaj pli postrestis.
Li fajfe revenigis la hundon kaj reŝargis.
„Mi ja supozis, ke mi estos malbonŝanca!“ li ekkriis. „Nu, ĝi estis nur leporo! Senbrue, Kampeno!“ Kaj li daŭrigis sian vojon.
„Ĝi estis nur leporo“, Anĉjo la Ĉasisto diris; sed kion do li volis? Mi iom rakontu al vi pri Zejnjo kaj vi komprenos.
Mi ne komencos dirante, ke Zejnjo estis la plej bela el ĉiuj knabinoj de Schoorl; ĉar tia diro esprimas jen nenion, jen tro multe kaj estas en ĉiuj okazoj ĝistede uzita. En mil rakontoj la knabino ĉiam estas la plej bela de la ĉirkaŭaĵo. Sed certe ŝi estis ĉarma infano, pli gracia kaj pli delikata ol la plimulto de la kamparaninoj, kaj kiu dum la semajno vere ne bezonis porti la dimanĉan arĝentan kapornamaĵon por aspekti treege ĉarme. Ŝi estis orfino kaj la subteno kaj konsolo de maljuna avino kaj de surdamuta frateto proksimume dekjara. Tiu ĉi trio kune konsistigis la malgrandan mastrumaĵon de la kabano sub la arbaĵo. Kaj krom sian avinon kaj la malfeliĉan infanon Zejnjo amis neniun pli ol Anĉjon la Ĉasiston, kaj se ŝi estus havinta tian koron, ke ŝi povus iam aŭ iafoje pensi pri la morto de sia avino, ŝi eble estus facile povonta imagi al si fariĝi la edzino de Anĉjo la Ĉasisto. Laŭ la nuna stato de la aferoj ŝi ŝercis kun Anĉjo kaj Anĉjo kun ŝi, kiom ili povis, kaj plia progreso ne fariĝis. Sed la maljuna avino volonte aŭdis Anĉjon ŝerci, kaj la surdamuta infano estis treege feliĉa, kiam li vidis lin alproksimiĝi kaj kiam li instruis lin konstrui kaptilojn el ŝtonoj por kapti paserojn; kaj Zejnjo rigardis Anĉjon per grandaj, klaraj, malhelbluaj okuloj tre afable, kiam li helpis la knabon kaj ludbalancis lin sur sia genuo, ĝis kiam li pro ĝojo faris la solan sonon, kiun li povis eligi. Kaj vespere, kiam Anĉjo foriris hejmen, povis okazi, ke liaj lipoj tuŝis ŝian blankan vizaĝeton (kaj vere ne pli); kaj la „dormu bone, Anĉjo!“ estis tial ne malpli afabla.
Sed hieraŭ vespere Zejnjo ŝerce tre mokis lin, ĉar jam estis la sesa tago de la ĉassezono kaj, kvankam Anĉjo hejmenportis multajn leporojn, li pafkaptis ankoraŭ ne unu perdrikon.
„Ne, Anĉjo-frato!“ Zejnjo diris, „harulojn vi povetas, sed plumulojn vi ne povas trafi; ili estas por vi tro ruzaj, amiko!“
„Kiom da perdrikoj vi volas, ke mi morgaŭ alportos al vi?“ Anĉjo demandis.
„Mi ne ŝarĝos al vi tro peze, knabo!“ respondis Zejnjo. „Pafu da ili du, kaj mi kredos, ke vi ankoraŭ kapablas.“
„Ĝi okazos, Zejnjo!“ ekkriis la ĉasisto, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝian talion. „Ĝi okazos laŭ viaj vortoj, aŭ mia nomo ne plu estos Anĉjo la Ĉasisto!“ Kaj li tiris ŝin al si.
„Kviete, Anĉjo!“ ekkriis la knabino; „ne sensencaĵon. Kisi? Ĉu vi malsaĝiĝis? Unue alportu perdrikojn, tiam eble estos konsiderinde. Fi, knabo, ne malsaĝaĵon!“ Kaj ŝi ridegis por pli akcentigi la seriozan admonon.
„Tre bone,“ respondis la amanto, „sed mi havas proponon, Zejnjo: donu al mi kison antaŭpage; kaj se mi morgaŭ al vi ne alportos perdrikojn, vi plu kisu min neniam; sed se mi ilin alportos, ve al via ostaro!“
„Konsentite!“ Zejnjo ekkriis gaje kaj ŝi alpaŝis al li kaj donis al li fortan maninterbaton kaj lasis al si premi kison sur la vangon, ĉe kio ŝia buŝeto sin deturnis iomete malpli ol alie; kaj la surdamuta knabo, kiu tion alrigardis, klinis sian kapon nuken, ĉirkaŭsaltis pro plezuro kaj klakis per la manoj pro la ĝojiga vidaĵo.
Ĉu vin mirigas, ke Anĉjo la Ĉasisto hodiaŭ kun iom da malŝato rigardas leporon kiel „nuraĵon“?
Kaj tamen! Li povis deziri havi la leporon, ĉar pli kaj pli ŝajnis, kvazaŭ li hejmenportos neniom. Vane li jam kelke da horoj vagadis tra la larĝa Schoorl-a duno; tra valoj, kie li ĝis super la maleoloj paŝis en la densa, bruna musko; trans blankajn senkreskejojn, kie la seka ruliĝanta sablo forviŝis liajn paŝojn; laŭ ebenaĵoj, en kiuj saletaj akvoj tratrempis la teron; nenie, por uzi nordholandan ĉasterminon, nenie li „malkovris vivon“. Li tamen rimarkis jen la piedsignon de leporo, jen la sterkon de perdrikoj; sed nek la unua, nek la lastaj sin montris. Li pafis kun certa kolerhumoreco blankan strigon, kiu per siaj facilaj diablaj flugiloj sin levis el arbusta saliko; prenis ĝin kaj malŝate ĝin deĵetis for. Kampeno ankaŭ kaŭzis al li ankoraŭ malspritan elreviĝon, ĉar ĝi staris antaŭ io, kio, kiam ĝi fine ekflugis el la dika musko, evidentiĝis esti ne pli ol ordinara alaŭdo. Kaj tiel pasis malrapide la horoj, kaj la malgajeco de Anĉjo la Ĉasisto revenis ankoraŭ pligrandigita de la laceco kaj de la varmego de la kreskanta tago. Subite estis, kvazaŭ malvarmeta venteto ekestis, kiu refreŝige blovis tra liaj ŝvitaj haroj, kaj kiam li estis suprenirinta ankoraŭ unu altan blankan sablomonteton, li vidis antaŭ si la grandan maron.
La maro ĉiam estas impona vidaĵo, sed kiam oni ĝin vidas sur nepre soleca loko, kun nenio krom la sterila duno maldekstre, dekstre kaj post si, sen kabano sur la bordo aŭ velo sur ĝia ebenaĵo, tiam la rigardado de tiu vasta malplenaĵo estas duoble animtuŝanta. Oni estas okupata de sento, kvazaŭ oni nun efektive staras ĉe la ekstrema limo de la mondo; kvazaŭ oni nun efektive estas la sola postrestanta terano. Frosttremante Anĉjo la Ĉasisto sin sidigis sur la supro de la monteto, malstreĉis la pafilon kaj rigardadis la sunajn ondojn. La hundo ripozis spiregante apud li; ĝia ruĝa lango pendis longa kaj seka el ĝia buŝo. Tie ĉi, apud la plena maro, kaj tamen ne refreŝigo!
Anĉjo la Ĉasisto elprenis pecon da pano kaj kelke da acidaj pomoj el sia ĉasaĵujo kaj dividis ilin kun sia amiko. Ankaŭ li prenis la trinkbotelon por trinki gluton, sed li reportis ĝin de la buŝo.
„Ne“, li diris kun ĝemo. „Oĥ, tiu sonĝo! mi volus, ke mi senmemoriĝus pri tiu sonĝo.“
Li volis deskui de si la premantan sonĝon de tiu nokto, pri kiu ni aŭdis lin plendi jam unu fojon kaj kiu estis la kaŭzo de lia malgajeco; sed la vidado de la maro rememorigis al li detalojn, kiujn li jam estis forgesinta. Baldaŭ li enprofundiĝis en ili tiom pli vive.
Li estis denove, kiel dum la dormo, ĉasanta kun la filoj de la nobelbienmastrino de Schoorl, tamen ne en la Schoorl-a Kampo, sed en la Bergen-a Arbaro. Li portis novan ĉaskamizolon kun sunaj oraj butonoj, kaj Zejnjo estis metinta al li plumon de vira fazano sur lian ĉapon. Subite tri perdrikoj flugis al li antaŭe, sed li ne povis akiri ilin pafatingeblaj; ĉiufoje ili surteriĝis, kvazaŭ por lin inciti; sed tuj kiam li alproksimiĝis, ili kriis, movis la flugilojn kaj flugis pli malproksimen. Fine li volis fari klopodon ilin pafi de tre malproksime, sed lia pafilo rifuzis kaj falis el liaj manoj. Tiam ĉiuj tri perdrikoj kriis trifoje, kaj unu el ili flugis sur la ĉapelon de la junkro, kie ĝi restis sidanta. „Ĉu vi permesas al mi pafi, junkro?“ li vokis. La junkro afable mansvinge jesis. Li celis, la perdriko falis; sed kiam li iris por ĝin preni de la tero, nek la perdriko, nek la junkro de Schoorl estis troveblaj; sed jen kuŝis la sanga kapo de Zejnjo kaj rigardis al li per okuloj de mortinto; kaj kiam li longe ĝin alrigardadis, jen venis subite la maro, kaj la kapo komencis moviĝi sur la ondoj, kaj malantaŭeniĝi, kaj malaperis, kaj reaperis, kaj denove malaperis, ĝis kiam li vekiĝis. Lia koko kriis; la lumo lumis tra fendoj kaj fenestroj. Li vestis sin por la ĉaso.
Kaj nun, kiam li longe rigardadis la maron, la vizio ripetiĝas, kaj la kapo de Zejnjo aperas inter la sunaj ŝaŭmaj sulkoj de la Nordmaro kaj balanciĝas kun la ondoj.
Li deturnis sian vizaĝon de la akvo kaj etendis sin ventromalsupre sur la deklivo de la monteto kun la brakoj sub la kapo. Baldaŭ li ekdormis, kaj la abomeninda rigardaĵo denove ludiĝis antaŭ lia spirito; sed la tuta maro iĝis ruĝa kiel sango, kaj flametoj kaj fajreroj ĉirkaŭdancis sur ĝi kaj svingiĝis laŭ rondoj super ĝi. Subite, jen klakegis du pafoj. Li vekiĝis. Kampeno estis pro la sono rapide ekstarinta kaj jam trotis laŭ la monteto malsupren.
Majeste blua fumnubo leviĝis de post apuda duno, kaj granda perdrikaro ektimigite flugis al ĝi antaŭe. Anĉjo revokis la hundon kaj sekvis la perdrikojn per la okuloj. Ili malrapide malleviĝis je la alia flanko de la monteto kaj kun la vento iris suden. La postan momenton viro aperis sur la supro de la duno kaj ĉirkaŭrigardis, kien ili iris; sed ili jam estis surteriĝintaj. Post tio li trankvile reŝargis sian pafilon, kaj Anĉjo la Ĉasisto vidis, ke li metas paron da belaj perdrikoj en la ĉasaĵujon, unue rigardinte ilin kelkan momenton kun plaĉo.
Ĝi estis Diĉjo Joosten, la sola homo en tuta Schoorl, kiu ne ŝatis lin kaj kontraŭ kiu li havis grandan antipation. Ĉar Diĉjo Joosten estis malnobla knabo, kiu ne malŝatis ligi la metion de ŝtelisto kun tiu de ĉasisto, kaj unu fojon li surprize ekvidis lin metanta en malfrua vespero ŝnurkaptilojn por leporoj, diletaĵo, pro kiu la schoorlanoj havas malbonan reputacion. Cetere li estis malbona ĉasisto, kaj inkluzive la ŝtelado li hejmenportis en ĉassezono ne duone tiom, kiom „la duobla“ Anĉjo, kio rilate al tiu ĉi tre tedis lin.
Tuj kiam Diĉjo ekvidis Anĉjon la Ĉasiston, li duonordone vokis al li:
„Kien ili iris, Antoĉjo?“
„Tion vi devas scii!“ tiu ĉi respondis.
„Ĉu mi do povas rigardi tra la monto?“ malafable diris Diĉjo Joosten. „Ĉu vi jam havas ion?“
„Nek haron aŭ plumon!“ Anĉjo vokis malkaŝe.
„Mi jes“, Diĉjo vokis rikanante; kaj li prenis leporon kaj tri perdrikojn el la ĉasaĵujo kaj triumfe tenis ilin alte.
„Ĉiu siavice, Diĉjo!“ la alia alvokis al li.
„Jes,“ kriis Diĉjo; „kaj vi fojon ne havu vian vicon hodiaŭ, diablido!“
Tiam li malsupreniris la dunon kaj iris sian vojon turnante sin norden.
„Nun al la Postkampo, Kampeno!“ Anĉjo la Ĉasisto diris al sia hundo, kaj en liaj okuloj denove brilis radio de kuraĝo kaj ĝoja rido venis sur lia bruna vizaĝo. Li prenis mallongan gluton el sia trinkbotelo kaj ekpromenis suden.
Li bone gravuris en sia animo la lokon, kie li vidis la perdrikojn surteriĝi. Laŭ ĉia kalkulo ĝi estis tre konata de li ebenaĵo, kiu aspektas kiel malprosperinta ekkulturejo kaj en kelkaj lokoj estas kovrita de malgrandaj boskoj el genistaj arbustoj, rampantaj salikoj kaj pigmeecaj alnaj arbetoj. Sed li direktis sin ankoraŭ pli suden, kvazaŭ li iris preter la lokon, por pafi la perdrikojn kontraŭ la venton. Tiam li proksimigis sin al la ebenaĵo; sed la perdrikoj estis sovaĝiĝintaj, kaj longe antaŭ ol li povis ilin pafatingi, ili ekflugis kaj foriris grandetan distancon sudorienten kaj tie denove surteriĝis.
„Paciencon“, pensis Anĉjo kaj, vane traserĉinte la ebenaĵon, ĉu eble kelka estis postrestinta, li ankaŭ iris en tiu direkto por persekuti la aron.
Tiel okazis al li ankoraŭ tri aŭ kvar fojojn, same kiel en lia sonĝo; la perdrikoj ĉiufoje pluestis al li antaŭeniraj; li tamen ne perdis la kuraĝon; la vidado de la perdrikoj en la malproksimo, kiel ajn incita, persistigis ĝin. Sed tiel lia animo estis priokupita de perdrikoj, ke mi preskaŭ kredas, ke leporo povus laŭlarĝe transiri lian vojon, sen ke li, kiel ajn bona ĉasisto li estis, tion rimarkus krom tro malfrue. Ĉasinte dum kelke da horoj li ankoraŭ fojon ripozis apud loko, kie la hundo trovis fontakvon. La besto, ne kontenta sensoifigi sin, metis sin tutan per sia ventro en la akvon, sed aspektis sekve post tiu refresiĝo denove tiel vive kaj vigle kiel en la frua mateno. Anĉjo imitis la ekzemplon kaj daŭrigis la ĉasadon.
Jam li havis la Bergen-an Arbaron je sia flanko. Subite li vidis la aron denove ekflugi kaj baldaŭ poste surteriĝi. Li urĝe ekpaŝis en tiu direkto. Jam li alproksimiĝis al la loko, kie ili nepre troviĝas! La hundo tenis la nazon kun la plej granda atento laŭ la tero. La espero de Anĉjo ankoraŭ ne estis tiel viva la tutan tagon. Sed subite jen li ekvidas la ĉaslimpalison de la nobelbienmastro de Bergen, kies solĉasrajto etendiĝas ankoraŭ kelke da klaftoj pli malproksimen ol la arbaro. La hundo serĉeflarante jam preteriris ĝin. La tento estis granda. Li ankoraŭ nenion kaptis; post laciga ĉasado de tiom multe da horoj. Plue, li estis glordirinta, ke li kunportos perdrikojn. Kiel prave Zejnjo rifuzos al li la promesitan kison; pli malagrable, kiel forte ŝi ridos lin. Lia nomo ne plu estos Anĉjo la Ĉasisto. La gardisto de la Bergen-a Arbaro iris al Alkmaar. Diĉjo Joosten — ha, kiel incite li altetenis la perdrikojn! — iris norden. Kaj tie, eble kvardek paŝojn pli malproksime, la objektoj de lia sopiro, ne, de lia bezono, la belaj perdrikoj, lacaj de la longa irado, kuŝis, kiu scias kiel obstine, ripozantaj en la alta musko.
Li sentis, ke li tremas; la koro batis al li en la gorĝo. La hundo plueniris serĉeflaranta. Li levis la okulojn kaj profunde ĝemis. Nedividebla momento — kaj li revokis la hundon, kiu malvole obeis. „Anĉjo la Ŝtelĉasisto mi almenaŭ por mi mem ne volas nomiĝi“, li ĝemis.
Li turnis la dorson al la ĉaslimpalison kaj la ĉasteritorion de la sinjoro de Bergen, kaj subite — kvazaŭ por lin rekompenci — jen laŭta zumegado! Per la mallongaj flugiloj bruante paro da perdrikoj ekflugis tuj antaŭ li: postrestintoj, kiuj ne estis povintaj sekvi la ĉefgrupon. Je la sama momento lia fingro tuŝis la ekfunkciigilojn; la du pafoj klakis. La unu perdriko tuj falis vertikale; la alia ankoraŭ momenton flugis pluen, turniĝis en la aero kaj ankaŭ falis. Dum Kampeno kaptis la unuan, li iris por preni la alian de la tero. Ĝi ankoraŭ vivis kaj klopodis sin kaŝi en la musko. Sed li kaptis ĝin. Malĝoje kaj plende la besto alrigardis lin per sia malgranda ronda okulo, en kiu la lumo jam duone estis estingiĝinta. Li reenfaligis ĝin. Per tia okulo Zejnjo alrigardis lin en tiu abomeninda sonĝo. La tuta vizio restariĝis antaŭ lia spirito. Kiam li reprenis la perdrikon, la malgranda ronda okulo jam estis kovrita de la griza membrano.
La fatala rememoro estis pasinta, kaj Anĉjo la Ĉasisto daŭrigas gaje la ceteran parton de sia vojo. Li havas, kion li deziris; la por la bontenado de lia reputacio necesaj du perdrikoj pendas sur liaj koksoj. Li ne malmeritis la kisojn de Zejnjo. La reŝargita pafilo ne pezas al li. Tiel li pluenpaŝis tra alta erikaĵo kaj genistaj arbustoj. Kvaronhoron pli malfrue leporo eksaltas kaj preskaŭ la saman momenton ĝi falas per la „pli rapida plumbo ekhaltigita en siaj lertaj saltoj“, kiel la plej poeta ĉasisto de tuta la Holando iam kantis.
„Plej multe ŝatata, kiu venas lasta!“ Anĉjo la Ĉasisto diris. Kaj kontenta pri sia ĉaso li trankvile ekpaŝas al Schoorl.
Estis jam malfrue en la posttagmezo, kaj ĝi estis ankoraŭ laciga suprenirado kaj longa promenado, kvankam la distanco rektalinie ne estis tiel granda. Sed kion signifis laceco? Triumfe li alpaŝos kun la rezultaĵo de sia ĉaso al Zejnjo antaŭ la okuloj.
„Ĉu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anĉjo?“ malgranda knabo kun paleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj, kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetaĵo, en kiu li tranĉis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn elstarantajn el la retaĵo de la ĉasaĵujo.
„Jes, Korĉjo-frato!“ Anĉjo la Ĉasisto diris gaje; „mi donos ĝin al vi; sed vi ne frandu de ĝi.“ Li sidigis sin teren kaj, malferminte la ĉasaĵujon, li unue elĵetis el ĝi la perdrikojn, kiujn li estis aranĝinta supre. La knabo kaptis unu kaj rigardis ĝin.
„He, kia grasa!“ la knabo diris. „Kaj kiaj belaj okuletoj!“ li aldonis, tirmalfermante pro infana ludemo unu el la okuloj de la perdriko kaj ĝin antaŭtenante al Anĉjo.
„Lasu la okulojn fermitaj, bubo!“ Anĉjo la Ĉasisto diris ekkolere; kaj denove nubo venis sur lia frunto.
Tiam li pendigis la leporon per la krucigitaj kruroj sur la bastono de la knabo; kaj tiu ĉi, fiera pro sia ŝarĝaĵo kaj sentante sin granda super ĉiuj kamparanaj knaboj de la kombinitaj nobelbienoj de Schoorl, Groet[10] kaj Kamp, rapide malsupreniris kun la besto.
Sed Anĉjo la Ĉasisto kaŝis la du perdrikojn en la plej interna poŝo de la ĉasaĵujo, tiel ke neniu plumeto elstaris. „Mi tenu min ŝercetrompe,“ li diris al si mem, „kaj vidu, kion ŝi faros.“
Tiel li promenis tra la vilaĝo kaj laŭ la sabla vojo, sekrete kalkulante, ĉu estas verŝajne, ke Zejnjo je tiu ĉi horo de la tago estos hejme aŭ ne. Li estis ankoraŭ ne kvindek paŝojn malproksime de ŝia kabano. Jen la arbetaĵo ĉe lia maldekstra flanko bruetis, kaj Zejnjo saltaperis kun laŭta krio por teruri lin. La surdamuta infano sekvis ŝin malrapide.
Anĉjo la Ĉasisto teruriĝis efektive pli, ol Zejnjo povis atendi. Frosta tremo trakuris liajn membrojn. Sed li resinregiĝis.
„Platpoŝe!“ li ekkriis kun rido.
„Tio ne estas vera!“ diris la gaja knabino, „ĉar mi jam vidis la knabon kun la leporo. Sed kie estas la perdrikoj, Anĉjo?“
„Mi povis kapti neniun!“ diris Anĉjo la Ĉasisto; sed li sentis, ke lia mieno lin perfidas. „Vere, Zejnjo!“ li aldonis, kiam ŝi rigardis lin nekrede.
„Ĉu vere, kamarado?“ ŝi diris kaj kaptis la ĉasaĵujon por sin konvinki.
Sed li tiris al ŝi la ĉasaĵujon el la kara mano kaj ŝovis ĝin kun furioza movo sur sian dekstran flankon. La knabino ridis kaj antaŭ li pretersaltis por tamen rigardi en ĝin. Pafo sonegis, la hundo ekbojis; kaj Zejnjo kuŝis sanganta apud liaj piedoj.
Dum la subita movo por ŝovi la ĉasaĵujon sur sian alian flankon, unu el la malgrandaj maŝoj de la reto estis kaptinta la ĉanon de la maldekstra tubo, levinta la pafilon kaj ellasinta la pafon.
Anĉjo la Ĉasisto kaj la du knaboj staris ŝtoniĝintaj; sed la surdemuta infano la unua rekonsciiĝis. Kolerege ĝi atakis Anĉjon kaj mordis en lian brakon. La pafilo estis falinta teren. Subite la malfeliĉa ĉasisto sin klinas kaj kaptas ĝin ĉe la tenilo; sed forta mano kaptas la tubfinon kaj ŝirforprenas ĝin de li. Estis alkurinta kamparano, kiu nun pafmalŝargis la pafilon en la aeron. La duona vilaĝo alkuras kaj premkolektiĝas ĉirkaŭ la kadavro de Zejnjo kaj ĉirkaŭ la malfeliĉegulo, kiu volas rehavi sian pafilon kaj en muta furiozeco baraktas kun la ĉirkaŭstarantoj.
Por Zejnjo oni povis plu fari nenion. Ĉiu scias, ke pafo el grajnoj elapude faras pli gravajn vundojn ol kuglo, ĉar ĉiu grajno faras apartan, kaj la kvanto da plumbo estas nekompareble pli granda. Sed ankaŭ la pafo trafis la karan knabinon ĝuste sub la koro. Priplorata de tuta Schoorl ŝi ripoziĝis sub „la verdaj arbetoj“ de la tombejo. La maljuna avino kaj la surdamuta infano estis perdintaj ĉion.
La malfeliĉa Anĉjo la Ĉasisto eniĝis en stato de gravaj febroj, en kiu li senĉese deliris kaj furiozis. En la nokto, kiam Zejnjo estis enterigita, li ŝteliris for de sia ekdorminta gardanto kaj elgrimpis tra la fenestro. La gardisto de la Bergen-a Arbaro, malfrue hejmenvenante, vidis lin en la lunlumo supre sur la duno, laborantan ĉemizevestitan. Li aliris al li. Anĉjo ne rekonis lin.
„Junkro!“ diris la malfeliĉulo ektime kaj mallaŭte: „mi entombigas ŝin. Tuj venos la maro.“
Kaj li kovris per sablo unu el la perdrikoj, por kiu li estis fosinta kavon per siaj fingroj.
La postan vesperon li estis mortinta.
(Fragmento el „La familio Stastok“)
Tri tagojn mi estis pasiginta ĉe la familio Stastok, kaj en tiu tempo mi tre amikiĝis kun Korĉjo. Kelkajn fojojn li akompanis min tra la urbo por montri al mi la vojon, kiam mi havis aĉetojn farotajn, kaj, ĉar li kiel multaj maljunaj homoj estis babilema kaj mi iafoje tiun malbonan econ komunehavas kun multaj maljunaj homoj, ni ofte estis kune elbabilintaj multe. Korĉjo estis simpla, brava, bonanima vireto. Li havis malklaran rememoron pri sia patro, kiu estis brosisto kaj portis grandajn arĝentajn bukojn sur siaj ŝuoj. Escepte la bukojn li plu memoris pri li nenion krom lia morto, kaj kiel li kun granda funebra ĉapelo kaj longa blanka kravato iris post lia kadavro; kaj kiel, kiam li venis hejme, nigra tuko pendkovris la spegulon; kaj kiel li je tiu okazo povis manĝi tiom da raspitaj bulkoj, kiom li volis; kaj kiel tie ĉeestis longa onklino, kiu trinkis tiom da blanka vino, ke dika onklo diris: „Vi ne ricevos plu.“ Sian patrinon li neniam konis. La dika onklo kondukis lin al la Orfejo; tie li lernis la ortografion, kaj tiam oni servolernigis al li la ĉarpentmetion; sed li estis tro malforta por tiu laboro, pro kio oni lin dungigis ĉe apotekisto por lavi boteletojn kaj piŝti; okupo, kiu ĝuste ne estas riĉa je brilaj perspektivoj. Dekkvin jarojn li tie servadis, sed, ĉar li povis legi nur tre malmulte kaj li ofte en unu fojo devis disporti du tridecilitrajn botelojn, tri infanbotelojn, „amplet“-on[11], elektuarion[12] kaj paketon da pulvoroj, fine fojon okazis al li, ke li alportis la saleppocion[13] al iu, kiu havis mallakson, kaj kontraŭe la pulvorojn kun rezino de jalapo al sinjorino, kiu suferis pro lakso, post kio li, ĉar ne sufiĉe legoscia, estis maldungata. De tiam li estis kurservisto por kontoro kaj poste domservisto ĉe diversaj homoj, el kiuj iuj estis mortintaj kaj aliaj monruiniĝintaj; kaj ĉar li, okaze de la granda ordoforigo de prizorgatoj, estis tro maljuna por esti sendata al Frederiksoord, la Orfejo fine transdonis lin al la Maljunulejo. Kaj nun en sia maljuna aĝo li estis ankoraŭ uzata de mia onklo kaj de kelkaj homoj samspecaj por la ŝmirado de ŝuoj, la senpolvigado de vestoj, forportado de la gazeto kaj, unuvorte, por la farado de malpli gravaj komisioj. Tio, kio laŭ la informoj de mia onklo plej multe malhelpis lian karieron, estis liaj ekstrema malruzeco kaj al tio proporcia homtimeco.
Krom la malantaŭa ĉambro kun la alta fenestro, kiu flanken elstaris malantaŭ la domo de la najbaro kaj post kiu troviĝis la kuirejo, estis en la domo de Petrus Stastok Senior ankoraŭ malantaŭa ĉambro, en kiun mi intencas vin poste konduki, nomata ne senprave laŭ malgranda ĝardeno, en kiun ĝi enrigardigis, ĝardenĉambro. Elirinte tra la kortpordo oni unue renkontis specon de trotuaro el flavaj brikoj, larĝa proksimume tri paŝojn, kaj se oni tiam paŝis trans altan randon el surflanke starantaj bluaj brikoj, antaŭ kiu transe estis metitaj tri piedskrapiloj, oni subite troviĝis en la malgranda elizeo de mia onklino. Oni tie vidis grandan pomujon, sur kiu iufoje verdiĝis pli ol dekduo da „rejnet“-oj[14], kelkajn rozbedojn, ĉirkaŭ kiuj en printempo devis flori rondo da flavaj krokoj, pli ol unu seringarbon, du citizojn, ĉerizujon kaj je unu flanko sur la muro vinberujon kaj je la alia flanko moruson. La vojoj estis borderitaj ne de ordinara herbo, sed de ruĝaj kaj blankaj lekantetoj kaj plumbago. Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo staris florantaj diversaj potoj kun asteroj kaj dalioj; kaj en la malantaŭo estis verde kolorigita laŭbeto kun kvinfolio[15], lonicero, raŭpoj kaj araneoj. Apud ĝi staris la fabriko, al kiu estis alkonstruita kontraŭ la laŭbo malgranda barako kun malgranda korteto, sur kiu Korĉjo plenumis sian hejmlaboron, ĉirkaŭita de malalta barilo.
En tiu ĉi laŭbeto en sabata mateno post la matenmanĝo mi kun libro sub la brako serĉis la sunlumon. Kial mi ne malfermis la libron, tuj evidentiĝos.
Apenaŭ mi estis per mia poŝtuko batinta la polvon de la benko de la laŭbeto kaj, komforte sidante kun la okuloj direktitaj al la baraketo, la korteto kaj la barileto, ĝuanta pro la penso, kiel bone ĉio ĉe geonkloj estas farbkovrita, kiam la kortpordo malfermiĝis kaj Korĉjo aperis. Ĉar li devis trapaŝi la tutan ĝardenon por veni al la destinita loko kaj li portis sur la ŝultroj preskaŭ sepdek jarojn, mi havis sufiĉe da tempo rimarki, ke io ne estas en ordo. Li komencis preskaŭ faleti pro la brikrando, kontraŭ kiu li ŝajnis ne esti sin gardinta, kvankam li de jaroj devis ĝin transpaŝi ĉiujn matenojn je la duono de la deka; li lasis treniĝi en la sablo la dimanĉan frakon de mia onklo, kiun li portis sur la brako, kaj antaŭ ol li estis preteririnta la pomujon, la broso, kiun li tenis en la mano, du fojojn falis. Kiam li venis pli proksime, mi vidis, ke liaj vangoj estas tre palaj kaj velkaj sub lia ne tre bonzorgita barbo; tuta lia vizaĝo estis malserena; liaj okuloj estis senbrilaj, kaj preterirante min li ne diris kiel alie: „bela vetero, sinjoro!“, sed silentante li salutdemetis la ĉapelon kaj faletiris al la korteto. Kun profunda ĝemo li demetis sian jakon tiel, ke li en sia malvasta nigra veŝto kun manikoj vidigis al mi tutan la malgrasecon kaj kurbecon de sia staturo. La ruĝa lada tabakujo, kiu duone elstaris el unu poŝo de la veŝto, restis netuŝita, kaj denove kun profunda ĝemo li pendigis la frakon sur la stablon. Kun ankoraŭ pli profunda ĝemo li prenis la broson, staris kelkajn momentojn enpense frotante kontraŭ la harojn kaj tiam ekbrosis la frakon, komencante kun la baskoj.
„Kiel estas, Korĉjo! Ĉu la aferoj ne iras bone?“ mi alvokis al li. Korĉjo ne ĉesis brosi. Li estis iom surda.
Se oni devas ripeti frazon elparolitan je iom kompata tono, estas tute neeble tion fari per la samaj vortoj. Mi ekstaris, alproksimiĝis paŝon kaj diris iom pli laŭte:
„Ĉu io ne estas en ordo, Korĉjo?“
Korĉjo konsterniĝis; alrigardis min; kaj momenton daŭrigis tiun rigardadon fiksokule; post kio li reprenis manikon de la dimanĉa frako de mia onklo kaj reekbrosis. Larmo kuris laŭ liaj vangoj.
„Fi, Korĉjo!“ mi diris, „tio ne estu; mi vidas larmojn, ŝajnas al mi.“
Korĉjo viŝis siajn okulojn per la maniko de sia veŝto kaj diris: „Estas malvarmeta vento, sinjoro Hildebrand.“
„Eh kion, Korĉjo!“ mi diris, „la vento tute ne estas malvarmeta. Sed io ne estas en ordo! Ĉu vi perdis gazeton?“
Korĉjo kapneis kaj komencis brosi pli obstine ol iam.
„Korĉjo!“ mi diris, „vi estas tro maljuna por havi ĉagrenon. Ĉu oni povas helpe ion fari, amiko?“
La maljunulo strange ekrigardis aŭdante la vorton „amiko“. Ho ve! eble ĝi estis en lia sesdeknaŭa jaro ankoraŭ tute nova por li. Nerva rideto, kiu havis ion teruran, venis sur lia malgrasa vizaĝo; liaj grizaj okuloj unue ekbrilis, poste denove senbriliĝis kaj pleniĝis de larmoj. Lia tuta mieno diris: mi fidos al vi. Liaj lipoj diris: „Aŭskultu, sinjoro! Ĉu vi konas Malgrandan Niĉjon?“
Kvankam mi havas tre specialan amikon, kiu estas baptita Nikolao, kaj pri kiu ne estis neeble, ke Korĉjo fojon vidis lin, mi tamen tute ne povis apliki la nomon Malgranda Niĉjo al menciita Nikolao, ĉar li estas tre „longa blonda knabo“, kaj neniam mi estus volinta kredi, ke menciita Nikolao, kiel ajn neafabla li iafoje povis esti, povus esti la kaŭzanto de la larmoj de maljuna Korĉjo. Mi do respondis, ke mi ne konas Malgrandan Niĉjon.
„Ĉu do sinjoro Petro lin ne montris al vi! La tuta urbo konas Malgrandan Niĉjon. Li ricevas sufiĉe da cendoj“, Korĉjo daŭrigis.
„Sed kia viro li do estas?“ mi demandis.
„Li estas“, Korĉjo diris, „tute ne viro. Li estas pigmeo, sinjoro! pigmeo, tiel vere, kiel mi tie ĉi staras antaŭ vi. Oni povas kun li vojaĝi en foirbudo. Sed li estas malica fiulo. Mi bone konas lin.“
Mi tre deziris iom pli da ordo en la informoj de Korĉjo.
„Li estas el la Domo,“ li rediris post momento da silentado: „li iras sur la strato kiel frenezulo. Li enspezas monon per sia ĝibo. Kiam oni eliras el lernejo, la knaboj inter si kolektas cendojn kaj dancigas Malgrandan Niĉjon. Tiam li saltas ĉirkaŭ bastono precize kiel simio kaj tiam li igas sian ĝibon preskaŭ duoble granda. Mi ne havas ĝibon, sinjoro!“ li sekvigis kun ĝemo.
Prave mi komprenis, ke Korĉjo malpli enviis la ĝibon ol la cendojn, kiujn ĝi enspezigis.
„Mi volus,“ li daŭrigis je malĝoja tono, donante al la frako multe pli fortan strekon, ol estis utila al drapo po naŭ guldenoj: „mi volus, ke mi havus ĝibon. Mi neniom laborus; mi ricevus cendojn; ili ridus min... Sed mi ne drinkus“, li subite diris je alia tono, kaj tiam trankvile prenante la frakon de la stablo kaj ĝin kunfaldante li ankoraŭ fojon aldonis, returnante la frazon: „Ne drinkus mi.“
„Korĉjo,“ mi diris, „kiam vi trairis la ĝardenon kaj kiam mi alparolis vin, vi estis malĝoja, kaj nun ŝajnas, ke vi estas kolera; mi preferas vidi vin malĝoja!“
La maljunaj okuloj denove pleniĝis de larmoj; li etendis al mi siajn velkajn manojn; mi prenis ilin, kiam li hontante pro sia konfidencieco volis ilin retiri, kaj delasis ilin nur post kuraĝiga premeto.
„Oh,“ li diris, „oh, sinjoro tion ne tiel scias; — sed mi estas — mi estas multe pli malĝoja ol kolera. Sed Malgranda Niĉjo malbonfaris al mi. Malgranda Niĉjo estas malbona. La homoj,“ li daŭrigis, sin klinante al la ŝuŝmiraĵo, „la homoj pensas iufoje, ke li estas sensaĝa; sed li estas malbona.“
„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, levante turneblan tableton sur fera piedo; „vi iom sidiĝu tie ĉi kaj rakontu al mi detale, kion Malgranda Niĉjo faris al vi.“
„Ĝi ne helpos,“ diris Korĉjo, „sed mi ĝin faros, se vi parolos pri ĝi al neniu. Ĉu sinjoro konas la Domon?“
„Kiun domon?“
„De la diakona[16] prizorgo.“
„Mi vidis ĝin preterirante.“
„Bone. Ĝi estas malbela domo, ĉu ne? malbela domo kun ruĝaj pordoj kaj fenestroj; kaj interne ĉio ruĝa kaj ĉio malluma. Nu; sinjoro scias, ke ni tie ĉiuj estas malriĉaj, ĉiuj tiel malriĉaj, — mi ne povas ĝin diri alimaniere, precize, mi pensas, kiel sur la tombejo. Mi kaj kelka alia laborenspezas ion, sed tio ne helpas nin. Ni portas ĝin al la patro[17], kaj la patro ĉiujn semajnojn donas al ni poŝmonon. Tio estas bona, sinjoro! tio estas bona. Kiam mi maljuniĝos, mi jam ne laborenspezos unu kupran cendon; sed mi ricevos tamen poŝmonon. Jen,“ li diris, eligante koloran poŝtukon, „tiun ĉi kaj“, frapante sian tabakujon, „kaj tiun ĉi mi aĉetis per mia poŝmono.“
Estis kortuŝe aŭdi homon sesdeknaŭjaran dirantan: „kiam mi maljuniĝos“!
„Niĉjo,“ li daŭrigis, „kiel sinjoro ja komprenas, ricevas ankaŭ poŝmonon. Sed kion faras Niĉjo? Niĉjo faras nenion krom kelkafoje sarki por iu la straton. Niĉjo sin tenas sensaĝa; Niĉjo dancas kun sia ĝibo; kaj kiam li ricevas cendojn de la homoj kaj de la infanoj, tiam Niĉjo promenas ekster la pordegon. Ĉu sinjoro konas la ‚Grasan Viŝilon‘?“
„Ne, Korĉjo.“
„Ĝi estas gastejo en la Leporaleo. Tie Niĉjo trinkas glason da ĝino; ankaŭ foje du kaj foje tri glasojn.“
„Kaj kiam li post tio venas en la Domon?“
„Ho, li havas ĉiajn artifikojn. Li prenas grandan maĉbulon da tabako. Li aĉetas ŝeleton de oranĝo ĉe la drogisto. Iufoje la patro ĝin rimarkas. Tiam oni katenas blokon al lia kruro, ĉar li estas tro maljuna por esti metata sur la punstablon, kaj oni ankaŭ ne povas lin bati sur lia ĝibo; sed kio okazas, kiam li kuras kun la bloko? Tiam li diras al la infanoj: St ... knaboj! Niĉjo estis malbrava. Niĉjo bekprenis greneron; kaj la patro forprenis de Niĉjo ĉiujn liajn cendojn. Vi komprenas, sinjoro, ke li tiam kolektas ankoraŭ pli multe.“
Mi plene komprenis.
„Sed tio estas liaj aferoj,“ Korĉjo daŭrigis, prenante de la tero ŝuon de mia onklo, kiun li devis ŝmiri, sed tuj ĝin remetante, „sed kial estas necese, ke li malfeliĉigas min. Ĉu vi scias, kio ĝi estas? Mi rakontos ĝin al vi. Mi havis monon, — mi havis multe da mono, — mi havis dek du guldenojn!“
„Kaj kiel vi ĝin akiris, Korĉjo?“
„Kun Dio kaj kun honoro. Mi ŝparis ĝin, kiam mi estis en la apoteko. Kelkafoje, kiam mi portis pocion ekster la urbon, en kampodomon aŭ ĝardenon, la sinjoro aŭ la sinjorino diris: donu al la alportisto dek cendojn, estas malbona vetero. Tiamaniere mi estis kunkolektinta dek du guldenojn. Ne estis permesite en la Domo ilin havi. Sed mi konservis ilin, sur mia koro.“
„Kaj por kio vi ilin konservis? Ĉu vi bezonos tiun monon, aŭ ĉu vi tion faris sole pro la plezuro de la havado?“
„Ho, sinjoro!“ la maljunulejano diris skuante la kapon: „se estas al mi permesite diri, la riĉaj homoj tion ne tute komprenas; la regantoj[18] ankaŭ ne; ĉar ili ne havas zorgojn pro tio. Ĉio iras bone ĉe tiaj homoj, dum la vivo kaj ĉe la morto. Jen, ni estas bone tenataj en la Domo; la Regantoj estas bonaj; en antaŭfasta vespero ni ricevas bulkojn kun butero; post tri semajnoj, kiam estos buĉtempo, la Domo ricevos bovon, mi ne scias de kiu grandsinjoro, kiu delonge estas mortinta. Tiam ni manĝos ĉiuj rostaĵon el hakita viando; kaj la sinjoroj festenos kaj manĝos la bovan langon. Ni havas tie bonan ekzistadon; sed, sinjoro! homo ĉiam pensas pri sia morto.“
„Mi pensas, ke vi post via morto ankaŭ havos bonan ekzistadon, Korĉjo!“ mi diris.
„Mi esperas, sinjoro: en la ĉielo ĉio estas bona; sed tion mi ne volis diri. Mi volis plibonigi mian kadavron, vi sciu!“
„Kio estas tio, Korĉjo?“
„Jen, kiam ni estas mortintaj, oni metas nin sur pajlo kaj oni vestas nin per tolaĵo de la Domo same kiel dum nia vivo, kaj tiam ni iras al la tombejo en la puton[19]; tion mi ne volis. Mi volis, kiam mi estos mortinta, ne porti maljunulejan tolaĵon...“
Li silentis momenton, kaj denove venis la larmoj.
„Mi volis kuŝi en mia ĉerko, mi ne scias, mi diru, kiel mi vidis mian patron kuŝanta en ĝi, kun propra tolaĵo; mi neniam havis propran ĉemizon; unu propran ĉemizon de mortinto mi volis havi.“
Mi estis emociita. Ne parolu al mi pri antaŭjuĝoj. La riĉuloj de la tero da ili havas mil. Tiu ĉi malriĉulo povis ĉion toleri: malluksan manĝon, malmolan liton kaj, laŭ siaj jaroj, malfacilan laboron. Li ne havis propran domon, li estis ne havonta propran tombon; ho, ke li havu almenaŭ la certecon, ke lia finlasta vesto estu lia!
„Sinjoro komprenos!“ li daŭrigis iom raŭke, „ke por tio estis tiuj dek du guldenoj. Tio estis multe tro multe. Sed mi volis ankoraŭ pli; mi volis esti entombigata dece. Mi ne estas kompetenta pri tiuj aferoj; sed mi kalkulis kvar guldenojn por la tolo kaj plue du guldenojn por la homoj, kiuj pretigos mian kadavron, kaj po kvindek cendojn por portloko al dek du portontoj. Ĉu tio ne estus saĝe aranĝita? La asistanto de la apotekisto tiel dokumentis ĝin; la mono estis en papereto; kaj ĉio en leda saketo: tiun mi havadis tridek jarojn sur mia koro ... kaj nun ĝi estas for...“
„Ĉu Niĉjo ĝin ŝtelis?“ mi demandis.
„Ne!“ — li diris, vekiĝante el la malĝoja pensado, en kiun lin enigis lia propra lasta vorto: „sed li sekretsciiĝis, ke mi ĝin havis. Lia ferlito staras apud mia ferlito. Ĉu li ĝin vidis, kiam mi senvestigis min aŭ kiam mi vestis min aŭ kiam mi estis malsana, aŭ ke mi laŭte sonĝis pri ĝi, mi ne scias. Mi supozas kiel plej verŝajne, ke mi sonĝis pri ĝi, ĉar mi ĉiam pensas pri ĝi. — Pasintan mardon pluvis la tutan antaŭtagmezon, kiel sinjoro certe scias. Niĉjo ricevis ne unu cendon. Estis tro malbona vetero; la knaboj sin ne okupis kun li. Lia poŝmono ankaŭ estis for, kaj li havis deziregon iri al la Grasa Viŝilo. ‚Korĉjo,‘ li diris post la manĝo, ‚pruntu al mi ses cendojn.‘ ‚Niĉjo,‘ mi diris, ‚tion mi ne faros, ĉar vi ilin nur fordrinkos.‘ ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚mi nepre volas ilin havi,‘ li diris. Mi diris: ‚Nu, vi ne havos ilin.‘ ‚Nu,‘ li diris; ‚Korĉjo,‘ li diris, ‚se vi ne ilin donos al mi, mi diros al la patro, kion vi havas sub via ĉemizo!‘ Mi paliĝis kiel tuko kaj donis al li la ses cendojn. Sed mi aldone diris: ‚Niĉjo, vi estas fripono!‘ Ĉu li pro tio koleriĝis, mi ne povas diri; sed laŭdire li estis hieraŭ ebria, kaj kiam la gardistoj almetigis al li la blokon, li kiel frenezulo kriis kaj kantis: ‚Korĉjo havas monon! Korĉjo havas monon! Sub sia ĉemizeto li havas monon!‘ La fratoj tion rakontis al mi, kiam mi eniris la domon. Mi estis kiel senvivulo. Ni iris al la ĉambrego de la viroj kaj senvestigis nin. Niĉjo tie jam kuŝis kaj ronkis kiel bovo. Kiam ĉiuj dormis, mi metis mian manon sub la ĉemizo por forpreni la saketon kaj, se mi povus, ĝin kaŝi en la pajlo de mia litaĵo. Sed antaŭ ol mi estis malnodinta ĝin, jen la pordo malfermiĝis, kaj la patro eniris la ĉambregon kun lanterno. Mi falis dorsen sur mia kuseno kun la mono en la mano kaj fikse rigardis kiel freneza homo al la lanterno. Ĉiun paŝon, kiun la patro faris, mi sentis sur mia koro. ‚Korĉjo!‘ li diris, sin klinante super min: ‚vi havas monon; vi bone scias, ke estas malpermesite tie ĉi en la Domo tion kaŝi‘; kaj en sama momento li ĝin tiris el mia mano. — ‚Ĝi estas por ĉemizo de mortinto‘, mi balbutis kaj genuiĝis en mia ferlito — sed nenion helpis. ‚Ni konservos ĝin por vi‘, la patro diris kaj malfermis la saketon kaj trankvile denombris la monon. Miaj propraj okuloj ne vidis ĝin, depost mi enkudris ĝin en ĝi, antaŭ tridek jaroj, ĝi estis mia propra kara moneto por entombigo. ‚Mi ĵuras al vi, ke mi faros per ĝi nenion,‘ mi plordiris, ‚krom honeste entombigi min.‘ — ‚Por tio ni zorgos mem‘, la patro diris; kaj for li iris kun la mono kaj kun la lanterno. ‚Niĉjo‘, mi postvokis al li, ‚rakontis ĝin al vi, ĉar li...‘ sed kion helpus, se mi estus dirinta, ‚ĉar li estas drinkemulo‘? kion helpus, se mi rakontus al li, ke Niĉjo ĉiun tagon iras al la ‚Grasa Viŝilo‘? Per tio mi ne reakirus mian monon. Mi la tutan nokton ne fermis okulon. — Estas kruele...“
„Ĉu oni ne povus ion fari ĉe la regantoj, Korĉjo?“ mi diris konsole.
„Ne! Ne!“ li singultis, frotante per la mano la bruston, kvazaŭ li ankoraŭ tie serĉis la monon; „la mono devis for; tio estas leĝo tiel malnova kiel la Domo, kaj la Domo estas tiel malnova — tiel malnova kiel la mondo!“
„Tio estas iom forta,“ mi diris, „kaj se...“
Li ne lasis min finparoli.
„Kio forta! Ĝi estas neniel forta. Ĉu do ne ĉiam estis malriĉuloj kiel mi, kiuj venis sub la diakonan prizorgon, kaj de la diakona prizorgo devis manĝi kaj trinki, kaj havi kuŝon kaj liton kaj esti entombigataj? — Sed mi volis esti entombigata de mia propra mono, — kaj mi volis certe scii, ke mi estos entombigata de mia propra mono, kaj tio estis mia plej granda konsolo; kaj tial mi portis ĝin ĝuste sur mia koro. — Ho, se Niĉjo scius, ke li mortigas min!“
„Aŭskultu, Korĉjo,“ mi diris, „vi rehavos kaj devas rehavi vian monon; mi promesas al vi; mi parolos pri ĝi al mia onklo; li certe konas la regantojn; ni vidos, ĉu ili por maljuna, brava kaj bonkonduta viro kiel vi ne fojon volos malrespekti la leĝon. Vi fidu, Korĉjo, vi rehavos vian monon.“
„Ĉu vere?“ la kompatinda homo diris, kuraĝigita de mia firma tono. „Ĉu mi efektive rehavos?“
Kaj viŝante siajn okulojn kun ĝoja mieno li donis al mi la manon.
Bezonsentante ankaŭ diri al mi agrablaĵon, li demandis:
„Ĉu mi ŝmiras viajn botojn sufiĉe nete?“
„Belege“, mi diris.
„Kaj ĉu via jaketo estas sufiĉe brosita?“ li plue demandis: „se ne sufiĉe, sinjoro nur diru.“
Tion mi promesis al li kaj iris en la domon. Sed li postvenis al mi kun la maldekstra brako en boto de Petro kaj la broso en sia dekstra mano. „Senkulpigu min, sinjoro! ke mi permesas al mi,“ li diris, „sed ĉu mi povas ankoraŭ ion peti de vi?“
„Ho jes, Korĉjo!“
„Se sinjoro vizitos la regantojn,“ li rediris, „sinjoro sin tenu, kvazaŭ li nenion scias.“
„Mi promesas ĝin al vi, Korĉjo!“
Mi iris al mia onklo kaj prosperis al mi inklinigi lin iri al la regantoj. La prezidanto venigis la patron kaj poste rondirigis la patron ĉe la aliaj regantoj por ilin kunvoki al ekstra kunveno. En tiun kunvenon unue Korĉjo devis eniri kaj poste stari ekstere; post li ankaŭ la patro devis eniri kaj poste stari ekstere. Tiam oni diskutis horon, kiun oni ĉefe pasigis per tio, ke la prezidanto ripete diris, ke li lasas la aferon al la sinjoroj, kaj la sinjoroj ripete diris, ke ili lasas la aferon al la prezidanto.
Ĉar tiel ne povis daŭri, la prezidanto fine donis la avizon, „ke unuflanke estas fareble redoni al Korĉjo lian monon, ĉar Korĉjo estas homo de modela konduto, kiu certe la monon ĝis lia morto konservos tiel bone kiel la fervora kasisto mem“ (pro kio „la fervora kasisto“ riverencis) — „sed ke aliflanke la fervora kasisto ĝin konservos tiel bone kiel Korĉjo, kaj ke do tute ne estas necese obstinigi Korĉjon en la antaŭjuĝo, ke lia mono estos konservata pli bone kaj estos uzata pli certe por lia, t. e. de Korĉjo, celo, se li, Korĉjo, konservos ĝin mem, ol se la fervora kasisto ĝin konservos; kaj ke tio ĉi estas lia avizo“.
La sekretario tamen opiniis kun iom da pravo, ke tiu ĉi avizo ne sufiĉe trahakas la nodon, kaj do proponis, sub rezervo de pli bona, ke oni agu laŭ unu el ambaŭ manieroj; — post kio la kasisto mem noblanime „rezignis pri la konservado de la moneroj koncernataj“, kaj oni unuanime decidis redoni al Korĉjo liajn dek du guldenojn, konvene kudrenfermitaj en la ĉamleda saketo.
Korĉjo ankoraŭ du jarojn portis sian monon „ĝuste sur sia koro“. Kaj kiam mi pasintan jaron vidis la tombejon en D., estis al mi dolĉe, ke mi povis pensi, ke tie en la komuna tombo de la malriĉuloj dormadas unu homo, kiu estis tien portata respekte de dek du fratoj laŭ sia propra elekto, post kiam li, ankaŭ iom kaŭze de mia kunhelpo, estis mortinta kun la trankviliga penso, ke li estos envolvata en sia propra vesto de mortinto.
Ĉu li eble en siaj lastaj momentoj ankoraŭ memoris Hildebrand-on?
Estis en brogevarmega vendreda posttagmezo en certa holanda urbo; tiel varmege kaj tiel broge, ke la paseroj sur la tegmento oscedis, kio, laŭ aŭtoritato de la holanda dirmaniero, estas la plej granda varmego, kiun oni povas imagi al si. La suno lumis malmilde en la stratoj kaj rebrilis de la pro sekeco pulvereciĝintaj pavimeroj. En tiuj stratoj, kiuj havis direkton suden kaj do ne havis ombran flankon, ĝi proprasence malesperigis la preterpasantojn. La viroj, kiuj kolportadis ĉerizojn kaj vinpirojn, ĉiujn momentojn viŝis siajn fruntojn per siaj tolaj antaŭtukoj; la ŝarĝportistoj, kiuj alie kutimas en hidrostatika distriteco pendigi siajn membrojn sur la apogiloj de la pontoj, sintenado, pro kiu ili ricevis la honorigan nomon de balustradomordantoj, kuŝis ventromalsupre sur la kanalbordo etenditaj sur siaj kubutoj, kun poto da buterlakto anstataŭ ĝino; la masonistoj sur sia taskejo, sidantaj ĉe la malsupro de konstrustablo sur trabo, kun siaj kubutoj sur la genuoj kaj siaj du manoj premitaj ĉirkaŭ lavovazeto, blovis duoble tiel longe super sia teo ol ordinare kaj do tre rimarkinde kaj mirige longe; la servistinoj, kiuj faris aĉetojn, povis la infanojn, kunirintajn en la espero aldone ricevi prunon aŭ figon ĉe la butikisto, apenaŭ pluentreni sur la strato kaj eligis preterpasante profundan kaj koran kompaton de la servistinoj-purigistinoj, kiuj purigis la straton kun ruĝegaj vizaĝoj kaj kun sub la mentono malnoditaj kufoj. Neniu estis kvieta krom ie kaj tie kelka grizharulo, kiu kun blua dormkufo sur la kapo kaj nigraj duonpantofloj sur la piedoj, kun la kruroj etenditaj sur sia peronbenketo, sidis fumanta pipon en kuneco de levkojo kaj balzameno, ĝojante pro la „malmoderna tago da vetero“.
Ĉe tia veterstato oni vere tro malmulte kompatas dikajn homojn. Estas vero, ke ili ofte, kiam oni pro kvieteco kaj nemoviĝeco bonete povas aranĝiĝi en la varmego, igas al oni varme kaj sufoke per tio, ke ili alproksimiĝas blovante kaj puŝelspirante kaj montrante nekontraŭstareblan tenton malnodi sian kravaton, dume onin alrigardante per elstarantaj okuloj; sed vere — al la kreitaĵoj estas malbone. Dikaj geviroj de tiu ĉi monda globo! ĉu vi en la lastaj jaroj ankoraŭ povis vidi viajn genuojn kaj piedojn aŭ jam delonge devis delasi de tiu feliĉa punkto de memobservo! kiu ajn eble mokas pri via dikventreco, via graseco, via dikkorpeco — en la brusto de Hildebrand batas por vi kompatanta koro.
Inter la dikaj personoj de la lasta tempo sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis meritis, kvankam ne la unuan, tamen ankaŭ lokon; unu el tiuj privilegiuloj, al kiuj neniam povas okazi renkonti malnovan konaton, sen ke la unua parolo al li estas: „kiel vi dikiĝis“, dum ĉiu, kiu dum du semajnoj ne havis la feliĉon vidi ilian vizaĝon, certigas al ili, ke „ili jam denove plidikiĝis“; unu el tiuj feliĉuloj, kiuj pro mil aludoj de siaj parencoj, amikoj kaj precipe de sia kuracisto klare rimarkas, ke ili vivas sub la forta suspekto esti mortontaj pro apopleksio! kaj kiuj malgraŭ tio de sia konstitucio estas devigataj fari, manĝi kaj trinki ĉion, kio estas nepre malutila, dikigas, kaŭzas kongestion kaj ĉiamaniere malbonigas la sangon; unu el tiuj feliĉuloj, al kiuj, se estas en la somero al ili varme pro dikventreco, en vintro kaj en somero estas varme pro rapidemo, sangvineco kaj agititeco.
Sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis sin movis en supre priskribita brogevarmega vendreda posttagmezo, ĉirkaŭ la kvina horo, laŭ unu el la stratoj de la urbo, kiun mi ne nomis, kaj li faris tion, en konsidero de la varmego de la tago kaj de lia staturo, multe tro rapide. Li tenis en unu mano sian ĉapelon kaj en la alia sian flavan silkan poŝtukon kaj sian bambuan promenbastonon kun ronda ebura tenilo, per kiu tenilo li diversfoje mallertamove frapis al si la kapon, kiam li volis uzi la poŝtukon. Post li sekvis saltetante malgranda knabo, kiu portis liajn surtuton kaj valizon sur la brako, sen ĉapelo aŭ ĉapo sur la kapo, vestita per blua kamizolo kun nigra fliko en unu kaj griza en la alia kubuto, kaj kies unua butono (nigraosta) estis tenata de la kvara butontruo, dum la dua (flavekupra), kiu okupis la lokon de la kvara, estis retenata de la sesa. Li estis tiel feliĉa ne porti ŝtrumpojn en tiu ĉi varma somera tempo, kio estis rimarkebla je la enirtruo de liaj lignaj ŝuoj kaj ankoraŭ super ĝi kelkaloke.
„Nu, kie ĝi do estas, knabo? kie ĝi estas?“ sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis demandis malpacience.
„Tiu unua domo kun tiu malalta peroneto,“ la knabo respondis, „la dua pordo preter la porkbuĉisto, apud tiu domo, kie tiuj speguletoj elstaras.“
„Bone, bone, bone“, diris sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis.
La porkbuĉisto kaj la speguletoj estis preterpaŝitaj, kaj la dikulo staris sur la perono de doktoro Deluw, lia universitata amiko, kiun li ne vidis de post sia edziĝo; ĉar sinjoro Bruis loĝis en urbeto de la provinco Overijssel, kie li estis jura doktoro, sed ne advokato, edzo, sed ne patro, komunuma konsilantarano kaj komercisto. Li nun devis esti en Rotterdam kaj prenis nerektan vojon por vidi en tiu ĉi varmega posttagmezo sian amikon doktoron Deluw, lian edzinon kaj liajn infanojn. Li tial rapideme tiris la sonorigilon kaj prenis mem sian surtuton sur la brakon.
„Jen, vireto! nun igu vin for.“
La knabo igis sin for, kaj li faris tion trote; ne ĝuste, ĉar estis varme, sed ĉar li estis knabo kaj ricevis pli grandan rekompenceton ol li estis pensinta, pri kiu plue lia patro nenion sciis. En momento li jam estis eltrakurinta la longan straton kaj staris, mi supozas, ie sin regalanta per en vinagro konfitita kukumo aŭ decilitro da grosoj aŭ ia alia buba frandaĵo, kontraŭ kiuj oni al deckondutaj infanoj neniam tro frutempe povas enigi abomenon.
Dume la pordo de doktoro Deluw ankoraŭ en longa tempo ne malfermiĝis, kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita tiri ankoraŭ fojon la sonorigilon. La sonorilo taŭge funkciis kaj evidentiĝis esti el tre laŭtsona materialo; sed sinjoro Bruis rimarkis nenian sonon interne de la loĝejo de sia amiko, kiu respondis lian sonorigadon. Ankoraŭ kelkajn fojojn viŝinte sian frunton kaj per la bastono frapetadinte sur la peronon, li sonorigis la trian fojon kaj plue komencis penrigardi en la halon tra la mallarĝaj malantaŭe kradhavaj fenestretoj, kiuj troviĝis ambaŭflanke en la fosto de la pordo, sed li vidis nenion krom la pendolon de granda verda horloĝo, ornamtableton kun sur ĝi ardeztabuleto kaj bluan katunan pluvombrelon; post kio li ankaŭ rigardis trans la kurtenetojn de la flankaj ĉambroj, kio tamen estis pli malfacila, ĉar li devis travidi tra la franĝo de la tirkurtenoj; li vidis en unu ĉambro klare inkujon kun du longaj plumoj starantan sur la tablo kaj en la alia portreton de viro; sed nek la horloĝo, nek la tableto, nek la inkujo, nek eĉ la portreto de viro povis al sinjoro jura doktoro Henriko Johano Bruis malŝlosi la pordon.
Sinjoro Bruis dume estis supervarmiĝinta, al kio lia malpacienco kaj la surtuto sur la brako ne malmulte helpis. Li do sonorigis la kvaran fojon kaj nun tiel laŭte, ke la fraŭlino apud la pordo, kiu rigardis en sian speguleton kaj jam delonge vidis lin, pro tio „malbonsentiĝis“, malpinglis sian kudraĵon de sia genuo (ŝi ne favoris la eltrovon de la ŝraŭboj, plumbaĵoj kaj streĉrimenoj), malfermis supran pordon kaj certigis al sinjoro Bruis: „ke estas neniu en ĝi“.
„Ĉu la kuracisto ankaŭ ne?“
„Ne, sinjoro.“
„Ĉu sinjorino ankaŭ ne?“
„Ne, sinjoro; mi ja diras al vi, ke ĉiuj estas for el...“
„Kien do ili iris?“
„Tion mi ne scias, sinjoro! Ili ĉiuj eliris, kaj la servistino estas sola hejme.“
„Kial do la servistino ne malfermas?“
„Nu, ĉar la servistino ne estas en ĝi, sinjoro.“
„Kaj vi diras, ke ŝi estas hejme?“
„Jes, sed malgraŭ tio ŝi povas esti ne en ĝi“, la fraŭlino diris, fermis sian supran pordon kaj faris tion kun tiom pli da urĝiteco, ĉar ŝia blanka kato ĝuste sin pretigis salti trans la malsupran, kaj lasis sinjoron Bruis sola por, se li volus, sekrete diveni la diferencon inter la terminoj „hejme“ kaj „en ĝi“. Se li estus havinta por tio sufiĉe da pacienco, li estus kompreninta, ke „esti hejme“ estis devo surmetita al la servistino de la familio Deluw, de kiu „esti en ĝi“, laŭ ŝia propra interpreto, konsistigis nur malgrandan parton.
Por tion klarigi, venis voĉo el aldomkonstruita dometo de botisto trans la strato.
„Ili estas en la ĝardeno,“ vokis la voĉo, „kaj la servistino eliris por fari aĉeton. Jen ŝi jam venas.“
La vorteto jam en tiu ĉi frazo povis, laŭ la opinio de sinjoro Bruis, konvene manki; sed efektive li vidis alvenantan ne malbeletan servistinon kun granda ŝlosilo en la mano kaj irantan tiel rapide, kiel ŝi povis ne trotiĝante; ŝi suriris ia peronon, rapidis preter lia moŝto, malŝlosis la pordon kun senekzempla rapideco kaj staris antaŭ li sur la plankmato.
„Ĉu vi volas paroli kun sinjoro?“ la servistino demandis.
„Jes, sed ŝajnas, ke sinjoro ne estas hejme.“
„Ne, sinjoro kaj sinjorino kaj la fraŭlino kaj la juna sinjoro kaj ĉiuj infanoj estas ‚ekstere‘ kaj nur mi sola estas hejme por akcepti la venpetojn.“
Nu, sinjoro Bruis havis okazon dum granda horkvarono ĝui pro la akurateco, kun kiu tiu ĉi kuracista servistino, kiu dume faris longan interparolon kun la filino de fruktistino, kiu iradis kudri eksterhejme kaj sidis antaŭ suprenŝovita fenestro, plenumis tiun ĉi sian devon. Sed li estis tro urĝita por fari riproĉojn.
„Kie estas ekstere?“ li demandis: „ĉu estas malproksime? Kie ĝi estas?“
„En la Meester-Jorisaleo“, la servistino respondis.
„La Meester-Jorisaleo“, — diris Bruis kun la plej granda malestimo. „Kion mi scias pri la Meester-Jorisaleo?“
Jen estis, laŭ la opinio de la servistino, en la sinteno kaj la tono de sinjoro Bruis pli da aroganteco, ol konvenis al ŝia beleta vizaĝo. Ŝi do estis prave ofendetita.
„Ne estas mia kulpo, ke vi tion ne scias!“ la servistino diris sekatone kaj faris movon kun la seruro, kvazaŭ sinjoro Bruis nun povas foriri.
Sinjoro Bruis ŝanĝis la tonon.
„Aŭskultu, knabino! mi venas tie ĉi per diliĝenco eksprese por viziti la kuraciston kaj lian familion. Se nu ne estas tro malproksime, mi estas preta promeni eksteren. Ĉu vi eble povas ĝin indiki al mi?“
Li sopire trarigardis la straton, ĉu eble estas ankoraŭ knabo, kiu povus konduki lin tien; sed neniu sin montris.
La servistino bonvolis kompleziĝi dume doni la necesan informon, kaj sinjoro Bruis ekmigris al la kampdomo de doktoro Deluw.
Irinte pluen kelke da domoj li nur tiam rimarkis, ke li ankoraŭ portas sian surtuton sur la brako kaj sian valizon en la mano.
Li do revenis, sonorigis ankoraŭ fojon por unu kaj alian konservedoni al la servistino; sed Gernjo verŝajne jam denove estis ĉe sia amikino; kaj sinjoro Bruis vidis sin devigita, en tiu ĉi brogevarmega vendreda posttagmezo, mem penporti siajn surtuton kaj valizon kun la firma intenco, se li iam atingos vidi doktoron Deluw, plendi ĉe li pri lia servistino.
Je lia feliĉo la urbo, kiun mi ankoraŭ ĉiam ne nomis, estis negranda, kaj sinjoro Bruis sufiĉe baldaŭ ekvidis la pordegon, tra kiu li devos eliri, kvankam la suprenirado kaj ne malpli la malsuprenirado de du altetaj pontoj ne malmulte malbonfaris al li. Veninte ĉe la pordego li havis la feliĉan ekpenson konfidi siajn surtuton kaj valizon al la zorgo de doganisto; por tio li enpaŝis en la doganistejon, sed estis neniu en ĝi; tamen, ekvidante personon en griza jako, kiu trans la bulvardo staris fiŝkaptanta kaj aspektis treete doganiste, li nur deponis siajn objektojn kaj, poste sin turnante al la fiŝkaptanto, kiu efektive estis doganisto, li samfoje informigis sin de li ankoraŭ fojon pri la kieesto de la Meester-Jorisaleo. Mi agus maljuste kontraŭ li, se mi dirus, ke sinjoro Bruis estis forgesinta la instrukciojn de Gernjo, ĉar li pro sia rapidemo malmulte aŭskultis ilin. Li devos „unue iri kelkan distancon laŭ la bulvardo, tiam eniri aleon, tiam iri dekstren, ĝis li venos al iu blanka paliseto, tiam maldekstren, tiam denove dekstren, kaj tiam li estos en la Meester-Jorisaleo“.
„Kaj la kampdomo de doktoro Deluw?“
„Pri ĝi mi neniam aŭdis,“ diris la doganisto, „sed en ĝi estas tre multe da ĝardenoj. Kiel ĝi nomiĝas?“
„Kampvidejo.“
„Kampvidejo?“ diris la doganisto, kiu, kredante rimarki pro sia naĝmontrilo, ke fiŝo almordas, deziris esti liberigita de sinjoro Bruis; „ne, sinjoro, ĝin mi ne konas.“
Sinjoro Bruis ekpromenis. La bulvardo iom kvietigis lin, ĉar ambaŭflanke staris altaj arboj; sed la agrablegaĵo baldaŭ finiĝis, ĉar la urbo, en momento de monembaraso por iluminado pro la datreveno de la naskiĝo de la reĝo, estis faliginta grandan kvanton da arboj, en kies loko, sub la nomo de juna plantaĵo, sin montris kelkaj maldikaj vergetoj alterne brogevelkintaj. Li do denove estis lacega, kiam li inter du nigraj lignaj muroj vidis mallarĝan aleon, kiun li opiniis devi eniri. Nenio krom lignaj muroj, super kiuj elstaris arboj; nenio krom ĝardenpordoj kun surskriboj kaj numeroj. Kelka pasero tie ĉirkaŭsaltis. Sinjoro Bruis promenis pluen kun sia ĉapelo en unu kaj kun siaj bastono kaj poŝtuko en la alia mano, kiel en la stratoj de la urbo, sed nun ĉiam iomete oblikvedekstren pro lia arda deziro turni sin dekstren laŭ la indiko de la doganisto. Tamen la okazo sin ne prezentis, kaj sinjoro Bruis fine staris tuj antaŭ larĝeta kanalo kaj apud amasiĝo de malpuraĵo kun multaj trunketoj de florbrasiko, folioj de salato, potrompaĵoj, velkintaj bukedoj kaj stramonioj, kiuj, kreskantaj meze en la putrantaĵo, disvastigis sian narkotan odoron en la aeron.
Estis evidente, ke sinjoro Bruis eniris la malĝustan aleon, kaj kvankam la amasiĝo de malpuraĵo estis malagrabla, la apudeco de la akvo estis al li tiel agrabla, ke li decidis tie momenton ripozi antaŭ ol reiri. Por tiu celo li sidigis sin sur la bordo kiel eble plej proksime de la akvo kaj, ventumante sin per sia poŝtuko kaj moderigante sian malpaciencon per sia racio, li bonete sukcesis iomete kvietiĝi. Rigardante dekstren kaj maldekstren laŭlonge de la bordo li ekvidis je la maldekstra flanko en kelka distanco kvadratan mareverdan kupolon[20], en kiu sin movis kelke da homoj, kaj kvankam li ne povis ilin distingi, estis, kvazaŭ li ekhavas inspiron, ke tio ĉi nepre estas la Kampvidejo de lia amiko la doktoro; kaj ke ĝi povis porti tiun nomon, tion pruvis la panoramo trans la kanalo; ĉar estis paŝtejoj maldekstre kaj dekstre, en vasta malproksimo, ĝis la blua horizonto; nenio krom verdaj kaj flavaj kaj sunaj paŝtejoj.
Sinjoro Bruis denove ekpromenis, reiris laŭ la aleo kaj estis denove sur la bulvardo. Baldaŭ sin prezentis al li alia aleo, kiun atente rigardi laŭ ĝia longo, antaŭ ol ĝin eniri, li tamen opiniis bone. Li vidis sekve, ke baldaŭ estos okazo iri dekstren, kaj farinte tion li ankaŭ baldaŭete atingis la blankan paliseton. Tiam li iris maldekstren kaj tiam denove dekstren, kaj li estis laŭ ĉiuj pensoj en la Meester-Jorisaleo.
Antaŭ ĝardenpordo, kiu estis malfermetita, sidis malgranda infano, vestita per nigra jaketo, kun nigra kufeto ĉirkaŭita de nigra punteto sur la kapo kaj kun nigra vizaĝeto, sin amuzante per kukurbo kaj amaseto da ŝeloj de terpomoj.
„Ĉu tio ĉi estas la Meester-Jorisaleo, infano?“ sinjoro Bruis demandis.
La infano kapjesis.
„Kie ie estas tie ĉi Kampvidejo?“
La infano nenion diris.
Sinjoro Bruis malbonhumoriĝis, malpli pro la infano ol pro la kaŝiteco de Kampvidejo.
„Ĉu vi ne scias?“ li demandis, tro forte je proksimume tri tonoj.
La infano faligis la kukurbon kaj la ŝelojn de terpomoj, ekstaris, ekploris kaj iris en la ĝardenon.
Sinjoro Bruis ĝemis. La Meester-Jorisaleo ŝajnis esti longa, kaj la ĝardenpordoj estis multnombraj. Li legis ĉiajn nomojn: nomojn pligravigajn kaj fanfaronajn, kiel: Belejo, Bonsitua, Florkorto, Ĝojriĉa; nomojn kontentecajn kaj rezignaciajn, kiel: Mia plezuro, Kontentanima, Kampripozejo; naivajn nomojn, kiel: Neniam Pensite, Malgranda sed Pura, Poste pli Bone; sed ankaŭ nombron da geografiaj, kiel: Apuda, Apudurba, Sudkorto; kaj optikajn, kiel: Kanalvidejo, Paŝtvidejo, Brutvidejo, Multvidejo, Kamparvidejo, — tiu ĉi lasta en malproksimo jam tre multe similis Kampvidejon, sed ĝi tamen ne estis Kampvidejo.
Fine estis du pordoj, sur kiuj oni povis nenion legi krom Q 4 No. 33 kaj Q 4 No. 34. Unu el tiuj du pordoj povis esti Kampvidejo! Sinjoro Bruis, kiel ajn rapidema kaj malpacienca, estis modesta. Li do preteriris No. 33 por ne rigardi la unue renkontitan kiel Kampvidejon kaj alfrapis No. 34.
Post momento de atendado estis malfermite al li de tre longa, solenaspekta, bildeca sinjorino, vestita per funebra robo, kun blanka libere pendanta tuketo el kamelharoj sur sia ŝultro, kun nigra ĉapelo, kiun ŝi pro la suno estis metinta kline sur la nazon, kun verdaj okulvitroj, malgranda signo de haroj sur sia supra lipo kaj libro en la mano.
„Ĉu tie ĉi estas Kampvidejo, sinjorino?“ sinjoro Bruis demandis.
Kial li ne vidis, ke ĝi ne estas edziniĝinta sinjorino?
„Ne, sinjoro!“ la fraŭlino respondis, ektimigita antaŭ „fremda viro“, eble kredante, ke li estas iu, kiu volas ŝteli de ŝi: „Tio estas la plej apuda de tie ĉi“, kaj rapidfermiĝis la pordo.
Sinjoro Bruis alfrapis Q 4 No. 33.
„Jonjo! oni frapas“, vokis virina voĉo.
„Jes, mi aŭdas, fraŭlino“, vokis Jonjo.
Tamen estis pli ol verŝajne, ke Jonjo nenion aŭdis, ĉar ŝi treege sin amuzis kun la ĝardenista servisto, kiu ĵetis al ŝi akvon.
Sinjoro Bruis sufiĉe longe ripozis apud la amasiĝo de malpuraĵo por formi beletan planon de surprizo. Tuj do, kiam Jonjo malfermis al li la pordon kaj informis lin, ke tio ĉi estas efektive Kampvidejo kaj efektive la ĝardeno de doktoro Deluw (ĉar pri tio la voĉo el la aldomkonstruita dometo ŝajnis vere esti prava, ke ĝi estas ĝardeno kaj ne kampdomo), li diris:
„Bone, knabinjo! montru al mi la vojon al la kupolo; mi estas malnova amiko de sinjoro, mi volas surprizi sinjoron.“
„Ĉu mi do ne antaŭe diros, ke sinjoro venis?“ Jonjo demandis.
„Nepre ne, infano; vi antaŭiru, mi petas.“
La ĝardeno estis longa, mallarĝa strio laŭlonge de la kanalo, sur kies bordo sinjoro Bruis kelke da momentoj antaŭe ripozis por iom respiri, aspektis treege verde kaj havis nur tre mallarĝajn promenvojetojn ambaŭflanke borderitajn de fragujoj. Kiu ĝin eniris, estis prave mirigata, ke estis eble kunpremi en tia malgranda spaco tiom multe da pomujoj kaj pirujoj, ribujoj kaj grosujoj, kaj estis ripetfoje devigata sin klini pro la unuaj kaj eviti la lastajn. Unuvorte ĝi estis, kion la urbanoj kun ravo nomas „fruktodona terpeceto“ kaj de kiu ili havus nekompreneble multe da plezuro, se la kamparanoj ne loĝus pli proksime al ĝi, ne ellitiĝus pli frue sciante pli frue ol ili, kiam ĉiu speciala fruktospeco estas taŭga por esti deprenata.
„Varma vetero hodiaŭ, sinjoro!“ Jonjo diris, kiam ili estis promenintaj distanceton kaj ŝi komencis kompati la dikan sinjoron post si pro lia spiregado kaj blovado.
„Jes, infano, terure, terure!“ diris Bruis; „ĉu neniu estas en la ĝardeno?“
„La familio estas en la kupolo,“ estis la respondo, „krom fraŭlino Minjo, kiu tie sidas legante.“
Jonjo kaj sinjoro Bruis irante laŭ la kurbiĝadanta vojeto en tiu ĉi momento venis al la flanko de la akvo, kaj efektive tie sidis, sub malgranda funebra cipreseto, sur mallarĝa herbejeto, la plej aĝa filino de lia amiko Deluw, sur verda ĝardenbenko, vestita per gantetoj, kun libro en la mano kaj hundeto apud siaj piedoj, ludante „kampvivado“; malkontenta, ke en la lasta horo neniu preteriris trans la kanalo kaj ke neniu homo sidis en la poŝtŝipo[21].
Ŝi tre solene faligis sian kapon sur sian bruston, kiam sinjoro Bruis ŝin salutis; sed la hundeto rapide ekstaris kaj bojis freneze al la senspirulo, kiu volontege estus doninta al ĝi baton per sia bambuo; tamen li ne kuraĝis, ĉar ĝi estis hundeto de fraŭlino kaj li ne ĝuste volis surprizi sian amikon komencante per mortigo.
La mareverda kupolo baldaŭ sin montris. Ĝi ŝajnis esti vasteta kaj havis ankoraŭ malgrandan kromĉambreton kun fumtubeto kaj fajroplato por boligi sur ĝi akvon, kun fajroprenilo kaj ŝranketo, en kiu estis nenio; ĉiujn tiujn miraĵojn Bruis jam komprenis el malproksimeto. En la kupolon mem oni eniris per ŝtupareto.
„Mi dankas, knabino!“ li diris al Jonjo, alproksimiĝinte ĝis dek paŝoj de la kupolo, kaj malrapide li singarde aliris al ĝi. Feliĉe la kovriloj antaŭ la fenestroj estis lasitaj fermitaj je la ĝardenflanko kaj la pordo ne estis el vitro, kiel ili povas esti ĉe aliaj tiaj ĉienrigardejoj. Sinjoro Bruis do havis tre bone okazon efektivigi sian planon de surprizo. Kian kortuŝan plezuron li imagis al si. Lia kora kaj amika animo tute emociiĝis. De dekses jaroj li ne vidis sian bonan „Nigran Danĉjon“, kiel Deluw estis nomata ĉe la universitato. Kaj kiam li trovos lin? Ĉe la flanko de aminda edzino, ĉirkaŭita de florantaj infanoj! Jes, kun grizaj haroj anstataŭ nigraj, sed kun la sama koro en la brusto, malfermita por amikeco, ĝojo kaj agrabla kunesteco.
Li senbrue suriris la ŝtupojn kaj malfermis la pordon kun la plej afablega rido, kiu iam kuŝis sur la brogita vizaĝo de lacega dikulo.
Kia sceno!
Ĝi estis malbrava knabo ĉirkaŭ sesjara, kiu treege kriis kaj piedfrapis la plankon; ĝi estis patro, ruĝa pro kolero, kiu estis ekstarinta, apoge tenis la tablon per unu mano kaj per la alia treege minacis; ĝi estis patrino, palega pro timego, kiu klopodis kvietigi la knabon; ĝi estis granda knabo dektrijara kun pala vizaĝo kaj bluaj strioj sub la okuloj, kiu kun la kubutoj sur la tablo kaj libro antaŭ si sidis ridanta pro la sceno; ĝi estis malgranda knabino kvinjara, kiu plorante sin alkroĉis al la jupo de la patrino. Ĝi estis doktoro Deluw, lia aminda edzino kaj lia floranta idaro.
„Mi ne volas“, kriegis la knabo, piedrenversante la seĝon, kiu staris plej proksime.
„Tuj!“ kriis la patro, raŭka pro kolero, „aŭ mi faros malfeliĉaĵon.“
„Kvietiĝu, Deluw!“ petegis la patrino: „li ja iros.“
„Senkulpigu min, sinjoro,“ diris la doktoro, penante moderetigi sin; „tiu knabo igas al mi malfacile. Mi tuj estos preta interparoli kun vi“; kaj li kaptis la nevolanton je la kolumo.
„Ho ĉielo; ne ŝiru lian veston, Deluw!“ flatpetis la patrino; „li ja iras jam.“
„Lasu nur min fari“, diris la kuracisto, kaj li trenis la malican filon, kiu, malgraŭ la favora opinio dirita de la patrino pri lia obeeco, ne faris unu paŝon, el la kupolo en la kromĉambreton, kie li enŝlosis lin en la torfejon.
„Senkulpigu min, sinjoro“, sinjorino Deluw dume diris siavice al la enirinto, „mi estas tiel nervomalorda; mi ne estas mi mem.“ Kaj por tion pruvi ŝi falsidiĝis sur seĝon.
„Mi kredas, ke estas plej bone, ke mi iru iom en la aeron“, ŝi daŭrigis.
„Ne ĝenu vin, sinjorino!“ diris la elreviĝinta universitata amiko de ŝia edzo. Kaj ŝi eliris eksteren kun la singultanta infano ankoraŭ ĉiam tenpendanta je ŝia jupo.
La juna sinjoro Deluw, kun la palaj vangoj kaj la bluaj strioj, restis sola kun sinjoro Bruis kaj alrigardis lin per impertinentaj rigardoj.
„Mi punrekompencos tiujn najbarincitantojn“, diris doktoro Deluw reenirante, ĉar li opiniis necesa antaŭ la fremdulo nomi la krimon de sia filo, por ke tiu ĉi ne prenu lin por maljusta kaj malindulga patro. „Ĉu vi permesas demandi?...“
„Ventreto!“ ekkriis la bonkora dikulo kun elkora rido sur siaj purpuraj vangoj.
Nu, la vorto ventreto, diminutivo de ventro, estas tre konata vorto, almenaŭ por kuracisto. Tamen ĝi ŝajnis al tiu ĉi kuracisto, el la buŝo de fremdulo, en tiu ĉi momento treete nekonvena. Tial sinjoro Deluw ekrigardis mirigite.
„Ventreto!“ ripetis sinjoro jura doktoro Bruis.
Sinjoro doktoro Deluw pensis, ke li vidas antaŭ si frenezulon kaj, ĉar li ĵus estis tre kolera, li estis iĝonta tia duan fojon, en konsidero, ke ĝi estus nur unu peno kaj li alie iĝis tia tre malofte kaj nur tre malfacile.
„Kion vi deziras, sinjoro?“
„Nu, ĉu vi ne manĝis kun[22] Ventreto?“
Sinjoro Deluw memoris ne alian manĝon ol per[22] sia buŝo. Li levis la ŝultrojn.
„Li certe intertempe ankoraŭ sufiĉe multe plidikiĝis, Nigra Danĉjo!“ la dikulo diris ekstarante de la seĝo, sur kiu li sidis.
„Bruis!“ subite ekkriis doktoro Danielo Deluw. „Tio ja estas vera, mi nomiĝis Nigra Danĉjo, kaj vi nomiĝis Ventreto; mi ne estus rekoninta vin, amiko! Kiel vi ŝanĝiĝis; kune manĝintaj, certe, tutcerte; en la ‚Plezura Saŭcujo‘“; sed subite lasante la tonon de antaŭa intimeco: „Kion mi povas proponi al vi, sinjoro Bruis?“
La esprimo „sinjoro Bruis“ estis sendube mezaĵo inter la senkomplimenta „Bruis“ kiel antaŭe kaj „moŝto“ kiel neniam.
„Kie estas mia edzino, ĉu vi eble tion scias?“ la doktoro demandis.
„Ŝi iom nerve malordiĝis,“ diris Bruis, „kaj tial ŝi iris en la aeron.“
„Vilhelmo, iru serĉi panjon!“ diris doktoro Deluw.
Vilhelmo ekstaris malageme, streĉetendis la membrojn, sin starigis ĉe la pordo kaj kriis tiel laŭte, kiel li povis: „Panjo!“
Post tio Vilhelmo denove sidiĝis kaj rigardis trans sian libron.
„Mi volas eliĝi“, kriegis la knabo en la torfejo kaj piedfrapis la pordon.
„Kion mi diru al vi,“ diris doktoro Deluw, „tiuj knaboj incitas nian paciencon; — vi ne havas infanojn, mi kredas.“
„Ne unu,“ diris la dikulo, kiu dume pereis pro soifo; „je mia bedaŭro“, li aldonis kun ĝemo, kvankam la sceno, kiun li ĵus havis antaŭ la okuloj, ne ĝuste pliigis tiun bedaŭron.
Panjo eniris.
„Tio ĉi estas sinjoro Bruis, karulino!“ la kuracisto diris, „pri kiu mi tiel ofte parolis al vi.“
Sed la mieno de la sinjorino montris, ke ŝi nenion memoras de tio. Sinjorino Deluw nu estis tre pruda sinjorino.
„Ĉu mi prezentu al sinjoro tason da teo?“ ŝi diris, kaj irinte al ŝranketo, kiu neniam estis fermebla pro sekeco, ŝi elprenis el ĝi flordesegnajn vazon kaj pladon.
Sinjoro Bruis estus doninta ĉion por glaso da biero aŭ da vino kun akvo. Sed estis al li surmetite, kiel ajn laca kaj varmsenta li estis, trinki teon en brogevarmega kupolo. Ankaŭ ne estas konforme al la virina sistemo de feliĉega sinhelpado, ke oni en ĝardeno povas havi ĉiaspecaĵojn; ankaŭ estas rimarkinde, ke en teĝardeno estas nenio alia ol teo.
Sinjoro Bruis do metis siajn varmegajn lipojn al pli varmega taso da teo.
„Ĉu vi permesas peti ankoraŭ iom da lakto?“
Doktoro Deluw vere rimarkis, ke lia amiko preferas ion malvarman, kaj eligis mil senkulpigojn pro la malbona akcepto en kupolo, kien li nur de tempo al tempo iras sole por fari plezuron al la infanoj. — „Domaĝe, ke tie ĉi ne estas kelo“, li aldonis.
„Estas torfejo!“ kriis tutforte la malbrava knabo el la loko mem, kiun li nomis.
„Tiu malbravulo“, diris la patrino kun malgranda rideto.
„Ĉu sinjoro havas ankoraŭ pli da rilatoj en...?“ sinjorino Deluw demandis al sinjoro Bruis, nomante la urbon, kiun mi ankoraŭ ne nomis.
„Pardonu min, sinjorino,“ diris sinjoro Bruis, „mi konas tie ĉi neniun krom vian edzon; — kvankam nia konateco jam estas iom tempopaliĝinta“, li ĝeme aldonis.
„Tiel okazas“, diris sinjorino Deluw; „ankoraŭ tason da teo?“
„Mi dankas, mi dankas!“
Sinjorino Deluw stariĝis, riverencis kaj diris, „ke sinjoro bonvolu ŝin senkulpigi por momenton“, post kio ŝi foriris. La kvinjara infano jam ne ploris, sed tamen ankoraŭ plu estis tenpendanta je ŝia jupo kaj iris kune.
Kiam lia edzino estis foririnta, la amikeco en la koro de doktoro Deluw resuperiĝis. Volonte li estus kun sia malnova kamarado sin enprofundiĝinta en malnovajn aferojn, en la plezurojn de Leiden, en rememorojn pri la „Plezura Saŭcujo“ kaj en multajn aliajn. Li tamen opiniis pli bona por tio forigi sian kaŝeman dektrijarulon.
„Mi ne povas kompreni, Vilhelmo, ke vi ne iras iom fiŝkapti!“
„Fiŝkapti!“ diris la kaŝemulo, etendante sian langon, „tio estas vere io plezura!“
„Aŭ iom ludbalanciĝi kun via fratino!“
„Fi, ludbalanciĝi!“
„La juna sinjoro ŝajnas volonte legi“, diris sinjoro Bruis.
„Jes, iufoje, en tempo, kiam tute ne konvenas“, respondis doktoro Deluw.
Kaŝema Vilhelmo koleriĝis, subrigardis al sinjoro Bruis, tutforte klakfermis sian libron, puŝis ĝin tiel, ke ĝi forŝoviĝis longetan distancon sur la tablo je granda vivodanĝero de la malplena tetaso de la vizitanto, piedrenversis sian seĝon, kiu agmaniero ŝajnis esti specialaĵo de la Deluw-idoj, murmuris ion inter siaj malbelaj dentoj, post siaj dikaj lipoj kaj foriris, bruege klakfermante la pordon.
„Ho, tiuj humorkapricoj!“ diris la feliĉa edzo kaj patro.
Dume estis nun libera vojo por la renovigo de la amikeco. La sinjoroj ekbruligis ĉiu cigaron kaj komencis paroli pri Leiden; kaj ĝuste estis iĝonte plaĉe, kiam Jonjo, kiu estis konstante petolinta kun la ĝardenista servisto, ruĝa kiel koralo eniris por diri, ke „jen estas servisto de sinjorino van Alpijn kun peto, ĉu la kuracisto bonvolu tuj veni, ĉar la sinjorino estas tiel malbonfarta“.
„Diru, ke mi baldaŭ venos,“ doktoro Deluw diris al la servistino kaj poste al sia amiko: „Mi ne pensas, ke ĝi estas grava. Estas malagrablege en nia fako, ke la homoj nin venigas pro ĉiaj bagateloj.“
Tiu ĉi frazo nu estas kuracista frazo, kiun mi plurfoje aŭdis ne komprenante, kial kuracisto havas motivon malaprobi en la homoj, ke ili lin venigas ne ekskluzive en mortdanĝeraj kazoj. Ĉu ne pli prave povus esti la paciento, kiu plendus, ke lia kuracisto por ĉiaj bagateloj lin ŝuldigas pro vizito?
Kiel ajn, doktoro Deluw sin pretigis por iri ekzameni tiun ĉi bagatelon de sinjorino van Alpijn.
„Povas daŭri almenaŭ unu horon kaj duonon, antaŭ ol mi povos esti reveninta,“ li diris, rigardante sian poŝhorloĝon; „ĉu mi tiam trovos vin ankoraŭ tie ĉi?“
„Mi ne scias,“ diris Bruis, kiu estis havinta la firman planon tiun nokton en la nenomita urbo gasti ĉe sia amiko; „mi volus provi hodiaŭ vespere ankoraŭ vojaĝi pluen.“
„Nu, nu,“ la kuracisto diris, „mi venos serĉi vin ĉi tie, kaj vi vespermanĝos kun ni en la urbo.“
„Mi ne scias“, respondis Bruis, kiu volonte estus vidinta sinjorinon ĉeestanta dum tiu ĉi invito.
„Nu,“ la kuracisto diris, „ni vidu, mi konduku vin al mia edzino.“
Sinjorino Deluw ne estis malproksime, mallaŭdanta Jonjon pro la bruo, kiun ŝi faris; „ŝi ankaŭ ne scias,“ ŝi diris kun rigardo al la ĝardenisto, „kial ĉiam estas io farota en la ĝardeno, kiam la familio estas tie“.
Deluw komisiis sian amikon al sia edzino kaj volis foriri.
„Ankoraŭ vorteton“, sinjorino Deluw diris.
„Kion, karulino?“ diris la kuracisto.
„Ĉu oni ne povus ion kontraŭfari?“
„Kontraŭ kio?“
„Kontraŭ tiuj knaboj.“
„Kiuj knaboj? Vilhelmo kaj...“
„Ho ne! Kontraŭ tiuj knaboj en la kampo.“
„Kion do vi volas, ke oni faru kontraŭ ili?“
„Ke oni malpermesu al ili“, diris sinjorino la doktoredzino.
„Sed, karulino, por tio ni ja ne havas la rajton“, la kuracisto diris.
„Nu, mi ĝin opinias vere tre maldeca kaj principe por Minjo, kiu ĉiam sidas tie sub la cipreso; ĉu vi ne...“
La kuracisto ne aŭdis, sed estis jam for.
Tiu ĉi specimeno de geedza interparolo koncernis kvinon da knaboj ok- ĝis naŭjaraj, kiuj troviĝis je kvaronhora distanco de Kampvidejo kaj opiniis, ke en tiu brogevarmega posttagmezo estas multe pli freŝe en la akvo de la kanalo ol en siaj vestoj.
„Via plej aĝa filino“, diris Bruis, kiam li estis sola kun sinjorino Deluw, „ŝajnas multe ŝati la solecon.“
„Ho jes, sinjoro! mi spertas en mia vivo multe da plezuro de tiu knabino. Ŝi ĉiam sin okupas per ia libro; mi certigas al vi, ke ŝi scias la francan lingvon ankoraŭ pli bone ol mi; ŝi legas la anglan kaj la germanan ankaŭ.“
„Bone,“ sinjoro Bruis diris; „tio estas agrabla. Jes, tie ĉi en Holando estas tiaj bonegaj okazoj por ĉio tio.“
Sinjorino Deluw opiniis, ke tiu ĉi rimarkigo malpligrandigas la meritojn de ŝia idino.
„Multe dependas de tio, sinjoro!“ ŝi respondis, „kiel oni profitas de tiuj okazoj; kaj mia filino studas multe, studadas propradire ĉiam. Ŝia plej granda plezuro estas la studado; kaj ŝi ankaŭ ne sin okupas pri ĉiuj tiuj aferoj, kiuj ordinare plaĉas al knabino de ŝia aĝo.“
Sinjoro Bruis ne ŝatis tiajn knabinojn.
„Kiom da jaroj via filino havas?“ li demandis.
„Dekses jarojn“, diris sinjorino Deluw, levante sian kapon kun patrina majesteco.
„Ipsa flos“, murmuretis sinjoro Bruis.
„Kaj kiel mi diras,“ sinjorino Deluw daŭrigis; „la anglan, francan kaj germanan. Mi kredas, ke ŝi nun denove eliris kun angla libro. Ĉu vi ne vidis ŝin?“
„Mi vidis sinjorinon, kiu sidis leganta sub arbo“, diris sinjoro Bruis, kiu alie ne kutimis nomi deksesjaran knabinon sinjorino; sed li pensis: la anglan, francan kaj germanan, kaj ĉiam legi!
„Ho, tio estas ŝia plej ŝatata loketo,“ sinjorino Deluw diris; „ni fojon aliru al ŝi. Estas malvarmete tie kaj ni povos tie ripozi.“
Ili alproksimiĝis al la plej ŝatata loketo; la filino stariĝis kaj riverencis ankoraŭ fojon por sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw sin sidigis apud sia filino sur la ĝardenbenko, sinjoro Bruis trovis tie seĝon.
„Ni venas tie ĉi iom kunsidi kun vi, Mino. Kion vi jen legas, infano? Certe denove ion anglan?“
„Ho ne, panjo! ĝi estas nur ia libro; mi tiel baldaŭ ne sciis, kiun mi kunprenu; mi vidis kuŝi tiun ĉi. Ĉu Joĉjo reiĝis brava?“
Estis en la mieno de Minjo io de granda maltrankvileco kaj embarasiteco. Ŝi estis, por diri la veron, ne tre bela knabino, ankaŭ pala kaj kun io tre malbela en siaj okuloj, kiuj ĉiam rigardis flanken; plue ŝi havis kvazaŭ nervajn trajtojn en sia vizaĝo, kiuj ne plaĉis al sinjoro Bruis.
Sinjorino Deluw ne insistis vidi la libron. Kiom sinjoro Bruis povis rimarki, ĝi havis tre grandan similecon kun certa verketo, titolita: „Amours et Amourettes de Napoléon“, el kiu sendube deksesjara knabino povis lerni multon edifan.
Kelkajn momentojn la trio tie sidis, dum sinjorino Deluw sole parolis al sia filino por ellogi diraĵojn, kiuj povus aperigi ŝian grandan eminentecon; kaj jen ŝi denove skuis la kapon pro la sin banantaj malgrandaj knaboj kvaronhoron malproksime en la kampo.
„Ho!“ Mino diris, kaj ŝiaj fingroj nerve tremis super ŝia libro, kiun ŝi propradire estis disŝiranta: „Ho! estas malagrablege, ke tie ĉi estas tiel nelibere.“
En tiu ĉi momento ŝia nomo estis vokata per duonretenata voĉo.
„Oni vokas vin, infano!“ sinjorino Deluw diris.
„Ne, panjo“, Mino diris kaj preskaŭ deŝiris la kovrilon de la libro.
Sinjoro Bruis debatis ranunkolojn kaj lekantetojn de la herbo.
„Mino!“ la voĉo vokis en la sama tono; „kial vi nun ne venas? Maljunpaĉjo[23] foriris al la urbo; kaj Jonjo diras, ke karpanjo sidas en la kupolo kun fremdaĉulo.“
Karpanjo rigardis karfilinon. La fremdaĉulo sin tenis, kvazaŭ li tion ne rimarkas, kaj alpaŝinte proksime al la kanalo li ŝajnis dediĉi tutan sian atenton al preterveturanta poŝtŝipo, al kiu li volontege estus alvokinta: „Ekhaltu por pasaĝero“, se li estus havinta siajn surtuton kaj valizon.
La okuloj de sinjorino Deluw elĵetis fajrerojn; sed ŝi ne volis en ĉeesto de la fremdulo „fari scenon“.
„Aŭskultu,“ la voĉo daŭrigis: „ne kapricojn! mi tre bone scias, ke vi tie sidas, sed mi ne kuraĝas veni tien, tie ĉi via seĝeto ankoraŭ staras de la lasta fojo, kaj tie ĉi neniu povas vidi min.“ Ĝi silentis momenton. „Sed estas ja al mi indiferente, se nur la maljunpaĉjo estas for.“
Pof! jen iu desaltis de la ligna muro de No. 32; la arboj bruetis; kaj sur la plej ŝatata loketo de la eminentulino aperis longkreskinta knabo de la aĝo por lerni en gimnazio, kun blua ĉapo kaj ronda kamizolo; kun tre malsaĝa, petola kaj impertinenta mieno.
„Tio estas io alia!“ diris la longkreskinta knabo, tuj kiam li ekvidis panjon Deluw kaj sinjoron Bruis.
„Juna sinjoro!“ diris sinjorino Deluw, tremanta pro kolerego.
„Ĉu Vilhelmo ne estas tie ĉi?“ la longkreskinta knabo demandis, neembarasebla.
„Ne, juna sinjoro!“ sinjorino Deluw respondis, „kaj se li estus tie ĉi, ni ne permesas al Vilhelmo havi rilatojn kun junulo, kiu kuraĝas paroli al mia filino en maniero, kiu ... kiu ... kiu estas, kiel vi faris...“
„Tio estas io alia,“ diris la longkreskinta knabo, „sed ne estas mia kulpo, ke via filino postkuras min. Ŝia seĝeto staras apud la barilo; ĉu ne vere, Mino?“
„Vi estas malnobla knabo,“ Mino diris, mordante siajn lipojn; „mi neniam konis vin, mi ne volas vin koni.“
„Tio estas io alia!“ li denove respondis; ĉar tiu diraĵo estis verŝajne en tiu tempo en la gimnazio inter la kleraj tradukantoj de Livius kaj Virgilius al la ordo, — kaj sin returnante: „Mian komplimenton al la kuracisto!“
Li pretigis sin fajfante forlasi la scenejon.
En tiu ĉi momento aperis Vilhelmo, „al kiu estis malpermesite interrilati kun tiaj knaboj“.
„Ha!“ la longkreskinta knabo diris, „jen estas tiu brava knabeto, kiu trifoje en semajno sekrete vagadas dum lerneja tempo. Tio estas io alia! Vilhelĉjo, kiel gustas la freŝaj ovetoj el la kokinejo de la laktisto?“
Kaj tirante Vilhelĉjon per la mano la longkreskinta knabo ridis tre kore.
„Mi pensas, ke estas por mi tempo foriri, sinjorino!“ sinjoro Bruis diris sin tenante, kvazaŭ li nenion estis aŭdinta kaj vekiĝis el profunda meditado.
„Salutu vian edzon ankoraŭ tre kore, sed iom malfruiĝas. Dankon pro via afabla akcepto! Via servanto, fraŭlino Deluw; adiaŭ, junaj sinjoroj!“
Kaj antaŭ ol sinjorino Deluw, kiu kompreneble estis „treege konfuzita“, povis ion diri, sinjoro Bruis jam estis forlasinta la plej ŝatatan loketon.
Li rapidis serĉi sian vojon tra la mallarĝaj volvovojoj.
„Ventreto!“ sonis kun incita rido el unu el la per grandaj ringoj ĉirkaŭitaj pomujoj. Sinjoro Bruis sentis tutan sian sangon alflui al sia kapo; ĉar ĝi estis la voĉo de la sesjara knabo, kiu tuj, kiam lia patro estis foririnta, kompreneble estis rompliberiginta sin.
Sinjoro Bruis sin turnis ĉiuflanken por trovi la bubon, sed li ne vidis lin. Tamen li ne povis lasi per sia bambuo fari movon, kvazaŭ li donas al li fortan baton.
Li venis al la pordo, sed, ĉar li estis nekonanta la sekretojn de la seruro, daŭris kelkan tempon, antaŭ ol li sukcesis ĝin malfermi, en kio kompreneble liaj rapidemo kaj mallerteco lin malhelpis; dume la knabo en la pomujo, kun ĉiaspeca ŝanĝo de voĉo, ripetadis lian universitatan kromnomon.
„Dank’ al Dio!“ sinjoro Bruis diris el la fundo de sia koro, kiam li estis trairinta la Meester-Jorisaleon, kun la firma intenco rapidi al la unue renkontita hotelo en la urbo, kiun mi neniam nomos. Li ĝuste ankoraŭ ne multe malplivarmiĝis.
„Kaj nun pri via amiko, doktoro Deluw!“ sinjorino Bruis demandis, kiam ŝia bonkora edzo, ok tagojn poste, sidis apud ŝi elripozante de la laciĝoj de la vojaĝo, sin refreŝigante per granda glaso da rejna vino kun muĝanta faĥinga akvo kaj sukero.
„Ĉu oni vin tie agrable akceptis? Ĉu li ne estis ĝojega vin vidi? Ĉu li havas amindan edzinon kaj belajn infanojn?“
„Mia amiko Deluw, edzinjo! havas tre belan teĝardenon, edzinon, du filojn kaj du filinojn, de kiuj li spertas en sia vivo multe da plezuro, precipe de la plej aĝa filino.“
Tiam li ankoraŭ fojon kirlis sian grandan glason da vino, faĥinga akvo kaj sukero kaj eltrinkis ĝin en unu trinko.
Piednotoj
[1] Elparolu: Kamera obskura.
[2] Elp.: Sĥorl.
[3] Elp.: Hondsbos.
[4] Bosch = arbaro.
[5] Elp.: Zejpe.
[6] Elp.: Kugras.
[7] Elp.: Marsdip; markolo inter Holando kaj la insulo Texel.
[8] Elp.: Sĥild.
[9] Hol.: patrijshond; germ.: Wachtelhund; fr.: épagneul; angle: spaniel.
La germanoj kaj holandanoj nomas la hundon laŭ ĝia utiligo (nome la ĉaso al perdrikoj kaj leporoj), la francoj kaj angloj laŭ la lando de deveno (Hispanujo). La unuan manieron mi opinias pli logika kaj pli rekomendinda en Esperanto.
[10] Elp. Grut.
[11] Konusforma botelo.
[12] Science: electuarium; fr.: electuaire; angle.: electuary; germ.: Latwerge; hol.: likkepot.
[13] De la salep-tubero, kiel oni nomas la tuberajn radikojn de diversaj specoj de orkido.
[14] Pomspeco.
[15] Hol.: vijfblad aŭ vijfvingerkruid; fr.: quintefeuille; germ.: Fünffingerkraut; angle.: cinquefoil; scienca nomo: Potentilla reptans.
[16] Laŭ Kabe „diakona“ estas religiulo je unu grado malpli alta ol pastro. Sed en diversaj landoj la vorto ankaŭ signifas prizorganto de malriĉuloj de eklezia komuno, en kiu senco ĝi tie ĉi estas uzata.
[17] La domestron kaj lian edzinon en prizorgejo, kiel orfejo, maljunulejo ktp. oni nomas patro kaj patrino.
[18] Hol.: regenten. Tiel oni en antaŭaj jarcentoj nomis la estrantojn kaj administrantojn de institutoj kaj urboj, kaj tiuj „regenten“ estis potencaj sinjoroj, kiuj vere pli regis ol nur administris. Tial mi uzis formon konforman al la originala.
[19] Vulgara esprimo de Korĉjo por: tombo.
[20] Verdire kupolforma unuĉambra ĝardendometo, kiun mi, kiel en la originalo, ankaŭ mallonge nomos: kupolo.
[21] Ĉevaltrenata pasaĝer- kaj transportŝipo, kvazaŭ diliĝenco surakva.
[22] En la holanda lingvo esprimita per la sama prepozicio.
[23] Ĉe multaj popoloj oni ofte titolas iom nerespekte patron, estron, ĉefon, komandanton ktp.: la maljunulo. Ĉar tiu Esperanta vorto havas nenion karakterizan, mi proponas en tiuj okazoj uzi laŭ la cirkonstancoj: maljunpatro (-paĉjo), -estro, -ĉefo, -komandanto ktp.
Notoj de transskribinto:
Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.